Ñïàñèáî, ÷òî ñêà÷àëè êíèãó â áåñïëàòíîé ýëåêòðîííîé áèáëèîòåêå BooksCafe.Net
Âñå êíèãè àâòîðà
Ýòà æå êíèãà â äðóãèõ ôîðìàòàõ
Ïðèÿòíîãî ÷òåíèÿ!
Princino de Marso
Edgar Rice Borroughs
Antaŭparolo al la leganto
Donante al vi en libra formo la strangan manuskripton
de Kapitano Carter, mi kredas, ke kelkaj vortoj
pri tiu rimarkinda persono interesos vin.
Mia unua memoro pri Kapitano Carter rilatas al kelkaj
monatoj, kiam li vivis ĉe mia patro en la ŝtato Virginio,
iom antaŭ la interna milito de 1861–65. Mi estis
knabo kvinjara, sed mi bone memoras la altan, malblondan,
glatvizaĝan, atletan viron, kiun mi nomis Onklo
Joĉjo. Li ŝajnis ĉiam ridanta; kaj li partoprenis la sportojn
de la infanoj kun sama plenkora kunuleco, kiun li montris
en la ludoj farataj de samaĝuloj; kaj foje li sidis tutan
horon, distrante mian avinon per rakontoj pri sia stranga,
sovaĝa vivo en ĉiuj mondopartoj. Ni ĉiuj amis lin,
ankaŭ niaj negraj sklavoj. Lia konduto estis ĉiel ĝentlemana,
kaj lia kapablo pri ĉevalrajdado elvokis la admiron
de ĉiu.
Kiam la milito eksplodis, li forlasis nin, kaj dum dek
kvin jaroj mi ne vidis lin. Lia reveno okazis senaverte, kaj
tio multe surprizis min, ke li ŝajne neniel ŝanĝigis aŭ plia
ĝiĝis. En ĉeesto de aliaj li montriĝis la sama bonkora
feliĉulo, kiun ni antaŭe konis, sed kiam li kredis sin sola,
mi ofte vidis lin sidanta dum horoj, rigardanta en la spacon
kun vizaĝesprimo melankolia; kaj ofte li tiel sidis
dum la noktoj, rigardante al la ĉielo — al kio, tion mi
sciis nur post multaj jaroj, kiam mi legis lian manuskripton.
Li diris al ni, ke li estis esploranta pri oro kaj arĝento
en la ŝtato Arizono de post la milito: kaj la multa mono,
kiun li havis tiam, montris, kiel li sukcesis. Pri la detaloj
de sia vivo dum tiu periodo li estis tre kaŝema, preskaŭ
nenion diranta.
Li restis ĉe ni dum unu jaro, poste iris al Novjorko, kie
li aĉetis etan loĝejon apud la rivero Hudson. Mi ofte faris
vizitojn al li, dum komercaj vojaĝoj kun mia patro, kaj
dum unu el miaj lastaj vizitoj al lia bela dometo, dum la
vintro de 1885, mi observis lin tre okupata de verkado
— verkado, mi nun komprenas, de la ĉi kuna manuskrip
to.
En tiu tempo li informis min, ke okaze de sia morto li
volas nomi min por prizorgi liajn aferojn, kaj li donis al
mi ŝlosilon al iu fako de la gardoŝranko staranta en lia
legoĉambro, dirante, ke tie mi trovos lian testamenton
kaj iujn instrukciojn, kies fidelan plenumon mi devis
promesi al li.
Ofte, kiam mi nokte iris al mia ĉambro, mi vidis lin de
la fenestro, staranta en la lunlumo ĉe la bordo de la rivero
Hudson, liaj brakoj levitaj al la ĉielo kvazaŭ petege. Mi supozis tiam, ke li preĝas, kvankam mi neniam
antaŭe kredis lin religia viro laŭ ortodoksa koncepto.
Subite, kelkajn monatojn post mia lasta vizito al li, mi
kredas je la unua de marto 1886, mi ricevis telegramon
de li petantan mian tujan alvenon. Ĉiam mi estis lia preferato
en mia familio, do mi rapidis plenumi lian peton.
Mi atingis la etan stacidomon, unu mejlon de lia hejmo,
matene de la kvara de marto, kaj kiam mi petis veturigiston
venigi min al la hejmo de Kapitano Carter, li
respondis, ke se mi estas amiko de la Kapitano, li devas
doni al mi malbonan novaĵon: ĝuste en tiu mateno, baldaŭ
post tagiĝo, oni trovis la Kapitanon morta.
Ial, la informo neniel surprizis min, sed mi kiel eble
plej rapidis al lia hejmo, por ke mi prizorgu lian korpon
kaj liajn aferojn.
Mi trovis la biengardiston, kiu estis trovinta lin, ĉirkaŭata
de la loka policestro kaj pluraj urbanoj en lia eta
legoĉambro. La biengardisto rakontis la malmultajn detalojn
pri sia trovo de la korpo, kiu, laŭ lia diro, estis ankoraŭ
varma, kiam li trovis ĝin. Ĝi kuŝis, li diris, plene
sternita en la neĝo, kun la brakoj etenditaj al la rivero,
kaj kiam li montris al mi la lokon, mi tuj konstatis, ke
ĝuste tiu estas la loko, kie mi vidis lin en tiuj noktoj,
kiam liaj brakoj estis etendataj al la ĉielo.
Tute mankis sur la korpo signoj de perforto, kaj, kun
la helpo de loka kuracisto, la mortenketanoj baldaŭ faris decidon, ke la morto okazis nature pro kormalsano.
Poste, sola en lia legoĉambro, mi malfermis la gardoŝrankon
kaj eltiris la enhavon de la fako en kiu, laŭ lia
diro, mi trovos miajn instrukciojn. Kelkloke ili ja montri
ĝis strangaj, sed mi sekvis ilin ĉiujn, laŭeble fidele kaj
detale.
Li instrukciis, ke mi transloĝigu lian korpon al la ŝtato
Virginio, sen balzamigo, kaj ke mi kuŝigu lin en senkovrilan
ĉerkon, en tombon, kiun li jam estis konstruiginta,
kaj kiu, mi poste trovis, estas bone ventolata. La
instrukcioj akcentis, ke mi devas persone prizorgi ĉion
ĝuste kiel li petis, se necese tute sekrete.
Sian posedaĵon li testamentis tiel, ke dum dudek kvin
jaroj mi ricevu la tutan renton, poste la kapitalo iĝu tute
mia. Liaj pluaj instrukcioj rilatis tiun ĉi manuskripton,
kiun mi tenu sigelita kaj nelegita dum dek unu jaroj: kaj
mi ne publikigu ĝin ĝis dudek unu jaroj post lia morto.
Stranga afero pri la tombo, kie ankoraŭ kuŝas lia kadavro,
estas tio, ke la granda pordo estas ekipita de unu
sola, granda, orplatita risorta seruro, malfermebla nur
de interne.
Via tre sincere,
Edgar Rice Burroughs
Ĉapitro I. Sur la montoj de Arizono
Mi estas nun tre maljuna viro: ĝuste kiomaĝa mi ne
scias. Eble mi estas centjara, eble pli: sed mi ne
povas diri, neniam mi maljuniĝis kiel aliaj homoj, kaj
nenian infanaĝon mi memoras. Laŭ mia memoro ĉiam
mi estis viro — viro proksimume tridekjara. Mi aspektas
nun, kiel mi aspektis antaŭ pli ol kvardek jaroj, kaj tamen
mi sentas, ke ne ĉiam mi povos vivi, ke en iu tago
mi mortos laŭ la vera morto, kiun sekvas nenia reviviĝo.
Mi ne scias, kial mi timas la morton, mi, kiu dufoje mortis
kaj ankoraŭ vivas: tamen mi sentas pri ĝi saman timegon
kiel vi, kiu neniam mortis; kaj verŝajne pro tiu timego
pri morto mi estas tiel konvinkita pri mia mortonteco.
Kaj pro tiu konvinko mi decidis skribi la historion pri
la interesaj periodoj de mia vivo kaj de mia morto. Mi ne
povas klarigi la fenomenojn; mi povas nur ĉi tie skribi,
per vortoj de ordinara aventuristo, kronikon pri la strangaj
okazaĵoj, kiujn mi travivis dum la dek jaroj, kiam mia
morta korpo kuŝis netrovita en kaverno de Arizono.
Neniam mi rakontis pri tio, kaj neniu homo vidos ĉi
manuskripton ĝis post kiam mi iros al la eterneco. Mi
scias, ke ordinara homa menso ne kredas, se ĝi ne komprenas,
tial mi ne intencas esti piloriata de la publiko, de
la pastroj kaj de la prespotenculoj, kaj montrata kiel kolosa
mensoganto, kiam mi ja diras nur simplajn verojn,
kiujn iam la scienco konstatos. Eble la ideoj lernitaj sur
Marso, kaj la scio, kiun mi povas kroniki ĉi tie, helpos al
pli frua kompreno pri la misteroj de nia fratina planedo:
misteroj viaj, ne plu misteraj por mi.
Mia nomo estas Johano Carter; oni pli bone konas
min kiel Kapitanon Jack Carter el Virginio. Je la fino de
la usona interna milito mi trovis min posedanto de kelkcentmil
dolaroj (Konfederaciaj) kaj rango de kavaleria
kapitano en armeo ne plu ekzistanta. Sen mastro, sen
mono; kaj mia sola vivrimedo, la militado, ne plu bezonata.
Mi decidis haki vojon sudokcidenten kaj rebonigi
mian sorton, serĉante oron.
Dum preskaŭ unu jaro mi esploris kun alia Konfederacia
oficiro, Kapitano James K. Powell el Richmond. Ni
estis tre bonŝancaj; en la vintro de 1865, post multaj severaj
travivaĵoj, ni trovis rimarkindan kvarcan vejnon,
pli riĉan ol ni kuraĝis eĉ imagi. Powell, mina inĝeniero
laŭ eduko, diris, ke ni malkaŝis mineralon de valoro superanta
unu milionon da dolaroj.
Ĉar nia ilaro estis ege kruda, ni decidis, ke unu el ni
devas reiri al civilizo, aĉeti la necesan maŝinaron kaj reveni
kun sufiĉe da laboristoj por bone ekspluati la minon. Powell bone konis la regionon, kiel ankaŭ la mekanikajn
bezonaĵojn, kaj ni decidis, ke plej bone li faros la
vojaĝon. Ni konsentis, ke prefere mi gardu nian pretendon
al la terpeco, okaze de la ebleco, ne tre granda, ke
iu alia esploristo pretendaĉos ĝin.
Je la tria de marto, 1866, Powell kaj mi pakis liajn
manĝaĵojn sur du el niaj ĉevaloj, kaj adiaŭinte min li ekiris
sian vojon malsupren sur la montdeklivo al la valo,
trans kiu iris la unua etapo de lia vojaĝo. La mateno de
lia foriro estis bela, kiel kutime en Arizono. Mi povis vidi
lin kaj liajn bestojn trovantaj sian vojon al la valo, kaj tiel
dum la tuta mateno mi foje videtis ilin. Mia lasta rigardo
estis je proksimume la tria posttagmeze, kiam li eniris
la ombron de la montaro aliflanke de la valo.
Post eble duonhoro mi hazarde rigardis trans la valon,
kaj kun surprizo rimarkis tri etajn punktojn en preskaŭ
sama loko, kie lastfoje mi vidis mian amikon kaj liajn du
ŝarĝbestojn. Mi ne kutimas turmenti min senkaŭze, sed
ju pli mi penis konvinki min, ke ĉio bonas ĉe Powell, kaj
ke la tri punktoj estas antilopoj aŭ sovaĝaj ĉevaloj, des
malpli mi povis serenigi min.
Post kiam ni venis en la regionon, ni vidis neniun malamikan
indianon, kaj tial iĝis ege sengardemaj, kaj kutimis
priridi rakontojn pri la granda nombro da tiaj ŝtelistoj
kaj iliaj mortigaj moroj kaj torturaj kutimoj al kaptitoj.
Powell, mi sciis, estas bone armita, kaj sperta batalanto kontraŭ indianoj; sed ankaŭ mi estis vivinta kaj
batalinta dum multaj jaroj inter la Sioŭa raso de indianoj
en la nordo, kaj mi sciis, ke li havos nur etan forton
kontraŭ aro da sekvantoj tiaj. Fine mi ne plu povis toleri
la necertecon, kaj armante min per du revolveroj kaj karabeno,
mi fiksis al mi du zonojn da kartoĉoj kaj surĉevale
eksekvis la vojon prenitan matene de Powell.
Tuj kiam mi atingis ebenan teron, mi plirapidigis
mian ĉevalon, kaj tiel daŭris ĝis krepusko, kiam mi trovis
la lokon, kie aliaj postsignoj aliĝis al tiu de Powell.
Ĉiuj tri estis postsignoj de senŝuaj ĉevaletoj, kaj la ĉevaletoj
estis galopintaj.
Mi sekvis rapide, ĝis mallumiĝis, kiam mi devis atendi
la lunleviĝon: do mi havis tempon por konsideri la saĝecon
aŭ malsaĝecon de mia postsekvo. Eble estis, ke mi
estis imaginta al mi neeblajn danĝerojn, kvazaŭ timema
domedzino, kaj ke kiam mi atingos al Powell, li donos
bonan priridon donace pro mia klopodo. Sed mi ne estas
tipo trosentema, kaj la devosento ĉiam dum la vivo
estis por mi ia fetiĉo; kio eble klarigas la honorojn ricevitajn
de tri respublikoj, kaj la amikecon de potenca imperiestro,
en kies servo mia glavo ofte estis sangruĝa.
Ĉirkaŭ la naŭa horo la luno sufiĉe brilis, kaj mi povis
ekiri laŭ la spuroj sufiĉe rapide sur mia ĉevalo. Je noktomezo
mi atingis la akvotruon, kie Powell intencis tendumi.
La loko estis senhoma, kun neniuj signoj de lastatempa homokupo. Interesis min rimarki, ke la spuroj de
la postsekvantaj ĉevalrajdantoj (mi nun konvinkiĝis, ke
tiaj ili estas) daŭris post tiuj de Powell.
Nun mi iĝis certa, ke la sekvantoj estas indianoj, kaj
ke ili volas kapti Powell viva, por demona plezuro de
torturo. Do mi rapidigis mian ĉevalon eĉ danĝere, esperante
senespere, ke mi trafos la ruĝajn friponojn antaŭ
ol ili atakos lin.
Subite mi aŭdis, malproksime antaŭ mi, neklaran sonon
de du pafoj. Sciante ke nun, se iam, Powell bezonos
min, mi kiel eble plej rapidigis mian ĉevalon supren sur
la mallarĝa kaj malfacila montovojo. Dum proksimume
mejlo mi aŭdis nenion plu, kaj subite la vojo larĝiĝis en
malgrandan senkreskaĵan altebenaĵon apud la supro de
la montpasejo. Ĵus mi estis pasinta tra mallarĝa superpendata
kanjono, kiam mi eniris la ebenaĵon, kaj tio,
kion mi vidis, plene konsternis min.
La etendaĵo ebena plene blankis pro indianaj tendoj,
kaj kelkcento da ruĝaj batalantoj densĉirkaŭis iun objekton
apud la centro. Ilia atento estis tiel fiksita al tiu
punkto, ke min ili ne rimarkis, kaj facile mi povus reiri
en la mallumon de la kanjono kaj forfuĝi kun plena sekureco.
La fakto, ke tia penso ne venis al mi antaŭ la
posta tago, forigas ajnan pretendon al heroismo, kiun la
rakonto pri ĉi tiu epizodo povus rajtigi al mi.
Kompreneble, mi bone divenis, ke Powell estas la
punkto interesa al ili, sed ĉu la penso aŭ la ago venis
unue, mi ne scias. Certe estas, ke senhezite mi eltiris
miajn revolverojn, kaj ĉevalkure aliris la tutan indianaron,
pafante rapide, kaj plenpulme hurlante. Estante
tute sola, mi bone faris taktikon, ĉar la ruĝuloj, konvinkitaj,
pro la surprizo, ke ne malpli ol regimento atakas
ilin, sin turnis fuĝe por siaj arĉoj, sagoj, kaj pafiloj.
Tio, kion mi vidis pro ilia disiĝo, plenigis min de timo
kaj kolero. En la klaraj lunradioj de Arizono kuŝis Powell;
lia korpo estis plena de indianaj sagoj. Mi certis, ke
li jam mortis, sed mi tiel rapidis, por savi lian korpon de
indiana mutilado, kiel mi farus por savi la viron mem de
morto. Apude preterrajdante lin, mi klinis min, kaj kaptante
lian kartoĉzonon tiris lin sur la interŝultron de mia
ĉevalo. Unu rigardo malantaŭen sufiĉis por konvinki
min, ke reiro laŭ la sama vojo estus pli danĝera ol daŭrigo
trans la altebenaĵo. Mi spronis mian kompatindan
beston, kaj kurigis ĝin al la pasejo kiun mi povis vidi aliflanke.
Nun la indianoj jam estis konstatintaj, ke mi solas, kaj
iliaj malbenoj, sagoj kaj kugletoj eksekvis min; sed la
lunlumo lasis nur la malbenojn atingi min. Mia ĉevalo,
konante la lokon pli bone ol mi, eniris vojon kondukanta
al la supro de la montaro, evitante la pasejon kiun mi
vidis; kaj al tio, verŝajne, mi ŝuldas ne nur mian vivon,
sed ankaŭ la rimarkindajn travivaĵojn kaj aventurojn de
la postaj dek jaroj.
Mi konstatis, ke mi trafis malĝustan vojon, kiam la
hurloj de la persekutantaj sovaĝuloj malfortiĝadis maldekstre
de mi. Tiam mi sciis, ke ili iris maldekstren preter
la ŝiritaj rokoj ĉe la rando de la ebenaĵo, dum la ĉevalo
kondukis min dekstren, kaj efektive, haltante momenton,
mi povis vidi ilin malaperantaj ĉirkaŭ apuda
monto. Mi sciis, ke ili baldaŭ konstatos sian eraron, kaj
retrovos la ĝustan spuron post mi.
Mi iris pluen je mallonga distanco, kaj trovis bonan
voĵeton ĉirkaŭ alta klifo. La klifo altiĝis dekstre de mi je
kelkcent metroj, kaj maldekstre, perpendikle malsupren,
iris rokplena kanjoneto. La voĵeton mi sekvis dum eta
tempo, ĝis subite ĝi kondukis dekstren al faŭko de kaverno,
kie ĝi finiĝis.
Nun jam estis mateno, kaj, laŭkutime en Arizono, plena
taglumo venis subite kaj senaverte. Deĉevaliĝinte, mi
kuŝigis Powell sur la teron. Plej zorga esploro tamen rivelis
neniun signon de vivo. Mi aplikis diversajn rimedojn,
kaj longe klopodis pri li, malgraŭ mia interna konvinko,
ke li estas morta.
Powell estis viro tre amata de mi: li estis ĉiel vireca,
ĉiel ĝentlemana, fidela kaj vera amiko: kun sentoj kiel
eble plej ĉagrenaj mi ĉesigis la klopodojn pri li.
Lasante lian kadavron sur la rando, mi rampis surgenue
en la kavernon por esplori ĝin. Mi trovis ĝin granda,
proksimume tridek metrojn laŭ diametro, kaj pli ol
dek metrojn alta: la planko estis glata, eĉ polurita, kio
kun aliaj signoj montris, ke la kaverno estis iam loĝata.
Ĝia fono estis tiel ombreca, ke mi ne povis vidi ĉu aŭ ne
estas malfermaĵoj al ankoraŭ aliaj ĉambroj.
Dum mi esploradis, mi eksentis plaĉan dormemon,
kiun mi atribuis al laceco post mia longa kaj laciga veturado,
kaj al reakcio post la ekscito de la batalo. Mi sentis
min sufiĉe sekura en mia nuna loko, sciante, ke unu
viro povus defendi ĝin kontraŭ tuta armeo. Baldaŭ mi
iĝis tiel dormema, ke tre tentis min la deziro sterniĝi sur
la planko de la kaverno por ioma dormo, sed mi sciis, ke
tio rezultigus certan morton je la manoj de miaj ruĝaj
amikoj, kiuj povus veni en ajna minuto. Mi penis aliri la
faŭkon de la kaverno, sed kvazaŭ ebrie ŝanceliĝis al la
flanko, kaj poste falis sterne sur la plankon.
Ĉapitro II. La liberigo el la morto
Sento de agrablega sonĝemo venkis min, miaj muskoloj
malstreĉigis, kaj mi estis ĵus ekdormonta, kiam
sono de alvenantaj ĉevaloj atingis miajn orelojn. Mi penis
stari, sed kun teruro trovis, ke miaj muskoloj ne respondas
al mia volo. Mi nun tute vekiĝis, sed miaj muskoloj
malfunkciis kvazaŭ mi ŝtoniĝis. Kaj nun unuafoje
mi rimarkis iun vaporon en la kaverno, tre maldensan,
rimarkeblan nur kontraŭ la taglumo de la faŭko. Al la
nazo venis iom pikanta odoro, kaj mi supozis, ke iu venena
gaso venkis min: sed mi tamen ne komprenis, kiel
mi havas libera mian menson, kaj nur mian korpon ne
povas influi aŭ movi.
Mi kuŝis rigarde al la malfermaĵo de la kaverno, kie mi
povis vidi la etan pecon da voĵeto inter la kaverno kaj la
angulo de la klifo, kiun ĉirkaŭiras la voĵeto. La bruo de
alvenantaj ĉevaloj ĉesis, kaj mi divenis, ke la indianoj
estas rampantaj laŭ la eta rando kondukanta al la kaverno,
kiu por mi iĝis entombigejo. Mi memoras, ke mi
esperis rapidan mortigon, ĉar ne plaĉis al mi pensi, kion
ili povus faradi al mi, se ili emus.
Mi ne devis atendi longe. Ia brueto sciigis al mi ilian
apudeston, poste ruĝhaŭta vizaĝo singardeme metis sin
ĉirkaŭ la angulon de la klifo, kaj sovaĝaj okuloj rigardis
en miajn. Mi certis, ke li povis vidi min en la kaverno,
ĉar la frumatena sunlumo tra la malfermaĵo rekte trafis
min.
La sovaĝulo, anstataŭ proksimiĝi, nur ekstaris kaj gapis
al mi; poste dua sovaĝulo aperis, poste tria, kvara,
kvina, streĉante la kolojn de post la ŝultroj de siaj kunuloj
sur la mallarĝa rando. Ĉiu vizaĝo montris solenan
timon: mi ne scias kial, kaj poste dum dek jaroj ne sciis.
Ke post tiuj sovaĝuloj troviĝas ankoraŭ aliaj, evidentis el
la fakto, ke tiuj plej proksimaj flustre sendis vortojn malantaŭen.
Subite el la fono de la kaverno malantaŭ mi venis mallaŭta,
sed klare aŭdebla ĝemado. La indianoj aŭdis ĝin,
kaj fuĝis timege. Tiel freneze ili kunkuris por postlasi la
neviditan estaĵon, ke almenaŭ unu falis de la rando al la
rokoj malproksime malsupraj. Iliaj kriegoj eĥis kelktempe
en la kanjono, poste la silento regis.
La sono timeginta ilin ne ripetiĝis, sed mi sufiĉe aŭdis
por pensi, kia teruraĵo troviĝas malantaŭ mi. Timo estas
relativa afero; certe mi povas diri sen honto, ke se miaj
sentoj dum la postaj minutoj estis sentoj de timo, do Dio
protektu la timulon, ĉar certe timo en si mem estas
grandega puno. Ŝajnas al mi, kiu ĉiam kutimis plenforte kaj sankorpe batali, ke nenio estas pli terura ol tia travivaĵo,
kuŝi paralizita antaŭ nekonata danĝero, kies nura
sono sufiĉis por timkurigi aron da sovaĝaj indianoj kvazaŭ
ŝafaron, kiun lupoj ĉasas.
Plurfoje mi kredis aŭdi mallaŭtajn sonojn malantaŭ
mi, kvazaŭ iu movas sin, sed fine ĉio silentiĝis, kaj mi
havis okazon pripensi mian situacion. Mia sola espero
ŝajnis esti, ke la paralizo forlasu min same subite, kiel ĝi
min kaptis.
Malfrue en la posttagmezo mia ĉevalo, kiu la tutan
tempon staris kun la rimenoj nefiksitaj antaŭ la kaverno,
foriris malrapide laŭ la voĵeto kaj lasis min sola kun
la nekonata misteraĵo kaj la senviva korpo de mia amiko,
kiu kuŝis videbla al mi sur la rando antaŭ la kaverno,
kie mi lasis ĝin matene.
De tiam ĝis proksimume noktomezo ĉio silentis tombeje.
Subite la terura ĝemado de la mateno refrapis
miajn orelojn, kaj denove el la ombra fono venis sono de
io mova, kaj mallaŭta susurado, kvazaŭ de velkaj folioj.
La efiko sur mian taŭzitan nervaron estis terura, kaj mi
faris superhoman penon por rompi miajn katenojn.
Mense, vole kaj nerve mi penis; ne muskole, ĉar eĉ mian
etfingron mi ne kapablis movi; tamen certe superhome.
Subite io cedis al mia penego. Mi sentis momentan naŭzon,
kaj subitan rompon, kvazaŭ de ŝtala fadeno, kaj
trovis min staranta kun la dorso ĉe la muro de la kaverno,
fronte al mia nekonata malamiko.
Tiam lunlumo plenigis la kavernon, kaj jen antaŭ mi
kuŝis mia propra korpo, ĝuste kiel ĝi kuŝis dum tiu horoj,
kun la okuloj rigardantaj al la ekstera rando kaj la
manoj kuŝantaj rigide sur la planko. Mi rigardis al mia
senviva korpo, kaj poste al mi mem, kun ega miro, ĉar
tie mi kuŝas vestita, kaj jen mi staras nuda kiel ĉe naski
ĝo.
La transŝanĝo estis tiel subita, ke ĝi momente forgesigis
al mi ĉion krom mia stranga metamorfozo. Mia
unua penso estis, ĉu, do, jen la morto? Tion mi tamen ne
povis kredi, ĉar mi povis senti mian koron, batanta kontraŭ
la ripojn. Mi anhelis, ŝvitgutoj elstaris sur la tuta
korpo, kaj la malnova eksperimento, sin pinĉi, pruvis la
fakton, ke neniel mi estas fantomo.
Denove mi estis memorigata de miaj ĉirkaŭaj cirkonstancoj,
kiam ripetiĝis la stranga ĝemado el la kaverna
fono. Nuda kaj senarmila, neniel mi deziris renkonti la
nevidataĵon, minacanta min.
Miaj revolveroj estis rimenligitaj al mia senviva korpo,
kiun, pro iu mistera kaŭzo, mi sentis min nekapabla
tuŝi. La karabenon forportis mia ĉevalo. La sola ebla ago
ŝajnis esti fuĝo.
Nerezistante la tenton, mi saltis rapide tra la malfermaĵo
en la stellumon de bela nokto, tipe Arizono. La freŝa, vigliga aero de la ĉirkaŭa montaro tuj revivigis min,
kaj nun ekster la kaverno mi sentis novan kuraĝon trakuri
la vejnojn. Paŭzante sur la rando, mi insultis min
pro mia timo, nun ŝajne senbaza. Mi diris al mi, ke mi
kuŝis, sen kapablo moviĝi, dum pluraj horoj en la kaverno,
tamen nenio malbona okazis al mi, kaj ke la bruetoj
nepre devenis el tute naturaj kaj sendanĝeraj kaŭzoj —
eble la formo de la kaverno estas tia, ke ia venteto tiel
kaŭzis en ĝi tiajn sonojn.
Mi decidis esplori, sed unue levis la kapon por plenigi
la pulmojn je la pura, vigliga aero de la montoj. Malsupre
etendiĝis la bela kanjona rokaro kaj la kaktoplena
ebenaĵo, kiun la lunlumo tordis al mirakla, sorĉa belo.
Malmultaj okcidentaj mirindaĵoj estas tiel inspiraj,
kiel la belaĵoj de panoramo en Arizono: la foraj arĝentaj
montoj, la strangaj lumoj kaj ombroj de la valoj, la groteskaj
detaloj de la rigidaj sed belaj kaktoj, kune ili formas
bildon sorĉan — oni sentas kvazaŭ oni rigardas
mortintan kaj forgesitan mondon, malsimilan al ajna
loko sur nia tero.
Dum mi tiel meditis, mi turnis mian rigardon for de
la tero, al la ĉielo, kie la multega stelaro formis taŭgan
baldakenon por la mirindaĵoj de la tera sceno. Mian
atenton baldaŭ kaptis granda ruĝa stelo apud la horizonto.
Dum mi rigardis ĝin, mi sentis superregan sorĉon
— ĝi estis Marso, la milita dio, kaj por mi, militeca viro,
ĝi ĉiam havis plej grandan allogon. Dum mi rigardis ĝin
en tiu nokto, ĝi ŝajnis voki min de trans la neimagebla
spaco, allogante min, kiel magnetŝtono allogas fereron.
La sorĉon mi ne povis rezisti: mi fermis la okulojn,
etendis la manojn al la dio de mia ŝatata profesio, kaj
sentis min tirata tra la vasteco de la spaco. Dum unu
momento estis ega malvarmo kaj kompleta mallumo.
Ĉapitro III. Mia alveno sur Marso
Mi malfermis la okulojn al stranga pejzaĝo. Mi
sciis, ke mi estas sur Marso: ne dum eĉ momento
mi dubis pri tio. Mi ne dormis, ne necesis, ke mi pinĉu
min: mia interna konscio informis min tiel klare, ke mi
estas sur Marso, kiel via normala menso informas vin, ke
vi estas sur Tero. Vi ne pridemandas vian fakton: mi ne
pridemandis mian fakton.
Mi trovis min sternita sur bedo de flava, muskosimila
vegetaĵaro, etendiĝanta ĉirkaŭ mi en ĉiu direkto je
senfinaj mejloj. Ŝajnis, ke mi kuŝas en profunda, ronda
baseno, ĉirkaŭ kies ekstera rando mi povas vidi malaltajn
montojn.
Estis tagmeze. La suno plene brilis sur min, kaj ĝia
varmo intense trafis mian nudan korpon. Tie kaj tie ĉi
elstaris kvarcenhavaj rokoj, kiuj briletis en la sunlumo;
kaj je kelkcent metroj maldekstre videblis malalta, ĉirkaŭmurita
enfermaĵo, alta iom pli ol unu metron. Akvon
mi ne povis vidi, kaj ĉar mi sentis ioman soifon, mi decidis
esplori.
Ekstarante subite, mi ricevis mian unuan Marsan surprizon,
ĉar la peno, kiu sur Tero rezultigus starantan
pozicion, sur Marso saltigis min en la Marsan aeron je
proksimume tri metroj. Mi tamen falis sur la grundon
sen granda skuo. Nun la rezulto de miaj paŝoj montriĝis
ege groteska. Mi trovis, ke necesas tute nove lerni paŝi,
ĉar la muskola peno, kiu sur Tero bone irigis min, sur
Marso faris el mi plej strangan klaŭnon. Miaj muskoloj,
plene agorditaj al la gravito de Tero, tute trompis min,
kiam mi provis lukti kontraŭ la malpli forta gravito kaj
malpli alta aerpremo de Marso.
Farinte tamen la decidon esplori la malaltan konstruaĵon,
kiu estis la sola videbla signo de loĝado, mi elpensis
la ideon provi reiron al la fundamenta principo de
irado, rampado. En tio mi sufiĉe sukcesis, kaj post kelkaj
momentoj atingis la malaltan muron de la enfermaĵo.
Ŝajne ne estis fenestroj aŭ pordoj en la plej apuda
muro, do, ĉar la muro estis tiel malalta, mi singardeme
restariĝis, kaj trans ĝi rigardis al afero pli stranga, ol iam
mi vidis.
La tegmento de la enfermaĵo konsistis el vitro, dika je
dek centimetroj, kaj sub ĝi troviĝis kelkcent grandaj
ovoj, tute rondformaj kaj blankaj kiel neĝo. Ili estis preskaŭ
ĉiuj samgrandaj, preskaŭ unu metro laŭ diametro.
Kvin aŭ ses jam elkoviĝis, kaj la groteskaĵoj, kiuj sidis
palpebrumantaj en la sunlumo, preskaŭ dubigis min pri
mia mensa sano. Ili ŝajnis konsisti nur el kapaĵo, iliaj
korpoj estis etaj, kun longaj koloj kaj ses kruroj; pli
ĝuste, mi poste trovis, oni dirus kun du kruroj, du brakoj,
kaj du mezaj membroj uzeblaj laŭvole kiel brakoj aŭ
kiel kruroj. Iliaj okuloj estis ĉe la flankoj de la kapo, iom
super la centro, kaj tiel elstaris, ke ili povis rigardi antaŭen
aŭ malantaŭen, kaj ankaŭ sendepende unu de la
alia, tiel ke la strangaj bestoj povis rigardi laŭ ajna direkto,
aŭ samtempe laŭ du direktoj, sen turni la kapon.
La oreloj, iom super la okuloj kaj pli proksimaj unu al
la alia, estis malgrandaj tassimilaj antenoj, kaj la nazoj
estis vertikalaj fendetoj en la centroj de la vizaĝoj. Sur la
flavverdaj korpoj tute mankis haroj. Mi poste lernis, ke
la korpoj de la plenkreskuloj estas pli malpale verdaj, kaj
la viroj pli malpalaj ol la virinoj. Plue, la plenkreskulaj
kapoj estas malpli eksterproporciaj ol tiuj de la novnaskitoj.
