Ńďŕńčáî, ÷ňî ńęŕ÷ŕëč ęíčăó â áĺńďëŕňíîé ýëĺęňđîííîé áčáëčîňĺęĺ BooksCafe.Net
   Âńĺ ęíčăč ŕâňîđŕ
   Ýňŕ ćĺ ęíčăŕ â äđóăčő ôîđěŕňŕő
 
   Ďđč˙ňíîăî ÷ňĺíč˙!
 

La sagaca knabino

Julio Baghy

Julio Baghy. La sagaca knabino

 
   Hungara popola fabelo
   Esperantigis Julio Baghy.
 
 
I
 
   Vivis iam aŭ neniam
   — diras la fabelo —
   brava, paca sed sagaca
   reĝo en kastelo.
   Sur si kronon,
   sub si tronon
   li ja reĝe havis,
   ĝis limrando de la lando
   lia leĝo gravis.
   La eskorto en la korto
   salvon pafis tondre,
   korteganoj, ĉambelanoj
   klinis sin demonstre.
   Ĉiu gajne zorgoŝajne
   lian gracon serĉis,
   senripoze verse, proze
   komplimentojn verŝis.
   Li ne kredis. Lin tre tedis
   blufo, ŝerco, klaĉo,
   kaj scivole pensis sole
   pri sagaco, saĝo.
   Spriton provi, saĝon trovi,
   ne nur la humilon,
   el la oro de l' trezoro
   faris li plugilon.
   En sunbrilo la plugilo
   por admiro staris:
   Ĝis nun, sciu, ja neniu
   tian ilon faris!
   Tiel pompe kaj sentrompe
   reĝo ne projektis!
   Senmakule, eĉ spegule
   sunon ĝi reflektis.
   Iom ruze sinamuze
   fine li parolas:
   "Ĉesu psalmi! Diru al mi,
   kiom ĝi valoras?"
   La demando tra la lando
   tien-reen krozis,.
   ĉies menso pro la penso
   viglis, ne ripozis.
 
   Tuj tre multe, eĉ tumulte
   grafoj, princoj venis,
   sed neniu estis, kiu
   trafis kaj divenis.
   Ili gapis, kapon skrapis,
   palpis ĝin, balbutis,
   fine honte, forironte
   ruĝiĝante mutis.
   Sur tronseĝo el la reĝo
   sakris la parolo:
   „Kia sperto pri mallerto,
   pri la cerba molo!
   Korteganoj, eskorianoj
   dekorita bando,
   eĉ la princoj el provincoj
   stultas en la lando!"
   Li do tiam vokis sian
   avo-aĝan sklavon.
   "Diru, homo, via kono
   ĝian valorhavon!"
   Ŝin klinante, ĝin palpante
   montris li humilon:
   "Kamparanoj en la manoj
   havas ferplugilon.
   Plugi teron uzas feron
   ĉiu kamparano;
   la valoro de l' laboro:
   ĉiutaga pano.
   Mi, simplulo, servutulo,
   penson kiel havus
   pri la pezo, pri orprezo?
   Certe mi mistrafus."
   "Mia vorto — via sorto
   sciu, servutulo!
   Sen respondo por vi mondo
   dronos en nebulo.
   Do ekpenu kaj divenu
   la plugilvaloron;
   se ne, voktoj post tri noktoj
   tranĉos vian kolon."
II
   Sur la vojo kun malĝojo
   kamparano migris;
   pro la timo pri la fino
   liaj pensoj nigris.
   Ĉe vojfino al filino,
   kiam ŝin renkontis,
   tuj raporte simplavorte
   ĉion li rakontis.
   "Ne cerbumu, pipon fumu,
   poste iru dormi!
   Mi ja trovos, kio povos
   ĝustan solvon formi,
   Ne lamentu, ne plu plendu
   estos - bona fino"
   Tiel ĉarme kaj korvarme
   traktis lin filino.
   Li cerbumis.... ŝi mastrumis
   kaj babilis, agis,
   ĉion orde, filinzorge
   por remigro pakis,
   kaj matene flustris jene
   antaŭ ol li iris:
   "Al mi kredu, nur ripetu
   kion mi jam diris!"
 
III
   Do matene iom treme
   migris al la reĝo.
   Foje-foje li survoje
   turnis sin al preĝo,
   sed ĉe trono paroltono
   kaŝis lian dubon,
   ke neniu tion sciu,
   nun li ĵetas - kubon.
   "Reĝa brilo de l' plugilo
   ora, senlabora,
   por la pladoj de l' regatoj
   estas - senvalora.
   Pluvo, suno por la humo
   multe pli valoras,
   ĉar sen tio ja nenio
   ĝermas, kreskas, floras."
   Tiel saĝa kaj kuraĝa
   estis la respondo,
   ĝin primiris, eĉ admiris
   la kortega rondo.
   Sur tronseĝo mem la reĝo
   kriis surprizita:
   "Jen tre trafe: Ci plenprave
   estas vere sprita."
   "Reĝo nia, peko mia
   pezus sur animo . . . .
   Vi eraris. ... Ne mi faris
   solvon, sed filino.
   Do mi petas, por mi pledas,
   regu vin kortuŝo;
   por mesaĝo de la saĝo
   estis mi nur — buŝo."
   La honesto kaj modesto
   reĝan plaĉon trafis,
   kaj mieno suverena
   jam indulgon havis.
   Li ridetis, flustre petis
   grafon sur tronŝtupo;
   tiu kure kaj rekure
   venis kun — linstupo.
   "Mia vorto — ŝia sorto,
   vidu, kamparano,
   jen el stupo por okupo
   ne pli ol plenmano.
   Ŝi ŝpinteksu kaj ampleksu
   ŝia preta tolo
   tian grandon, ke ĝi landon
   kaŝu kun popolo!"
 
IV
   Hejmeniris, ĉion diris
   patro al filino....
   Li lamentis, antaŭsentis
   timon pri la fino:
   "Mi respektas, sed suspektas,
   reĝo havis febron
   stupdonante, ordonante
   fari la — maleblon."
   "Ne cerbumu, pipon fumu,
   poste iru dormi!
   Solvon ruzan, eĉ amuzan
   provos mi ekformi.
   El maleblo fari eblon
   vanus cerbostreĉo;
   ne teksaĵon, sed spritaĵon
   volas nia reĝo."
   Li cerbumis.... ŝi mastrumis
   kaj babilis, agis,
   ĉion orde, filinzorge
   por remigro pakis,
   kaj matene ilustris jene
   antaŭ ol li iris:
   "Al mi kredu, nur, ripetu
   kion mi jam diris!"
 
V
   Supre reĝo ĉe tronseĝo,
   sube princoj staris;
   kamparano kun elano
   riverencojn faris....
   Liajn ĝenon, hezitemon
   reĝo vorte tondris:
   "Nu, pri ŝpino la filino
   kion nun respondis?"
   "Reĝa Moŝto, mi, la poŝto,
   peras, interpretas:
   la filino por la ŝpino
   tage-nokte pretas;
   tolon teksos, ĝi ampleksos
   grandon — landon kovri,
   sub ĉi tendo regimentoj
   povos eĉ manovri,
   sed ŝi petas — mi ripetas —
   ilojn vi preparu:
   bobenilon, radŝpinilon,
   eĉ teksilon faru!
   Celon trafi volu havi
   vian reĝan dignon,
   ĉion fari, finprepari
   uzu tiun — lignon!"
   Per la mano kamparano
   montras lignan latan,
   kies grando, mezurrando
   estis nur manplata.
   Reĝo prenis kaj komprenis,
   tuj eksplode ridis:
   "Solvo ĝusta, miagusta!
   Jen ŝi ree spritis!"
   "Kiu spritas, ja meritas,
   ke honoru oni;
   mi deziras, eĉ sopiras
   ŝin persone koni.
   Tial, homo, al la trono
   la filinon gvidu;
   miajn gracon kaj donacon
   la kortego vidu!"
 