La iriso de la okuloj estas sangruĝa, kiel ĉe albinoj, kaj
la pupilo malpala. Tre blankaj estas la okulgloboj kaj la
kurbaj dentegoj; ĉi lastaj suprenkurbiĝas kaj, pintformaj,
havas vere timigan aspekton.
Tiajn detalojn mi nur poste povis noti, ĉar en la momento
mi malmulte povis primiri la estaĵojn. Ĝuste dum
mi staris, rigardante la malbelegajn idojn frakaseliri el
siaj ovoj, mi preterlasis rimarki, ke dudeko da plenkreskaj
Marsanoj aliras al mi. Veninte sur la molan muskon,
kiu kovras la tutan surfacon de Marso (krom kelkaj glaciaj regionoj ĉe la polusoj, kaj kelkaj kulturitaj distriktoj)
ili facile povus kapti min, sed iliaj intencoj estis malpli
indulgaj. Nur la klaketado de la armiloj sur la plej proksima
militisto donis al mi averton.
Tia bagatela afero savis mian vivon. Nur tial, ke la
pafilo frapis, dum sia iro, kontraŭ lia granda metala lanco,
mi ne mortis sen scio antaŭa, ke la morto apudas. En
la takto, tamen, la soneto igis min turniĝi — kaj mi vidis,
je du metroj de mia brusto, pinton de lanco longa je dek
du metroj, kiun tenas rajdanta estaĵo simila al la diabletoj,
kiujn mi ĵus rigardis. Kompare kun tiu ĉi enkorpiĝo
de malamo kaj venĝo, ili ja ŝajnis senfortaj kaj sendanĝeraj. La viro, por tiel nomi lin, havis altecon almenaŭ
kvinmetran, kaj sur Tero pezus proksimume tridek ses
kilogramojn. Li sidis sur sia besto kiel ĉe ni oni sursidas
ĉevalon, tenante la korpon de la besto per siaj malsupraj
membroj, dum liaj du dekstraj brakoj tenis la lancon,
malalte ĉe la flanko de la besto: liaj du maldekstraj brakoj
etendiĝis por helpi al lia ekvilibro — mankis al li ĉia
brido kaj rimeno por gvidi la beston.
Kaj la besto! Kiel priskribi ĝin per tera lingvaĵo? La
ŝultroj altis je pli ol tri metroj. Sur ĉiu flanko kvar kruroj.
Vosto larĝa, plata, pli granda ĉe la pinto ol ĉe la radiko.
Buŝo grandega, kiu fendis la kapon de la nazo ĝis
la kolo. Kiel ĝia mastro ĝi tute ne havis harojn. Ĝia korpo
estis kiel malpala ardezo kaj glatbrila, la ventro blanka, kaj la kruroj brilflavaj. La piedoj estis senungaj kaj
karnkusenataj, jen kial ili alvenis tiel senbrue: tiu ĉi trajto,
kaj la multeco de kruroj, karakterizas la Marsan bestaron.
Nur la plej alta speco de ”homa” Marsano, kaj
unu alia besto, la sola mambesto sur Marso, havas
ungojn, kaj tute mankas sur la planedo hufbestoj.
Post tiu unua alkuranta besto venis dek naŭ pliaj, ĉiel
similaj, kvankam laŭ mia posta scio ĉiu havis individuajn
trajtojn, same kiel ni homoj malsimilas, kvankam ni
ĝenerale similas. La bildo, pli ĝuste la konkreta inkubo,
kiun mi priskribis, faris al mi teruran impreson, kiam mi
turnis min al ĝi.
Senarmila kaj nuda, mi instinkte solvis mian problemon
laŭ la sola ebla solvo — fuĝo for de la regiono de tiu
pinta, alrapidanta lanco. Mi do faris tre terecan kaj samtempe
tre superhoman salton por atingi la supron de la
enfermaĵo — la Marsa kovilo, laŭ mia opinio nun formita.
La sukceso de mia provo konsternis min tiel, kiel ĝi
surprizis la Marsanojn. Ĝi altigis min almenaŭ dek metrojn
en la aeron, kaj surterigis min for je tridek metroj
de miaj persekutantoj, transe de la enfermaĵo. Facile mi
trafiĝis sur la molan muskon, kaj turninte min, vidis
mian malamikaron mire rigardanta al mi de trans la enfermaĵo.
Kelkaj esploris por konstati, ĉu mi estis farinta
malbonon al ilia idaro. Ili multe parolis inter si kaj gestis kaj montris al mi. Trovinte, ke mi ne vundis aŭ difektis
la etulojn, ili komencis malpli bataleme sinteni al mi;
sed nur pli poste mi eksciis, ke plej multe ili favore impresi
ĝis pro mia saltkapablo.
La Marsanoj estas grandaj; precipe iliaj ostoj estas
grandaj kaj pezaj, kaj ilia muskola forto estas nur proporcia
al la gravito, kiun ili devas venki. Konsekvence ili
estas ege malpli facilmovaj kaj potencmembraj, proporcie
al sia pezo, ol teraj homoj. Verŝajne, se unu el ili trovus
sin sur Tero, li apenaŭ povus levi sian propran pezon
de la grundo. Efektive, mi mem estas certa, ke li ne
povus.
Do, mia kapablo estis same mirinda, kiel ĝi estus sur
Tero, kaj subite, anstataŭ voli mortigi min, ili komencis
taksi min altvalora trovaĵo, kaptinda por montri al siaj
samspeculoj.
La ripozo, kiun pro tio mi nun ricevis, donis al mi
eblecon prepari planojn, kaj observi pli detale la batalantojn.
Ilin mi mense rilatigis kun tiuj ruĝaj batalantoj,
kiuj ĝuste en la antaŭa tago persekutis min.
Mi rimarkis, ke ĉiu portas plurajn armilojn krom la
granda lanco. Tiu, kiu plej multe forigis mian emon al
forkuro, estis iaspeca pafilo, pri kiu iel mi sentis, ke ili tre
lerte scias uzi ĝin. Ĝi estis farita el blanka metalo, kun
ligna kolbo. La metalo estis, laŭ mia posta scio, alojo de
aluminio kaj ŝtalo, kiun ili lernis hardi al grado nekonata
al ni, kaj la ligno estis malmola kaj malpeza, el speco
propra al Marso.
La pafiloj pezas malmulte, sed pro la etkalibraj, eksplodaj
kaj radiumaj pafaĵoj, kaj la longaj tuboj, ili estas
ege mortigaj laŭ pafdistancoj tute neeblaj sur Tero. Teorie
la pafdistanco estas kvincent kilometroj, sed por
efektiva uzo, eĉ kun siaj radiaj distanciloj, ili kapablas pri
nur tricent. Tamen, tiu distanco sufiĉas por doni al mi
respekton por la Marsa pafilo, kaj sendube ia telepatia
potenco avertis min kontraŭ la provo al forkuro, en plena
taglumo, de sub la buŝoj de dudek tiaj mortigaj iloj.
La Marsanoj, post ioma interparolo, foriris rajde al la
direkto, de kiu ili venis, sed ili lasis unu el sia nombro
sola apud la enfermaĵo. Rajdinte proksimume du cent
metrojn ili haltis, rigardigis siajn rajdbestojn al ni, kaj
sidis rigardante tiun apud la enfermaĵo.
Li estis tiu, kies lanco preskaŭ traboris min, kaj evidente
estis la estro de la aro, ĉar mi rimarkis, ke ili forloki
ĝis laŭ lia instrukcio.
Nun li forlasis sian beston, teren ĵetis sian lancon kaj
aliajn armilojn, kaj venis al mi ĉirkaŭ la kovilo. Li estis
same nuda kiel mi, krom siaj ornamaĵoj surkapaj kaj surbrustaj.
Je dudek metroj for de mi, li malligis grandan metalan
brakumon, kaj, tenante ĝin al mi sur manplato, alparolis
min en klara, sonora voĉo, sed en lingvo, ne necesas diri, por mi tute nekomprenebla. Poste li haltis,
kvazaŭ li atendis mian respondon, levante siajn antensimilajn
orelojn, kaj elstarigante siajn strangajn okulojn
al mi. La silento baldaŭ iĝis ĝena, do mi decidis riski iom
da parolo miaflanke, des pli, ĉar mi divenis, ke li faras
pacproponojn. Certe, sur la tero, la forĵeto de armiloj kaj
la retiriĝo de militistoj signifus pacan intencon, do, kial
ne same sur Marso?
Metante manon al la koro, mi profunde riverencis al
la Marsano, kaj klarigis, ke malgraŭ mia nekompreno de
lia lingvo, liaj gestoj kaj sinteno klare parolis por la paco
kaj amikeco, kiuj ĝuste estis ankaŭ en mia koro.
Kompreneble, tuta mia parolo estis por li galimatio,
sed bone li komprenis mian postan faron.
Etendante manon al li, mi alproksimiĝis al li kaj prenis
la brakumon de lia manplato, metis ĝin ĉirkaŭ mia
brako supre de la kubuto, ridetis al li, kaj staris atendante.
Lia larĝa buŝo respondis ankaŭ per rideto, kaj kunigante
unu el siaj mezaj brakoj kun mia, li gvidis min
reen al sia rajdbesto. Samtempe li antaŭengestis siajn
kamaradojn. Ili ekiris al ni kurege, sed li per nova gesto
malrapidigis ilin. Evidente li kredis, ke se oni denove timigos
min, mi saltos tute for el la regiono!
Li diris kelkajn vortojn al ili, gestis al mi, ke mi rajdu
post unu el ili, kaj poste eksidis sur sia propra besto. Iu
el la aro elmetis kelkajn manojn kaj levis min al loko
post si sur la glata dorso de sia besto. Laŭeble mi tenis
min tie per la rimenoj, kiuj ligis liajn ornamaĵojn kaj armilojn.
Tiam la tuta kavalkado turnis sin kaj galopis for, cele
al la malproksima montaro.
Ĉapitro IV. Malliberigito
Post dudek kilometroj mi rimarkis subitan altiĝon de
la tero. Ni estis atingontaj (laŭ mia posta scio) la
randon de unu el la longaj mortintaj maroj de Marso:
mia ĵusa renkonto kun la Marsanoj okazis en la malsupro.
Baldaŭ ni atingis la montaron, kaj trairinte mallarĝan kanjonon venis al valo, ĉe kies fino estis plataĵo, sur
kiu videbliĝis grandega urbo. Tien ni galopis, enirante
per vojo ŝajne ruina, kiu kondukis el la urbo, sed nur ĝis
la rando de la plataĵo, kie ĝi finiĝis abrupte je larĝa ŝtuparo.
Rigardante proksime dum ni preterpasis, mi vidis ke
la konstruaĵoj estas senhomaj, kaj ŝajnis, ke tiaj ili estis
dum multaj jaroj. Apud la centro de la urbo troviĝis
granda placo, sur kiu, kaj en apudaj konstruaĵoj, loĝis pli
malpli mil estaĵoj de la sama speco kiel miaj kaptantoj —
kaptantoj mi nun opiniis ilin, kiom ajn ĝentilmanieraj.
Krom siaj ornamaĵoj, ĉiuj estis nudaj. La virinoj malmulte
diferencis, laŭ aspekte, de la viroj, krom je siaj dentegoj,
kiuj estis pli grandaj proporcie al ilia staturo, kelkfoje
altkurbiĝantaj ĝis la oreloj. Iliaj korpoj estis pli malgrandaj
kaj palaj, kaj iliaj fingroj kaj piedfingroj havis
rudimentajn ungojn, kiuj tute mankis al la viroj. La plenkreskaj
virinoj variis laŭ alto de tri ĝis kvar metroj.
La infanoj estis palaj, eĉ pli palaj ol la virinoj, kaj ĉiuj
aspektis tute similaj, krom ke kelkaj estis pli altaj — supozeble
tiuj estis pli aĝaj.
Mi vidis neniun signon de granda aĝo inter ili. Ilia aspekto
malmulte ŝanĝiĝas post la maturiĝo, kvardekjaro,
ĝis, je aĝo proksimume miljara, ili ekvojaĝas laŭvole por
sia lasta pilgrimo laŭ la rivero Iss, kiu kondukas al loko,
kiun neniu vivanta Marsano konas, el kies fonto neniu
Marsano iam revenis, iam sindoninte al ĝia malvarma,
malluma akvo.
Proksimume nur unu Marsano el mil mortas pro malsano
kaj eble ankoraŭ dudek laŭvole faras la lastan pilgrimon.
La ceteraj naŭcent sepdek naŭ mortas nenature,
en dueloj, ĉasado, aviado, kaj en milito. Efektive, plej
granda mortnombro venas jam en la infanaĝo, kiam
multope la etaj Marsanoj estas viktimoj de la blankaj
simiegoj de Marso.
La kutima aĝdaŭro de Marsano post la maturiĝo estas
ĉirkaŭ tri cent jaroj, sed estus proksima al la miljaro, se
forestus la ofta nenatura morto. Pro la malmultiĝantaj
vivrimedoj de la planedo necesis kontraŭbatali la longvivemon,
kiun kaŭzis la Marsana lerto en medicino, tial
oni evoluis al bagatela takso pri homa vivo. Tion atestas
iliaj danĝeraj sportoj, kaj la preskaŭ konstanta milito
inter la diversaj komunumoj. Cetere, gravas ĉirilate la
fakto, ke neniu Marsano, viro aŭ virino, iam forlasas iaspecan
mortigilon.
Kiam ni apudiĝis al la placo kaj oni eksciis mian ĉeeston,
tuj centoj ĉirkaŭis nin, kaj ŝajnis voli fortiri min de
mia sidloko post mia gardanto. Sed la kondukanto de
nia aro silentigis kaj trankviligis ilin, kaj ni trote transiris
la placon al enirejo de konstruaĵo tiel bela, kian la
homa okulo iam vidis.
La konstruaĵo estis malalta, sed kovris grandegan
areon. Ĝi estis farita el brilanta blanka marmoro kun
mozaiko de oro kaj juveloj, kiuj fajreris en la sunlumo.
La ĉefa enirejo estis larĝa je kelkcent metroj kaj elstaris
de la konstruaĵo por formi grandan baldakenon super la
enireja salono. Mankis ŝtuparo, sed ioma deklivo al la
unua etaĝo kondukis en grandegan salonon ĉirkaŭatan
de galerioj.
Sur la planko de tiu ĉi salono, krom multe da detale
skulptitaj lignaj seĝoj kaj pupitroj, mi vidis kvardek aŭ
kvindek virajn Marsanojn ĉirkaŭ ŝtupoj de tribuno. Sur
ĝi kaŭris grandstatura militisto plenŝarĝita de metalaj
ornamaĵoj, koloraj plumoj, kaj bele faritaj ledaĵoj en kiuj
enestis belaj juveloj. De liaj ŝultroj pendis mallonga pelerino
subŝtofita de skarlata silko.
Plej rimarkinda por miaj okuloj estis tio, ke ili ĉiuj
estis tute senproporciaj laŭ grandeco al la seĝoj, pupitroj
kaj aliaj mebloj: ĉi tiuj estis de grandeco taŭga por homoj
kiaj mi, kontraŭe la grandaj korpoj de la Marsanoj
apenaŭ povis premiĝi en la seĝojn, kaj sub la pupitroj
mankis spaco por iliaj longaj kruroj. Evidentis do, ke
estis aliaj vivantoj sur Marso krom la groteskaj estaĵoj,
en kies manojn mi trafiĝis, sed la signoj de ega antikveco,
kiuj ĉie videblis, indikis ke eble la konstruaĵoj apartenis
al raso de longe mortinta kaj forgesita.
Nia aro haltis ĉe la enirejo de la konstruaĵo, kaj je signo
de la kondukanto oni mallevis min al la tero. Ree li
ligis sian manon kun mia, kaj ni eniris la aŭdiencan salonon.
Malmultaj formalaĵoj necesis por alproksimiĝi al la
Marsana ĉefo. Mia kaptinto simple paŝis al la tribuno,
kaj la aliaj donis al li vojon. La ĉefo stariĝis kaj diris la
nomon de mia eskortanto, kiu siavice haltis kaj diris la
nomon de la ĉefo kaj lian titolon.
Tiutempe, la ceremonio kaj la vortoj nenion signifis al
mi, sed poste mi sciis, ke tia estis la kutima saluto inter
verdaj Marsanoj. Se temus pri personoj fremdaj unu al
la alia, do nepovantaj interŝanĝi nomojn, ili silente interŝan
ĝus ornamaĵojn, se iliaj intencoj estus pacaj — se ne,
ili interŝanĝus pafojn, aŭ prezentus sin per aliaj el siaj
multspecaj mortigiloj.
Mia kaptinto, kies nomo estis Tars Tarkas, estis vicĉefo
de la komunumo, homo de granda kapablo en aferoj
ŝtataj kaj militaj. Estis evidente, ke li klarigas pri la
okazaĵoj de sia ekspedicio, inkluzive de la renkonto kun
mi, kaj kiam li finis sian parolon, la ĉefo longe alparolis
min.
Mi respondis en angla lingvo, simple por konvinki lin
pri manko de interkomprenilo, sed mi rimarkis, ke kiam
mi finigis ridete, li same ridetis. Tio, kaj simila okazaĵo
dum mia unua parolo kun Tars Tarkas, konvinkis min,
ke ni havas komune almenaŭ la kapablon rideti, do kapablon
ridi, fine, do, humuron. Sed poste mi lernis, ke la
Marsana rideto estas nur indiferenta, kaj ke la Marsana
rido estas efektive afero plej terura kaj timiga.
La konceptoj pri humuro inter la verdaj homoj de
Marso multe varias de niaj. Agonio de alia homo estas
por tiuj strangaj estaĵoj plej ridiga, kaj plej ofte ili sin
amuzas per mortigo de malliberigitoj laŭ manieroj plej
teruraj kaj strange kruelaj.
La ĉeestantaj militistoj ekzamenis min detale, palpante
miajn muskolojn kaj la tekson de mia haŭto. La ĉefo
evidente esprimis deziron vidi elmontron de miaj kapabloj,
kaj signante ke mi sekvu, ekiris kun Tars Tarkas al
la placo.
Nu, de post mia unua malsukceso mi estis farinta neniun
provon pri paŝado, krom en ligo kun la brako de
Tars Tarkas, kaj nun mi eksaltis kaj flugetis inter la pupitroj
kaj seĝoj kiel ia monstra akrido. Kontuzinte min
severe, kio nur amuzis la Marsanojn, mi denove alprenis rampan sintenon, sed tio ne plaĉis al ili, kaj iu altkreska
ulo, kiu multe priridis min, skuis min al miaj piedoj.
Kiam li maldelikate starigis min, lia vizaĝo alproksimi
ĝis al mia, kaj mi faris la solan agon eblan al ĝentlemano
tiel brute traktita, senkonsidere al lia fremdeco:
mi svingis mian pugnon rekte al lia makzelo, kaj li falis
senkrie. Rapide mi metis la dorson al la plej proksima
pupitro, kaj atendis la venĝon de liaj kunuloj kun la decido
batali tiel bone kiel eble kontraŭ tia nombro, antaŭ
ol cedi la vivon.
Mia timo estis senbaza, tamen, ĉar la aliaj Marsanoj,
komence mutaj pro miro, fine multe ridis kaj aplaŭdkriis.
Tiam mi ne rekonis la aplaŭdon, sed poste, kiam
mi konatiĝis kun iliaj moroj, mi konstatis, ke mi gajnis
ion, kion ili malofte donas: elmontron de aprobo.
La frapito kuŝis senmova, kaj neniu proksimiĝis al li.
Tars Tarkas venis al mi, etendante unu el siaj manoj, kaj
ni ekiris al la placo trankvile; kial, mi baldaŭ eksciis.
Unue ili diris la vorton ”sak” plurfoje, poste Tars Tarkas
faris plurajn saltojn, ripetante la vorton antaŭ ĉiu salto;
poste, turnante sin al mi, li diris ”Sak!” Mi komprenis
ilian deziron, kaj faris salton tiel bonan, ke mi transiris
distancon almenaŭ kvindekmetran, kaj ĉifoje ne perdis
la ekvilibron, sed alteriĝis bone sur la piedoj. Mi revenis
per facilaj saltetoj de dek metroj al la grupo.
Mia elmontro estis vidita de kelkcent Marsanoj entute,
kaj ili tuj demandis denovan elmontron, kiun la ĉefo
ordonis; sed mi malsatis kaj soifis, kaj faris la decidon
postuli de la estaĵoj tian komplezemon, kian ili evidente
ne laŭvole emis. Tial mi ignoris la ripetatajn ordonojn
pri saltado, kaj ĉiufoje gestis al mia buŝo kaj frotis mian
ventron.
Tars Tarkas kaj la ĉefo interŝanĝis kelkajn vortojn, kaj
la unua, alvokinte junan virinon el la homamaso, donis
al ŝi kelkajn instrukciojn kaj gestis, ke mi akompanu ŝin.
Mi prenis ŝian etenditan brakon kaj kune ni transiris la
placon al granda konstruaĵo aliflanke.
Mia kunulino estis preskaŭ tri metrojn alta, ĵus maturi
ĝinta, sed ankoraŭ ne plenalta. Ŝi estis malpale olivverda,
kun glata, brilanta haŭto. Ŝia nomo, laŭ mia posta
scio, estis Solla, kaj ŝi estis ano de la sekvantaro de Tars
Tarkas. Ŝi kondukis min al granda ĉambro en unu el la
konstruaĵoj, kiuj frontis al la placo; laŭ la silkoj kaj peltoj
sur la planko, ĝi ŝajnis esti dormejo por kelkaj el la
indiĝenoj.
Pluraj grandaj fenestroj bone lumigis la ĉambron kaj
muraj pentraĵoj kaj mozaikoj bele ornamis ĝin; sed ĉie
ŝajnis regi atmosfero de antikveco, kiu konvinkis min, ke
la konstruintoj de tiaj mirindaĵoj tute ne estis samspecaj
kun la krudaj duonbestoj nun enloĝantaj.
Solla gestis, ke mi sidiĝu sur amaso da silkoj apud la
centro de la ĉambro, kaj faris strangan siblan sonon,
kvazaŭ al iu en apuda ĉambro. Responde al ŝi venis al
mia vido nova Marsa mirindaĵo. Ĝi enmarŝis laŭ anasa
maniero sur dek mallongaj kruroj, kaj kaŭris antaŭ la
knabino kiel obeema hundido. Ĝi estis granda kiel ĉevaleto,
sed la kapo similis al tiu de rano, krom ke la makzelo
estis ekipita de tri vicoj da longaj, akraj dentoj.
Ĉapitro V. Mi forkuras de mia gardohundo
Solla rigardis en la okulojn de la sovaĝa besto, diris
kelkajn vortojn ordonajn kun gesto al mi, kaj forlasis
la ĉambron. Mi demandis al mi, kion faros tiu sovaĝa
monstraĵo, sola kun tia manĝinda frandaĵo, kia mi. Sed
nenecese mi timis. La besto, momenton okule esplorinta
min, transiris la ĉambron al la sola elirejo alstrata, kaj
kuŝetendis sin trans la sojlo.
Tio estis mia unua sperto pri Marsa gardohundo, sed
neniel mia lasta. Tiu besto gardis min konstante dum mi
estis kaptito inter la verdaj homoj: dufoje ĝi savis mian
vivon, kaj neniam, krom kontraŭvole, ĝi dum momento
forestis de mi.
Dum Solla forestis, mi kaptis la okazon ekzameni pli
detale la ĉambron, en kiu mi troviĝis. La mura pentraĵo
montris scenojn mirinde belajn, montojn, riverojn, lagojn,
serpentumajn vojojn, sunkisatajn ĝardenojn —
scenojn tute tersimilajn, krom pro la malsimilaj koloroj
de la vegetaĵoj. La laboro evidente estis farita de majstra
mano, tiel subtila estis la atmosfero, tiel perfekta la tekniko.
Tamen nenie montriĝis desegno pri vivanta estaĵo,
ĉu homa, ĉu besta, per kiu mi povus formi por mi koncepton
pri tiuj aliaj kaj eble malaperintaj loĝantoj de
Marso.
Dum mi tiel fantaziis konjektante pri la strangaj anomalioj
de Marso, Solla revenis kun manĝaĵo kaj trinkaĵo.
Ŝi metis ilin sur la plankon apud mi, sidiĝis je kelka distanco,
kaj atente rigardadis min. La manĝaĵo konsistis el
proksimume unu funto de io fromaĝsimila, preskaŭ sengusta.
La likvaĵo ŝajnis esti lakto de iu besto; ĝi ne estis
malplaĉa al la gusto, kaj mi baldaŭ lernis estimi ĝin alte.
Poste mi trovis, ke ĝi devenas ne de besto (sur Marso
ekzistas nur unu mambesto, kaj eĉ tiu tre maloftas), sed
de granda planto, kiu kreskas preskaŭ sen akvo, kaj distilas
sian multan lakton el la grundo, la malsekeco de la
aero, kaj la radioj de la suno. Unu sola planto de tiu ĉi
speco donas ok ĝis dek litrojn tage.
La manĝo multe refortigis min, sed mi sentis bezonon
ripozi, kaj sterninte min sur la silkaĵoj mi baldaŭ endormi
ĝis. Ŝajne mi dormis dum pluraj horoj, ĉar kiam mi
vekiĝis estis mallume, kaj mi estis tre malvarma. Mi rimarkis,
ke iu estis ĵetinta pelton sur min; ĝi estis tamen
iom forfalinta, kaj en la mallumo mi ne povis vidi por
remeti ĝin. Subite iu mano etendigis kaj remetis ĝin, kaj
poste aldonis ankoraŭ alian.
Mi supozis, ke mia observema gardanto estis Solla,
kaj mi pravis. Nur tiu knabino, el ĉiuj verdaj Marsanoj
kiujn mi renkontis, montris trajtojn de kompato kaj
bonvolo; ŝia servemo al miaj materiaj bezonoj, kaj ŝia
prizorgemo, evitigis al mi multe da sufero.
La Marsaj noktoj estas ege malvarmaj, tion mi ja spertis,
kaj ĉar apenaŭ ekzistas tempoj de tagiĝo kaj krepusko,
la ŝanĝoj de temperaturo estas subitaj kaj malkomfortaj,
same kiel la subitaj ŝanĝoj de plena taglumo al
plena mallumo. La noktoj estas aŭ brile lumaj aŭ tre
mallumaj. Se neniu el la du Marsaj lunoj estas en la ĉielo,
regas preskaŭ kompleta mallumo, ĉar la tre maldensa
atmosfero apenaŭ difuzas la stellumon; kontraŭe, se
ambaŭ lunoj estas nokte en la ĉielo la surfaco de la tero
estas brile luma.
Ambaŭ Marsaj lunoj estas multe pli proksimaj al Marso
ol nia luno al Tero; la pli proksima luno estas for je
nur ok mil kilometroj, kaj la alia malproksimas je nur
dudek du mil kilometroj, kompare kun la preskaŭ kvar
cent mil kilometroj, kiuj disigas nin de nia luno. La pli
proksima luno de Marso tute ĉirkaŭiras la planedon
dum sep kaj duona horoj, tiel ke oni povas vidi ĝin travoja
ĝanta la ĉielon kiel ia granda aerolito, du aŭ trifoje
dum la nokto, montranta ĉiujn siajn fazojn dum ĉiu
transiro.
La malproksima luno ĉirkaŭiras Marson en iom pli ol
tridek kaj kvarona horoj, kaj kun sia fratina planedo
strange kaj grandioze beligas la Marsan nokton. Estas
bone, ke la Naturo tiel malavare lumigas la Marsan nokton,
ĉar la verdaj homoj, estante nomada raso, malmulte
evoluinta laŭ intelekto, havas nur krudajn rimedojn por
artefarita lumigado; ili dependas plejmulte je torĉoj, iaj
kandeloj, kaj stranga speco de lampo por ia oleo, kiu generas
gason kaj brulas sen meĉo.
Ĉi lasta donas lumon blankan kaj intense brilan, sed
ĉar la bezonata natura oleo estas trovebla nur per minado
en unu el pluraj malproksimaj lokoj, ĝi estas malofte
uzata de la verdaj homoj, kies pensoj estas ĉiam nur por
la hodiaŭo, kaj kies malŝato al mana laboro konservis
ilin en duonsovaĝa stato dum sennombraj jarcentoj.
Post kiam Solla remetis miajn kovrilojn, mi denove
dormis kaj vekiĝis nur en taglumo. La aliaj loĝantoj de
la ĉambro estis kvin, ĉiuj inaj, kaj ili ankoraŭ dormis en
amaso, kun varieca sortimento de silkoj kaj peltoj. Trans
la sojlo kuŝis la sendorma gardobesto, ĝuste kiel mi vidis
ĝin en la antaŭa tago; ŝajne ĝi eĉ unu muskolon ne
movis. Ĝiaj okuloj fikse atentis min, kaj mi ekscivolis, kio
okazos, se mi provos forkuron.
Ĉiam mi emis serĉi aventurojn kaj esplori kaj eksperimenti,
en cirkonstancoj, kie pli saĝaj homoj eviteme
paŝus. Kaj nun mi ekpensis, ke mi plej certe lernos pri la
ĝusta sinteno de la besto al mi, se mi provos forlasi la
ĉambron. Mi estis sufiĉe certa, ke iam ekster la konstruaĵon,
mi povus eskapi de ĝi, ĉar jam mi estis tre fiera pri
mia salta kapablo. Cetere, jam mi povis konstati, laŭ ĝiaj
kruroj mallongaj, ke la besto neniel kapablas saltadi,
nek, verŝajne, kuri.
Malrapide kaj zorgeme, do, mi leviĝis sur la piedoj,
kaj tuj vidis, ke la rigardanto faris same; singardeme mi
proksimiĝis al ĝi, konstatante, ke per trena paŝado mi
povis teni mian ekvilibron kaj samtempe sufiĉe rapide
iri. En la mezuro, ke mi alproksimiĝis al ĝi, ĝi singardeme
retiris sin, ankoraŭ tenante la rigardon al mi; kaj
kiam mi atingis la straton ĝi flankentiris sin por doni
lokon al mi. Tiam ĝi sekvis min, malantaŭe je dek paŝoj,
dum mi iris mian vojon laŭ la senhoma strato.
Evidente ĝia misio estas nur la protekto al mi, mi pensis.
Sed kiam ni atingis la randon de la civito, ĝi subite
saltis antaŭen de mi, farante strangajn sonojn, kaj montrante
siajn malbelajn kaj timigajn dentegojn. Pensante,
ke mi iom primokos ĝin, mi kuregis al ĝi, kaj kiam preskaŭ
mi atingis ĝin, mi saltis en la aeron, surteriĝante
malproksime for de ĝi kaj de la civito. Ĝi turnis sin tuj
kaj atakkuregis al mi kun plej neimagebla rapideco. Mi
estis kredinta, ke la mallongaj kruroj malhelpos la rapidiron,
sed se ĝi konkurus kun leporhundoj, ili ŝajnus
kvazaŭ ili endormiĝis sur mato. Poste mi lernis, ke ĝi
estas la plej rapida besto sur Marso. Cetere, pro sia inteligento,
lojaleco kaj sovaĝeco, ĝi estas uzata en ĉasado,
en milito, kaj kiel protektanto de la Marsa homo.
Mi tuj konstatis, ke se mi rekte iros antaŭen, mi malfacile
evitos la dentegojn de la besto, do mi respondis al
ĝia kuratako per retrosaltado trans ĝi en la momento,
kiam ĝi preskaŭ atingis min. Tiu manovro donis al mi
grandan avantaĝon, kaj mi povis atingi la civiton multe
antaŭ ĝi. Kiam ĝi venis kure, mi saltis al fenestro dek
metrojn alta en unu el la konstruaĵoj rigardantaj trans la
valon.
Tenante la sojlobreton, mi tiris min al sida pozicio sen
rigardi en la konstruaĵon, kaj malsupren rigardis al la
superruzita besto. Mia triumfo mallonge daŭris, tamen.
Apenaŭ mi havis sekuran sidlokon sur la fenestra sojlo,
granda mano venis de malantaŭe kaj tenegis mian kolon,
poste perforte tiris min en la ĉambron. Mi ĵetiĝis sur
mian dorson, kaj vidis, superstaranta min, grandegan
simisimilan beston, blankan kaj senharan, krom la muka
hirtaĵo surkapa.
Ĉapitro VI. Batalo kiu havigis amikojn
La besto, kiu pli ol iu ajn verda homo similis al nia
Tera homo, fiksis min al la tero per grandega mano,
dum ĝi babilis kaj gestis al iu respondanta besto malantaŭ
mi. Ĉi tiu, evidente kunulo de mia atakinto, baldaŭ
venis al ni, portante grandegan ŝtonan klabon, certe kun
la celo frakasi mian kranion.
La bestoj estis kvar aŭ kvin metrojn altaj, kiam rektstaraj,
kaj simile al la verdaj Marsanoj havis mezajn brakojn
kaj krurojn. Iliaj okuloj estis proksimaj unu al la
alia, kaj ne elstaris; iliaj oreloj estis alte lokitaj, kaj iliaj
nazoj kaj dentoj tre similis tiujn de nia Afrika gorilo. Entute
ili ne estis malbelaj, kompare kun la verdaj Marsanoj.
La klabo estis svingiĝanta laŭ arko, kies fino estus mia
suprenrigardanta vizaĝo, sed subite ia miriadkrura teruraĵo
ĵetis sin tra la pordo rekte al la brusto de la klabulo.
Kun timkriego la simio teninta min saltis tra la fenestra
malfermaĵo, sed ĝia kunulo sin ĵetis al mortlukto kun
mia savanto — kiu estis neniu alia ol mia fidela gardanto.