VI
   Man-en-mano kamparano
   kaj filino venis....
   Nia reĝo sur tronŝego
   pozis, gravmienis,
   sed tuj poste, eĉ ne moŝte
   digno lin forlasis,
   kiam paro el kamparo
   al la trono paŝis.
   Ŝiaj ondaj haroj blondaj
   brilis kiel oro,
   en sereno de l' mieno
   montris sin pudoro
   sur la vango pentris sango
   rozon al lilio,
   ŝia ĉarmo — estas varmo,
   suna harmonio.
   Suverene, sed serene
   reĝo sin algestis;
   je la signo ŝi kun digno
   paŝis.... Patro restis....
   Dum ŝi iris, ĉiu miris;
   "Belo kaj staturo
   estas rekte kaj perfekte
   arto el eburo!"
   Kvazaŭ helo el ĉielo
   al mi nun rigardus
   kaj sur lipoj du tulipoj
   rubenruĝe ardus" —
   tiel reĝo sur tronseĝo
   penis, miris mute
   kaj pro ravo iĝis sklavo,
   amblindulo tute.
   Ŝin ekvidi kaj decidi
   estas do momento;
   lin katenis, al ŝi ĉenis
   fajre brula sento.
   Ŝin li svatis, ame flatis,
   tuj dekretis feston,
   donis ringon, krondistingon
   kaj reĝinan veston.
   "Ju pli frue, des pli brue
   sonu la fanfaroj;
   al ĝojfesto de l' landestro
   venu la najbaroj;
   ĉiu homo ĝis mentono
   manĝu, trinku, dancu,
   eĉ hundvostoj pro la ostoj
   gaje sin balancu!"
   Reĝa Moŝto je la kosto
   de la propra kaso
   brandon, vinojn, cent bovinojn
   donis al amaso.
   Tiutage kaj senpage
   ĉiu drinkis, festis,
   eĉ eskorto en la korto
   dormis nur, digestis.
 
   "Vin, reĝino, junedzino,
   ame mi salutas;
   korfidelon, orjuvelon
   antaŭ vin mi ŝutas;
   tamen sciu, al neniu
   rajtos vi konsili,
   ĉar la leĝo de la reĝo
   devos vin ekzili."
   Homo faras kaj eraras,
   mia edzo, reĝo;
   eble iam pekos mi jam
   spite al la leĝo.
   Por okazo, se ukazo
   pelos min sen pledo,
   rajton solan kaj konsolan
   havu mi sen peto.
   Por feliĉo en malriĉo,
   vidu, jam mi planas:
   lasu preni, kun mi teni,
   kion mi plejamas."
   "Mi promesas kaj permesas,
   portu el palaco,
   por vi kio estas io
   kara laŭ la plaĉo!"
 
VII
   Foje estis, ke forestis
   reĝo kun eskorto,
   du najbaroj, etaj caroj,
   venis al la korto.
   Pro diskuto, eĉ disputo
   eĥis la palaco;
   ili tedis, solvon petis
   pri milito, paco.
   Sed al ili ja konsili
   nur la reĝo rajtis,
   kiu fore ĉaslabore
   ie pafis, rajdis.
   Pro zorgpleno pri problemo
   caroj petis, tedis;
   al invado, al persvado
   la reĝino cedis.
   Forgesante, nepensante
   pri la sekva puno
   ŝi proponis, konsildonis
   al la cara kuno:
   "Ne nur toste, vortokoste
   traktu pri la paco,
   ĉiutage, ĉiuage
   vivu sen minaco,
   kaj feliĉaj, eĉ tre riĉaj
   iĝos viaj landoj,
   se obeas, pacon kreas
   manoj kaj la — langoj."
   Dum la caroj per la ĉaroj
   iris for tre frate,
   — kia sorto! — reĝo, korto
   hejmenvenis — fate. . . .
   Edzon trompi, leĝon rompi
   ŝi ja ne intencis,
   jen ŝi honte lin renkonte
   ĵus pri peko pensis.
   „Dum mi ĉasis, kion faris
   sola vi, tre kara?"
   Ŝi kelkvorte diris orde:
   "Mi konsilis, kara."
   Pro la vero la kolero
   en la reĝo bolis,
   tuj regpoze, furioze
   tiel li parolis:
   "Via vorto — via sorto!
   Mankas nun pardono
   Lasu tronon, vian kronon,
   iru for el domo!"
   Sian kronon sur la tronon
   metis ŝi sen vorto,
   sen lamento post momento
   iris for tra l' pordo,
   sed al reĝo tiu leĝo
   ŝajnis nun maljusto,
   ĉar tre tordis, koron mordis
   io en la brusto.
   Pensis reĝo: "Stulta leĝo,
   kiu min mem punas....
   Kion fari? Ja erari
   reĝo ne rajtumas."
   Dum lin regis kaj premegis
   la ĉagreno pike,
   ĉe aranĝo por la manĝo
   helpis ŝi — mistike. ...
 