Fidela hundo mi nomus ĝin, sed tiel malbelan beston
mi ne povas rangigi kun nia amata hunda raso surtera.
Kiel eble plej baldaŭ mi restariĝis, kaj metinte la dorson
al la muro rigardis tian batalon, kian oni malofte povas
vidi. La forto, movkapablo, kaj sovaĝeco de la du
bestoj estis laŭ grado nekonata al ni. Mia besto havis la
komencan avantaĝon, penetrinte profunde per siaj dentoj
en la bruston de sia kontraŭulo; sed la grandaj brakoj
kaj piedoj de la simio, fortigataj de muskoloj multe
pli grandaj ol tiuj de la Marsanoj, fikstenis la gorĝon de
mia gardanto, kaj iom post iom eltordis la vivon, kurbigante
la kapon malantaŭen al la korpo.
Farante tion, la simio estis forŝiranta la propran bruston,
tenatan de fortaj makzeloj. Tien kaj reen ili ruliĝis
sur la planko. De neniu venis krio de timo aŭ doloro.
Baldaŭ mi vidis, ke la grandaj okuloj de mia gardanto
tute elstaras el siaj ingoj, kaj sango fluas de ĝia nazo.
Evidentis, ke ĝi ekmalfortas, tamen ankaŭ la simio, kies
lukto ĉiumomente malpli intensiĝis.
Subite mi rekonsciiĝis plene, kaj kun tiu stranga instinkto,
kiu ĉiam instigis min al mia devo, mi rapidis
preni la klabon falintan al la planko komence de la batalo.
Svingante ĝin kun la tuta forto de miaj Teraj brakoj
mi trafis la kapon de la simio, frakasante ĝian kranion
kvazaŭ ovoŝelon.
Apenaŭ farinte tion, mi turnis min por renkonti novan
danĝeron. La kunulo de la simio, post la komenca
timo, estis reveninta al la sceno, tra la interno de la konstruaĵo. Mi ekvidis ĝin antaŭ ol ĝi atingis la pordon. Nun
ĝi venis hurle, kiam ĝi vidis sian senvivan kunulon sternitan
sur la planko. Ŝaŭmbuŝa pro kolero, ĝi ja timigis
min.
Ĉiam mi volonte restas por batali, kiam la ŝancoj por
venko estas sufiĉaj, sed ĉi foje mi vidis nek gloron nek
profiton en lukto kontraŭ la feraj muskoloj kaj terura
sovaĝeco de tiu besto el nekonata mondo; fakte la sola
rezulto de tia renkonto certe estus mia morto.
Mi staris apud la fenestro kaj sciis, ke se mi povus
atingi la straton, mi povus poste atingi la placon kaj sendan
ĝerecon, antaŭ ol la besto povus trafi min; almenaŭ
ekzistis ebleco de sinsavo per la fuĝo, kompare kun certa
morto, se mi restus kaj eĉ plej intense batalus.
Estas vere, ke la klabo restis al mi, sed kiom ĝi valorus
kontraŭ kvar brakegoj? Eĉ se unuafrape mi rompus
unu el ili, (se, kiel verŝajne okazus, ĝi penus forbari la
klabon) ĝi povus atingi min per la ceteraj tri antaŭ ol mi
povus pretiĝi por dua atako.
En la momento, kiam tiuj pensoj trapasis mian menson,
mi turnis min ekire al la fenestro, sed miaj okuloj
trafis la korpon de tiu, kiu ĵus batalis por mi — kaj ĉian
penson pri fuĝo tio forigis. Ĝi kuŝis, anhelante, sur la
planko de la ĉambro, tiel fiksante la okulojn sur miajn,
kiel se ĝi kortuŝe petus protekton. Mi ne povis rezisti
tiun rigardon. Necesis resti kaj batali por ĝi tiel forte,
kiel ĝi ĵus faris por mi.
Sen plua pensado mi turnis min por lukti kontraŭ la
kolerfreneza virsimio. Ĝia proksimeco estis tia, ke tute
maleblis uzi taŭge la klabon, kaj mi simple ĵetis ĝin al la
alvenanta korpego. Ĝi trafis iom sub la genuoj, eligis
krion de doloro kaj kolero, kaj tiel ŝancelis la beston, ke
tiu ĉi falis al mi kun la brakoj etenditaj por moligi la alteri
ĝon.
Denove, kiel en la hieraŭa tago, mi uzis Teran taktikon.
Svinginte mian dekstran pugnon rekte al ĝia mentono,
mi tuj plenforte per la alia pugno trafis la fundon
de la ventro. La efiko estis mirinda. Mi paŝis flanken, kaj
la simio falis al la planko, spiregante, kaj kurbigite pro
doloro. Saltante trans ĝia korpo, mi ekprenis la klabon
kaj bategis ĝin ĝis morto, antaŭ ol ĝi povis restariĝi.
Donante la finan baton, mi aŭdis kvietan ridon malantaŭ
mi. Turnante min, mi vidis Tars Tarkas, Solla kaj
tri-kvar militistojn, kiuj staris ĉe la ĉambropordo. Kiam
miaj okuloj trafis iliajn, duafoje mi ricevis ilian aplaŭdon.
Mia foresto estis rimarkita de Solla, kiam ŝi vekiĝis,
kaj rapide ŝi informis al Tars Tarkas, kiu tuj ekiris kun
kelkaj militistoj por postserĉi min. Kiam ili alproksimiĝis
al la rando de la civito, ili vidis la virsimion, kiam ĝi kuregis
en la konstruaĵon, ŝaŭmante pro kolero.
Tuj ili postsekvis ĝin, pensante, ke eble ĝiaj agoj estos
signo pri mia situo, kaj vidis mian mallongan sed decidigan
batalon kontraŭ ĝi. Tiu ĉi batalo, aldone al mia
frapo al la Marsa militisto en la hieraŭo, kaj mia salta
kapablo, igis ilin alte estimi min. Evidente mankas al ili
ĉia delikata sentemo pri amikeco kaj amo, sed ili vere
adoras korpan kapablon kaj kuraĝon, kaj emas doni ĉion
ajn al siaj adoratoj, dum tiuj tenas sian rangon per ripetataj
agoj de forto kaj kuraĝo.
Solla, kiu laŭvole akompanis la serĉantaron, estis la
sola, kies vizaĝo ne tordiĝis de ridado dum mi luktis por
mia vivo. Kontraŭe, ŝi estis serioza pro kompato, kaj tuj
kiam mi finmortigis la monstron, ŝi kuris al mi kaj zorgeme
ekzamenis mian korpon, esplorante pri vundoj.
Konstatinte, ke mi estas senvunda, ŝi ridetis al si, kaj
preninte mian manon, ekiris al la ĉambropordo.
Tars Tarkas kaj la aliaj militistoj estis enirintaj kaj staris
super la nun rapide reviviĝanta besto, kiu savis mian
vivon, kaj kies vivon siavice savis mi mem. Ili ŝajnis profunde
argumenti, kaj fine unu el ili alparolis min; sed
rememoris, ke mi ne scias lian lingvon, kaj ree turnis sin
al Tars Tarkas. Tiu ĉi faris iun ordonon al li, kaj sinturnis
por sekvi nin el la ĉambro.
Io pri ilia sinteno al mia besto ŝajnis al mi minaca, kaj
mi hezitis forlasi. Estis bone, ĉar la militisto tiris pistolon
el ĝia ingo, kaj estis mortigonta la beston. Mi alsaltis,
kaj suprenfrapis lian brakon. La kuglo trafis la lignan ĉirkaŭaĵon
de la fenestro kaj eksplodis, borante truon tra
la ligno kaj la masonaĵo.
Tiam mi surgenuiĝgis apud la teruraspekta besto kaj,
levante ĝin surpiedige, gestis, ke ĝi akompanu min. Miaj
agoj kaŭzis strangajn rigardojn de surprizo sur la vizaĝoj
de la Marsanoj: ili ne povis kompreni, krom stulte, tiajn
trajtojn, kiaj estas dankemo kaj kompato. La militisto,
kies pafilon mi forfrapis, rigardis demande al Tars Tarkas,
sed tiu ĉi gestis, ke oni lasu min agi laŭvole. Tiel ni
reiris al la placo, kun mia granda besto ĉe miaj kalkanumoj
kaj Solla, kiu firme prenis mian brakon.
Do mi havis minimume du amikojn sur Marso — unu,
juna virino, kiu zorgis pri mi kun patrina zorgemo, la
alia, muta besto kiu, kiel mi poste lernis, havis en sia
malbela korpo pli da amo, pli da lojaleco, pli da dankemo
ol oni povus trovi en ĉiuj kvin milionoj da verdaj
Marsanoj, kiuj vagadas en la mortintaj civitoj kaj mortintaj
marfundoj de Marso.
Ĉapitro VII. Infanbredado sur Marso
Post matenmanĝo, kiu precize estis kopio de la hieraŭa
manĝo, kaj estis sama kiel preskaŭ ĉiu posta
manĝo, kiun mi havis inter la verdaj homoj de Marso,
Solla akompanis min al la placo, kie mi trovis la tutan
popolon, kies anoj rigardis aŭ helpis, dum oni jungis
mastodontajn bestegojn al grandaj triradaj ĉaroj. Ĉi tiuj
veturiloj nombris je proksimume ducent kvindek. Ĉiun
el ili tiris unuopa besto, kiu, laŭ sia aspekto, facile povus
tiri la tutan ĉararon.
La ĉaroj mem estis grandaj, multspacaj, kaj lukse dekoraciitaj.
En ĉiu sidis Marsanino plenŝarĝita de metalaj
ornamaĵoj, juveloj, silkoj kaj peltoj. Sur la dorso de
ĉiu besto sidis juna Marsano kiel veturigisto. Same kiel
la bestoj, sur kiuj rajdis la militistoj, ĉi tiuj tirbestoj portis
nek buŝpecon, nek bridon — oni gvidis ilin nur per telepatio.
La telepatia kapablo estas multe evoluigita en ĉiuj
Marsanoj, el kio rezultas la simpleco de ilia lingvo, kaj la
malmultaj vortoj uzataj eĉ dum longa interparolado. Ĝi
estas la Esperanto de Marso, per kiu la altaj kaj malaltaj
bestoj de tiu paradoksa mondo povas pli malpli bone
interkomunikiĝi, laŭ la intelekta medio de la genro kaj
la evoluo de la individuo.
Dum la kavalkado formis sian unuoparan vicon, Solla
kunenigis min en malplenan ĉaron, kaj ni ekiris kun
la procesio, ĝis la loko, kie mi eniris la civiton en la antaŭa
tago. Unuavice rajdis en la karavano ducent militistoj,
laŭ linioj de kvin flank-al-flanke, kaj po dudek
kvin eksterrajdantoj iris laŭ niaj flankoj.
Aparte de mi, ĉiuj personoj estis bone armitaj, viroj,
virinoj kaj infanoj. Post ĉiu ĉaro trotis Marsa hundo. Mia
propra hundo sekvis nian ĉaron proksime; fakte, la fidela
besto neniam propravole forlasis min dum ĉiuj miaj
dek jaroj sur Marso. Nia vojo kondukis transen al la eta
valo antaŭ la civito, tra la montetoj kaj malsupren al la
fundo de la mortinta maro, kiun mi antaŭe transiris, survoje
de la kovilo al la placo. Efektive mi trovis, ke la kovilo
estas la fina punkto de nia hodiaŭa vojaĝo, kaj ĉar
la tuta kavalkado ekgalopis freneze, tuj kiam ni atingis
la platan marfundon, ni baldaŭ atingis nian celon.
Oni restigis la ĉarojn kun militista precizeco ĉirkaŭ la
kvar muroj de la enfermaĵo, kaj deko da militistoj, inkluzive
de Tars Tarkas, kun la grandega ĉefulo kiel kondukanto,
elseliĝis kaj aliris ĝin. Mi rimarkis, ke Tars Tarkas
klarigas ion al la ĉefulo, kies nomo estis io simila al Lorkas
Tomel-Jed — la ”Jed” estas nur titolo.
Mi baldaŭ sciis la temon de ilia parolo, ĉar Tars Tarkas
vokis por Solla, kaj gestis al ŝi, ke ŝi venigu min al li.
Jam sperta pri la arto de Marsa marŝado, mi rapidis respondi
al lia ordono, kaj iris al la flanko de la kovilo, kie
staris la militistoj.
Kiam mi atingis ilin, unu rigardo sufiĉis por montri, ke
preskaŭ ĉiuj ovoj elkoviĝis, ĉar la kovilo plenis de malbelaj
diablidoj. Ili altis je proksimume unu metro, kaj
senhalte ĉirkaŭvagis en la enfermaĵo, kvazaŭ ili serĉas
nutraĵon.
Kiam mi haltis antaŭ li, Tars Tarkas montris transen
al la kovilo, kaj diris ”Sak.”
Mi divenis, ke li volas ripetaĵon de mia hieraŭa saltego
por mirigi al Lorkas Tomel, kaj, ĉar konfesinde mia kapablo
plaĉis al mi, mi baldaŭ respondis, saltante eĉ transen
al la ĉaroj, kiujn oni lasis ĉe la alia flanko de la enfermaĵo.
Kiam mi revenis, Lorkas Tomel gruntis ion al
mi, kaj poste faris al siaj militistoj ian ordonon pri la kovilo.
Ili ne plu atentis min, kaj tiel mi povis resti proksime
kaj rigardi iliajn agojn, kiuj rezultigis breĉon en la
muro de la kovilo, sufiĉe grandan por lasi la Marsanidojn
eliri.
Ambaŭflanke de la malfermaĵo, la virinoj kaj la junaj
gemarsanoj formis el si du solidajn vandojn, kiuj kondukis
inter la ĉaroj al la fora ebentero. Inter la du vandoj
elkuris la Marsanidoj, sovaĝaj kiel cervoj. Oni lasis ilin
kuri la tutan longecon de la koridoro, poste la virinoj kaj
pli aĝaj infanoj kaptis ilin unuope; la lasta virino en la
vico kaptis la unuan idon atingintan la finon, tiu kontraŭ
ŝi en la vico kaptis la duan, kaj tiel plu, ĝis ĉiuj idoj estis
forlasintaj la enfermaĵon kaj kaptitaj. Ĉiu virino kaptinta
idon forlasis la vicon kaj reiris al sia ĉaro; ido kaptita de
unu el la junuloj poste trovis sin donita al iu virino.
Mi vidis, ke la ceremonio, se tiel digne oni povus nomi
la aferon, estas finita, kaj serĉinte Solla mi trovis ŝin en
nia ĉaro, premanta al si unu el la malbelaj idoj.
Estas simpla laboro eduki la idojn de la verdaj Marsanoj;
oni devas nur instrui ilin paroli kaj uzi la militilojn,
per kiuj oni armas ilin de la unua jaro de ilia vivo.
Veninte el ovoj, en kiuj ili restis dum kvin jaroj, la periodo
kova, ili pasas en la mondon plene evoluintaj,
krom je grandeco. Tute nekonataj de la propraj patrinoj,
kiuj siavice apenaŭ konas iliajn patrojn, ili estas infanoj
de la komunumo, kaj estas edukataj de la virinoj, kiuj
okaze kaptas ilin, kiam ili forlasas la kovilon.
Povas eĉ okazi, ke iliaj anstataŭaj patrinoj ne havis
propran ovon en la kovilo; tiel estis pri Solla, kiu komencis
ovdemeti nur je malpli ol unu jaro, antaŭ ol ŝi
iĝis patrino al la ido de iu alia virino. Tia afero fakte estas
bagatelaĵo inter la verdaj Marsanoj, ĉar la amo patra kaj
fila estas tiel nekonata al ili, kiel ĝi estas ofta inter ni. Mi
kredas, ke tia Marsana sistemo, kiu daŭris jam dum jarcentoj, ĝuste estas la kaŭzo, ke la kompatindaj bestoj
perdis ĉiujn delikatajn kaj humanajn instinktojn. De la
naskiĝo ili estas fremdaj al gepatra amo, kaj ne konas la
signifon de la vorto ”hejmo.” Oni instruas al ili, ke ili
rajtas vivi nur ĝis kiam ili povas demonstri per korpa
forto kaj sovaĝeco, ke ili taŭgas por vivi. Se ili montriĝas
iel misformitaj aŭ difektaj, oni tuj mortpafas ilin; kaj ili
konstatas, ke neniu lasas unu solan larmon fali pro la
multaj suferaĵoj, kiujn ili travivas dum la frua infanaĝo.
Mi ne volas diri, ke la plenkreskaj Marsanoj estas nenecese
aŭ intence kruelaj al siaj idoj. Temas simple pri
tio, ke la tuta vivo por ili estas forta kaj senkompata lukto
por ekzisti sur mortanta planedo, kies provizoj tiel
elĉerpiĝis, ke ĉiu plia vivo signifas plian postulon de la
jam malriĉiĝanta komunumo.
Per zorga selektado ili bredas nur la plej harditajn
specimenojn de ĉiu speco, kaj kun preskaŭ supernatura
antaŭvidemo ili aranĝas, ke la naskonombro sufiĉas
nur por ekvilibri la mortonombron. Ĉiu plenkreska Marsino
demetas proksimume dek tri ovojn ĉiujare; la ovoj,
kiuj taŭgas laŭ la provoj pri grandeco, pezo, kaj specifa
pezo estas kaŝitaj en iuj subteraj kavernoj, kie la malvarma
temperaturo malebligas la kovadon. Ĉiujare konsilantaro
de dudek ĉefuloj zorge ekzamenas la ovojn, kaj
oni detruas el la provizo de ĉiu jaro ĉiujn krom cent el
la plej perfektaj. Post kvin jaroj, kvin cent perfektaj ovoj
estas elektitaj el la miloj demetitaj. Oni metas ilin en la
preskaŭ hermetikajn kovilojn, por ke ili elkoviĝu per la
sunradioj post periodo kvinjara. La elkoviĝado, kiun ni
vidis hodiaŭ, estas sufiĉe tipa okazaĵo, ĉar naŭdek naŭ
procentoj de la ovoj elkoviĝis dum du tagoj. Se la ceteraj
ovoj iam elkoviĝis, ni sciis nenion pri la sorto de la
idoj; oni ne deziris ilin, ĉar ili povus heredi kaj transdoni
la tendencon al longa koviĝado, kaj tiel difekti la sistemon,
kiun oni ellaboris dum jarcentoj, kiu permesas al
la plenkreskaj Marsanoj scii la tempon por reveni al la
koviloj, eĉ la precizan horon.
Oni konstruas la kovilojn en malproksimaj kaj dezertaj
lokoj, kie ne ekzistas probableco, ke aliaj triboj eltrovos
ilin. La rezulto de tia katastrofa eltrovo estus simple,
ke mankus idoj al la komunumo dum kvin jaroj. Mi poste
povis observi la sekvojn, post la eltrovo de alitriba
kovilo.
La komunumo de verdaj Marsanoj, en kiun la sorto
ĵetis min, konsistis el proksimume tridek mil homoj. Ili
vagadis tra granda areo de senakva tero, inter kvardek
kaj okdek gradoj de suda latitudo, flankata oriente kaj
okcidente de du grandaj fekundaj terpecoj. Ilia ĉefloko
troviĝis en la sudokcidenta angulo de la regiono, apud
la kruciĝo de du tiel nomataj Marsaj kanaloj.
Ĉar la kovilo estis metita malproksime norden de ilia
teritorio, en loko, kiun ili kredis neloĝata kaj nefrekventata, ni estis entreprenontaj grandegan vojaĝon, pri kiu
kompreneble mi mem sciis nenion.
Post nia reveno al la mortinta civito mi restis dum
pluraj tagoj sufiĉe senokupa. En la tago post nia reveno
ĉiuj militistoj forrajdis frue en la mateno kaj ne revenis
antaŭ la mallumiĝo. Poste mi sciis, ke ili iris al la subteraj
kavernoj enhavantaj la ovojn, kiujn ili portis al la kovilo;
la kovilon ili fermis por plua kvinjaro.
La kavernoj, en kiuj oni kaŝis la ovojn ĝis la kova tempo,
troviĝis plurajn kilometrojn sude de la kovilo, kaj
ĉiujare la konsilantaro de dudek ĉefuloj kutimis viziti
ilin. Kial ili ne konstruis la kavernojn kaj kovilojn en loko
pli proksima al sia hejmo, tion mi neniam sukcesis eltrovi;
ĝi restas por mi unu el multaj enigmoj pri Marso.
La devoj de Solla nuntempe estis duoblaj, ĉar ŝi devis
prizorgi, aldone al mi, la Marsidon. Tamen ni ambaŭ
bezonis malmultan atenton, kaj ĉar ni ambaŭ estis progresintaj
en Marsa scio, ŝi decidis eduki nin kune.
La ido estis alta unu kaj trionan metron, tre forta, kaj
korpe perfekta. Cetere, li lernis rapide, kaj ni multe amuzi
ĝis pro la rivalado inter ni. La Marsa lingvo, mi jam
diris, estas tre simpla, kaj post semajna studado mi povis
sciigi per ĝi ĉiujn miajn bezonojn, kaj kompreni ĉian
parolon al mi. Simile, pro la instruo de Solla, mi evoluigis
miajn telepatiajn kapablojn tiel, ke baldaŭ mi povis
percepti ĉion okazantan ĉirkaŭ mi.
Tio multe surprizis Sollan, ke mi povis percepti telepatiajn
komunikojn de aliaj, ofte kiam ili ne celis min,
kaj tamen neniu povis legi mian menson. Komence tio
ĝenis min, sed poste mi tre ĝojis pri ĝi, ĉar ĝi donis al mi
grandan avantaĝon super la Marsanoj.
Ĉapitro VIII. Bela kaptitino elĉiela
Je la tria tago post la kovila ceremonio ni ekiris hejmen,
sed apenaŭ la procesio atingis la kamparon,
kiam oni ordonis tujan reiron. Kvazaŭ preparitaj dum
multaj jaroj por tio, la verdaj Marsanoj malaperis en la
larĝajn pordojn de apudaj konstruaĵoj, kaj post tri minutoj
la tuta kavalkado de militistoj, ĉaroj kaj mastodontoj
nenie estis videbla.
Solla kaj mi eniris konstruaĵon en la antaŭa parto de
la civito, tiun, fakte, kie mi luktis kontraŭ la simiegoj.
Dezirante scii la kaŭzon de la subita retroiro, mi iris al
supra etaĝo kaj rigardis el la fenestro al la valo kaj la
montetoj; kaj tie videblis la kaŭzo. Granda aviadilo, grizpentrita,
venis malrapide super la supro de la plej proksima
monteto. Post ĝi venis alia, poste alia, ĝis entute
dudek flugis malrapide kaj majeste al ni.
Ĉiu portis strangan standardon, kaj sur la pruo iun
insignon, kiu brilis en la sunlumo kaj montriĝis klare eĉ
je tiu distanco. Mi vidis multnombrajn homojn sur la
antaŭaj ferdekoj, sed mi ne povis diveni, ĉu ili trovis nin,
aŭ ĉu simple ili esplore rigardas al la mortinta civito.
Certe ili ricevis neĝentilan akcepton, ĉar subite kaj senaverte la verdaj Marsanoj pafis salvon el la fenestroj de
la konstruaĵoj frontantaj la valon, trans kiu venis nun,
tiel trankvile, la grandaj aviadiloj.
Tuj la sceno ŝanĝiĝis kvazaŭ magie; la plej proksima
aviadilo prezentis la flankon al ni, kaj per tuta aro da
pafilegoj redonis nian salvon. La aliaj aviadiloj same sekvis,
kaj same agis. Nia propra pafado daŭris, kaj mi kredas,
ke ĝi trafis je sepdek kvin pro cento. Neniam en la
vivo mi vidis tian certtrafan pafadon, kaj ŝajnis, ke pro
ĉiu kuglo falis iu el la homoj sur la aviadiloj, dum la standardoj
kaj la supraj mekanikaĵoj disiĝis je flamŝprucoj
kiam la pafaĵoj trafalĉis ilin.
La pafado de la aviadiloj estis preskaŭ senefika. Mi
poste lernis la kaŭzon; la subiteco de nia unua salvo, kiu
trovis la anojn de la aviadiloj tute nepreparitaj, kaj plejparte
detruis la distancilojn de iliaj pafilegoj. Mi ankaŭ
lernis, ke ĉiu verda Marsano estas instruita, ke li celu al
iu difinita objekto, en similaj cirkonstancoj de milito.
Ekzemple, la plej bonaj pafistoj ĉiam celas al la radiaj
celiloj kaj distanciloj de la malamikaj pafilegoj; aliaj
simile celas al la pli malgrandaj pafiloj. Kelkaj celas al la
pafistoj, aliaj al la oficiroj, al la supraj mekanikaĵoj, la
helicoj, kaj tiel plu.
Je dudek minutoj post la unua salvo la granda aviadilaro
fortrenis sin laŭ la direkto, de kiu ĝi venis. Kelkaj
videble lamis, kaj ŝajnis apenaŭ direktataj de siaj plimalgrandigitaj anaroj. Ili tute ĉesis pafi, kaj direktis la tutan
energion al forfuĝo. Niaj militistoj tiam kuris al la supraj
tegmentoj de niaj konstruaĵoj kaj postsekvigis daŭran
kaj plej mortigan pafadon al la aviadiloj.
Unu post la alia, tamen, la aviadiloj sukcesis transiri
la suprojn de la montetoj, ĝis kiam restis nur unu el ili
videbla. Tiu ĉi estis ricevinta nian plej severan pafadon,
kaj ŝajnis tute senhoma, ĉar neniu estis videbla sur ĝiaj
ferdekoj. Malrapide ĝi deiĝis de sia vojo, farante cirklon
retroen al ni laŭ kompatinda maniero. Tuj la militistoj
ĉesis pafi, ĉar evidentis, ke la aviadilo estas tute senkapabla.
Kiam ĝi venis apud la civiton, la militistoj elkuris sur
la ebenan teron por renkonti ĝin, sed evidentis, ke ĝi
ankoraŭ estas tiel alta, ke ili ne povos atingi ĝiajn ferdekojn.
El mia sekura loko fenestra mi povis vidi la kadavrojn
de ĝia anaro disĵetitaj, kvankam mi ne povis vidi,
kiaj estaĵoj ili estas. Neniu vivosigno montriĝis, dum ĝi
drivis malrapide sudorienten laŭ eta vento.
Ĝi drivis je dek ok metroj super la tero, sekvata de ĉiuj
militistoj, krom proksimume cent, al kiuj oni ordonis
gardi la tegmentojn por la okazo, ke revenos la aviadilaro,
aŭ aliaj helpaj malamikoj. Baldaŭ evidentigis, ke ĝi
trafiĝos je la fronto de la konstruaĵoj ĉirkaŭ du kilometroj
sude, kaj mi vidis plurajn militistojn galopi antaŭen,
forlasi siajn bestojn kaj eniri la konstruaĵon, kiun ĝi verŝajne
trafos.
En la momento antaŭ ol ĝi frapiĝis kontraŭ la konstruaĵo,
la militistoj svarme suriris ĝin el la fenestroj kaj
per siaj grandegaj lancoj moligis la kolizion. Post kelkaj
momentoj ili elĵetis graplajn hokojn, kaj la surteraj militistoj
povis tiri ĝin malsupren al si.
Bone fiksinte ĝin, ili amase grimpis la flankojn kaj
esploris la aviadilon de unu fino al la alia. Mi povis vidi,
ke ili ekzamenas la mortintojn, evidente por trovi ankoraŭ
signojn de vivo, kaj baldaŭ kelkaj venis el la internaĵo
kuntrenante etan homon. Ĝi estis duone tiel alta
kiel la verdaj Marsanoj, kaj de mia balkono mi povis
vidi, ke ĝi paŝas rekte sur du kruroj, kaj mi supozis, ke
ĝi estas ia nova Marsa monstraĵo kiun mi ankoraŭ ne
konis.
Ili alterigis sian kaptiton, kaj poste komencis sisteme
prirabi la aviadilon. Tio postulis plurajn horojn, dum
kiuj oni rekviziciis kelkajn ĉarojn por porti la rabaĵon,
kiu konsistis el armiloj, pafaĵoj, silkoj, peltoj, juveloj,
strange skulptitaj ŝtonaj ujoj, kaj multe da solidaj nutraĵoj
kaj likvaĵoj, inkluzive multajn barelojn da akvo, la
unuajn de mi viditajn post mia alveno sur Marso.
Poste oni ŝnurligis la aviadilon kaj trenis ĝin malproksimen
en la valon, laŭ sudokcidenta direkto. Tiam kelkaj
el ili suriris ĝin kaj ŝajnis al mi de malproksime, ke ili
verŝas el iaj ujoj sur la kadavrojn, kaj sur la ferdekojn kaj
mekanikaĵojn.
Tion farinte, ili grimpe forlasis la aviadilon, glitante
alteren laŭ la ŝnurligiloj. La lasta militisto, antaŭ ol forlasi
la ferdekon, turnis sin kaj ĵetis ion sur la aviadilon,
kaj atendis momenton por konstati la sekvojn de sia ago.
Eta flamŝpruco leviĝis de la trafita loko. Apenaŭ li povis
forlasi kaj alteriĝi, oni liberigis ĉiujn ŝnurligilojn, kaj la
granda aviadilo, malpezigita pro la rabado, supreniris
majeste en la aeron kun flamantaj ferdekoj.
Malrapide ĝi drivis sudorienten, ĉiam pli supren dum
la flamoj malpezige bruligis ĝiajn lignajn partojn. Mi rigardis
ĝin de la supro de la konstruaĵo dum multaj horoj,
ĝis fine ĝi malaperis sur la horizonto. Ja estis impone
vidi, kiel tiu flotanta funebra brulstako drivas sendirekte
kaj senhome tra la vastaj spacoj de la Marsa ĉielo,
forlasitaĵo de morto kaj detruo, bone simbolanta la
vivon de la strangaj kaj sovaĝaj homoj, inter kiujn la sorto
trafigis ĝin.
Tre deprimite, mi malrapide iris malsupren al la strato.
La sceno, kiun mi ĵus vidis, signifis por mi la malvenkon
kaj detruigon de simpatiaj homoj, anstataŭ nur venkon
de la verdaj marsanoj super hordo de similaj kreitaĵoj.
Mi ne povis klarigi al mi tian ŝajnan halucinon, nek
povis liberiĝi de ĝi; ie en la interno de mia animo mi sentis
strangan sopiremon al tiuj nekonataj batalintoj, kaj
granda espero leviĝis en mi, ke la aviadilaro revenos kaj
pagos sian ŝuldon al la verdaj militistoj tiel senkompate
atakintaj ĝin.
Sekvante ĉe miaj kalkanoj, laŭ sia nuna kutimo, trovi
ĝis mia gardbesto, Ula, kaj kiam mi atingis la straton
Solla alkuris al mi kvazaŭ ŝi de longe serĉis min. La kavalkado
jam estis reiranta al la placo, forlasinte por tiu
tago la planon hejmen marŝi; en la fino, la plano forlasi
ĝis dum tuta semajno, pro timo ke atake revenos la
aviadilaro.
Lorkas Tomel estis ruza militisto, kaj intencis eviti atakon
sur ebena tero kun ŝargo de ĉaroj kaj infanoj, do ni
restis en la mortinta civito ĝis ĉia danĝero ŝajnis for.
Kiam Solla kaj mi eniris la placon, mi vidis ion, kio
plenigis min mikse je espero, timo, ĝojo kaj deprimo,
sed plejparte je feliĉo; alproksimiĝante al la aro de Marsanoj,
mi ekvidis la kaptitinon el la aviadilo, kiun du
verdMarsaninoj trenis maldelikate en apudan konstruaĵon.
Miaj okuloj vidis sveltan, knabinecan hominon, ĉiel
similan al la teraj virinoj de mia pasinta vivo. Unue ŝi ne
vidis min, sed en la momento antaŭ ol ŝi trairis la pordon
de la konstruaĵo destinita por sia malliberejo, ŝi turnis
sin, kaj ŝiaj okuloj renkontis miajn. Ŝia vizaĝo estis
ovala, kaj tre, tre bela; ĉiu ĝia trajto estis delikata, la okuloj
estis grandaj kaj brilaj, kaj sur ŝia kapo estis amaso da
nigraj, buklaj haroj. Ŝia haŭto estis la koloro de pala kupro,
kaj kontraste kun ĝi brilis la karmezino de ŝiaj vangoj
kaj la rubeno de ŝiaj belformaj lipoj.
Tute mankis sur ŝi vestoj, nur kelkajn ornamaĵojn ŝi
portis. Neniu vesto povus aldoni al la beleco de ŝia perfekte
simetria korpo.
Kiam ŝia rigardo trafis min, ŝiaj okuloj plene malfermi
ĝis pro surprizo, kaj ŝi faris etan geston per sia libera
mano, geston kiun nature mi ne komprenis. Dum
momento ni rigardis unu la alian, poste la esprimo de
espero kaj kuraĝo, kiu beligis ŝian vizaĝon, kiam ŝi unue
vidis min, ŝanĝigis al kompleta deprimiĝo, miksita kun
malŝato kaj malestimo. Mi konstatis, ke mi ne respondis
al ŝia signalo, kaj kiom ajn mi estis nescia pri Marsaj kutimoj,
mi sentis intuicie, ke ŝi estis petinta por helpo kaj
protekto senresponde de mi. Fine oni trenis ŝin for en la
profundaĵon de la mallibereja konstruaĵo.
Ĉapitro IX. Mi lernas la lingvon
Rekonsciiĝante pri miaj cirkonstancoj, mi rigardis al
Solla, kiu vidis la renkontiĝon, kaj surpriziĝis pro
stranga esprimo sur ŝia kutime senemocia vizaĝo. Ŝiajn
pensojn mi ne povis diveni, ĉar ankoraŭ mi lernis la
Marsan lingvon nur sufiĉe por miaj ĉiutagaj bezonoj.
Kiam mi atingis la pordon de nia konstruaĵo, mi trovis
novan surprizon. Alvenis militisto portanta al mi armilojn
kaj ornamaĵojn de sia speco, kiujn li donis al mi
kun kelkaj nekompreneblaj vortoj, kaj mieno samtempe
respektplena kaj minaca. Poste Solla, kun la helpo de
pluraj aliaj virinoj, remodelis la ornamaĵojn por taŭgi al
mia pli malgranda staturo, tiel ke fine mi kovriĝis de
militista plenarmaĵo.
De tiu tempo Solla instruis al mi, kiel uzi la diversajn
armilojn, kaj kun la Marsaj idoj mi pasigis plurajn horojn
ĉiutage per ekzerco sur la placo. Bone konante similajn
armilojn de nia Tero, mi baldaŭ faris bonan progreson.
Nur la virinoj prizorgis nian edukon. Ili okupiĝas ne
nur per edukado de la idoj, sed ankaŭ per la fabrikado
de la diversaj artikoloj uzataj de la Marsanoj. Ili faras la
pulvon, la kartoĉojn kaj la armilojn, fakte ĉion valoran.
En militaj tempoj ili estas rezervanoj, kaj, kiam necese,
batalas kun eĉ pli da inteligento kaj malmildo ol la viroj.
La virojn oni edukas por la pli altaj tavoloj de la militscienco,
por la strategio kaj disponado de grandaj aroj
da soldatoj. Ili faras la leĝojn laŭbezone, kaj ne estas
malhelpataj de la precedenco, administrante la justecon.
La moroj estas faritaj per plurgeneracia ripetado, sed la
puno por malobeo al iu moro estas afero por individua
decido de juĝistaro el samranguloj de la kulpulo. Mi povas
diri, ke malofte la justeco mankas trafi, fakte ĝi regas
laŭ inversa proporcio al la forteco de la leĝaro. En
unu afero almenaŭ la Marsanoj estas feliĉa popolo — ili
ne havas leĝistojn.
Dum pluraj tagoj mi ne denove vidis la kaptitinon,
poste nur momente mi ekvidis ŝin, kiam oni kondukis
ŝin al la aŭdienca ĉambrego, kie okazis mia unua renkonto
kun Lorkas Tomel. Mi ne povis ne rimarki, kiel
nenecese severe kaj maldelikate ŝiaj gardistoj traktis ŝin,
tiel malsimile al la preskaŭ patrina bonkoreco, kiun Solla
montris al mi, kaj la respektplena sinteno de la malmultaj
Marsanoj, kiuj ĝenis sin por rimarki min.
Mi rimarkis, ke ambaŭfoje, kiam mi vidis la kaptitinon,
ŝi interparolis kun siaj gardistoj, kio konvinkis min,
ke ili parolis komunan lingvon. Pro la nova stimulo mi
persvadis al Solla, ke ŝi rapidigu mian lernadon, kaj post
kelkaj tagoj mi estis lerninta la Marsan lingvon sufiĉe
bone por povi paroli flue, kaj kompreni preskaŭ ĉion.
En la nuna tempo nian dormejon okupis tri aŭ kvar
virinoj, kaj du el la ĵus elkovitaj idoj, krom Solla kaj ŝia
juna protektato, mi mem kaj mia gardbesto Ula. Estis
kutimo por la plenkreskuloj interparoli iom sencele antaŭ
ol endormiĝi, kaj nun, kapabla kompreni iliajn vortojn,
mi aŭskultis entuziasme, malgraŭ tio, ke neniam
mi partoprenis la konversacion.
En la nokto post la vizito de la kaptitino al la aŭdiencejo
la interparolado priis tiun temon, kaj miaj oreloj tuj
atentis. Mi ĝis nun timis demandi al Solla pri la bela
kaptitino, ĉar mi notis la strangan esprimon sur ŝia vizaĝo post mia unua renkonto kun la nuna enkarcerulino.
Mi ne povis nepre diri, ke ĝi estis esprimo de ĵaluzo, tamen,
juĝante laŭ mezuriloj de nia Tero, mi decidis ŝajnigi
indiferentecon pri la afero, ĝis mi lernos pli certe pri
la sinteno de Solla al tiu, okupinta mian menson.
Sarkoja, unu el la pli aĝaj virinoj en nia ejo, ĉeestis la
aŭdiencon kiel gardantino, kaj al ŝi oni faris la demandojn.
”Kiam,” demandis iu el la virinoj, ”ni povos regaliĝi
per la agonio de la ruĝulino? Au ĉu Lorkas Tomel-Jed
intencas teni ŝin por reaĉeto?”
”Oni intencas kunkonduki ŝin kun ni al Tark, kaj fari
ekspozicion de ŝia agonio dum la granda ludaro antaŭ
Tal Hajus,” respondis Sarkoja.
”Kiamaniere ŝi mortos?” demandis Solla, ”ŝi estas etkorpa
kaj tre bela; mi esperis, ke oni tenos ŝin por reaĉeto.”
Sarkoja kaj la aliaj virinoj gruntetis kolere pro tia malforteco
de Solla.
”Estas bedaŭrinde, Solla, ke vi ne naskiĝis antaŭ jarmiliono,”
abrupte diris Sarkoja, ”kiam la kavoj de la tero
plenis de akvo, kaj la homoj estis tiel molaj, kiel la likvaĵo
sur kiu ili velis. Nuntempe ni progresis ĝis punkto, kiam
tiaj sentimentoj signas malfortecon kaj atavismon. Ne
estos bone, se Tars Tarkas ekscias, ke vi havas tiajn degenerajn
sentimentojn; mi dubas, ĉu vian tipon li kredus
taŭga por la gravaj respondecoj de patrineco.”
”Mi konstatas nenion malbonan pri mia esprimo de
intereso pri la ruĝulino,” rediris Solla. ”Neniam ŝi faris
malbonon al ni, kaj ŝi ne farus, se ni estus ŝiaj kaptitoj.
Nur la viroj de ŝia raso estas, kiuj militas kontraŭ ni, kaj
mi ĉiam kredis, ke tion ili faras nur pro nia malamika
sinteno al ili. Ili pace vivas kun ĉiuj, krom kiam laŭdeve
ili militas; kontraŭe, ni pace rilatas kun neniu. Konstante
ni militas inter ni, kaj ankaŭ kontraŭ la ruĝuloj, kaj en
niaj komunumoj eĉ la individuoj batalas inter si. Ho,
daŭras nur konstanta sangoverŝado de la momento
kiam ni frakasas nian ovon, ĝis ni ĝoje aliras la sinon de
la mistera rivero, la malluma kaj malnovega rivero Iss,
kiu portas nin al nekonata, sed certe ne pli terura ekzisto!
Feliĉa estas tiu, kiun trafas frue la morto! Diru, kion
oni volas al Tars Tarkas, li ne povas fari al mi pli teruran
sorton, ol daŭro de la inkuba vivo, kiun ni devige havas
nun.”
Tiu ĉi subita elkordiro de Solla tiel surprizis kaj konsternis
la aliajn virinojn, ke post kelkaj vortoj da riproĉo
ili ĉiuj refalis en silenton, kaj baldaŭ endormiĝis. La epizodo
ja certigis min pri la amika sinteno de Solla al la
kompatindulino, kaj konvinkis min, ke feliĉa sorto trafigis min en ŝiajn manojn, anstataŭ al la zorgo de la aliaj
virinoj. Mi sciis, ke ŝi ŝatas min, kaj nun, kiam mi trovis,
ke ŝi malamas kruelecon kaj barbarecon, mi estis certa,
ke mi povas dependi je ŝi por helpi min kaj la kaptitinon
forkuri, kondiĉe, kompreneble, ke forkuro eblos.
Mi eĉ ne sciis, ĉu ekzistas pli bonaj lokoj, al kiuj fuĝi,
sed mi tre volis riski mian sorton inter homoj iom laŭ
mia propra speco, prefere ol resti pli longe inter la malbelegaj
kaj sangavidaj verdaj homoj de Marso. Tamen,
kien iri, kaj kiel, estis por mi nun la problemo.
Mi decidis, ke tuj kiam montriĝos ebleco, mi konfidencos al Solla, kaj malkaŝe
petos ŝian helpon, kaj forte decidinte tion, mi faris turnon en mian silkaron
kaj peltaron, kaj eniris la sensonĝan kaj refreŝigan dormon de Marso.
Ĉapitro X. Ĉampiono kaj ĉefulo
Frue en la posta mateno mi ellitiĝis. Oni lasis al mi
multan liberecon, ĉar Solla informis min ke, kondiĉe
ke mi ne provos forlasi la civiton, mi rajtas senĝene promeni.
Ŝi avertis min tamen, ke mi ne iru senarmila, ĉar
la civito, kiel ĉiuj forlasitaj urboj de la antikva Marsa civilizo,
estas loĝata de la grandaj blankaj simioj, kiujn mi
jam renkontis.
Ŝi klarigis krome, ke Ula certe malhelpos min forlasi
eĉ se mi provos, kaj ŝi avertis min ne eltiri ĝian sovaĝecon
per ignoro al la ordono. Ĝia karaktero estas tia, ŝi
diris, ke ĝi certe revenigus min, mortan aŭ vivan, se mi
kontraŭstaros ĝin — ”prefere mortan,” ŝi aldonis.
En tiu mateno mi elektis novan straton por esploro,
kaj subite trovis min ĉe la limo de la civito. Antaŭ mi
estis malaltaj montoj, inter kiuj troviĝis kanjonoj, alloge
invitantaj al mi. Venis al mi la penso, ke jen bona
tempo por provi la kvalitojn de Ula. Mi estis certa, ke la
besto amas min; mi jam vidis pli da amemo ĉe ĝi ol ĉe
iu ajn alia Marsa vivantaĵo, ĉu homa ĉu besta, kaj mi
estis certa, ke dankemo pro la dufoja savo de ĝia vivo
ludos pli grandan rolon ĉe ĝi, ol la devosento al kruelaj
kaj senamaj mastroj.
Kiam mi alproksimiĝis al la civitlimo, Ula kuris zorgeme
antaŭ min, kaj premis sian korpon al miaj kruroj. Ĝia
esprimo estis pli pledanta ol sovaĝa, kaj ĝi ne montris la
dentegojn, nek eligis siajn terurajn gorĝavertojn. For de
la amo kaj amikeco de samspeculoj, mi jam formis por
mi grandan amon por Solla kaj por Ula, ĉar normala Terano
nepre devas havi ian eliron por sia natura amemo,
kaj tial mi decidis turni min al simila instinkto en la
granda besto, certa, ke ĝi ne seniluziigos min.
Ĝis nun mi neniam karesis ĝin, sed nun mi sidis sur la
tero kaj metis la brakojn ĉirkaŭ ĝia kolo. Mi karesadis
ĝin, parolante en mia nove lernita Marslingvo, same kiel
mi parolus hejme al mia propra hundo aŭ al iu alia besta
amiko, ĝia respondo al mi estis rimarkinda; ĝi malfermis
al ekstremo sian faŭkon, plene nudigante sian
supran dentegaron, kaj taŭzante sian nazon ĝis la grandaj
okuloj kovriĝis de karnfaldoj. Se iam vi vidis la ridon
de skota ŝafhundo, vi povas bildigi al vi la vizaĝan distordi
ĝon de Ula.
Ĝi ĵetis la dorson alteren kaj rulis sin ĉe miaj piedoj;
saltis al mi kaj per sia pezo ruligis min sur la teron; poste
tordis sin ĉirkaŭ mi kiel ludema hundido, kiu prezentas
sian dorson por avidata karesado. La ridindeco de la
afero plene venkis min; tenante miajn flankojn, mi ŝanceliĝis pro ridado, la unua ridado pasinta miajn lipojn
dum multaj tagoj, efektive la unua ridado depost iu
amuza okazaĵo, kiun mi travivis kun Poveli.
Mia ridado timigis Ulan, ĝiaj groteskaj movoj ĉesis,
kaj ĝi rampetis kompatinde al mi, ŝovante sian malbelan
kapon en miajn genuojn. Tiam mi memoris la signifon
de ridado sur Marso — torturo, sufero, morto. Trankviligante
min, mi frotis ĝian kapon kaj dorson, parolis
al ĝi dum kelkaj minutoj, poste per ordona tono sekvigis
ĝin, alirante la montojn.
Ne plu temis pri ordonado; de tiu momento Ula estis
sindona sklavo, kaj mi ĝia sola mastro.
Necesis nur kelkaj minutoj por marŝi al la montoj, kaj
tie mi trovis nenion speciale interesan. Multaj brilkoloraj
kaj strangformaj floroj diversloke koloris la kanjonojn,
kaj de la supro de la unua monto mi vidis en la nordo
perspektivon de montaro post montaro, ĝis la okuloj
trafis tre grandajn montojn; mi poste trovis, ke montegoj
estas maloftaj sur Marso, kaj efektive nur kelkaj superas
la altecon de pli ol mil tricent metroj.
Mia matena promeno estis por mi grava, ĉar ĝi rezultigis
perfektan interkompreniĝon kun Ula, al kiu Tars
Tarkas fidis por mia malliberiĝo. Nun mi sciis, ke kvankam
teorie mi estas malliberulo, efektive mi estas libera,
kaj mi rapidis retroen al la civitaj limoj antaŭ ol la
foriĝo de Ula eltroviĝos de liaj iamaj mastroj. La travivaĵo decidigis min neniam denove forlasi la limojn ordonitajn
al mi, ĝis mi estos preta forlasi definitive por ĉiam,
ĉar mi povus riski enkarcerigon por mi, kaj morton por
Ula, se oni eltrovus tian faron.
Ree ĉe la placo, mi por la tria fojo vidis la kaptitinon.
Ŝi estis staranta kun siaj gardistoj antaŭ la enirejo al la
aŭdienca ĉambro, kaj kiam mi alproksimiĝis ŝi donis
malestiman rigardon al mi, kaj turnis al mi la dorson. La
ago estis tiel virineca, tiel tervirineca, ke, malgraŭ tio, ke
ĝi pikegis mian memestimon, ĝi ankaŭ varmigis mian
koron per sento de kunuleco. Estis bone scii, ke krom mi
iu alia sur Marso havas homajn instinktojn de civilizita
speco, eĉ se ili manifestas sin tiel dolorige.
Se Marsa virino volus tiel montri malŝaton aŭ malestimon,
ŝi plej verŝajne farus tion per glavopiko, aŭ per
fingromovo sur pafila ellasilo; sed ĉar iliaj sentimentoj
estas plejparte atrofiaj, nur plej serioza ofendo elvokus
ĉe ili tian koleron. Solla, mi menciu, estis escepto; neniam
mi vidis ŝin fari kruelan aŭ eĉ krudan agon, aŭ interrompi
sian daŭran bonkorecon. Ŝi ja estis, kiel ŝiaj
kun-Marsaninoj diris pri ŝi, kara kaj altvalora reiraĵo al
antaŭa tipo de ama kaj amata praavo.
Vidante, ke la kaptitino altiras la atenton de siaj ĉirkaŭantoj,
mi haltis por rigardi. Mi ne devis longe atendi,
ĉar Lorkas Tomel kaj lia sekvantaro de ĉefuloj alproksimi
ĝis al la konstruaĵo kaj gestante, ke la gardistoj sekvu kun la kaptitino, eniris la aŭdiencan ĉambregon. Sciante,
ke mi estas iom favorata persono, kaj konvinkita,
ke la militistoj ne konas mian kompetentecon pri ilia
lingvo (ĉar mi petis al Solla, ke ŝi tenu tion sekreta, pretekstante,
ke mi ne volas paroli kun la viroj ĝis mi flue
parolos la lingvon), mi riskis eniri la aŭdiencejon por
aŭskulti la proceson.
La konsilantaro kaŭris sur la ŝtuparo de la tribuno, kaj
malsupre de ili staris la kaptitino kaj du gardistinoj. Mi
vidis, ke unu el la virinoj estas Sarkoja, kaj tiel komprenis,
kiel ŝi estis ĉeestinto en la antaŭa tago kaj povis raporti
aferojn al la dormejanoj en la antaŭa nokto. Ŝia
sinteno al la kaptitino estis plej severa kaj bruta. Tenante
sin, ŝi enigis siajn rudimentajn ungojn en la karnon de
la kompatinda knabino, aŭ tordis ŝian brakon dolore.
Kiam necesis moviĝi de unu loko al alia, ŝi aŭ tiris ŝin
krude, aŭ puŝis ŝin antaŭen maldelikate. Ŝajnis, ke ŝi elverŝas
sur tiun, ne kapablan defendi sin, la tutan malamon,
kruelon kaj sovaĝecon de siaj naŭcent jaroj, fortigataj
de nediveneblaj epokoj de brutaj kaj sovaĝaj praavoj.
La alia gardistino estis malpli kruela, ĉar tute indiferenta;
se ŝi estus la sola gardistino (tia, feliĉe, ŝi ja estis
dumnokte), la kaptitino apenaŭ estus atentata.
Kiam Lorkas Tomel levis la okulojn, ekparolante al la
ĉeestantaro, liaj okuloj trafis min, kaj li turnis sin al Tars
Tarkas kun gesto kaj parolo senpaciencaj. Tars Tarkas
faris ian respondon, kiun mi ne aŭdis, kiu estis ridetiga
por Lorkas Tomel; poste ili ambaŭ ne plu atentis min.
”Kio estas via nomo?” demandis Lorkas Tomel al la
kaptitino.
”Deja Toris, filino de Mors Kajak de Heliumio.”
”Kaj kiaspeca estis via ekspedicio?”
”Ĝi estis tute nur sciencesplora, sendita de la patro de
mia patro, Jedako de Heliumio, por remapi la aerajn cirkulojn,
kaj provi la densecon de la atmosfero,” respondis
la kaptitino per kvieta, bone modulita voĉo. ”Ni estis
nepreparitaj por batalo, ĉar nia celo estis paca, kiel bone
signis la standardoj sur nia aviadilo. Nia laboro estis kaj
por via intereso, kaj por nia, kaj bone vi scias, ke sen niaj
laboroj kaj sciencaj faroj ne estus sur Marso sufiĉe da
akvo aŭ da aero por vivteni unu homon. Dum jarcentoj
ni tenis la provizon de akvo kaj aero je la sama kvanto,
kaj tion ni faris malgraŭ la sovaĝa kaj brute senscia
ĝenado flanke de vi, verdaj homoj.”
”Kial, ho kial, vi ne lernas vivi amike kun aliaj?! Ĉu por
ĉiam, dum la fluo de la jaroj, vi evoluos al la fina estingi
ĝo neniam superante, laŭ inteligento, la mutajn bestojn,
kiuj servas vin. Raso sen skribita lingvo, sen arto,
sen hejmoj, sen amo; viktimoj de edukado, dum jarmiloj,
laŭ la terura idealo de komunismo! Posedinte ĉion
komune, eĉ viajn virinojn kaj infanojn, vi sekve nun posedas komune nenion. Vi malamas inter vi, same kiel vi
malamas ĉion krom vi mem. Revenu al la moroj de niaj
komunaj prapatroj, revenu al la lumo de bonkoreco kaj
kunuleco. La vojo estas libera antaŭ vi, vi trovos la manojn
de la ruĝaj homoj etenditaj por helpi vin. Kune ni
povos ankoraŭ labori por regeri nian mortantan planedon.
La nepino de la plej eminenta kaj potenca homo de
Heliumio petas vin. Ĉu vi revenos?”
Kiam la parolo finiĝis, Lorkas Tomel kaj la militistoj
sidis dum kelkaj momentoj, silente kaj intense rigardante
la junan virinon. Kio pasis tra iliaj mensoj, tion neniu
homo povas scii, sed mi vere kredas, ke la parolo iom
kortuŝis ilin; se estus inter ili unu eminenta viro, sufiĉe
fortkaraktera por supermeti sin el la rutina moraro, la
momento estus la komenco de nova kaj signifoplena
epoko por Marso.
Tars Tarkas leviĝis por paroli, kaj sur lia vizaĝo estis
tia esprimo, kian mi neniam vidis ĉe verdMarsana militisto.
Ĝi signis grandan internan batalon kontraŭ la memo,
kontraŭ la heredo, kontraŭ multaĝa moraro. Kiam
li ekparolis, esprimo preskaŭ bonkora, preskaŭ amema,
por momento lumigis lian sovaĝan kaj teruran vizaĝon.
Sed neniam la grava parolo venis el liaj lipoj. Juna
militisto, evidente perceptante la mensan orientiĝon de
la pli maljunaj ĉeestantoj, kuris malsupren de la la podia
ŝtuparo, kaj frapis la malfortan kaptitinon en la vizaĝon faligante ŝin teren. Poste li metis piedon sur ŝian
kuŝantan korpon, turnis sin al la ĉirkaŭa konsilantaro,
kaj eligis el sia gorĝo senhumuran kaj malhumanan ridadon.
Dum momento mi kredis, ke Tars Tarkas mortfrapos
lin. Ankaŭ Lorkas Tomel, laŭ lia vizaĝesprimo, ne simpatie
sentis pri la brutulo. Sed la humoro pasis, la antaŭaj
temperamentoj revenis — kaj ili ridetis. Tio tamen
estis signifoplena, ke ili ne laŭte ridis; ĉar la bruta ago,
laŭ Marsa etiko, estis petolaĵo kiel eble plej ridegiga.
La fakto, ke mi okupis kelkajn momentojn, rakontante
pri la epizodo, ja ne signifas, ke tiomtempe mi restis neaganta.
Mi kredas, ke mi anticipis multon, ĉar mi konstatas
nun, ke mi kaŭris por salti, ĝuste kiam mi vidis, ke
la frapo celas ŝian belan, pledantan vizaĝon. Kaj antaŭ
ol la frapo trafis, mi estis duone survoje.
Apenaŭ li unufoje ridegaĉis, mi atingis lin. La brutulo
altis kvar metrojn kaj estis plene armita, sed tiel intensa
estis mia kolero, ke vere mi kapablis batali kontraŭ
ĉiuj en la ĉambro. Saltante supren, mi batis lin alvizaĝe,
kiam pro mia averta krio li turnis sin por renkonti min.
Li tiris la glavon, ankaŭ mi. Mi saltis denove, al lia brusto.
Kroĉante unu kruron super la tenilo de lia revolvero,
kaj tenante unu el liaj dentegoj per la maldekstra
mano, mi batis kaj batis lian grandegan bruston.
Li ne povis bone uzi sian mallongan glavon, ĉar mi tro
proksimis al li, kaj li ne povis eltiri sian revolveron, kvankam
tion li penis fari, tute kontraŭe al la Marsa moro,
laŭ kiu oni rajtas batali kontraŭ kunmilitisto en privata
kverelo nur per tia armilo, per kia oni atakis vin. Fakte
li povis nenion fari, krom vane peni delokigi min. Malgraŭ
sia grandeco, li ne estis multe pli forta ol mi, kaj
post nur kelkaj minutoj li falis sur la plankon, sanganta
kaj senviva.
Deja Toris estis levinta sin sur unu kubuto, kaj rigardis
la batalon per larĝe malfermitaj okuloj. Kiam mi ree
estis sur miaj piedoj mi levis ŝin per miaj brakoj, kaj portis
ŝin al unu el la benkoj ĉe la flanko de la ĉambro.
Denove neniu Marsano entrudis sin. Ŝirante pecon da
silko de mia pelerino mi penis ĉesigi la sangelfluon el
ŝiaj naztruoj. Baldaŭ mi sukcesis, ĉar ŝi apenaŭ vundiĝis,
kaj kiam ŝi kapablis paroli, ŝi metis manon sur mian brakon.
”Kial vi faris tion?” ŝi diris, rigardante min rekte en la
okulojn. ”Vi rifuzis eĉ amike rigardi al mi en la unua
horo de mia danĝero. Kaj nun vi riskas la vivon, kaj mortigas
kunulon, nur pro mi. Mi ne povas kompreni. Kia
homo povas esti vi, kiu kunestas la verdajn homojn,
malgraŭ tio, ke via haŭtkoloro estas nur ete diferenca de
la blanka simio? Diru al mi, ĉu vi estas homa, aŭ ĉu pli
ol homa?”
”Stranga estas la historio pri tio,” mi respondis, ”tro
longa por nuna rakontado. Cetere, mi tiom dubas mem
pri ĝia vereco, ke apenaŭ mi povus kredigi aliulojn. Sufiĉas diri nun, ke mi estas amiko al vi, kaj, en la grado laŭ
kiu niaj kaptintoj permesos, via protektanto kaj via servisto.”
”Ankaŭ vi, do, estas kaptito? Kial, tamen, vi portas
tiujn armilojn kaj la insignaron de ĉefulo el Tark? Kio
estas via nomo, kaj via lando?”
”Jes, Deja Toris, ankaŭ mi estas kaptito. Mia nomo
estas Johano Carter, kaj Virginio, unu el la ŝtatoj de Usono,
mia hejmo; kial oni permesis al mi porti armilojn,
tion mi ne scias, ankaŭ mi ne sciis, ke mia insignaro
estas tiu de ĉefulo.”
Nia interparolo interrompiĝis per la alveno de iu militisto
portanta armilojn kaj ornamaĵojn, kaj subite por
mi respondiĝis unu el ŝiaj demandoj, kaj solviĝis por mi
enigmo. Mi vidis, ke la korpo de mia kontraŭlo estas nudigita,
kaj mi komprenis per la minaca sed respektema
sinteno de la alportinto, simila sinteno al tiu de la alportinto
de mia unua ekipaĵo, ke okaze de mia unua
batalo en la aŭdienca ĉambrego mi mortigis mian kontraŭulon.
Nun mi komprenis la aferon; mi iĝis inicitulo. Laŭ la
kruda justeco de Marso (kio, interalie, igis min nomi la
planedon ”Paradoksa Planedo”), oni donas al mi la honorojn de venkinto — la armilojn kaj rangon de la mortigita
viro. Vere, mi iĝis Marsa ĉefulo, pro kio, mi poste
lernis, rezultis mia pli granda libereco en la aŭdienca
ĉambrego.
Kiam mi turnis min por ricevi la alportataĵojn, mi rimarkis,
ke Tars Tarkas kaj pluraj aliaj alproksimiĝis al ni,
kaj la okuloj de Tars Tarkas demande rigardis al mi. Fine
li parolis al mi.
”Vi bone parolas la lingvon de Barsumo, des pli, konsidere,
ke antaŭ kelkaj tagoj vi estis muta kaj surda por
ni. Kie vi lernis ĝin, Johano Carter?”
”Vi mem estas la kaŭzo de tio, Tars Tarkas,” mi respondis,
”ĉar vi donis al mi instruistinon rimarkinde kapablan.
Al Solla mi devas danki pro mia lernado.”
”Ŝi bone faris,” li respondis, ”sed necesas poluri aliajn
facetojn de via edukado. Ĉu vi scias, kion kostus al vi via
eksterordinara malprudento, se vi ne sukcesus ambaŭfoje
mortigi, kiam vi batalis kontraŭ la ĉefuloj, kies insignarojn
vi nun portas?”
”Mi supozas, ke tiu, kiun mi ne mortigis, estus min
mortiginta,” mi respondis, ridete.
”Malprava vi estas. Nur en ekstrema okazo, por defendi
sin, Marsa militisto mortigus kaptiton. Oni preferas
konservi ilin por aliaj celoj.” Lia vizaĝesprimo aludis
al eventualaĵoj ne agrable pripenseblaj.
”Tamen unu afero povas savi vin nun. Se, pro via kura
ĝo, tiel bone montrita, Tal Hajus taksus vin inda por
lin servi, oni eble akceptus vin en la komunumon, kaj vi
iĝus plenrajta ano de Tark. Ĝis ni atingos la ĉefsidejon de
Tal Hajus, Lorkas Tomel volas, ke oni donu al vi la respekton,
kiun meritis viaj agoj. Vi estos traktata de ni kiel
ĉefulo de Tark. Mi finis paroli.”
”Mi aŭskultis vin, Tars Tarkas,” mi respondis. ”Vi bone
scias, ke mi ne estas indiĝeno de Barsumo; viaj moroj
ne estas miaj, kaj mi povas aĝi estonte nur same, kiel
mi ĝis nun agis, laŭ la instruo de mia konscienco kaj la
kriterioj de mia propra popolo. Se vi lasos min neĝenata,
mi pace kondutos; alie, la individuaj Barsumanoj kun
kiuj mi rilatos aŭ respektos miajn rajtojn de fremdulo
inter vi, aŭ devos akcepti la konsekvencon. Pri unu afero
estu certa; kiaj ajn estas viaj intencoj finfine pri tiu ĉi
kompatinda junulino, en la estonteco tiu, kiu insultos aŭ
ofendos sin, certe devos renkonti min en batalo pri tio.”
Kutime mi ne emas al longaj paroladoj, kaj ĉiam mi
evitis fanfaronadon; sed mi bone divenis, kia estus la
frapinda klavaro en tiu ĉi alvoko al la verdaj Marsanoj.
Miaj vortoj profunde impresis ilin, kaj ilia sinteno de tiu
tempo igis eĉ pli respektema.
Al Tars Tarkas mem mia respondo ŝajne aparte plaĉis,
sed lia sola komento estis enigmeca. ”Kaj mi kredas ke
mi bone konas Tal Hajus, Jedakon de Tark.”
Nun mi turnis mian atenton al Deja Toris, helpante al
ŝi restariĝi, kaj ni turnis nin kune al la elirejo, ignorante
ŝiajn gardistinaĉojn, kiel ankaŭ la scivolemajn rigardojn
de la ĉefuloj. Ĉu mi ne estas nun ankaŭ ĉefulo? Bone,
mi ankaŭ nun akceptos la respondecojn! Ili ne malhelpis
nin, kaj tiel estis, ke Deja Toris, princino de Heliumio,
kaj Johano Carter, ĝentlemano de la ŝtato Virginio,
sekvataj de la fidela Ula, pasis tra plena silento el la
aŭdienca ĉambrego de Lorkas Tomel, Jed inter la Tarkanoj
de Barsumo.
Ĉapitro XI. Kun Deja Toris
Kiam ni atingis plenaeron, la du gardistinoj kure al
venis, kvazaŭ por denove prigardi ŝin. La kompatindulino
premis sin al mi, kaj mi sentis sur mia brako
la prenon de ŝiaj du etaj manoj. Forgestante la virinojn,
mi informis ilin, ke estonte Solla prizorgos la kaptitinon,
kaj mi plue informis al Sarkoja, ke estontaj kruelaĵoj de
ŝi al Deja Toris rezultigos certe la morton de Sarkoja.
Mia minaco estis malbone farita, kaj faris nenian bonon
al Deja Toris, ĉar, kiel mi poste sciis, viro kaj virino
sur Marso neniam mortigas unu la alian. Sarkoja nur
rigardis nin aĉhumore, kaj foriris por elpensi diablaĵojn
kontraŭ ni.
Mi baldaŭ trovis, kie estas Solla, kaj klarigis al ŝi mian
deziron, ke ŝi zorgu pri Deja Toris kiel ŝi zorgis pri mi,
ankaŭ, ke ŝi trovu novan loĝejon, kie Sarkoja ne ĝenos.
Fine mi informis ŝin, ke mi mem ekloĝos inter la viroj.
Solla rigardis al la armiloj en mia mano, kaj al tiuj portataj
sur mia ŝultro.
”Vi estas nun granda ĉefulo, Johano Carter,” ŝi diris,
”kaj mi devas obei vin, kvankam efektive tio estas por mi
ĉiam ĝojo. Tiu, kies armilojn vi portas, estis juna, sed li
estis eminenta militisto, kaj pro siaj promociigoj kaj
mortigoj preskaŭ atingis egalrangon kun Tars Tarkas,
kiu, sciu, estas duaulo nur al Lorkas Tomel mem. Vi
estas dek unua, kaj en la komunumo estas dek ĉefuloj
kiuj egalrangas kun vi en kuraĝo.”
”Kaj se Lorkas Tomel estus mortigita de mi?” mi demandis.
”Tiam vi, Johano Carter, estus ĉefo super ĉiuj. Sed tion
vi povus gajni nur per la deziro de la tuta konsilantaro,
ke Lorkas Tomel batalu kontraŭ vi. Ankaŭ, se li atakus
vin, vi rajtus sindefende mortigi lin, kaj tiel gajni unuan
rangon.”
Mi ridis, kaj turnis la temon al aliaj aferoj. Mi neniel
deziris mortigi la eminentulon, kaj certe ne volis esti
”jed ”inter la Tarkanoj.
Mi iris kun Solla kaj Deja Toris por serĉi novan loĝejon,
kiun ni trovis en konstruaĵo pli apuda al la aŭdienca
ĉambrego, kaj pli impona laŭ arkitektura stilo ol nia antaŭa
loko. Ni ankaŭ trovis en ĝi verajn dormoĉambrojn,
kun antikvaj litoj el tornita metalo, pendantaj per oraj
ĉenegaroj fiksitaj en marmoraj plafonoj. La dekoraĵoj de
la muroj estis tre diversspecaj, kaj, malsimile al la freskoj
en la aliaj konstruaĵoj, montris multe da homaj figuroj.
La figuroj estis tiuj de homoj kiaj mi mem, de koloro
multe pli pala ol Deja Toris. Ili estis vestitaj de graciaj
roboj, ornamitaj de metaloj kaj juveloj, kaj iliaj abundaj
hararoj laŭ koloro estis ruĝorbronzaj. La viroj estis senbarbaj,
kaj nur kelkaj portis armilojn. La scenoj plejparte
montris palhaŭtan, palharan popolon dum ludoj.