VIII
   Reĝo sola, senkonsola
   sidis ĉe la tablo;
   mankis sprito, mankis rido,
   ĉarmo kaj afablo
   La regalo kiel galo
   gustis tro amara,
   ĉar forestis, ne ĉeestis
   la edzino kara.
 
   Li nescie trinkis tie
   dolĉan dormigilon,
   poste vidis, vane spitis,
   grizan lampobrilon....
   Pro la vino de l' reĝino
   li inertis dorme
   kaj ebrie, senkonscie
   ronkis forte, ŝtorme...
 
IX
   Ŝi sekrete, tre diskrete
   veturilon petis,
   reĝon sian senkonscian
   sur ĝin zorge metis;
   el la korto tra l' eskorto
   lin ŝi lerte ŝtelis,
   la ĉevalojn inter valojn
   ŝi senhalte' pelis. . . .
   Al kabano de kampano
   kiam ŝi alvenis,
   la dormantan reĝon vantan
   enen ŝi tirtrenis
   kaj sur maton la amaton
   metis, kovris, vartis
   kaj ameme, korotreme
   ĝis vekiĝo gardis.
   Ĉe vekiĝo per streĉiĝo
   brakoj tuŝis trabon
   kaj je salto plafonalto
   batis lian kapon....
   Lito pajla, sfero ajla,
   senpargeta planko,
   argilmuro, polva puro,
   ĉie manko.... manko....
   "Kio estas? Kie estas
   mi, ho, Dio sankta?"
   "Ĉe la sino de l' edzino
   sole vin amanta.
   Vi promesis, kaj permesis
   rajton la konsolan,
   ke mi prenu, ĉe mi tenu
   por mi plej valoran."
   "Por mi oro de l' trezoro
   senvalora estas,
   ĉar en koro vi, sinjoro,
   mia edzo, nestas;
   geedzeco en reĝeco
   gravas, mi imagas,
   se komune ili kune
   por regatoj agas."
   "Edzineto, kolombeto,
   orjuvelo rara,
   nur vi estas, ĉiam restos
   por mi la plej kara!
   Manon prenu, kun mi tenu
   povon en palaco,
   sprite brilu kaj konsilu
   por popola paco!"
 
   .... .... .... .... .... .... .... ....
   .... .... .... .... .... .... .... ....
   Kaj de tiam ili ĉiam
   kune regis juste;
   mem parolo de l' popolo
   tion diras ĝuste.
   Mi aldonas, ĉar mi konas,
   kio estas vero:
   ili nune vivas kune
   nur en la - fabelo.
 
 

   Ńďŕńčáî, ÷ňî ńęŕ÷ŕëč ęíčăó â áĺńďëŕňíîé ýëĺęňđîííîé áčáëčîňĺęĺ BooksCafe.Net
   Îńňŕâčňü îňçűâ î ęíčăĺ
   Âńĺ ęíčăč ŕâňîđŕ