Deja Toris interpremis siajn manojn kun ekkrio de
raviteco, kiam ŝi rigardis tiujn belajn artaĵojn, faritaj de
popolo jam de longe formortinta. Kontraŭe, Solla ŝajnis
ne vidi ilin.
Ni decidis uzi tiun ĉambron, sur la dua etaĝo, kun rigardo
sur la placon, por Deja Toris kaj Solla, kaj alian
apudan ĉambron por kuirado kaj provizaĵoj. Tiam pro
mia instigo Solla iris por alporti litaĵojn kaj tiom da nutraĵo
kaj kuiriloj kiom ŝi bezonos, informite, ke mi agos
kiel gardanto de Deja Toris ĝis ŝi revenos.
Kiam Solla foriris, Deja Toris sin turnis al mi kun rideto.
”Kien, do, fuĝus via kaptitino, se vi lasus ŝin sola?
Ŝi povus nur postsekvi vin kaj petegi vian protekton, kaj
peti pardonon pro siaj lastatempaj kruelaj pensoj pri vi!”
”Vi pravas,” mi respondis, ”al ni ambaŭ maleblas forfu
ĝo, krom se ni kune faros tion.”
”Mi aŭdis vian defian deklaron al la ulo, kiun vi nomas
Tars Tarkas, kaj eble mi komprenas vian situacion
inter ĉi tiuj homoj, sed neniel mi povas kompreni vian
diron, ke vi ne estas indiĝeno de Barsumo. Je la nomo de
mia unua praavo mi demandas, de kie vi venas? Vi similas
al mia popolo, tamen vi malsimilas. Vi parolas mian
lingvon, tamen mi aŭdis vin diri al Tars Tarkas, ke nur
lastatempe vi lernis ĝin. Ĉiuj Barsumanoj parolas la saman
lingvon, de la glacikovrita sudo ĝis la glacikovrita
nordo, kvankam diferencas iliaj skribaj lingvoj. Nur en
la valo Dor, kie la Rivero Iss malplenigas sin en la perditan
maron de Korus, onidire ekzistas malsimila lingvo,
kaj, krom en la legendoj de niaj praavoj, ne ekzistas kroniko,
ke ajna Barsumano revenis el la Rivero Iss, el la
bordoj de la maro de Korus, en la valo Dor. Ne diru al
mi, ke vi estas tia reveninto! Se tiel estus, ie ajn sur la
tereno de Barsumo oni mortigus vin terurmaniere. Diru
al mi, ke tiel ne estas!”
Stranga lumo plenigis ŝiajn okulojn. Ŝia voĉo estis pleda,
kaj ŝiaj etaj manoj, suprenetenditaj al miaj brustoj,
premigis al mi kvazaŭ ŝi volus tiri dementon ĝuste el mia
koro mem.
”Mi ne bone konas vian moraron, Deja Toris, sed en
mia propra ŝtato, Virginio, ĝentlemano ne mensogas por
sin savi. El Dor mi ne estas. Neniam mi vidis la misteran
Iss. La perdita maro de Korus certe estas, rilate al mi,
ankoraŭ perdita. Ĉu vi kredas min?”
Kaj subite mi konstatis, ke mi ege deziras, ke ŝi kredu
min. La kaŭzo ne estis, ke mi timas la sekvojn de ĝenerala kredo pri mia reveno el la Barsuma ĉielo, aŭ infero,
aŭ kio ajn. Kial, do? Kial mi zorgu pri ŝia kredo ia ajn? Mi
rigardis malsupren al ŝi, al ŝia suprenturnita vizaĝo, al
ŝiaj mirindaj okuloj, rigardantaj min el la profundo de
ŝia animo. Kaj kiam niaj okuloj renkontiĝis mi komprenis.
Iom mi tremis.
Ŝajne ŝi same sentis. Kun sopiro ŝi fortiris sin, flustrante:
”Johano Carter, mi kredas vin. Mi ne scias, kio
estas ”ĝentlemano,” kaj neniam mi aŭdis pri ŝtato Virginio.
Sed en Barsumo neniu viro mensogas; se li ne volas
diri la veron, li silentas. Kie estas Virginio, via hejmtero?”
Ŝajnis al mi, ke neniam tiel bele sonis la nomo de
mia hejmŝtato, kiel ĝi venis el la lipoj de tiu bela knabino
en tiu tago, nun malproksima.
”Mi estas el alia mondo,” mi respondis, ”la granda
planedo. La Tero, kiu ĉirkaŭvojaĝas nian komunan sunon,
plej proksime al la orbito de via Barsumo, kiun ni
nomas Marso. Kiamaniere mi venis ĉi tien, mi ne povas
diri, ĉar mi mem ne scias. Sed jen mi estas, kaj mi estas
kontenta, ĉar mi povas servi al Deja Toris.”
Longe kaj demande ŝi rigardis min per maltrankvilaj
okuloj. Mi sciis, ke estas malfacile por ŝi, kredi mian diron,
kaj mi ne povis esperi ŝian kredon, kiom ajn mi avidis
al ŝia fido kaj respekto. Prefere mi dirus nenion ajn
pri mia deveno, sed neniu viro povus rigardi en la profundon
de tiaj okuloj, kaj poste rifuzi ajnan peton.
Fine ŝi ridetis, leviĝis, kaj diris: ”Mi devas kredi, malgraŭ
tio, ke mi ne povas kompreni. Mi facile konstatas,
ke vi ne apartenas al la aktuala Barsumo; vi similas al ni,
tamen vi malsimilas — sed kial mi ĝenu mian kapon per
tia enigmo, kiam mia koro diras al mi, ke mi kredas, ĉar
mi volas kredi?”
Tio ja estis logika parolo, bone, terece, virinece logika,
kaj se ŝi kontentis, mi ne volis trovi difektojn en ŝia
rezonado.
Fakte, tia logiko estis la sola, aplikebla al miaj cirkonstancoj.
Ni komencis ĝeneralteme babili nun, ambaŭ
multe demandante kaj respondante. Ŝi tre scivolis pri la
moroj de mia popolo, kaj montris rimarkindan scion pri
la aferoj de Tero. Kiam mi demandis ŝin pri ŝia scio, ŝi
ridis, kaj diris: ”Do, ĉiu lerneja knabo en Barsumo scias
komplete pri la geografio, kaj multe pri la faŭno kaj vegetaĵaro,
kiel ankaŭ la historio de via planedo, tute same
kiel li scias pri la propra. Ja ni povas vidi ĉion, kio okazas
sur Tero, kiel vi nomas ĝin: ĉu ĝi ja ne pendas videble
en la ĉielo?”
Tio perpleksis min tiom, kiom miaj diroj estis surprizintaj
ŝin, kaj tion mi konfesis al ŝi. Tiam ŝi klarigis al mi
pri la instrumentoj, kiujn ŝia popolo dum jarcentoj grade
perfektigis kaj uzadis, kiuj ebligis al ili projekcii sur
ekranon perfektan bildon de do, kio okazadas sur iu ajn
planedo, kaj sur multaj el la steloj. Tiaj bildoj estas tiel
netaj kaj detalaj, ke sur grandigitaj fotografaĵoj oni povas
vidi la apartajn herbfoliojn, kaj aliajn objektojn same
malgrandajn. Mi poste, en Heliumio, vidis multajn tiajn
bildojn kaj la instrumentojn, per kiuj oni faras ilin.
”Se, do,” mi demandis, ”vi tiel bone konas la aferojn
de mia Tero, kial vi ne rekonas, ke mi estas samspeca
kiel ties indiĝenoj?”
Denove ŝi ridetis, kiel oni ridetas, tedate sed indulgeme,
je demandanta infano.
”Ĉar, Johano Carter, preskaŭ ĉiu planedo kaj stelo, kiu
havas atmosferajn kondiĉojn sufiĉe similajn al tiuj de
Barsumo, montras specojn de besta vivantaĵo tute simila
al vi kaj al mi. Plue, la Teraj homoj, preskaŭ senescepte,
kovras la korpojn per strangaj, malbelaj ŝtofpecoj, kaj
la kapojn per strangaj aĵoj, kies celon ni neniam povis
diveni; kontraŭe, vi, kiam la militistoj el Tark trovis vin,
estis tute en natura stato, kaj neornamita. La fakto, ke vi
ne portis ornamaĵojn, montras, ke vi ne estas el Barsumo,
dume la manko de tiuj strangaj kovraĵoj kaŭzas
dubon pri via deveno el Tero.”
Post ŝia parolo mi rakontis la detalojn pri mia forlaso
de Tero, klarigante, ke mia korpo kuŝis tie, plene vestita
laŭ la maniero stranga por ŝi. En la momento, kiam
mi finis mian klarigon, Solla revenis kun niaj malmultaj
posedaĵoj, kaj ŝia juna Marsa protektato, kiu, kompreneble,
devos loĝi kun ili.
Solla demandis al ni, ĉu iu vizitis nin dum ŝia foresto,
kaj multe surpriziĝis, kiam ni diris, ke ne. Ŝi diris, ke
kiam ŝi suprenvenis al nia supra etaĝo kie ni loĝas, ŝi
renkontiĝis kun Sarkoja, malsupreniranta. Ni decidis, ke
sendube Sarkoja estis kaŝe aŭskultinta nin, sed ĉar ni
povis memori nenian gravan parolon inter ni, ni forigis
la aferon el niaj mensoj, nur promesante al ni, ke estonte
ni estos kiel eble plej singardemaj.
Deja Toris kaj mi komencis ekzameni la arkitekturon
kaj dekoraĵojn de la belaj ĉambroj en la domo, kiun ni
estis okupantaj. Ŝi diris al mi, ke tiuj homoj verŝajne vivis
en epoko antaŭ pli ol cent mil jaroj, ili estis la praavoj
de ŝia raso, sed intermiksiĝis kun la alia granda raso de
praaj Marsanoj, kiu estis tre malpala, preskaŭ nigra, kaj
ankaŭ kun la samtempa ruĝflava raso.
Tiuj tri grandaj raspartioj de la praaj Marsanoj estis
devigataj unuiĝi pro la sekiĝo de la Marsaj maroj. La homoj
devis eltrovi la relative malmultajn, kaj tiam malplii
ĝantajn fekundajn terpecojn, kaj defendi sin, en novaj
vivkondiĉoj, kontraŭ la sovaĝaj hordoj de verdaj homoj.
Multaj epokoj de intermiksiĝado rezultigis la ruĝan
rason, de kiu Deja Toris estis blonda kaj bela idino. Dum
la jarcentoj da suferado, kaj da militado inter la diversaj
propraj rasoj, kiel ankaŭ kontraŭ la verdaj homoj, kaj ĝis
ili orientiĝis al la novaj vivkondiĉoj, la blondaj Marsanoj
multe perdis de sia alta civilizo kaj sia delikata arto; sed
la aktuala ruĝa raso kredas, ke per siaj novaj eltrovoj kaj
pli praktika civilizo ĝi plene rekompencis la entombigon
de la antikva kulturo.
La antikvaj Marsanoj estis altgrade kulturitaj kaj literaturemaj,
sed dum la sortŝanĝoj de tiuj jarcentoj de
orientiĝo al novaj vivkondiĉoj, ne nur iliaj evoluo kaj
produktemo plene ĉesis, sed ankaŭ perdiĝis preskaŭ ilia
tuta arkivaro, kronika kaj literatura.
Deja Toris rakontis multajn interesajn faktojn kaj legendojn
pri tiu perdita raso de noblaj kaj bonkoraj homoj.
Ŝi diris, ke la antikva civito, en kiu ni troviĝas, estis
centro de komerco kaj kulturo, Korad laŭ nomo. Ĝi estis
konstruita ĉe natura kaj bela haveno, ĉirkaŭata de montoj.
La eta valo okcidente de la civito, ŝi klarigis, estas la
sola restaĵo de la haveno, kaj la trairejo tra la montoj al
la malnova marfundaĵo estis la ŝanelo, kiun la ŝiparo trairis
alirante la pordegojn de la civito.
Multaj estas tiaj civitoj sur la bordoj de la antikvaj maroj;
kaj pli malgrandajn, kvankam malpli multnombre,
oni trovas konverĝantaj al la centro de la oceanoj, ĉar la
homoj trovis, ke ili devis sekvi la retroirantan akvon, ĝis
la neceso devigis ilin al ilia fina saviĝo, la tiel nomataj
Marsaj kanaloj.
Tiel ni profundiĝis en esplorado de la konstruaĵo, kaj
en nia propra interparolado, ke la posttagmezo jam plejparte
forpasis. Ni rekonsciiĝis pri la aktualeco pro sendito
de Lorkas Tomel, kiu petis min aperi tuj antaŭ lia
moŝto. Adiaŭante al Deja Toris kaj al Solla, kaj ordonante
al Ula, ke li restu gardanta, mi rapidis al la aŭdienca
ĉambrego, kie mi trovis, ke Lorkas Tomel kaj Tars Tarkas
sidas sur la tribuno.
Ĉapitro XII. Potenca kaptito
Kiam kun saluto mi eniris, Lorkas Tomel signis, ke
mi proksimiĝu al li. Fiksante siajn grandajn, malbelegajn
okulojn sur miajn, li diris:
”Dum nur kelkaj tagoj vi estis ĉe ni, tamen dum tiu
tempo per via braveco vi gajnis altan rangon inter ni.
Tiel estu, tamen vi ne estas unu el ni; vi ne ŝuldas lojalecon
al ni.”
”Via situacio,” li daŭrigis, ”estas stranga. Vi estas kaptito
nia, tamen vi faras ordonojn, kiujn oni devas obei.
Vi estas fremdulo, tamen vi estas ĉefulo en Tark. Vi estas
etulo, tamen vi povas mortigi grandan militiston per
unu frapo de via pugno. Kaj nun oni raportas, ke vi planas
fuĝi kun alia kaptito de alia raso, fakte, kun kaptitino,
kiu laŭ propra konteso duone kredas, ke vi estas reveninto
el la valo de Dor. Iu ajn el tiuj du akuzoj, pravigita,
sufiĉus por oficiale mortigi vin, sed ni estas justa
popolo, kaj kiam ni reiros al Tark oni laŭjure procesos
vin, se tiel ordonos nia Tal Hajus.”
”Sed,” li daŭrigis per sia sovaĝa gorĝvoĉo, ”se vi fuĝos
kun la ruĝa knabino, mi estas tiu, kiu devos respondi al
Tars Tarkas, kaj devos aŭ pruvi mian rajton ordoni, aŭ
la metalo de mia kadavro apartenos al pli kapabla viro,
ĉar tia estas la moro de la Tarkanoj.”
”Mi ne havas kverelon kun Tars Tarkas; kune ni regas
super la plej granda el la malpli grandaj komunumoj de
la verdaj homoj. Ni ne volas batali inter ni; tial, se vi
estus mortinta, Johano Carter, tio ĝojigus min. Laŭ nur
du kondiĉoj, tamen, ni rajtas mortigi vin sen ordono por
tio de Tal Hajus; aŭ en duopa batalo sindefende, se vi
atakus iun el ni, aŭ se ni trovus vin fuĝanta.”
”Pro justeco mi avertas vin, ke ni atendas unu el tiuj
du okazoj, por senigi nin de tia granda respondeco. Estas
por ni tre grave bone liveri la ruĝan knabinon en la
manojn de Tal Hajus. Ne dum mil jaroj ni Tarkanoj faris
tian bonan kapton; ŝi estas la nepino de la plej eminenta
el la ruĝaj jedakoj, nia plej granda malamiko. Nun
mi finis paroli. La ruĝa knabino diris, ke mankas al ni
humanaj sentimentoj, sed ni estas justa kaj verparola
raso. Vi rajtas foriri.”
Mi turnis min kaj forlasis la aŭdiencan ĉambregon.
Jen, do, la laboro de Sarkoja eknaskas rezultojn! Mi sciis,
ke neniu alia povus disvastigi la famon tiel rapide atingintan
la orelojn de Lorkas Tomel, kaj nun mi rememoris
la partojn de la konversacio, kiuj temis pri fuĝo kaj
pri mia deveno.
En la nuna tempo Sarkoja estis la plej maljuna kaj
fidata el la inoj de Tars Tarkas. Tiel ŝi estis tre potenca
post la trono, ĉar neniu militisto estis tiel fidata de Lorkas
Tomel kiel lia kapabla leŭtenanto, Tars Tarkas.
Tamen, anstataŭ forigi el la menso la pensojn pri
eventuala fuĝo, mia intervjuo kun Lorkas Tomel nur
koncentrigis mian tutan pensaron al la temo. Nun, pli ol
antaŭe, min impresis la urĝa neceso fuĝi rilate al Deja
Toris, ĉar mi konvinkiĝis, ke terura sorto atendis ŝin el
la manoj de Tal Hajus. Laŭ la priskribo de Solla, tiu
monstro estas enkarnigaĵo de la longaj epokoj de krueleco
kaj bruteco, el kiuj li devenis. Senkora, ruzeca, kaj
senskrupula, li estas, kontraste al la plejmulto de siaj
samrasanoj, sklavo de tiu bruta pasio, kiun la malplii
ĝanta postulo por naskado sur ilia mortanta planedo
preskaŭ tute trankviliĝis ĉe la Marsanoj.
Pensante, ke eble la diineca Deja Toris falos en la manojn
de tia tipo, mi malvarme ekŝvitis. Pli bone, se ni
konservos la amikajn kuglojn por niaj lastaj momentoj,
kiel faris tiuj kuraĝaj virinoj de mia propra lando, kiuj
mortigis sin prefere ol trafiĝi en la manojn de la indianoj.
Dum mi, plena de nigraj sentoj, vagis sur la placo,
Tars Tarkas venis el la aŭdiencejo kaj proksimiĝis al mi.
Lia sinteno al mi estis tute sama, kiel antaŭ kelkaj momentoj.
”Kie estas via loĝejo, Johano Carter?” li demandis.
”Neniun mi elektis,” mi respondis. ”Ŝajnis al mi plej
bone, loĝigi min aŭ en soleco, aŭ inter la aliaj militistoj,
kaj mi atendis okazon, peti vian konsilon. Vi bone scias,”
kaj mi ridetis nun, ”ke mi ankoraŭ ne orientigis pri ĉiuj
moroj de Tark.”
”Venu kun mi,” li ordonis, kaj kune ni iris trans la placon
al konstruaĵo kiu, ĝojige por mi, plej proksime apudis
al tiu, kiun okupis Solla kaj ŝiaj protektatoj.
”Mia loĝejo estas sur la unua etaĝo de tiu ĉi konstruaĵo,”
li diris, ”kaj la dua etaĝo ankaŭ estas plene okupata
de militistoj, sed la tria kaj la pli supraj etaĝoj estas neokupataj;
vi povas elekti inter ili.”
”Mi komprenas,” li diris, ”ke vi fordonis vian virinon
al la ruĝa kaptitino. Nu, vi ja diris, ke viaj moroj ne estas
niaj, sed vi povas batali sufiĉe bone, por povi agi laŭplaĉe,
tial, se vi volas doni vian virinon al kaptitino, tio
estas via propra afero; sed kiel ĉefulo vi necese devas
havi servistinojn, kaj laŭ niaj moroj vi rajtas elekti kelkajn
aŭ ĉiujn de la servistinoj apartenintaj al la ĉefuloj,
kies metalojn vi nun portas.”
Mi dankis al li, sed diris, ke mi povos bone farti sen
helpo, krom rilate al manĝopreparado. Li promesis sendi
al mi virinojn por tiu celo, ankaŭ por zorgi pri miaj
armiloj kaj la fabrikado de mia pafaĵo. Mi proponis, ke
ili ankaŭ alportu kelkajn el la pordormaj silkoj kaj peltoj, kiuj apartenas al mi kiel batalhavaĵo, ĉar la noktoj
estas malvarmaj, kaj proprajn mi ne posedas.
Promesinte tion fari, li foriris. Troviĝinte sola, mi supreniris
la serpentan koridoron al la supraj etaĝoj, por
serĉi taŭgan loĝejon, kaj vagis tra ĉambroj same belaj
kiel en la aliaj konstruaĵoj.
Fine mi elektis antaŭan ĉambron sur la tria etaĝo, ĉar
ĝi pliapudigis min al Deja Toris, kies loĝejo estis sur la
dua etaĝo de la plej apuda konstruaĵo, kaj subite mi ekpensis,
ke mi povos konstrui ian komunikilon, per kiu ŝi
povus signali al mi, se ŝi bezonus de mi servon aŭ protekton.
Apud mia dormejo estis banejoj, vestoĉambroj kaj
aliaj ĉambroj, entute dek. La fenestroj de la malantaŭaj
ĉambroj donis rigardon sur grandegan korton, kiu formis
centron de kvadrataĵo, farita de la konstruaĵoj, kiuj
frontis al la kvar apudaj stratoj, nun uzata por loĝigi la
diversajn bestojn, kiuj apartenas al la militistoj okupantaj
la apudajn konstruaĵojn.
La korto estis superkreskata de la flava, muskosimila
vegetaĵo, kiu kovras preskaŭ la tutan surfacon de Marso,
tamen multnombraj fontanoj, statuoj, kaj laŭbarkadoj
atestis pri la beleco de la korto en antikvaj tempoj,
kiam ĝi estis ornamata de la blondhara, ridanta popolo
kiun severaj kaj neŝanĝeblaj kosmaj leĝoj forpelis el la
hejmoj, kaj el ĉio, krom la neklaraj legendoj de iliaj idoj.
Oni povus facile bildigi al si la belegan foliaron de la
abunda Marsa vegetaĵaro, kiu iam plenigis tiun ĉi scenon
per vivo kaj koloro; la sveltajn figurojn de la belaj virinoj,
la rektstaturajn kaj gracilajn virojn; la ridantajn,
petolantajn infanojn, ĉion en sunlumo, en feliĉo, en
paco. Tiel tra epokoj de mallumo, de krueleco, de nesciaĉo,
ĝis iliaj heredaj instinktoj pri kulturo kaj humaneco
leviĝis triumfe en formo de la fina komponita raso,
kiu havas nun la hegemonion sur Marso.
Miaj pensoj abrupte rompiĝis pro la alveno de pluraj
junulinoj portantaj ŝarĝojn da armiloj, silkoj, peltoj, juveloj,
kuiriloj kaj barelojn da nutraĵo kaj trinkaĵo, inkluzive
de multe da ŝtelitaĵo el la aviadilo. Ŝajnis, ke ĉio estis
antaŭe la propraĵo de la du ĉefuloj mortigitaj de mi, kaj
tiel iĝis mia, laŭ la moroj de Tark. Laŭ mia ordono ili
metis ĉion en unu el la malantaŭaj ĉambroj, kaj foriris
por duan fojon porti ŝarĝojn, kiuj, ili informis min, kompletigis
mian posedaĵon. Ĉi foje akompanis ilin dek ĝis
dek kvin aliaj virinoj kaj junuloj, kiuj, oni diris, estis la
sekvantaroj de la du ĉefuloj.
Ne temis pri familioj, nek pri edzinoj aŭ servistoj; la
rilato estis iom strangspeca, kaj tiel malsimila al io ajn de
ni konata, ke estas malfacile priskribi ĝin. Inter la verdaj
Marsanoj ĉio estas posedata komune, krom la personaj
armiloj, ornamaĵoj, dormsilkoj kaj peltoj de la individuoj.
Nur al tiuj oni povas pretendi posedrajton, kaj eĉ
da tiuj oni ne rajtas posedi pli, ol necesas por la propra
uzo. Ĉio kroma estas tenata nur en garda rolo, kaj estas
transdonota al la pli junaj anoj de la komunumo laŭbezone.
La virinoj kaj infanoj en la sekvantaro de iu viro estas
kompareblaj al militista unuaĵo, pri kiu li diversmaniere
respondecas, ekzemple en la fakoj de instruado, disciplino,
nutrado, kaj la postuloj de ilia konstanta vagado,
kaj ilia senĉesa batalado kontraŭ aliaj komunumoj
kaj kontraŭ la ruĝaj Marsanoj. Liaj virinoj neniel estas
edzinoj. La verdaj Marsanoj ne uzas vorton, kiu havas
signifon similan al nia Tera vorto. La pariĝo ĉe ili okazas
nur pro intereso de la komunumo, kaj sen atento al la
principo de natura selekto. La konsilantaro de ĉefuloj en
ĉiu komunumo regas la aferon tiel definitive, kiel la posedanto
de ĉevalbredejo prizorgas la sciencan bredadon
de siaj bestoj por la ĝenerala plibonigo.
En la teorio la afero povas esti belsona, kiel ofte okazas
pri teorioj, sed la rezulto de la longa efektivigado de
tia nenatura moro, kune kun la fakto, ke oni taksas la
komunuman intereson al la infanoj pli grava ol tiun de
la patrino, montriĝas per la rezultantaj malvarmaj kaj
kruelaj karakteroj, kaj ilia funebreca, senhumura kaj
senama vivado.
Estas vere, ke la verdaj Marsanoj estas ekstreme ĉastemaj,
aparte de kelkaj degeneraj tipoj, kiaj Tal Hajus; sed
multe pli dezirinda estus pli egala ekvilibro de homaj
trajtoj, eĉ se rezultus ioma kaj kelkfoja erarpaŝo malĉasta.
Trovante, ke mi devas akcepti la respondecon por la
sekvantaroj, vole-nevole, mi ordonis al ili trovi loĝejon
sur la supraj etaĝoj, kaj lasi la trian etaĝon por mi. Al
unu el la knabinoj mi donis la taskon prizorgi simplan
kuiradon por mi, kaj ordonis al la aliaj repreni la diversajn
laborojn, kiujn ili antaŭe faris. Poste mi malmulte
vidis ilin, kio ne ĝenis min.
Ĉapitro XIII. La amo sur Marso
Post la batalo kontraŭ la aviadiloj, la komunumo restis
en la civito dum pluraj tagoj, ne volante fari la alhejman
marŝon ĝis ili povos esti certaj, ke la aviadilaro
ne revenos; eĉ tia militema popolo, kiel la verdaj Marsanoj,
volis eviti, ke la malamikaro trafu ilin sur la senŝirmaj
plataĵoj, malhelpatajn pro kavalkadoj de ĉaroj kaj
infanoj.
Dum nia periodo de neagemo, Tars Tarkas instruis
min pri multaj el la moroj de milito ĉe la Tarkanoj,
ankaŭ pri la arto de rajdado sur la grandaj bestoj, kiuj
portis la militistojn. La bestoj, nomataj ”toatoj,” estas
same danĝeraj kaj malbonvolaj kiel iliaj mastroj, sed
unufoje subjugitaj, ili estas sufiĉe regeblaj por servi al la
verdaj Marsanoj.
Du el tiuj bestoj iĝis miaj propraj, venantaj de la militistoj,
kies metalon mi portis, kaj baldaŭ mi povis regi
ilin same facile kiel la indiĝenoj. La metodo ne estis tre
komplika. Se la toatoj ne respondis sufiĉe rapide al la
telepatiaj instrukcioj de siaj rajdantoj, ili ricevis fortegan
frapon inter la oreloj per la tenilo de pistolo, kaj se ili
ribelemis, la frapado daŭris, ĝis ili aŭ cedis, aŭ forĵetis
siajn rajdantojn.
En ĉi lasta okazo, temis pri ĝismorta lukto inter viro
kaj besto. Se la viro sufiĉe rapide uzis la pistolon, li vivis
por denove rajdi, sed sur alia besto; se la kontraŭo
okazis, liaj virinoj kolektis lian ŝiritan korpon, kaj bruligis
ĝin laŭ la kutimo de Thark.
Mia sperto pri Ula decidigis min eksperimenti per
bonkoreco en mia eduko al la toatoj. Unue mi instruis al
ili, ke vane ili provos forĵeti min de siaj dorsoj, kaj eĉ mi
frapis ilin forte, inter la oreloj por memorigi ilin, ke mi
mastras. Poste mi grade akiris ilian fidon sufiĉe similmetode,
kiel ĉe miaj Teraj ĉevaloj. Mi ĉiam estis lerta kaj
humana pri bestoj ĝenerale, kaj pro inklino, kaj por akiri
bonajn rezultojn. Ĉiam mi povis mortigi homon, se necese,
kun malpli da bedaŭro, ol kompatindan, senkulpan
beston.
Post kelkaj tagoj miaj toatoj mirigis la tutan komunumon.
La bestoj sekvis min kiel hundoj, frotante siajn
grandajn nazojn al mia korpo por montri sian amemon,
kaj respondante al ĉiu mia voko kun rapideco kaj obeemo,
pro kiuj la Marsaj militistoj atribuis al mi ian Teran
kapablon nekonatan sur Marso.
”Kiamaniere vi sorĉis ilin?” demandis Tars Tarkas en
iu posttagmezo, kiam li estis vidinta min meti mian brakon
en la faŭkon de unu el miaj toatoj, kiu estis kojnuminta ŝtonpecon inter du dentojn dum ĝi manĝis la mukosimilan
vegetaĵon en nia korto.
”Per bonkoreco,” mi respondis. ”Sciu, Tars Tarkas, la
molaj sentimentoj havas valoron, eĉ por militisto. En
kriztempo de batalo, kiel ankaŭ dum marŝado, mi scias,
ke miaj toatoj obeos ĉiun ordonon mian, kaj tial mia batala
kapablo estas pligrandigita, kaj mi estas pli bona
militisto, ĉar bonkora mastro. La aliaj militistoj trovus
avantaĝon por si, kiel ankaŭ por la komunumo, se ili
alprenus ĉirilate miajn metodojn. Vi mem ja diris antaŭ
kelkaj tagoj, ke la bestoj, pro la necerteco de siaj humoroj,
ofte ŝanĝas venkojn al malvenkoj, pro emo, en krizaj
momentoj de la batalo, forĵeti kaj ŝiri siajn rajdantojn.”
”Montru al mi, kiel vi atingas tiajn rezultojn,” estis la
sola respondo de Tars Tarkas.
Tial mi klarigis la tutan sistemon, laŭ kiu mi dresis la
bestojn, kaj poste li igis min ripeti ĉion antaŭ Lorkas
Tomel kaj la kunvenigitaj militistoj. Tio estis la komenco
de nova vivo por la kompatindaj bestoj, kaj antaŭ ol
mi forlasis la komunumon de Lorkas Tomel, mi povis
kun kontento rigardi al tute bone regebla kaj obeema
bestaro. La preciziga kaj rapidiga efiko al la milita klopodo
estis tiel rimarkinda, ke Lorkas Tomel donacis al
mi pezan oran maleolumon de sia propra kruro, kiel signon
de sia ŝato al mia servo.
En la sepa tago post la batalo kontraŭ la aviadiloj ni
denove ekmarŝis al Tark, post decido de Lorkas Tomel,
ke malaperis ĉia verŝajneco de nova atako.
Dum la tagoj tuj antaŭ nia foriro mi malmulte renkonti
ĝis kun Deja Toris, ĉar Tars Tarkas multe okupis
min pro miaj lecionoj pri Marsa milito, ankaŭ mi okupi
ĝis per dresado de miaj toatoj. Kiam mi kelkfoje vizitis
ŝian loĝejon, ŝi estis for, promenante sur la stratoj
kun Solla, aŭ esplorante la konstruaĵojn apud la placo.
Mi estis avertinta ilin ne vagi malproksime de la placo,
pro la blankaj simiegoj, kies sovaĝecon mi konis tiel
bone. Tamen, ĉar Ula ĉiam akompanis ilin kaj Solla estis
bone armita, ne estis granda kaŭzo por timo.
En la vespero antaŭ nia foriro mi vidis ilin alproksimi
ĝi laŭ unu el la grandaj avenuoj kondukantaj en la
placon de oriente. Mi aliris por renkonti ilin, kaj dirante
al Solla, ke mi akceptos respondecon pri la gardado
de Deja Toris, mi ordonis, ke ŝi reiru al sia loĝejo por iu
komisieto. Mi havis ŝaton kaj fidon al Solla, sed ial deziris
esti sola kun Deja Toris, kiu simbolis por mi ĉion
sur mia Tero de agrabla kaj simpatia kunuleco. Ŝajnis
esti inter ni ligiloj de komuna intereso tiel fortaj, kvazaŭ
ni naskiĝis sub la sama tegmento, anstataŭ sur apartaj
planedoj, rapidegantaj tra la spaco malproksime unu de
la alia je preskaŭ kvindek milionoj da mejloj.
Mi estis certa, ke ŝi partoprenas miajn sentojn, ĉar
kiam mi alproksimiĝis, la esprimo de kompatinda senespero
forlasis ŝian simpatian vizaĝon, donante lokon al
rideto de bonveniga ĝojo, dum ŝi metis sian dekstran
maneton sur mian maldekstran ŝultron, laŭ la salutkutimo
ruĝMarsana.
”Sarkoja diris al Solla, ke vi iĝis vera ano de Tark,” ŝi
diris, ”kaj ke de nun mi ne pli ofte vidos vin, ol la aliajn
militistojn.”
”Sarkoja estas grandega mensogulino,” mi respondis,
”malgraŭ la Tarkana fanfarono pri absoluta verdiremo.”
Deja Toris ridis. ”Mi sciis, ke eĉ fariĝinte ano de la
komunumo, vi restos amiko mia. Ekzistas sentenco en
Barsumo, ke militisto povas ŝanĝi sian metalon, sed ne
sian koron.”
”Miaopinie,” ŝi daŭrigis, ”ili provis apartigi nin, ĉar
kiam ajn vi ne deĵoris, iu el la pli maljunaj virinoj el la
sekvantaro de Tars Tarkas serĉis ian pretekston por forigo
de mi kaj Solla, ili devigis min labori en la kavernoj
sub la konstruaĵoj, por miksi ilian teruran radiuman pulvoron,
kaj fabriki ilian pafaĵon. Ĉu vi rimarkis, ke iliaj
kugloj eksplodas, kiam ili ekfrapas? Nu, la maldiafana,
ekstera kovraĵo rompiĝas pro la ekfrapo, malkovrante
vitran cilindron, preskaŭ solidon, en kies antaŭa parto
estas ereto de radiuma pulvoro. En la momento, kiam la
sunlumo, eĉ difuza, trafas tiun pulvoron, ĉi tio eksplodas kun forto, kontraŭ kiu nenio povus kontraŭstari. Se
iam vi vidos noktan batalon, vi rimarkos la mankon de
tiaj eksplodoj, sed en la posta mateno aŭdigos ĉie la
eksplodoj de pafaĵoj el la antaŭa nokto. Kutime, tamen,
oni dumnokte uzas seneksplodajn pafaĵojn.”
Malgraŭ tio, ke la klarigo de Deja Toris pri tia mirinda
fenomeno de Marsa milito min tre interesis, pli multe
tuŝis min en la momento la problemo pri ilia traktado al
ŝi. Ne estis suprize, ke ili tenas ŝin for de mi, sed tio ja
kolerigis min, ke ili devigas ŝin al danĝera kaj severa laboro.
”Ĉu iam ili traktis vin kruele aŭ malhonorige, Deja
Toris?” mi demandis, sentante, ke la varmega sango de
miaj praavoj saltas en miaj vejnoj, dum mi atendis ŝian
respondon,
”Nur en tre etaj aferoj, Johano Carter,” ŝi respondis,
”neniel dolorige, krom al mia memestimo. Ili scias, ke mi
estas idino de dek mil jedakoj, ke eblas konstati la Union
seninterrompan de mia deveno de la konstruinto de la
unua granda akvovojo, kaj ili, kiuj ne konas eĉ siajn patrinojn,
estas ĵaluzaj pri mi. En la koro ili abomenas siajn
sortojn, kaj tial spitas min, kiu simbolas ĉion, kion ili ne
havas, ĉion, kion ili plej avidas kaj ne povas akiri. Ni
kompatu ilin, mia ĉefulo, ĉar eĉ se ili mortigos nin, ni
povas doni al ili kompaton; ni estas pli grandanimaj ol
ili, kaj ili scias tion.”
Se mi komprenus la signifon de tiuj vortoj, ”mia ĉefulo,”
uzitaj de ruĝMarsanino al viro, mi ricevus la plej
grandan surprizon de mia vivo, sed mi ne komprenis
tiam, nek dum multaj monatoj poste. Jes, mi devis ankoraŭ
multon lerni sur Barsumo.
”Jes, Deja Toris, verŝajne estos plej saĝe, se ni kliniĝos
antaŭ nia sorto kiel eble plej bonmiene; tamen mi esperas,
ke mi ĉeestos mem, kiam proksimfoje iu ajn Marsano,
verda, ruĝa, bruna aŭ purpura, kuraĝaĉos eĉ kuntiri
la brovojn je vi, mia princino.”
Deja Toris tenis la spiron pro miaj lastaj vortoj, kaj
rigardis al mi per grandiĝintaj okuloj. Post stranga etrido,
kiu donis sorĉajn kavetojn al la anguloj de ŝia buŝo,
ŝi skuis la kapon kaj elkriis: ”Kia infano! Granda militisto,
kaj tamen fuŝpaŝanta infaneto!”
”Kiel mi misparolis?” mi demandis, tre perpleksita.
”Iun tagon vi scios, Johano Carter, se ni vivos; sed mi
ne rajtas klarigi al vi. Kaj mi, filino de Mors Kajak, filo de
Tardos Mors, sen kolero mi aŭskultis,” ŝi parolmeditis.
Tiam ŝi ĵetis sin en unu el siaj gajaj, feliĉaj, ridaj humoroj,
priŝercante min pri mia braveco kiel militisto de
Tark, kontraste kun mia natura bonkoremo. ”Mi supozas,
ke se akcidente vi vundus malamikon, vi portus lin
al via hejmo kaj flegus lin al resaniĝo!”
”Ĝuste tion ni faras sur Tero, almenaŭ inter civilizitaj
homoj.”
Tio denove ridigis ŝin. Ŝi ne povis kompreni la aferon,
ĉar malgraŭ sia dolĉa kaj virineca bonkoremo, ŝi tamen
estis Marsanino, kaj sur Marso la sola bona malamiko
estas morta malamiko; ĉiu morta malamiko signifas
tiom pli da dividotaĵo inter la vivantoj.
Mi tre scivolis, kion mi diris aŭ faris por tiel maltrankviligi
ŝin antaŭ kelkaj momentoj, kaj tial mi provis persvadi
ŝin al klarigo.
”Ne,” ŝi diris, ”sufiĉas, ke tiel vi parolis, kaj tiel mi aŭskultis.
Kaj kiam vi scios, Johano Carter, kaj se mi estos
mortinta, kiel verŝajne mi estos antaŭ ol la pli malproksima
luno ĉirkaŭiros ĉirkaŭ Barsumo ankoraŭ dek du
foje, memoru, ke mi aŭskultis kaj ke mi ridetis.”
Ŝia tuta parolo estis galimatio por mi, sed ju pli mi
petegis ŝin klarigi, des pli ŝi rifuzis, tiel ke fine mi senespere
ĉesis.
Jam la tago cedis al nokto, kaj dum ni vagis laŭ la
granda avenuo lumigita de la du lunoj de Barsumo, dum
Tero rigardis al ni per siaj lumverdaj okuloj, ŝajnis kvazaŭ
ni estas solaj en la universo. Kaj certe mi estis kontenta,
ke tiel estis.
La malvarmo de la Marsa nokto estis trafanta nin, kaj
forigante miajn silkojn mi ĵetis ilin sur la ŝultrojn de Deja
Toris. Kiam mia brako momente restis sur ŝi, mi sentis
tian vibron tra tuta mia korpo, kian kaŭzis al mi neniu
alia homo. Kaj ŝajnis al mi, ke ŝi ete klinis sin al mi; sed
pri tio mi ne povis esti certa. Mi certe sciis nur, ke kiam
mia brako restis sur ŝia ŝultro pli longe ol necesis por
ordigi la silkojn, ŝi ne fortiris sin, nek parolis. Kaj tiel,
silente, ni promenis sur la surfaco de mortanta mondo,
dum en la brusto de almenaŭ unu el ni naskiĝis tio, kio
estas plej antikva, tamen ĉiam nova.
Mi amis sin. La tuŝo de mia brako sur ŝian nudan ŝultron
komprenigis tion al mi, kaj mi sciis, ke dekomence
mi amis ŝin, jam de la momento, kiam niaj okuloj renkonti
ĝis tiun unuan fojon en la placo de la mortinta civito
Korad.
Ĉapitro XIV. Duelo ĝismorta
Mia unua impulso emigis min deklari al ŝi mian
amon, poste mi pensis pri la senpoveco de ŝia situacio,
kaj ke mi sola povas malpezigi la ŝargojn de ŝia
kaptiteco kaj protekti ŝin iomete kontraŭ la miloj da heredaj
malamikoj, kiujn ŝi devos renkonti, kiam ni alvenos
al Tark. Mi ne povis riski aldonon al ŝia doloro aŭ
ĉagreno, deklarante amon, kiun ŝi probable ne reciprokas.
Se mi estus tiel nediskreta, ŝia situacio iĝus eĉ pli
neeltenebla ol nun. La fina argumento, kiu sigelis miajn
lipojn estis do, ke eble ŝi sentos, ke pro ŝia senpoveco mi
faras avantaĝon por mi por influi ŝian decidon.
”Kial vi estas tiel kvieta, Deja Toris?” mi demandis.
”Eble vi preferus retroiri al Solla kaj al via loĝejo.”
”Ne,” ŝi flustris, ”tie ĉi mi estas feliĉa. Mi ne scias, kial
mi estas ĉiam tiel feliĉa kaj kontenta, kiam vi, Johano
Carter, fremdulo, estas kun mi; sed en tiuj momentoj
ŝajnas al mi, ke mi estas en sekureco, ke kun vi mi baldaŭ
hejmeniros al la kortego de mia patro, kaj sentos
liajn fortajn brakojn ĉirkaŭ mi, kaj la larmojn kaj kisojn
de la patrino sur miaj vangoj.”
”Ĉu, do, la homoj sur Barsumo scias kisi?” mi demandis,
kiam ŝi klarigis la uzitan vorton, post peto mia.
”Gepatroj, kaj gefratoj, jes. Kaj,” ŝi aldonis penseme
kaj kviete, ”geamantoj.”
”Kaj vi, Deja Toris, havas gepatrojn, kaj gefratojn?”
”Jes.”
”Kaj… amanton?”
Ŝi silentis, kaj mi ne kuraĝis ripeti la demandon.
”La viro inter ni Barsumanoj,” ŝi fine diris, ”ne faras
intimajn demandojn al virinoj, krom al ŝia patrino, aŭ al
la virino, kiun li pribatalis kaj gajnis.”
”Sed mi batalis —— ” mi ekdiris, kaj poste volis, ke
mia lango estu eltranĉita, ĉar ŝi turnis sin eĉ antaŭ ol mi
ĉesis paroli. Fortirante miajn silkojn de sia ŝultro ŝi eltenis
ilin al mi, kaj sen paroli, kun alte tenata kapo, ŝi paŝis
kun mieno de reĝino al la placo kaj sia loĝejo.
Mi ne provis sekvi ŝin, krom por certigi min, ke ŝi
bone atingis la konstruaĵon. Mi ordonis al Ula, ke ĝi
akompanu ŝin, kaj senkonsola mi eniris la propran domon.
Mi sidis tie dum horoj sur miaj silkoj, kolera kontraŭ
mi mem, kaj meditis pri la strangaj ludoj de la sorto
je ni, kompatindaj homoj.
Jen, do, la amo! Mi evitis ĝin dum ĉiuj jaroj, en kiuj mi
vagadis en kvin kontinentoj kaj iliaj oceanoj. Malgraŭ
belaj virinoj kaj oportunaj momentoj, malgraŭ duondeziro
por la amo kaj konstanta serĉado de mia idealo,
tio okazis, ke fine mi enamiĝis freneze kaj senespere al
virino el alia planedo, virino de speco eble simila, sed ne
identa, al mia. Al virino elkovita el ovo, virino kies vivdaŭro
eble estos miljara, virino kies raso havis strangajn
morojn kaj kutimojn, virino kies esperoj, plezuroj, kriterioj
pri virto kaj malvirto, entute kies ĉiuj ecoj povus esti
tiel malsimpatiaj al mi, kiel tiuj de la verdaj Marsanoj.
Jes, mi estis malsaĝulo, sed mi estis amanto, kaj eĉ se
mi suferis pli ol iam dum la vivo, mi ne volis, ke estu alie,
eĉ por ĉiuj riĉaĵoj sur Barsumo. Tia estas la amo, kaj tiaj
estas amantoj, ĉie kie ekzistas la amo.
En mia vido, Deja Toris simbolis ĉion perfektan, ĉion
virtan, belan kaj noblan. Tion mi kredis el la profundo
de mia koro, funde de mia animo, en tiu nokto en
Korad, kiam mi sidis sur miaj silkoj dum la pli proksima
luno de Barsumo kuris tra la okcidenta ĉielo al la
horizonto kaj lumigis la mozaikojn de mia antikva ĉambro,
orajn, marmorajn kaj juvelitajn. Kaj tion mi kredas
hodiaŭ, dum mi sidas ĉe la skribotablo en mia ĉambreto,
rigardante al la rivero Hudson. Dudek jaroj intervenis;
dum dek el ili mi vivis kaj batalis por Deja Toris kaj
por ŝia popolo, kaj dum dek el ili mi vivis per la memoro
pri ŝi.
En la frumateno de la tago, kiam ni ekiris al Tark, estis
klaraere kaj varme, kiel kutime sur Marso, krom dum la
ses semajnoj, kiam la neĝo degelas ĉe la polusoj. Mi serĉis por Deja Toris en la amaso de forirantaj ĉaroj, sed ŝi
turnis la ŝultron al mi, kaj mi povis vidi la ruĝiĝon sur
ŝiaj vangoj. Malsaĝe mi silentis, kiam eblis al mi pledi
senscion pri mia kulpo, almenaŭ la gravecon de ĝi, kaj
tiel efektivigi almenaŭ duonan reakordiĝon.
Mia devosento ordonis, ke mi prizorgu ŝian komforton,
tial mi rigardis en ŝian ĉaron kaj rearanĝis ŝiajn silkojn
kaj peltojn. Farante tion, mi rimarkis kun terursento,
ke ŝi estas ligita per ĉenaro sur la maleolo al la flanko
de la ĉaro.
”Kion signifas tio?” mi kriis al Solla.
”Sarkoja opiniis, ke plej bone estos fari tion,” ŝi respondis,
montrante per la vizaĝesprimo sian malaprobon
pri la faritaĵo.
Ekzamenante la ĉenaron mi vidis, ke ĝi estas fiksita
per granda risorta ŝloso.
”Kie estas la ŝlosilo. Solla? Donu al mi.”
”Sarkoja portas ĝin, Johano Carter,” ŝi respondis.
Mi turnis min sen plua parolo kaj iris al Tars Tarkas,
al kiu mi fortege esprimis min kontraŭ la nenecesaj kaj
kruelaj humiligoj, kiujn oni trudadas al Deja Toris.
”Johano Carter,” li respondis, ”se iam vi kaj Deja Toris
fuĝos, tio okazos dum tiu ĉi vojaĝo al Tark. Ni scias,
ke vi ne fuĝos sen ŝi. Vi montris, ke vi estas bravega batalanto,
kaj ni ne volas kateni vin, do, ni tenas vin ambaŭ per la plej facilaj rimedoj, kiuj samtempe estos sekuraj.
Mi finis paroli.”
Mi konstatis tuj la konsekvecon de lia argumento, kaj
sciis, ke estus senutile kontraŭbatali lian decidon, sed mi
petis, ke oni forprenu de Sarkoja la ŝlosilon, kaj ordonu
al ŝi estonte ne ĝeni al kaptitinon.
”Tiom, Tars Tarkas, faru por mi, reciproke por tiu
amikeco kiun, konfesinde, mi sentas por vi.”
”Amikeco?” li respondis. ”Ne ekzistas tia afero, Johano
Carter. Tamen, via volo estu. Mi ordonos al Sarkoja,
ke ŝi ne plu genu la knabinon, kaj mi mem gardos la ŝlosilon.”
”Krom se vi volas, ke mi mem akceptu la respondecon,”
mi diris, ridetante.
Li rigardis al mi longe kaj intenceme antaŭ ol paroli.
”Se vi donus al mi vian honorvorton, ke nek vi nek
Deja Toris provos fuĝi ĝis post kiam ni atingos la kortegon
de Tal Hajus, vi povus ricevi la ŝlosilon kaj ĵeti la
ĉenaron en la riveron Iss.”
”Pli bone estos, se vi mem gardos la ŝlosilon, Tars Tarkas,”
mi respondis.
Li ridetis, kaj plu ne parolis, sed tiun nokton, kiam ni
haltis por tranokti, mi vidis lin malligi per propraj manoj
la katenojn de Deja Toris.
Malgraŭ lia tuta malvarma kruelemo, troviĝis en Tars
Tarkas trajto homeca, kiun li ĉiam penis subpremi. Ĉu ĝi
estis restaĵo de ia homa instinkto, reveninta de ia praavo
por hanti lin pri la abomeneco de la moroj de lia popolo?
Kiam mi iris al la ĉaro de Deja Toris, mi pasis apud
Sarkoja, kaj ŝia nigra, veneneca rigardo al mi estis ja la
plej dolĉa el balzamoj. Kiom ŝi malamis min!
Post kelkaj minutoj mi vidis ŝin parolanta kun iu militisto
nomata Zad — grandstatura, fortika krudulo, kiu
tamen neniam sukcesis mortigon inter la ĉefuloj, kaj tial
estis ankoraŭ omad, tio estas, viro kun nur unu nomo;
duan nomon li povis gajni nur kune kun la metalo de iu
ĉefulo. Tio estis la moro, per kiu mi rajtis elekti el la nomoj
de la du ĉefuloj mortigitaj de mi; fakte, iuj militistoj
jam nomis min Dolar Sojat, kunigante la du familiajn
nomojn de la mortigitoj.
Dum Sarkoja parolis kun Zad, li kelkfoje rigardis al
mi, dum ŝajne ŝi volis forte persvadi lin al ia agado. Tiutempe
mi malmulte atentis la aferon, sed la postan tagon
mi havis bonan kaŭzon por rememori, kaj konstati
la profundecon de la malamo de Sarkoja, kaj la ekstremaj
rimedoj, kiujn ŝi kapablas uzi por venĝi sin kontraŭ
mi.
Deja Toris denove emis eviti min en tiu vespero; malgraŭ
tio, ke mi diris ŝian nomon, ŝi nek respondis, nek
konfesis per plej eta palpebrumo, ke ŝi konstatas mian
ekziston. En tiaj cirkonstancoj mi agis kiel agus plej multaj amantoj; mi provis komunikiĝi kun ŝi per komuna
intimulo. Mi alparolis al Solla en alia parto de la tendarejo.
”Kio estas pri Deja Toris? Kial ŝi rifuzas paroli al mi?”
Solla mem ŝajnis perpleksata, kvazaŭ tiaj strangaj sintenoj
de du homoj estus tute ekster ŝia kompreno, kiel
fakte ili ja estis.
”Ŝi diras, ke vi kolerigis ŝin, kaj nur tion ŝi konsentas
diri, krom ke ŝi estas filino de jedulo, kaj nepino de jedakulo,
kaj tamen estas humiligita de ulaĉo, kiu ne povus
poluri la dentojn de la sorako de ŝia avino.”
”Kaj kio estas sorako, Solla?” mi demandis post iom
da pripenso pri ŝia raporto.
”Eta besto, tiel granda kiel mia manplato, por la ruĝaj
Marsaninoj ili estas ludbestoj.”
Ne kapabla poluri la dentojn de la sorako de ŝia avino!
Evidente estis, ke Deja Toris tre malalte taksas min; tia
estis mia penso. Cetere, la parolturno ridigis min; ĝi tiel
similis nian frazon, ”ne taŭga eĉ por poluri ŝiajn ŝuojn,”
ke mi sentis nostalgion. Kaj subite ekestis en mia menso
pensaro tute nova. Mi komencis scivoli, kion miaj
propraj familianoj faras en la hejmo. Dum multaj jaroj
mi ne renkontis ilin. En la ŝtato Virginio troviĝis familio
kun la nomo Carter, kiu estis parenca al mi; oni diris,
ke mi estas praonklo ilia. Ie ajn mi povis bone ŝajnigi
min, laŭ aĝo, inter dudek kvin kaj tridek, kaj tio ŝajnis al
mi ĉiam kiel eble plej malkongrua, esti praonklo, ĉar
miaj pensoj kaj sentoj estis kvazaŭ de knabo. En la familio
estis du infanetoj, kiujn mi tre amis, kiuj siavice kredis,
ke en la tuta mondo neniu estas tiel ŝatinda, kiel ilia
onklo Joĉjo; mi povis vidi ilin klare, dum mi staris tie sub
la lunlumita ĉielo de Barsumo, kaj mi sopiris al ili, kiel
neniam antaŭe mi sopiris al ajnaj homoj. Laŭ temperamento
vagulo, mi neniam estis plene kompreninta la
veran signifon de la vorto ”hejmo”, sed la grandega salono
de la familio Carter estis ĉiam simbolinta por mi
ĉion, kion mi povis kompreni pri hejmeco, kaj nun mia
koro turnis sin al ĝi, for de la malvarmaj kaj malamikaj
popoloj, inter kiuj mi trovis min.
Ja estas vere, ke ankaŭ Deja Toris malestimas min! Mi
estas por ŝi ulaĉo ne taŭga eĉ por poluri la dentojn de la
kato de ŝia avino.
Poste la humura flanko de la afero trafis mian menson,
kaj ridante mi prenis miajn silkojn kaj peltojn kaj
dormis sur la lunlumita tero la dormon de laca kaj sana
militisto.
Ni ekiris en la proksima mateno je frua horo, kaj dum
la marŝado haltis nur unufoje antaŭ la nokto. Nur du
epizodetoj interrompis la tedan tagon. Ĉirkaŭ tagmezo
ni vidis, malproksime je nia dekstro, ion kio evidente
estas kovilo, kaj Lorkas Tomel ordonis al Tars Tarkas, ke
li priesploru ĝin. Tiu ĉi grupigis dekon da militistoj,
inkluzive de mi, kaj ni kuris transen al la velurtapiŝo de
musko, ĝis la eta enfermaĵo.
Ja estis kovilo, sed la ovoj estis tre malgrandaj, kompare
kun tiuj, kiuj estis elkoviĝantaj en la tempo de mia
alveno sur Marson.
Tars Tarkas deiĝis de sia besto, kaj detale ekzamenis
la enfermaĵon. Fine li anoncis, ke ĝi apartenas al la verdaj
homoj de Varhun, kaj ke la cemento, per kiu oni faris
la finan fermon, apenaŭ estas seka.
”Ili estas antaŭ ni je nur unutaga marŝado,” li elkriis,
kun batalema lumo saltanta en la okuloj.
La laboro pri la kovilo ja ne okupis multan tempon. La
militistoj rompis la eniron, kaj du el ili, enrampinte, baldaŭ
per siaj mallongaj glavoj detruis ĉiujn ovojn. Resuri
ĝinte sur niaj bestoj, ni rapide realiĝis al la kavalkado.
Dum ni rajdis, mi kaptis la okazon demandi al Tars
Tarkas, ĉu la Varhunanoj, kies ovojn ni detruis, estas pli
malgranda popolo laŭ staturo ol liaj Tarkanoj.
”Mi rimarkis, ke iliaj ovoj estas pli malgrandaj ol tiuj
en via kovilo,” mi aldonis.
Li klarigis, ke la ovoj estis ĵus metitaj en la kovilon, kaj
estus kreskintaj, same kiel ĉiuj verdMarsanaj ovoj, dum
la kvin jaroj en la kovilo, ĝis la grando de tiuj, kiujn mi
vidis dum mia unua tago sur Barsumo. Tio ja estis interesa,
ĉar ĉiam estis enigme por mi, ke la verdMarsaninoj,
kvankam grandstaturaj, povis krei la grandegajn
ovojn, el kiuj venas infanoj altaj je pli ol metro. Fakte, la
ĵus demetita ovo estas nur iom pli granda ol ordinara
ansera ovo, kaj ĉar ĝi komencas kreski nur kiam ĝi estas
trafita de la sunlumo, la ĉefuloj malmulte devas labori
por porti centojn da ili, unuope, de la konservaj kavernoj
ĝis la koviloj.
Baldaŭ post la epizodeto pri la ovoj de la Varhunanoj
ni haltis por doni ripozon al niaj rajdbestoj, kaj dum la
halttempo okazis la dua interesa afero. Mi estis okupata
pri transigo de miaj rajdtukoj de unu toato al alia (mi
kutimis dividi inter ili la laboron de la tago), kiam Zad
alproksimiĝis, kaj sen ajna parolo frapegis mian toaton
per sia glavo.
Ne necesis por mi lernolibro pri verdMarsana etikedo
por scii la ĝustan respondon. Fakte, mi estis tiel kolerega,
ke apenaŭ mi ne tiris mian pistolon por tiumomente
mortigi lin; sed li staris preta kun sia longa glavo,
kaj mi povis eliĝi nur similan armilon mian, por renkonti
lin en justa batalo per la speco de armilo elektita de li.
Ankaŭ oni rajtas uzi malpli potencan armilon, ol tiu
elektita; do, mi rajtis uzi mian mallongan glavon, mian
ponardon, mian hakilon, aŭ se mi volus miajn pugnojn,
nur mi ne rajtis uzi pulvopafilon aŭ lancon, dum li tenas
nur glavon.
Mi elektis armilon similan al lia, ĉar mi sciis, ke li estas
fiera pri sia kompetenteco pri ĝi, kaj mi volis, se mi venkus lin, venki per lia preferata armilo. La batalo, kiu
okazis, longe daŭris, kaj malfruigis je tuta horo nian remarŝadon.
La tuta komunumo ĉirkaŭis nin, lasante liberan
spacon de tridek metroj laŭ diametro por nia batalo.
Zad unue alkuregis min fojon post fojo, kiel bovo alkuregus
lupon, sed mi estis tro rapida kontraŭ li, kaj ĉiufoje
mi flankenpaŝis de liaj alkuroj, kaj lasis lin ekpuŝi sin
preter min, pikante lian brakon aŭ kruron per mia glavo.
Baldaŭ li estis sanganta el seso da vundetoj, sed mi
ne povis trovi okazon fari gravan pikegon. Tiam li ŝanĝis
taktikon, batalante singardeme kaj lerte, kaj penis science
fari tion, kion li ne sukcesis fari per kruda forto. Mi
konfesu, ke li estis brila uzanto de la glavo, kaj nur mia
pli granda eltenemo kaj mia pli granda facilmoveco (pro
la malplia gravito sur Marso) ebligis al mi tiel brave kontraŭstari
lin.
Ni movigis laŭ cirkloj dum kelka tempo, sen multe
difekti unu la alian, dum la longaj, rektaj, kudrilsimilaj
glavoj brilis en la sunlumo, kaj tintis en la silento, kunfrapi
ĝante je ĉiu efika deturno. Fine Zad, konstatante, ke
li laciĝis pli multe ol mi, evidente decidis alproksimiĝi
kaj fini la batalon.
En la momento, kiam li alkuregis min, blindiga lumbrilo
trafis miajn okulojn. Mi ne povis vidi lian alproksimi
ĝon, kaj povis nur senrigarde salti flanken, penante fuĝi la grandan klingon, kiun image mi jam povis senti
en mia korpo. Ŝajnis, ke mi nur parte sukcesas, ĉar
pika doloro sentigis sin en mia maldekstra ŝultro; sed
subite mi vidis ion, kio bone rekompencis la vundon
kaŭzitan de mia dummomenta blindeco.
Sur la ĉaro de Deja Toris staris tri homoj, rigardantaj
la batalon super la kapoj de ĉiuj Tarkanoj. Ili estis Deja
Toris, Solla kaj Sarkoja, kaj kiam mia forflugema rigardo
trafis ilin, prezentiĝis eta bildo, kiu restos gravurita
en mia menso ĝis la tago de mia morto. Dum mia rigardo,
Deja Toris turnis sin al Sarkoja kun la furiozeco de
juna tigrino, kaj frape forigis ion el ŝia suprenlevita mano,
ion, kio brilis en la sunlumo, dum ĝi turniĝe falis al
la tero. Tiumomente mi eksciis, kiel mi blindiĝis en tiu
kriza momento de la batalo, kaj kiel Sarkoja trovis rimedon
por mortigi min, sen mem fari la mortigan agon.
Ion alian mi vidis ankaŭ, ion, kio preskaŭ perdigis al mi
la vivon ĝuste tiam kaj tie, ĉar ĝi por ereto da tempo forgesigis
min pri mia kontraŭulo.
Kiam Deja Toris frape forigis la speguleton el la mano
de Sarkoja, tiu ĉi, kun vizaĝo aĉkolora pro malamo kaj
kolero, eligis ponardon kaj frapis fortege al Deja Toris;
kaj tiumomente Solla, nia kara kaj fidela Solla, saltis inter
ilin. Mi vidis la ponardegon iranta al ŝia protektanta
brusto.
Mia kontraŭbatalanto reatakis min, kaj mi devis redoni
al li mian intereson, sed mia menso apenaŭ atentis la
batalon. Ni fojon post fojo kuris furioze unu al la alia.
Subite, sentante ke la pinto de lia glavo estas ĉe mia brusto,
kaj ne estas deturnebla, mi ĵetis min al li kun etendita
glavmano kaj per la tuta pezo de mia korpo, decidinte,
ke mi ne mortos sola. Mi sentis la ŝtalon ŝire penetri
mian bruston, ĉio iĝis nigra antaŭ mi, mia kapo turni
ĝis, kaj la genuoj cedis sub mi.
Ĉapitro XV. Solla rakontas al mi sian historion
Kiam la konscio revenis al mi (baldaŭ mi sciis, ke mi
kuŝis dum nur momento) mi saltis al miaj piedoj
por serĉi mian glavon. Mi trovis ĝin, profundigita ĝis la
tenilo, en la verda brusto de Zad, kiu kuŝis morta sur la
okra musko de la antikva marfundo. Kiam mi ree posedis
ĉiujn miajn sensojn, mi trovis, ke lia glavo trapikas
mian maldekstran bruston, sed nur tra la karno kaj muskoloj
kovrantaj miajn ripojn, eniranta apud la centro de
la brusto kaj eliranta sub la ŝultro. Evidente estis, ke
kiam mi ĵetis min al li mi iom flankenturnis min, tiel ke
lia glavo iris nur sub la muskolojn, farante vundon doloran,
sed ne danĝeran.
Eltirante la klingon el mia korpo mi samtempe reprenis
la mian, kaj turnante la dorson al lia malbela kadavro
mi ekiris, malsana, dolorplena kaj naŭzita, al la ĉaroj
portantaj mian sekvantaron kaj posedaĵon. Brueto de
Marsa aplaŭdo salutis min, sed ĝi ne interesis min.
Sanganta kaj malforta, mi atingis miajn virinojn, kiuj,
alkutimitaj al tiaj aferoj, kuracis miajn vundojn, aplikante
la mirindajn kuracilojn, kiuj kaŭzas, ke nur la plej severegaj vundoj montriĝas mortigaj. Donu al Marsa virino
plej etan eblecon por kuraco, kaj la morto devas fuĝi.
Baldaŭ ili tiel flikis mian korpon, ke krom malforteco
pro sangelfluo kaj iom da doloro ĉirkaŭ la vundo, mi
malmulte suferis pro glavpiko, kiu kun Tera kuracado
certe estus kuŝiginta min dum pluraj tagoj.
Tiel baldaŭ, kiel la virinoj finis sian laboron, mi rapidis
al la ĉaro de Deja Toris, kie troviĝis mia kompatinda
Solla kun la brusto ĉirkaŭvolvita de bandaĝoj. Ŝajnis
tamen, ke ŝi ne multe suferis pro la atako de Sarkoja,
kies ponardo estis trafinta la randon de unu el la metalaj
brustornamaĵoj de Solla, kaj, tiel deturnita, faris nur
negravan karnvundon,
Kiam mi alproksimiĝis, mi trovis Deja Toris kuŝanta
sur siaj silkoj kaj peltoj, kaj ŝian sveltan korpon skuata
de plorspasmoj. Ŝi ne rimarkis mian ĉeeston, nek aŭdis
min paroli kun Solla, kiu staris iomdistance de la ĉaro.
”Ĉu ŝi estas vundita?” mi demandis al Solla, montrante
per la kapo al Deja Toris.
”Ne,” ŝi respondis, ”ŝi pensas, ke vi mortis.”
”Kaj ke de nun estos neniu por poluri la dentojn de la
sorako de ŝia avino?” mi demandis, ridetante.
”Miakrede vi malprave juĝas ŝin, Johano Carter,” diris
Solla. ”Mi ne komprenas viajn agmanierojn, nek ŝiajn,
sed mi estas certa, ke la nepino de dek mil jedakoj neniam
estus tiel ĉagrenita pro la morto de iu, kiun ŝi taksas sub sia digno, aŭ pro iu, kiu ne havas plej grandan
pretendon al ŝia amo. Ili estas fiera raso, sed justa, kiel
ĉiuj Barsumanoj, kaj sendube vi multe ĉagrenis ŝin por
kaŭzi, ke ŝi malatentas vin, kiam vi vivas, sed funebras
pri vi, kiam vi estas morta.”
”Malofte oni vidas plorojn sur Barsumo,” ŝi daŭrigis,
”kaj estas malfacile por mi fari interpreton pri ili. Nur
dufoje en mia tuta vivo mi vidis iun plori; la unuan fojon
oni ploris pro ĉagreno, la duan fojon pro kolerego.
Unue, mia patrino, multajn jarojn antaŭ ol oni mortigis
sin; due, Sarkoja, kiam hodiaŭ oni fortiris ŝin de mi. ”
”Via patrino!” mi ekkriis, ”sed certe. Solla, neniam vi
konis vian patrinon, infano mia.”
”Sed certe jes. Kaj mian patron ankaŭ,” ŝi aldonis. ”Se
vi volas aŭskulti la strangan kaj malbarsuman historion,
venu al la ĉaro hodiaŭ nokte, Johano Carter, kaj mi rakontos
al vi ion, kion neniam en la vivo antaŭe mi rakontis.
Kaj nun oni donas la signalon por rekomenci la
marŝadon, necesas, ke vi iru.”
”Mi venos hodiaŭ nokte, Solla,” mi promesis. ”Kaj nepre
diru al Deja Toris, ke mi estas vivanta kaj bonsana.
Mi ne trudos min al ŝi. Kaj certe ne lasu ŝin scii, ke mi
vidis ŝin ploranta. Se ŝi volas paroli al mi, mi atendas
ŝian ordonon por alvenigo.”
Solla suriris la ĉaron, kiu estis aliranta sian lokon en
la vico, kaj mi rapidis al mia atendanta toato, kaj galopis al mia loko apud Tars Tarkas, je la vosto de la sekvantaro.
Ni estis impona kaj timiga spektaklo, dum ni transiris
la flavan pejzaĝon. Du cent kvindek multornamitaj kaj
brilkoloraj ĉaroj, kun antaŭa gvardio de ducent militistoj
kaj ĉefuloj, kvinope rajdantaj, kun dudeko da flankrajdantoj;
kvindek pliaj mastodontoj, fortaj tirbestoj kiujn
oni nomas ”zitidaroj,” kaj la kvin aŭ ses cent pliaj toatoj
libere kurantaj en la kvadrataĵo formita de la ĉirkaŭaj
militistoj. La brilantaj metaloj kaj juveloj de la viroj kaj
virinoj, ornamaĵoj kiuj troviĝis kaj sur la garnaĵoj de la
zitidaroj kaj toatoj, donis barbaran belon al karavano,
kiu certe estus farinta Hindan princon verda pro envio.
La grandegaj larĝaj radringoj de la ĉaroj, kaj la kusenaj
piedoj de la bestoj, sur la muskokovrita marfundaĵo
faris nenian bruon. Ni antaŭeniris en plena silento, kiel
grandega fantomaro, krom kiam la trankvilo rompiĝis
pro la gorĝa muĝado de spronita zitidaro, aŭ la henado
de batalantaj toatoj.
La verdaj Marsanoj malmulte interparolis, kaj ĉiam
per unuopaj silaboj, basvoĉaj, similaj al malproksimaj
malklaraj tondretoj.
Ni transiris senvojan dezerton de musko, kiu, kliniĝinte sub la premo de larĝa
radringo aŭ kusena piedo, denove leviĝis post ni, tiel ke nia transiro lasis
neniun spuron. Fakte, ni povus esti la fantomoj de la forlasintaj mortintoj sur
la mortinta maro de tiu mortanta planedo, tiel malmulte da bruo aŭ postsigno ni
lasis dum nia surpasado. Tio estis por mia vido la unua marŝado de granda aro
da homoj kaj bestoj, kiu lasis nenian spuron kaj levis neniom da polvo; sur
Marso ne troviĝas polvo, krom en la kulturitaj regionoj dum la vintraj monatoj,
kaj eĉ tiam la manko de fortaj ventoj faras ĝin preskaŭ nerimarkebla.
Ni kamploĝis tiun nokton ĉe la malsupro de la montoj,
al kiujn dum du tagoj ni proksimiĝis, kaj kiuj signis
la sudan limon de tiu regiono. Niaj bestoj dum du tagoj
estis sen trinko, kaj de post kiam ili estis venintaj de Tark
dum preskaŭ du monatoj, ili ne havis akvon. Tars Tarkas
klarigis al mi, ke ili bezonas malmulte, kaj povas vivi
preskaŭ senlime per la musko, kiu kovras la tutan teron
de Barsumo, kaj kiu enhavas en siaj etaj tigoj sufiĉe da
malsekaĵo por kontentigi la malmultan bezonon de la
bestoj.
Enkorpiginte mian vesperan manĝon de fromaĝsimila
nutraĵo kaj vegetaĵa lakto, mi serĉis Sollan, kiun mi trovis
laboranta, en lumo de torĉo, je la ornamaĵoj de Tars
Tarkas. Kiam mi alproksimiĝis, ŝi suprenrigardis al mi,
kaj ŝia vizaĝo montris plezuron kaj bonvenigemon.
”Mi ĝojas, ke vi venis,” ŝi diris. ”Deja Toris dormas,
tiel ke mi sentas min soleca. Mia propra popolo ne ŝatas
min, Johano Carter; mi tro malsimilas al ĝi. Tio estas
malfeliĉa sorto, ĉar mi devas elteni mian vivon inter ĝi,
kaj ofte mi bedaŭras, ke mi ne estas vera verdMarsanino,
sen amo kaj sen espero; sed ja mi travivis amon, kaj
tiel mi estas perdita.”
”Mi promesis rakonti al vi mian historion, pli ĝuste la
historion pri miaj gepatroj. Laŭ tio, kion mi lernis pri vi
kaj pri la moroj de via popolo, mi estas certa, ke la historio
ne estos stranga por vi, sed inter la verdMarsanoj
ĝi ne havas paralelon en la memoro de la plej maljuna
vivanta Tarkano, kaj niaj legendoj enhavas malmulte da
tiaj rakontoj.”
”Mia patrino estis malgranda, tiel malgranda, ke oni
ne permesis al ŝi esti patrino. Niaj ĉefuloj bredas precipe
por la grandeco. Ŝi estis ankaŭ malpli malvarmkora
kaj kruela ol la plejmulto da verdMarsaninoj, kaj, ne ŝatante
kunesti kun ili, ŝi ofte vagadis sola la dezertajn avenuojn
de Tark, aŭ sidis inter la sovaĝaj floroj sur la apudaj
montoj, kun la menso plena de pensoj kaj deziroj
kiujn miakrede nur mi, inter la hodiaŭaj virinoj de Tark,
povas kompreni. Ĉu mi ne estas infano de mia patrino?”
”Kaj tie, sur la montoj, ŝi renkontis junan militiston,
kies devo estis gardado de la manĝantaj zitidaroj kaj toatoj.
Komence ili interparolis nur pri temoj de ordinara
intereso al Tarkanoj, sed iom post iom, kiam ili pli ofte
renkontiĝis, (kiel evidentiĝis al ili ambaŭ, ne plu pro hazardo)
ili parolis pri si mem, pri siaj ŝatoj, siaj esperoj kaj
siaj ambicioj. Ŝi fidis lin, kaj parolis al li pri la antipatio,
kiun ŝi sentis pri la krueleco de siaj samrasanoj, pri la
malbela, senama vivo ilia. Poste ŝi atendis la tempeston
de kolero venonta el liaj malvarmaj, malmolaj lipoj; sed
anstataŭe li ĉirkaŭprenis ŝin per siaj brakoj kaj kisis ŝin.”
”Dum ses longaj jaroj ili tenis la sekreton pri sia amo.
Ŝi, mia patrino, apartenis al la sekvantaro de la eminenta
Tal Hajus, dum ŝia amanto estis simpla militisto, portanta
nur la propran metalon. Se oni eltrovus ilian perfidon al la tradicio de la Tarkanoj, certe la plej severa puno,
en la granda areno antaŭ Tal Hajus kaj liaj hordoj,
trafus ilin ambaŭ.”
”Oni kaŝis la ovon, el kiu mi devenis, sub granda vitraĵo
sur la plej alta kaj neatingebla el la parte ruinaj turoj
en antikva Tark. Unufoje en ĉiu jaro mia patrino vizitis
ĝin, dum la kvin longaj jaroj de ĝia restado dum la kovtempo.
Ŝi ne kuraĝis veni pli ofte, ĉar pro la kulposento
de sia konscienco ŝi timis, ke oni spionas ĉiun ŝian
iron. Dum tiu periodo mia patro gajnis multe da distingo
kiel militisto, preninte la metalon de pluraj ĉefuloj.
Lia amo al mia patrino neniam malfortiĝis, kaj lia plej
granda ambicio estis atingi rangon, kiam li povus albatali
por ŝi la metalon eĉ de la eminenta Tal Hajus, kaj
tiel, estante reganto super la Tarkanoj, esti libera por
pretendi sin por ŝi. Samtempe li povus, pro sia potenco,
protekti la infanon, kiu alie estus tuj mortigita, se malkaŝi
ĝus la vero.
”Tio estis fantazia revo, ke li povus albatali la metalon
de Tal Hajus post nur kvin jaroj, tamen li rapide iris antaŭen,
kaj baldaŭ okupis gravan lokon en la konsilantaro
de Tark. Iun tagon, tamen, la ebleco por ĉiam perdiĝis,
ke sufiĉe frue li povus savi siajn amatojn; oni komandis
lin suden fari ekspedicion al la glacikovrita regiono almilitantan
la indiĝenojn, por rabi de ili iliajn peltojn. Tiel
oni agas sur Barsumo; oni ne prilaboras tion, kion oni
povas albatali al si de aliaj.”
”Li estis for dum kvar jaroj, kaj kiam li revenis, ĉio
estis finita jam de tri; ĉar unu jaron post lia foriro, kaj
iom antaŭ la tempo de la reveno de ekspedicio irinta por
alporti la fruktojn de la komunuma kovilo, la ovo elkovi
ĝis. Poste mia patrino daŭre tenis min en la malnova
turo, vizitante min ĉiunokte, kaj verŝante al mi tian
amon, kian la komunuma vivo rabus de ni ambaŭ. Ŝi
esperis, post la reveno de la ekspedicio irinta al la komunuma
kovilo, meti min inter la aliajn idojn destinitajn
por la ĉefsidejo de Tal Hajus, kaj tiel eviti la sorton, kiu
certe sekvus, se oni eltrovus ŝian pekon kontraŭ la antikvaj
tradicioj de la verdaj homoj.”
”Rapide ŝi instruis al mi la lingvon kaj morojn de sia
raso, kaj iun nokton ŝi rakontis al mi la historion, kiun
mi rakontis al vi nun, klarigante al mi la neceson de
kompleta sekreteco, kaj la singardemon, kiu estos bezonata,
kiam mi estos metita de ŝi inter la aliajn junajn
Tarkanojn, por ne malkaŝi, ke mi estas pli multe edukita
ol ili, nek per ajna signo montri antaŭ aliaj mian amon
por ŝi, kaj mian scion pri miaj gepatroj. Poste, tirante
min proksimen al ŝi, ŝi flustris en mian orelon la nomon
de mia patro.”
”En tiu momento el la nigro de la tura ĉambro venis
eklumo, kaj tie staris Sarkoja. Ŝiaj brilantaj okuloj estis
direktataj al mia patrino en freneza malŝatego. La fluego
de insultoj, kiujn ŝi elverŝis, igis mian junan koron malvarma
de timego. Estis evidente, ke ŝi aŭskultis la tutan
historion, kaj ke ŝi ion suspektis jam de longe pro la ĉiunoktaj
forestoj de mia patrino, kaj hodiaŭ nokte sekvis
ŝin ĝis nia ejo.”
”Unu aferon ŝi ne aŭdis kaj ne sciis — la flustritan nomon
de mia patro. Tio evidentiĝis pro ŝia postulado, ke
mia patrino malkaŝu la nomon de sia kunpekinto. Sed
ĉiuj minacoj de Sarkoja ne povis eltiri de mia patrino
lian nomon, kaj por evitigi al mi torturon, mia patrino
mensogis, dirante, ke nur ŝi konas lian nomon kaj neniam
ŝi diros ĝin eĉ al la propra infano.”
”Ĵetinte kelkajn lastajn malbenojn, Sarkoja forrapidis
por raporti al Tal Hajus sian eltrovon. Mia patrino, volvinte
min per la silkoj kaj peltoj de siaj noktaj kovraĵoj,
tiel ke mi apenaŭ estis videbla, malsupreniris al la stratoj kaj kuregis al la periferio de la civito, al la vojo kondukanta
suden, laŭ direkto al la viro kies protekton ŝi ne
povis pretendi, kies vizaĝon tamen ŝi volis unufoje ankoraŭ
vidi antaŭ ol morti.”
”Kiam ni alproksimiĝis al la suda limo de la civito,
venis al ni sono transe de la muska ebenaĵo, el la direkto
de la sola trairejo tra la montoj, kiu kondukis al la
pordegoj, la trairejo, tra kiu karavanoj el ĉiuj direktoj
eniras la civiton. La sonoj estis pro la fajfkriado de la toatoj
kaj la gruntado de la zitidaroj, kun kelkfoje tintado
de armiloj, kiu anoncis la alproksimiĝon de militistaro.
La ĉefa penso en ŝia menso estis, ke jen estas mia patro,
revenanta de sia ekspedicio, sed pro la konata ruzeco de
la Tarkanoj ŝi juĝis plej prudente ne kure aliri por saluti
lin.”
”Retirante sin en la ombrojn de pordo, ŝi atendis la
alvenon de la kavalkado, kiu baldaŭ eniris la avenuon,
disiĝante kaj plenigante la vojon inter la muroj. Dum la
kapo de la procesio preterpasis nin, la malpli granda
luno aperis post la superpendantaj tegmentoj, kaj heligis
la scenon per la tuta brilo de sia mirinda lumo. Mia
patrino ankoraŭ pli multe retiris sin en la amikajn ombrojn,
kaj el sia kaŝejo vidis, ke la ekspedicio ne estas tiu
de mia patro; ĝi estis la revenanta karavano, portanta la
junajn Tarkanojn. Tuj ŝi formis sian planon, kaj kiam
granda ĉaro svingiĝis proksime de nia kaŝejo, ŝi glitigis
sin sur la trenatan vostotabulon, kaŭris en la ombro de
la altaj flankoj, kaj premis min al sia brusto, en ama paroksismo.”
”Ŝi sciis, kion mi ne sciis, ke neniam denove post tiu
nokto ŝi tenos min al sia brusto, kaj neniam, verŝajne, ni
denove vidos unu la alian.”
”Kiam ni atingis la placon, en la ĝenerala konfuzo ŝi
enmiksis min inter la aliajn infanojn, kies dumvojaĝaj
gardantoj nun libere povis forlasi sian respondecon. Oni
gregigis nin en unu granda ĉambro, kaj virinoj, kiuj ne
estis kun la ekspedicio nutris nin. La postan tagon oni
disdonis nin inter la sekvantaroj de la ĉefuloj.”
”Neniam post tiu nokto mi vidis mian patrinon. Tal
Hajus enkarcerigis ŝin. Ĉiamaniere, ankaŭ per la plej
terura kaj hontiga torturo, oni penis ŝiri el ŝi la nomon
de mia patro. Sed ŝi restis fidela kaj lojala, kaj fine mortis
inter la ridegado de Tal Hajus kaj liaj ĉefuloj, dum nepriskribebla
torturo.”
”Mi poste eksciis, ke ŝi diris al ili, ke ŝi mortigis min
por evitigi al mi similan morton sub iliaj manoj, kaj ĵetis
mian korpon al la blankaj simioj. Nur Sarkoja malkredis
ŝin, kaj mi sentas ĝis hodiaŭ, ke ŝi suspektas mian
originon, kaj tamen ne kuraĝas malkaŝigi min, almenaŭ
nun, ĉar ŝi certe divenas ankaŭ la nomon de mia patro.
”Kiam li revenis de sia ekspedicio kaj aŭdis la historion
pri la sorto de mia patrino el la buŝo de Tal Hajus
mem, mi ĉeestis. Mi povis vidi, ke neniam eĉ per tremeto
de muskolo li montris la plej etan emocion; kaj li ne
ridis, kiam Tal Hajus ĝoje rakontis pri ŝia agonio. De tiu
momento li iĝis pli kruela ol la plej kruelaj homoj, kaj mi
atendas la tagon, kiam li atingos sian celon, kaj tretos la
kadavron de Tal Hajus. Mi estas tiel certa, ke li atendas
la okazon por venĝegi sin, ankaŭ ke lia amo estas tiel
forta en lia brusto, kiel kiam ĝi unue transformis lin antaŭ
kvardek jaroj, kiel mi estas, ke ni sidas tie ĉi sur la
rando de la praoceano, dum saĝaj homoj dormas, Johano
Carter.”
”Kaj via patro, Solla, ĉu li estas inter ni ĉiuj nun?” mi
demandis.
”Jes,” ŝi respondis, ”sed li ne scias, kiu mi estas. kaj li
ne scias, kiu perfidis mian patrinon al Tal Hajus. Mi sola
scias la nomon de mia patro, kaj nur mi kaj Tal Hajus kaj
Sarkoja scias, ke ŝi estas tiu, kiu portis la rakonton destinontan
morton kaj torturon al lia amatino.”
Dum kelkaj momentoj ni sidis silentaj, ŝi, absorbita de
pensoj pri sia terura pasinteco, kaj mi, kompatante la
homojn kondamnitajn pro la senkoraj moroj de sia raso
al senamaj vivoj de kruelemo. Baldaŭ ŝi parolis.
”Johano Carter, se iam vera homo paŝis sur la malvarma,
mortinta brusto de Barsumo, vi estas tia. Mi scias,
ke mi povas fidi vin, kaj ĉar la scio eble povos iun tagon
helpi al vi, aŭ al li, aŭ al Deja Toris, aŭ al mi, mi diros al
vi la nomon de mia patro, kaj ne ordonos ligon aŭ kondiĉojn
al via lango. Kiam venos la oportuna horo, parolu
la veron, se tiel ŝajnos al vi plej bone. Mi fidas al vi, ĉar
laŭ mia scio vi ne estas dotita de tiu terura trajto, la konstanta
kaj senescepta verdiremo, mi scias, ke vi povus
mensogi kiel vera ĝentlemano de Virginio, se tiel vi povus
evitigi al aliaj doloron aŭ suferon. La nomo de mia
patro estas Tars Tarkas.”
Ĉapitro XVI. Ni planas forkuri
La cetero de nia vojaĝo al Tark estis seneventa. Dum
dudek tagoj ni survojis, transirante du marfundojn,
kaj trapasante plurajn ruinajn civitojn, plejparte pli malgrandajn
ol Korad. Dufoje ni transiris la famajn Marsajn
akvovojojn, kiujn niaj Teraj astronomoj nomas kanaloj.
Kiam ni proksimiĝis al ili, oni sendis militiston antaŭen
kun forta binoklo, kaj se ne estis videbla ia arego de ruĝMarsanaj militistoj, ni proksimiĝis kiel eble plej proksime
kaj kamploĝis ĝis mallumiĝo. Tiam ni malrapide aliris
la kulturitan teron, kaj trovante unu el la grandaj
larĝaj vojoj, kiuj transiras tiujn areojn je regulaj interspacoj,
silente kaj sinkaŝeme transiris al la senakva tero aliflanke. Necesis kvin horoj unuafoje por transiri senhalte,
kaj duafoje tuta nokto, ĉar kiam la suno montris sin, ni
nur ĵus forlasis la altmurajn kampojn.
Ĉar ni transiris dum mallumo, mi malmulton povis
vidi, krom kiam la pli proksima luno lumigis etajn pecojn
de la pejzaĝo, montranta ĉirkaŭmuritajn kampojn
kaj malaltajn, neorde konstruitajn domojn, sufiĉe similajn
al niaj Teraj farmbienoj. Troviĝis multaj arboj, orde
aranĝitaj, kaj kelkaj el ili estis tre altaj. En kelkaj el la
enfermaĵoj estis bestoj, kaj ili sciigis sian ĉeeston per
fajfkrioj kaj gruntoj de timo, kiam ili flaris niajn strangajn,
sovaĝajn bestojn kaj la pli sovaĝajn homojn.
Nur unufoje mi vidis fremdan homon. Tio okazis je la
interkruciĝo de nia vojo kun la larĝa, blanka vojo kiu
tratranĉas ĉiun kulturitan regionon laŭlonge, ĝuste je ĝia
centro. Sendube li estis dormanta apud la vojo, ĉar, kiam
mi venis apud lin, li levis sin je la kubuto, kaj post rigardo
al la alvenanta karavano, salte ekstaris kun kriego kaj
freneze forkuris laŭ la vojo, por fine suprengrimpi apudan
muron kun facilmova kapablo de timigita kato. La
Tarkanoj neniel atentis lin; ili ne havis militemajn intencojn,
kaj signis, ke ili vidis lin, nur per tio ke ili iom rapidigis
la karavanon, alirante la dezerton, kiu markas
nian eniron en la regnolandon de Tal Hajus.
Eĉ ne unufoje mi havis parolon kun Deja Toris. Ŝi sendis
al mi neniun komunikaĵon por diri, ke mi estos bonvena
al ŝia ĉaro, kaj mia malsaĝa fiero malhelpis min fari
ian alproksimiĝon. Mi vere kredas, ke la sinteno de iu
viro al la virinoj ekzistas laŭ inversa proporcio je lia braveco
inter viroj. La malfortuloj kaj la stultuloj ofte estas
tre kapablaj por sorci la virinojn, dum la militista viro,
kiu povas sentime alrigardi milon da veraj danĝeroj, sidas
kaŝante sin en la ombroj, kiel timplena infano.
Ĝuste tridek tagojn post mia alveno sur Barsumo ni
eniris la antikvan civiton Tark, de kies jam longe forgesita popolo la hordoj de verdaj homoj ŝtelis eĉ la nomon.
La hordoj de Tark laŭnombre estas proksimume tridek
mil, dividitaj inter dudek kvin komunumoj. Ĉiu komunumo
havas sian propran ”jedon” kaj malpli gravajn
ĉefojn, sed ĉiuj estas regataj de Tal Hajus, ”jedako” de
Tark. La civito Tark estas ĉefsidejo de kvin el la komunumoj,
la ĉefsidejoj de la aliaj estas la diversaj dezertaj
civitoj de antikva Marso, en la distrikto, al kiu Tal Hajus
pretendas.
Frue en la posttagmezo ni eniris la grandan centran
placon. Oni ne aklame salutis la revenintan ekspedicion.
Homoj kiuj okaze estis en la proksimeco elparolis la nomojn
de militistoj aŭ virinoj, kiujn ili rekte renkontis, laŭ
la formala maniero de sia speco, sed kiam oni eltrovis,
ke ĉeestas du kaptitoj, la intereso estis pli vigla, kaj Deja
Toris kaj mi iĝis centraj punktoj de demandantaroj.
Baldaŭ oni asignis nin al novaj loĝejoj, kaj ni dediĉis
la ceteron de la tago por orientiĝo al niaj ŝanĝitaj cirkonstancoj.
Mia hejmo nun troviĝis sur avenuo kondukanta
en la placon de la sudo, la ĉefvojo laŭ kiu ni marŝis de
la civitaj pordegoj. Mi troviĝis sur la plej malproksima
flanko de la placo, kaj havis tutan konstruaĵon por mi.
La sama grandioza arkitekturo, kiu estis karakteriza en
Korad, estis tie ĉi rimarkebla, sed eĉ pli bela. Mia loĝejo
estus taŭga por la plej eminenta imperiestro de Tero, sed
por ĉi tiuj strangaj homoj nenio estis rimarkinda pri ĝi
krom la grandeco, ankaŭ la grandeco de la unuopaj
ĉambroj. Ju pli granda, des pli dezirinda; tial Tal Hajus
okupis la plej grandan konstruaĵon en la civito, tute netaŭgan
por loĝado. Lorkas Tomel okupis la duan plej
grandan, la trian okupis iu ”jed” de malpli alta rango, kaj
tiel plu ĝis la plej malalta el la kvin ”jedoj”. La militistoj
okupis la konstruaĵojn kun la ĉefuloj, al kies sekvantaroj
ili apartenis, aŭ, se ili preferis, ili trovis loĝejon inter la
miloj da neloĝataj konstruaĵoj en sia propra kvartalo de
la urbo; al ĉiu komunumo oni asignis iun parton de la
civito, kaj ĉiu devis loĝi laŭe, krom la jedoj, kiuj kune
okupis konstruaĵojn alrigardantaj la placon.
Kiam mi fine ordigis mian domon, pli ĝuste, konstatis
ke oni ordigis ĝin, preskaŭ estis tempo de sunsubiro,
kaj mi elrapidis kun la celo trovi la lokon de Solla kaj ŝiaj
gardatoj, ĉar mi forte intencis paroli kun Deja Toris, por
impresi ŝin pri la neceso repaciĝi kun mi almenaŭ ĝis mi
trovos rimedojn por ebligi ŝian fuĝon. Vane mi serĉis ĝis
la supra rando de la granda ruĝa suno estis malaperonta
post la horizonto. Subite mi vidis la malbelan kapon de
Ula rigardanta el fenestro de dua etaĝo en ĝuste la sama
strato kiel mia loĝejo, kvankam pli proksima al la placo.
Ne atendante inviton, mi kuregis supren laŭ la serpentanta
ŝtuparo, kiu kondukis al la dua etaĝo. Enirante
grandan ĉambron en la antaŭa parto de la konstruaĵo,
mi renkontis la saluton de la freneze feliĉa Ula, kiu ĵetis
sin al mi tuj, preskaŭ renversante min. Ĝi tiel ĝojis vidi
min, ke ĝi preskaŭ ŝajnis manĝonta min; ĝia kapo
fendiĝis de orelo ĝis orelo, montrante la tri vicojn da
dentoj en ĝia kobolda rido.
Kvietigante ĝin per ordono kaj kareso, mi rapide rigardis
tra la alvenanta mallumo por signo de Deja Toris,
poste, ne vidante ŝin, mi kriis ŝian nomon. Respondanta
murmuro venis el la malproksima angulo de la ĉambro,
kaj per du rapidaj paŝoj mi staris apud ŝi. Ŝi kaŭrsidis
inter siaj silkoj kaj peltoj sur antikva skulptita seĝo.
Mi atendis, kaj ŝi leviĝis al sia plena alto, rigardis min
rekte en la okulojn kaj diris:
”Kion volas Dotar Sojat, Tarkano, de Deja Toris, sia
kaptitino?”
”Deja Toris, mi ne scias, kiel mi kolerigis vin. Neniel
estis mia deziro, iel dolorigi aŭ ofendi vin, kiun mi esperis
protekti kaj komfortigi. Neniel rilatu kun mi, se tiel
vi volas, sed ke vi devas helpi al mi efektivigi vian fuĝon,
se eblas, tion mi ne petas, tion mi ordonas. Kiam denove
vi estos en sekureco ĉe la kortego de via patro, vi povos
sinteni al mi laŭvole, sed de nun ĝis tiu tago mi estas
via mastro, kaj vi devas obei kaj helpi min.”
Ŝi rigardis al mi longe kaj intenceme, kaj mi kredis, ke
ŝi malpli severas kontraŭ mi.
”Mi komprenas viajn vortojn, Dotar Sojat,” ŝi respondis,
”sed vin mi ne komprenas. Vi estas stranga miksaĵo
de infano kaj viro, de besteco kaj nobleco. Mi tre volas,
ke mi povu legi vian koron.”
”Rigardu malsupren al viaj piedoj, Deja Toris; ĝi kuŝas
tie nun, kie ĝi kuŝis de post tiu alia nokto en Korad, kaj
tie ĝi kuŝos, pulsanta ĉiam por vi sola, ĝis la morto mem
haltigos ĝin.”
Ŝi ekpaŝis al mi, kun la belaj manoj etenditaj laŭ gesto
strange serĉanta.
”Kion vi volas diri, Johano Carter?” ŝi flustris, ”kion vi
diras al mi?”
”Mi diras al vi tion, kion mi promesis al mi ne diri al
vi, almenaŭ ne antaŭ ol vi liberiĝos de la verdaj homoj,
tion, kion laŭ via sinteno al mi dum la lastaj dudek tagoj
mi kredis neniam dirota al vi. Mi diras, Deja Toris, ke
mi estas via, korpe kaj anime, por servi al vi, por batali
pro vi, por morti por vi. Nur unu peton mi faras, ke vi
faru neniun signon, aŭ kondamnan aŭ aproban, pri miaj
ĵusaj vortoj, antaŭ ol vi estos sekura inter via propra popolo.
Kiaj ajn viaj sentoj pri mi, ili ne influiĝu de dankemo;
kion ajn mi faras por servi al vi estas motivita nur
de sinservemo, ĉar mi havas plezuron, servante vin.”
”Mi submetos min al via volo, Johano Carter, ĉar mi
komprenas vian motivon, kaj mi akceptas vian servadon
ne pli volonte, ol mi obeos viajn ordonojn. Dufoje mi
maljustis al vi en miaj pensoj, kaj denove mi petas vian
pardonon.”
La eniro de Solla malhelpis pluan intimparolon. Ŝi
estis tre maltrankvila, malsimile al sia kutimo.
”Tiu aĉega Sarkoja denove estis ĉe Tal Hajus,” ŝi kriis,
”kaj laŭ onidiroj de la placo, mankas espero por vi ambaŭ.”
”Kion ili diras?” demandis Deja Toris.
”Ke oni ĵetos vin al la sovaĝaj hundoj en la granda areno,
tiel baldaŭ, kiel la hordoj kunvenos por la ĉiujaraj
ludoj.”
”Solla,” mi diris, ”vi estas Tarkano, sed vi malamas kaj
abomenas la morojn de via popolo tiom, kiom ni. Ĉu vi
ne akompanos nin en unu grandega provo por fuĝi?
Certe Deja Toris povas proponi al vi hejmon kaj protekton
ĉe sia propra popolo, kaj via sorto tie ne povas esti
pli malbona ol inter ĉi tiuj homaĉoj.”
”Jes,” kriis Deja Toris, ”venu kun ni, Solla! Vi fartos pli
bone inter la ruĝaj homoj de Heliumio ol tie ĉi. Kaj mi
povas promesi al vi ne nur hejmon inter ni, sed tiun
amon, kiun via temperamento avidas, kiun la moroj de
via raso rabas de vi. Venu kun ni, Solla! Ni povus iri sen
vi, sed via sorto estus terura, se ili kredus vin helpinto al
nia forkuro. Mi scias, ke ne pro timo vi venos kun ni, sed
ni ja deziras vin kun ni, ni deziras venigi vin en landon
de suno kaj feliĉo, inter popolo, kiu komprenas la amon,
la simpation, la dankemon. Diru, ke jes. Solla, diru jes!”
”La granda akvovojo kondukanta al Heliumio sude
foras je nur ok dek kilometroj,” murmuris Solla, duone
al ŝi, ”rapida boato povus atingi ĝin en tri horoj. Poste
Heliumio malproksimas je nur ok cent kilometroj, intere
estas precipe regionoj maldense loĝataj. Ili scius, kaj sekvus
nin. Ni povus kaŝi nin kelktempe inter la grandaj
arboj, sed ne ekzistas granda ebleco eviti ilin. Ili sekvus
nin eĉ ĝis la pordegoj de Heliumio, kaj je ĉiu paso mortigus
kaj mortigus. Vi ne scias, kiel aĉaj ili estas.”
”Ĉu ne ekzistas alia vojo al Heliumio?” mi demandis.
”Ĉu vi ne povas fari al ni malgrandan landkarton pri la
travojaĝota regiono, Deja Toris?”
”Jes,” ŝi respondis. Preninte grandan diamanton el sia
hararo, ŝi desegnis sur la marmora planko la unuan
landkarton de Barsumo, kiun mi iam vidis. Ĉiudirekten
sur ĝi disiĝis longaj rektaj linioj, foje kurantaj paralele,
foje konverĝantaj al granda cirklo. Ŝi klarigis, ke la linioj
estas akvovojoj, la cirkloj estas civitoj; unu el ĉi tiuj, en
la nordokcidento, ŝi montris, estas Heliumio. Aliaj civitoj
estis pli proksimaj, sed ŝi diris, ke ŝi timas eniri, ĉar
ili estas plejparte malamikaj al Heliumio.
Fine, studinte la landkarton detale, en la lunlumo kiu
nun inundis la ĉambron, mi montris al akvovojo malproksime
en la nordo, kiu ŝajnis ankaŭ kondukanta al
Heliumio.
”Ĉu tio ne trafas la teritorion de via avo?” mi demandis.
”Jes,” ŝi respondis, ”sed ĝi troviĝas norde je tricent
kilometroj. Ĝi estas unu el la akvovojoj, kiujn ni transiris
survoje al Tark.”
”Ili neniam suspektus, se ni provus atingi tiun malproksiman
akvovojon,” mi respondis, ”ĝuste tial, miaopinie,
ĝi estas nia plej bona vojo por fuĝo.”
Solla konsentis kun mi, kaj ni decidis fuĝi el Tark en
tiu sama nokto, tiel baldaŭ, fakte, kiel mi povus trovi kaj
seli miajn toatojn. Ni aranĝis, ke Solla rajdos sur unu, kaj
mi kaj Deja Toris sur la alia; ĉiu portos kun si sufiĉe da
manĝo kaj trinko por du tagoj, ĉar por tia longa distanco
oni ne povos trorapidigi la bestojn.
Mi instrukciis al Solla, ke ŝi kun Deja Toris sekvu unu
el la malmulte frekventataj avenuoj al la suda limo de la
civito, kie mi atingos ilin kun la toatoj kiel eble plej baldaŭ.
Ili lasis min por kolekti la bezonotajn nutraĵon, silkojn
kaj peltojn, kaj mi iris kviete al la malantaŭaĵo de
la unua etaĝo, kie niaj bestoj moviĝis maltrankvile, laŭ
sia kutimo, antaŭ ol kuŝigi.
En la ombroj de la konstruaĵoj, kaj ekstere sub la radioj
de la Marsaj lunoj, paŝadis granda aro da toatoj kaj
zitidaroj, zitidaroj elgruntantaj siajn gorĝsonojn, toatoj
foje eligantaj fajfkrion, kiu signas la preskaŭ kutiman
kolerstaton de tiuj bestoj. Kiam ili ekflaris min ili iĝis pli
moviĝemaj, kaj iliaj malbelaj krioj pliintensiĝis. Ja estis
danĝere eniri toatejon sola kaj dumnokte; unue, ĉar ilia
kreskanta bruemo povus averti la apudajn militistojn, ke
io misa okazas, ankaŭ, ĉar en iu ajn momento iu granda
virtoato povus decidi, ke ĝi kondukos amaskuregon
al mi.
Ne dezirante inciti ilin hodiaŭ nokte, kiam multo dependis
de sekreteco kaj rapideco, mi premis min al la
ombroj de la konstruaĵoj, preta en iu ajn momento salti
en la sendanĝerecon de apuda pordo aŭ fenestro. Tiel
mi iris silente al la pordegoj, kiuj donis aliron al la strato,
malantaŭe de la korto, kaj alproksimiĝante al la elirejo
mi vokis mallaŭte miajn du bestojn. Multege mi
dankis al la Providenco, kiu donis al mi la antaŭvidemon
gajni la amon kaj fidon de tiuj du sovaĝaj, mutaj bestoj,
ĉar baldaŭ de la malproksima flanko de la korto du
grandaj formoj perfortis la vojon al mi tra la montegoj
da besta karno.
Ili venis tute proksimen al mi, frotante siajn nazojn
kontraŭ mia korpo, kaj nazserĉante la frandaĵojn, per
kiuj mi kutime regalis ilin. Malfermante la pordegojn mi
ordonis al la grandaj bestoj, ke ili eliru. Sekvante ilin glite,
mi fermis la pordegojn malantaŭ mi.
Mi ne tuj selis aŭ ekrajdis la bestojn, sed iris kviete en
la ombroj de la konstruaĵoj al nefrekventata avenuo
kondukanta al la loko, kie laŭaranĝe mi renkontiĝos kun
Deja Toris kaj Solla. Senbrue kiel senkorpaj spiritoj, ni
iris ŝtele tra la senhomaj stratoj, sed mi spiris libere nur
kiam ni povis jam vidi la ebenaĵon ekster la civito. Mi
estis certa, ke Solla kaj Deja Toris ne havos malfacilaĵon,
atingante nian renkontejon neviditaj, sed pri mi mem,
kun miaj grandaj toatoj, mi ne estis certa; ne estis kutimo
de militistoj post mallumiĝo forlasi la civiton, fakte,
ne estis loko proksime al kiu ili povus iri.
Mi bone atingis la renkontejon, sed ĉar Deja Toris kaj
Solla ne estis tie, mi kondukis miajn bestojn en la enirejon
de unu el la grandaj konstruaĵoj. Mi supozis, ke eble
iu kunloĝantino parolis kun Solla kaj tiel malfruigis ilin,
kaj mi ne sentis maltrankvilon ĝis pli ol horo pasis sen
signo pri ili. Post plua duonhoro mi tamen iĝis timplena.
Subite la sonoj de alvenanta areto da homoj rompis
la silenton de la nokto; kaj laŭ la bruo mi sciis, ke ne temas
pri fuĝintoj ŝtelirantaj al libereco. Baldaŭ ili estis
proksimaj al mi, kaj el la ombroj de la enirejo mi vidis
dudekon da rajdantaj militistoj. Preterpasante, ili lasis
fali vortojn, kiuj suprenigis mian koron en mian kapon.
”Li sendube aranĝis renkonti ilin proksime de la civita
limo, tial…” Pluon mi ne aŭdis; sed tio jam aŭdita sufiĉis. Oni do eltrovis nian planon, kaj la eblecoj por nia
fuĝo, de nun ĝis la terura fino, ja estus malgrandaj. Mia
sola espero nun estis retroiri nerimarkate al la loĝejo de
Deja Toris kaj eltrovi pri ŝia sorto. Tamen kiel fari tion,
ŝarĝita de du grandaj toatoj, nun kiam la tuta civito scias
pri mia fuĝo, tio ja estis problemo.
Subite venis al mi ideo, kaj agante laŭ mia scio pri la
konstruo de la domoj de la antikvaj Marsaj civitoj, kun
malplena korto en la centro de ĉiu kvadrato, mi palpe
trovis vojon tra la mallumaj ĉambroj, per vokoj sekvigante
la toatojn post mi. Estis malfacile por ili, trairi iujn
pordotruojn, sed ĉar la ĉefaj domoj de la civitoj estis iom
grandskale konstruitaj, ili fine povis trasintordi, kaj tiel
ni fine atingis la internan korton, kie mi trovis, kiel mi
atendis, la kutiman tapiŝon de muskosimila vegetaĵo, kiu
estus por ili manĝaĵo kaj trinkaĵo, ĝis mi povos revenigi
ilin al ilia propra enfermaĵo. Mi estis certa, ke ili estos
kontentaj kaj trankvilaj en ĉi tiu loko, kaj ekzistis nur tre
malgranda ebleco, ke oni trovos ilin, ĉar la verdaj homoj
ne multe emas eniri tiujn eksterurbajn konstruaĵojn, kutime
loĝatajn de la solaj vivantaĵoj kapablaj timigi ilin —
la grandaj blankaj simiegoj de Barsumo.
Foriginte la selaĵojn, mi kaŝis ilin post la malantaŭa
enirejo de la konstruaĵo, tra kiu ni eniris la korton, kaj
liberiginte la bestojn, rapide trovis mian vojon transen
al la korto, ĝis la malantaŭo de la transaj konstruaĵoj, kaj
poste al la pretera avenuo. Atendinte en la pordejo de la
konstruaĵo ĝis mi estis certa, ke neniu estas alvenanta,
mi rapidis al la kontraŭa flanko kaj iris tra la unua pordo
ĝis la korto; tiel, transirante korton post korto kun
nur tiu malgranda ebleco, ke oni rimarkos min, kiun
necesigis la transiro de la avenuoj, mi trovis mian vojon
al la korto malantaŭ la loĝejo de Deja Toris.
Ĉi tie, kompreneble, mi trovis la bestojn de la militistoj
loĝantaj en la apudaj konstruaĵoj, kaj se mi enirus,
mi povus renkonti la militistojn mem. Feliĉe por mi,
ekzistis pli sendanĝera vojo por mi al la supra etaĝo, kie
Deja Toris devus esti trovebla. Decidinte laŭeble kiu
estas la konstruaĵo loĝata de ŝi (ĉar neniam antaŭe mi
rigardis ilin de la korta flanko), mi servis min de mia relative
granda forto kaj facilmoveco, kaj saltis supren ĝis
mi tenis la sojlon de duaetaĝa fenestro, kiun mi kredis
esti je la malantaŭo de ŝia ĉambraro. Tiel tirinte min en
la ĉambron, mi iris ŝtele al la antaŭo de la konstruaĵo.
Nur kiam mi atingis la pordon de ŝia ĉambro, mi konstatis
pro iuj voĉoj, ke personoj okupas ĝin.
Mi ne tuj enkuris la ĉambron, sed aŭskultis ekstere,
por certigi min, ke tio ja estas Deja Toris, kaj mi povas
sendanĝere eniri. Mi bone agis, ĉar tio, kion mi aŭdis,
estis la gorĝsonoj de viroj, kaj la vortoj donis averton. La
parolanto estis ĉefulo, ordonanta al kvar el siaj militistoj.
”Kaj kiam li revenos al ĉi tiu ĉambro,” li estis diranta,
”kion certe li faros, kiam li trovos, ke ŝi ne renkontas lin
ĉe la civita limo, vi kvar saltos sur lin kaj senarmigos lin.
Necesos la kuna forto de vi ĉiuj, se oni povas kredi la
raportojn el Korad pri li. Kiam li estos katenita, portu lin
al la kavernaj karceroj sub la loĝejo de la jedako, kaj ĉenligu
lin, por ke Tal Hajus povu trovi lin, kiam li volas.
Lasu lin paroli al neniu, kaj al neniu donu enirpermeson.
Ne estas eble, ke la knabino revenos, ĉar jam nun ŝi
estas certe en la brakoj de Tal Hajus; ĉiuj ŝiaj praavoj
havu kompaton por ŝi, ĉar Tal Hajus havos neniom. La
eminenta Sarkoja bone laboris ĉi nokte. Nun mi foriras;
kaj se vi malsukcesos kapti lin, kiam li venos, mi rekomendos
viajn kadavrojn al la malvarma brusto de la rivero
Iss.”
Ĉapitro XVII. Multekosta rekapto
La parolinto turnis sin por forlasi la ĉambron tra la
pordo, post kiu mi staris. Mi ne restis tie; jam mi aŭdis
sufiĉon por timigi mian animon, kaj forglitinte kviete,
mi reiris al la korto laŭ tiu sama vojo, laŭ kiu mi venis.
Tuj mi faris mian agadplanon, kaj transirinte la placon
kaj la borderantan avenuon sur la alia flanko, mi
baldaŭ trovis min en la korto de Tal Hajus.
La brile lumigataj ĉambraroj de la unua etaĝo sciigis
al mi, kien mi devos unue iri. Alirinte la fenestrojn, mi
enrigardis. Mi konstatis, ke alproksimiĝo ne estos por mi
tiel facila afero kiel mi esperis, ĉar la malantaŭaj ĉambroj,
rigardantaj al la korto, estis plenaj de viroj kaj virinoj.
Mi rigardis al la supraj etaĝoj, eltrovis, ke la tria
ŝajne estas senluma, kaj decidis provi eniron de la konstruaĵo
je tiu loko. Post momento mi atingis la suprajn
fenestrojn, kaj baldaŭ entiris min en la ŝirmajn ombrojn
de la senluma tria etaĝo.
Feliĉe la ĉambro, kiun mi elektis, estis senhoma, kaj
paŝinte senbrue al la pretera koridoro, mi trovis, ke estas
lumo en la ĉambraro antaŭ mi. Tio, kio unue ŝajnis esti
pordo, montriĝis esti nur aperturo al grandega interna
ĉambro, kiu supren etendiĝis de la unua etaĝo, do je du
etaĝoj pli malsupre, ĝis la kupola tegmento de la konstruaĵo,
alte super mia kapo. Sur la planko de tiu grandega
ronda salono densare trovigis ĉefuloj, militistoj kaj
virinoj, kaj je unu fino estis granda podio, sur kiu kaŭris
la plej malbelega besto, kiun iam vidis miaj okuloj. Li
havis ĉiujn malvarmajn, kruelajn, terurajn vizaĝtrajtojn
de la verdaj militistoj, sed plifortigitaj kaj degenerigitaj
de la bestaj pasioj, al kiuj jam de jaroj li plene liveris sin.
Ne troviĝis io ajn de digno aŭ fiero en lia naŭza vizaĝo,
kiu estis super amaso de karnaĵaĉo, kiun apenaŭ povis
porti liaj ses kruroj.
Sed eĉ pli timige por mi, jen mi vidis, ke Deja Toris kaj
Solla staras antaŭ li, kaj li diablece ridaĉas, rigardante
per siaj elstaraj okuloj la belan figuron de mia amatino.
Ŝi estis parolanta, sed mi ne povis aŭdi ŝiajn vortojn, nek
kompreni lian gruntatan respondon. Ŝi staris rekte antaŭ
li, kun la kapo alte tenata, kaj eĉ de malproksime mi
povis vidi la malestimon kaj malŝategon sur ŝia vizaĝo,
dum ŝi rigardis al li fiere kaj sentime. Ŝi vere estis la digna
filino de mil jedakoj, en ĉiu ero de sia kara, aminda
korpeto! Tiel malgranda, tiel malfortika ŝi estis inter tiuj
altstaturaj militistoj, sed ŝia majesteco nanigis ilin ĉiujn;
ŝi estis la plej grandioza inter ili, kaj efektive mi kredas,
ke tion ili sentis.
Baldaŭ Tal Hajus faris signon, ke oni forigu la homamason,
kaj lasu la kaptitinojn solaj antaŭ li. Malrapide
la ĉefuloj, la militistoj kaj la virinoj degelis en la ombrojn
de la ĉirkaŭaj ĉambroj, kaj Deja Toris kaj Solla staris
solaj antaŭ la jedako de la Tarkanoj.
Nur unu ĉefulo estis hezitinta antaŭ ol foriri; mi vidis
lin staranta sola en la ombroj de grandega kolono, liaj
fingroj ludis je la tenilo de lia glavego, liaj kruelaj okuloj
fiksiĝis en malamo direkte al Tal Hajus. Tiu estis Tars
Tarkas, kaj mi povis legi liajn pensojn kvazaŭ malfermitan
libron, pro la esprimo de abomeno sur lia vizaĝo. Li
estis pensanta pri tiu alia virino, kiu, antaŭ kvardek jaroj,
staris antaŭ tiu sama bestegulo; kaj se eblus al mi, en
tiu momentu flustri en lian orelon, jam Tal Hajus ne plu
regus. Fine, tamen, ankaŭ li paŝis el la ĉambro, nesciante,
ke li lasas sian propran filinon al la malkompato de
tiu, kiun sur la planedo li plej intense malamas.
Tal Hajus ekstaris. Duone timante, duone anticipante
liajn intencojn, mi rapidis al la serpenta koridoro kondukanta
al la malsupraj etaĝoj. Neniu ĉeestis por malhelpi
min kaj mi atingis la plankon de la ĉambrego nerimarkite,
kaj prenis lokon en la ombro de la sama kolono,
kiun Tars Tarkas ĵus forlasis. En tiu momento Tal
Hajus estis parolanta.
”Princino de Heliumio, mi povus ricevi grandegan elaĉeton,
se mi redonus vin al via popolo, sed miloble mi
preferas vidi vian belan vizaĝon tordanta sin pro la angoro
de torturo. Longe daŭros la afero, tion mi promesas
al vi; dektaga plezuro mia estus tempo tro mallonga
por montri, kiel mi amas vian rason. La terureco de via
morto hantos la dormon de la ruĝaj homoj dum ĉiuj venontaj
epokoj; ili tremos, kiam iliaj patroj rakontos pri
la venĝo de la verdaj homoj, pri la potenco kaj la malamo
kaj la krueleco de Tal Hajus. Sed antaŭ la torturo,
dum unu mallonga horo, vi estos mia; kaj ankaŭ la famo
pri tio atingos la orelojn de Tardos Mors, jedako de Heliumio,
via avo, por ke li batu sin al la tero en la dolorego
de sia sufero. Morgaŭ oni komencos la torturon, sed hodiaŭ
vi apartenas al Tal Hajus. Venu!”
Li malsupreniris de la podio, kaj krude prenis ŝin je la
brako, sed apenaŭ li tuŝis ŝin, mi saltis inter ilin. Mia glavo,
akra kaj brilanta, estis en mia dekstra mano, kaj estis
eble al mi trapiki lian putran koron, antaŭ ol li konstatis
mian apudeston; sed dum mi levis la brakon mi pensis
pri Tars Tarkas, kaj malgraŭ kolero kaj malamo, mi
ne povis prirabi lin pri la dolĉa momento, por kiu li tiel
longe vivis kaj esperis dum la jaroj. Anstataŭe, do, mi
svingis mian bravan dekstran pugnon rekte al la pinto
de lia mentono. Silente li glitfalis al la planko, kiel mortinto.
Same mortsilente mi prenis la manon de Deja Toris,
kaj gestante al Solla, ke ŝi sekvu, ni rapidis el la ĉambrego, al la supra etaĝo plej proksima. Nevidite ni atingis
malantaŭan ĉambron, kaj per la rimenoj kaj ledaĵoj de
miaj ornamaĵoj mi donis unue al Deja Toris kaj poste al
Solla kondukilon al la tero malsupre. Lasinte min faleti
sekve, mi tiris ilin rapide ĉirkaŭ la korto en la ombrojn
de la konstruaĵoj, kaj tiel ni reiris laŭ la sama vojo, kiun
mi sekvis, kiam mi venis de la malproksima limo de la
civito.
Fine ni venis al miaj toatoj en la korto, kie mi lasis ilin,
kaj metinte niajn ledaĵojn sur ilin, ni rapidis tra la konstruaĵo
al la pretera avenuo. Solla prenis unu beston por
surrajdo, kaj Deja Toris sidis post mi sur la alia, kaj ni
forlasis la civiton de Tark, ek al la sudo, tra la montetoj.
Anstataŭ rondiri retroen ĉirkaŭ la civito al nordokcidento
kaj al la plej proksima akvovojo, ni turnis nin al
nordoriento kaj ekiris sur la muska dezertaĵo, trans kiu,
en la distanco de tricent kvindek kilometroj, kuŝis alia
ĉefvojo kondukanta al Heliumio.
Ni diris neniun vorton, ĝis ni lasis la civiton malproksima
post ni, sed mi povis aŭdi la ploradon de Deja Toris,
dum ŝi tenis sin al mi per la brakoj, kun la kara kapo
kuŝanta sur mia ŝultro.
”Se ni atingos tien, mia ĉefulo, la ŝuldo de Heliumio
estos grandega, pli granda, ol iam oni povos pagi al vi.
Kaj se ni ne atingos,” ŝi daŭrigis, ”la ŝuldo estos same
granda, malgraŭ tio, ke Heliumio neniam scios, ĉar la
idon de ĝia reĝa familio vi savis de sorto pli malhonora
ol morto.”
Mi ne respondis, sed anstataŭe metis mian manon al
la flanko, kaj premis la etajn fingrojn de ŝi, kiun mi
amas, dum ili premis sin al mi por subteno. Poste en silento
ni rapidis sur la flava, lunlumigata musko, ĉiu okupata
de siaj propraj pensoj. Mi mem nature sentis min
ĝojplena, kun la varma korpo de Deja Toris premata al
la mia, kaj malgraŭ la tuta danĝero kuŝanta antaŭ ni,
mia koro kantis gaje kvazaŭ jam ni estus enirantaj la
pordegojn de Heliumio.
Pro la fiasko de niaj antaŭaj planoj ni nun trovis nin
sen manĝo kaj trinko, kaj la sola armito estis mi. Tial ni
rapidigis niajn bestojn laŭ grado, kiu nepre malfortigus
ilin multe, antaŭ ol ni povus esperi vidi la finon de la
unua etapo de nia vojaĝo.
Ni rajdis dum la tuta nokto kaj la tuta posta tago, kun
nur kelkaj mallongaj ripoztempoj. En la dua nokto ni
ĉiuj, homoj kaj bestoj, estis treege lacaj, kaj ni ekkuŝis
sur la musko, kaj dormis dum kvin aŭ ses horoj. Ni ree
ekiris denove antaŭ taglumo. Ni rajdis dum la tuta posta
tago, kaj kiam, malfrue en la posttagmezo, ni vidis nenie
arbojn sur la horizonto, nenie signojn de la grandaj
akvovojoj de Barsumo, ni konstatis la teruran veron. Ni
estas perditaj.
Evidente ni estis vojaĝintaj ĉirkle, sed ne eblis juĝi, laŭ
kiu direkto, eĉ la afero ŝajnis stranga, konsiderante, ke
tage troviĝis la suno por gvidi nin, kaj nokte la lunoj kaj
steloj. Certe neniu akvovojo estis videbla, kaj ni ĉiuj
preskaŭ estis falantaj pro manko de manĝo, trinko kaj
ripozo. Malproksime antaŭ ni, iom maldekstre, ni povis
vidi la formon de malaltaj montoj. Ni decidis, ke ni penos
atingi ilin, esperante ke de ia altaĵo ni povos vidi la
serĉatan akvovojon. La nokto falis sur nin, antaŭ ol ni
atingis nian celon, kaj preskaŭ mortaj pro laceco kaj
malforteco ni kuŝigis kaj dormis.
Frumatene mi vekigis, sentante grandan korpon sur
mi. Malferminte miajn okulojn, mi vidis mian karan beston,
Ula, ameme premanta sin al mia korpo. La fidela
besto estis sekvinta min sur tiu senvoja dezertaĵo por
partopreni nian sorton, kia ajn ĝi estos. Metinte miajn
brakojn ĉirkaŭ ĝia kolo mi premis mian vangon al ĝia,
kaj ne hontis pri tio, nek pri la larmoj, kiuj venis el miaj
okuloj, kiam mi pensis pri ĝia amo al mi. Baldaŭ poste
Deja Toris kaj Solla vekigis, kaj ni decidis tuj rapidi por
atingi la montaron.
Ni apenaŭ vojaĝis duon da kilometroj, kiam mia toato
komencis lampaŝi laŭ plej kompatinda maniero, malgraŭ
tio, ke de post la hieraŭa posttagmezo ni ne penis
devigi la bestojn al pli rapida irmaniero ol simpla marŝado.
Subite ĝi ŝanceliĝis flanken kaj falis forte sur la teron. Deja Toris kaj mi ĵetiĝis sur la molan muskon, kaj eĉ
ne kontuziĝis; sed la kompatinda besto ne povis leviĝi,
eĉ sen nia pezo. Solla diris, ke la malvarmo de la nokto,
kun ripozo, sendube revivigos ĝin, do ni decidis ne mortigi
ĝin, malgraŭ mia unua intenco, kiam mi kredis, ke
estus kruele lasi ĝin por morti pro malsato kaj soifo. Forpreninte
la garnaĵojn, kiujn mi terenĵetis apud ĝi, ni lasis
la kompatindan beston al ĝia sorto, kaj rapidis antaŭen
kiel eble plej bone kun unu toato. Solla kaj mi
marŝis, postulinte, ke Deja Toris rajdu kontraŭ sia volo.
Tiel ni progresis ĝis distanco de du kilometroj for de la
celata montaro, kiam Deja Toris, de sia surtoata alto
kriis, ke ŝi vidas grandan aron da rajdantaj viroj unuope
venantaj tra pasejo inter iuj pli malproksimaj montoj.
Solla kaj mi rigardis tien, kaj klare vidis plurcentojn da
rajdantoj. Ili ŝajne iras sudokcidenten, for de ni.
Sendube, mi pensis, ili estas militistoj de Tark, senditaj
por kapti nin, kaj ni spiris pli libere, vidante, ke ili iras
for de ni. Rapide preninte mian amatinon de la toato, mi
kuŝigis ĝin, kaj ni tri faris same, farante nin kiel eble plej
malgrandaj por ne altiri la atenton de la militistoj.
Ni povis vidi ilin, dum ili venis el la pasejo, dum momento
antaŭ ol ili perdiĝis de nia vido, post eĝo, eĝo por
ni amika, ĉar alie, sen ties baro, ili certe devus vidi nin.
Kiam la lasta militisto venis antaŭ nia vido li haltis, kaj
konsterne al ni metis sian malgrandan sed fortan binoklon al la okuloj, kaj esploris la tutan marfundon. Evidente
li estis ĉefulo, ĉar inter la verdaj homoj tia ofte trovi
ĝas lasta post iu marŝantaro. Kiam lia binoklo direktiĝis al nia loko, niaj koroj preskaŭ ĉesis bati, kaj mi povis
senti la malvarman ŝviton veni el ĉiu poro de mia
korpo.
Baldaŭ ĝi direktigis rekte al ni, kaj haltis. La streĉo al
niaj nervoj atingis preskaŭ rompan punkton, kaj mi dubas,
ĉu ni spiris dum la momentoj, kiam la binoklo restis
sur ni. Li lasis ĝin fali, kaj ni vidis, ke li krias ordonon
al la militistoj pasintaj malantaŭ la eĝon. Li ne atendis,
tamen, por ke ili aliĝu al li: turninte sian toaton, li kuregis
freneze, sed rekte al ni.
Nur unu ago eblis al mi, kaj necesis tion fari kiel eble
plej rapide. Levinte mian strangan Marsan fusilon al la
ŝultro, mi alcelis kaj tuŝis la butonon kontrolantan la
ellasilon; la pafaĵo eksplode atingis la celon, kaj la alkuranta
ĉefulo falis malantaŭen de sia rapidanta besto.
Saltinte al miaj piedoj, mi levigis mian toaton, kaj ordonis
al Solla, kun Deja Toris rajdi por peni atingi la
montojn antaŭ ol la verdaj militistoj atingos nin. Mi
sciis, ke en la kanjonetoj ili povos portempe kaŝi sin, kaj
eĉ se tie ili mortus pro malsato kaj soifo, pli bone tiel
estus, ol fali en la manojn de la Tarkanoj. Doninte al ili
miajn du revolverojn por sinprotekto kaj, se necese, por
fuĝi teruran mortigon, se ili lasus sin kaptiĝi, mi levis
mian karan Deja Toris per la brakoj kaj metis ŝin sur la
toaton post Solla, kiu jam suriĝis laŭ mia ordono.
”Adiaŭ, mia princino,” mi nustris, ”ankoraŭ ni povos
renkontiĝi en Heliumio. Jam ofte mi savis min el pli malbonaj
situacioj ol tiu ĉi.” Kaj mi penis rideti, dum mi
mensogis.
”Kio estas?” ŝi kriis, ”ĉu vi ne venas kun ni?”
”Kiel tio eblas, Deja Toris? Necesas, ke iu fortenu tiujn
aĉulojn dum kelka tempo, kaj mi sola povos pli bone
forkuri poste, ol ni triope.”
Rapide ŝi saltis malsupren de la toato. Ĵetinte la brakojn
ĉirkaŭ mian kolon ŝi turnis la kapon al Solla kaj
diris kun trankvila digno: ”Fuĝu, Solla! Deja Toris restas
por morti kun sia amato.”
Tiuj vortoj estas gravuritaj sur mia koro. Kiel feliĉe mi
cedus ankoraŭ milfoje la vivon, por aŭdi ilin unufoje
denove! Sed en tiu momento mi ne povis dediĉi min eĉ
por unu sekundo al ŝia rava ĉirkaŭpremo. Preminte
miajn lipojn al ŝiaj, unuafoje, mi levis ŝin tutkorpe kaj remetis
ŝin al la toato malantaŭ Solla, ordonante al tiu ĉi,
teni ŝin tie perforte. Poste, frapinte la toaton sur la postvangoj,
mi vidis ilin forrajdi, Deja Toris ankoraŭ baraktanta
por liberigi sin.
Turninte min, mi vidis, ke la verdaj militistoj surrajdas
la eĝon, kaj rigardas por sia ĉefulo. Post momento ili
vidis lin, kaj min; sed apenaŭ ili vidis min, mi komencis
pafi, kuŝante plata sur la ventro. Feliĉe, mi havis bonan
provizon da pafaĵo, kaj povis pafadi ĝis mi vidis, ke ĉiuj
el la unue reveninta militistaro estas mortaj aŭ forkurantaj.
Mia ripoztempo tamen estis mallonga, ĉar baldaŭ la
tuta aro, preskaŭ mil viroj, venis antaŭ mia vido, rajdantaj
kurege al mi. Mi pafis ĝis mi eluzis mian pafaĵon, kaj
ili preskaŭ atingis min. Tiam, konstatinte per flankrigardo,
ke Deja Toris kaj Solla atingis la montojn kaj kaŝis
sin, mi saltis al la piedoj, forĵetis mian nun senutilan
pafilon, kaj ekkuris laŭ la direkto kontraŭa al tiu de Solla
kaj ŝia protektato.
Se iam iuj Marsanoj vidis demonstracion de saltado,
tiuj mirigataj militistoj vidis tian en tiu tago antaŭ multaj
jaroj. Tamen, kvankam ĝi forkondukis ilin de la direkto
de Deja Toris, ĝi ne forprenis ilian atenton de la peno
min kapti.
Ili kuregis post mi freneze, ĝis fine mia piedo trafiĝis
kontraŭ elstaranta rokpeco, kaj mi falis sterniĝe sur la
muskon. Ili atingis min, kaj kvankam mi eltiris mian glavon
por kiel eble plej kare vendi la vivon, ĉio baldaŭ
finiĝis. Torente iliaj frapoj trafis min. Ĉio iĝis nigra. Fine
mi falis en nekonscion.
Ĉapitro XVIII. En ĉenaro ĉe Varhun
Verŝajne pluraj horoj pasis, antaŭ ol mi rekonsciiĝis,
kaj mi bone memoras la senton de surprizo, kiu
travibris min, kiam mi konstatis, ke mi ne mortis.
Mi estis kuŝanta inter amaseto de dormsilkoj kaj peltoj
en angulo de malgranda ĉambro, kie troviĝis pluraj
verdaj militistoj. Maljuna kaj malbela virino estis klinanta
sin super mi. Kiam mi malfermis la okulojn, ŝi turnis
sin al iu militisto, kaj diris: ”Li ne mortos, Jed.”
”Bone,” diris al alparolito, kaj proksimiĝis al mi, ”nepre
li povos multon provizi por nia amuziĝo dum la
grandaj ludoj.”
Nun miaj okuloj trafis lin, kaj mi vidis, ke li ne estas
Tarkano, ĉar liaj ornamaĵoj kaj metaloj ne estas de tiu
hordo. Li estis grandstatura ulo, kun teruraj cikatroj sur
la kapo kaj rompita dentego, kaj mankis al li unu orelo.
Inter liaj ornamaĵoj estis homaj kranioj, kaj pluraj sekigitaj
homaj manoj. Pro lia aludo al la grandaj ludoj, pri
kiuj mi tiom aŭdis, kiam mi estis inter la Tarkanoj, mi
konvinkiĝis, ke mi ja saltis el purgatorio en gehenon.
Post kelkaj pluaj vortoj kun la virino, kiam ŝi certigis
lin, ke mi sufiĉe sanas por vojaĝi, la jedo ordonis, ke ni
suriĝu sur la bestojn kaj rajdu sekvante la ceteran ĉefan
militistaron. Oni ligis min forte al escepte sovaĝa kaj
neregebla toato, kaj kun rajdanta militisto ĉiuflanke por
malhelpi, se la besto emus forkuri, ni ekiris kun ega rapideco
serĉe post la ĉefa militistaro. Miaj vundoj malmulte
doloris, tiel bone kaj rapide efikis la kuraciloj uzitaj
de la virino.
Iom antaŭ la mallumiĝo ni atingis la ceteran militistaron,
baldaŭ post kiam ili preparis sian tendaron por la
nokto. Tuj oni kondukis min al la plej alta ĉefulo, la jedako
de la hordoj de Varhun.
Simile al la jedo alkondukinta min, li portis multege
da cikatroj, kiel ankaŭ da homaj kranioj kaj manoj, ornamaĵoj
de preskaŭ ĉiuj militistoj de tiu ĉi raso, kies feroco
estas eĉ pli granda ol ĉe la Tarkanoj.
La jedako, Bar Komas, kiu estis relative juna, estis celo
de la ĵaluza kaj envia malamo de sia leŭtenanto, Dak
Kova, la jedo kiu kaptis min. Mi rimarkis, ke tiu ĉi ofte
kaj intence malĝentilis al la plialtrangulo. Li tute preterlasis
la kutiman formalan saluton, kiam ni iris antaŭ la
jedakon, kaj dum li krude ŝovis min antaŭen, li ekkriis
per voĉo laŭta kaj minaca: ”Jen mi alkondukis strangan
ulon portanta la metalon de Tarkano, kiu laŭ mia plezuro
batalos kontraŭ sovaĝa toato dum la grandaj ludoj.”
”Li mortos, se li mortos, laŭ la maniero kiun juĝos
taŭga Bar Komas, via jedako,” respondis la juna reganto,
emfaze kaj digne.
”Se li mortos?” muĝis Dak Kova, ”sed tre certe li mortos,
Bar Komas, kaj via sentimentaĉa kompato ne savos
lin. Ho, ke Varhun estu regata de vera jedako, ne de
akvakora malfortulo, kies metalon eĉ maljuna Dak Kova
povus forŝiri per siaj nudaj manoj!”
Bar Komas dum momento rigardis rekte la minacan
kaj malobeeman ĉefulon, kun esprimo de digna, sentima
malestimo, poste, netirinte armilon kaj nedirinte
vorton, li ĵetis sin al la gorĝo de la kalumniinto.
Neniam antaŭe mi vidis du verdMarsanajn militistojn
batali per la naturaj armiloj. Ili ambaŭ montris gradon
de besta feroco, pli intensan ol la plej malsana imago
povus bildiĝi, ili ŝiris permane la okulojn kaj orelojn unu
de la alia, kaj per siaj brilantaj dentegoj tranĉis kaj pikegis,
ĝis ili estis sangrubande ŝiritaj de kapo al piedoj.
Bar Komas multe superis en la batalo, estante pli forta,
pli rapidmova, kaj pli inteligenta. Baldaŭ ŝajnis, ke la
lukto estas finita, sed subite Bar Komas glitfalis. Dak Kova
bezonis nur tion. Ĵetinte sin al la korpo de sia kontraŭulo,
li enigis sian tutan grandan dentegon en lian
ingvenon, kaj malferme ŝiris la tutan korpon laŭlonge.
Venkinto kaj venkito ruliĝis malrigide en la muskon kiel
amaso da sanganta karno.
Bar Komas estis tute morta, kaj nur la plej Herkulesaj
penoj de la virinoj de Dak Kova povis savi lin el lia meritita
sorto. Post tri tagoj li surpiede kaj senhelpe vizitis la
kadavron de Bar Komas, kiun laŭkutime oni ne delokigis,
metis sian piedon sur la kolon de sia antaŭa reganto,
kaj alprenis la titolon Jedako de Varhun. La manojn
kaj kapon de la mortinta jedako oni aldonis al la ornamaĵoj
de la venkinto, kaj la ceteron oni bruligis kun
akompano de amasa kaj terura ridegado.
La vundoj de Dak Kova tiel malfruigis la marŝadon, ke
oni decidis forlasi la ekspedicion, (kiu estis nur negrava
atakafero venĝe pro detruo de la kovilo) ĝis post la grandaj
ludoj, kaj la tuta militistaro, dek mil laŭ nombro,
returnis sin al Varhun.
La sceno, kiun mi vidis okaze de mia unua renkontiĝo
kun tiu ĉi kruela kaj sangavida popolo, estis tipa pri tiuj
vidotaj ĉiutage dum mia restado inter ili. Ili estas pli
malgranda hordo ol la Tarkanoj, sed ege pli feroca. Ĉiutage
iuj anoj de la komunumoj de Varhun renkontiĝis
por ĝismorta batalo, kaj foje en unu tago mi vidis okon
da tiaj dueloj.
Ni atingis la ĉefurbon de Varhun post tritaga marŝado,
kaj tuj oni ĵetis min en karceron, kaj forte ligis min
per ĉenaroj al la planko kaj muroj. De tempo al tempo
oni alportis al mi manĝaĵon, sed pro la ega mallumeco
de la loko mi ne scias, ĉu mi restis tie tagojn aŭ semajnojn aŭ monatojn. Tio estis la plej terura travivaĵo de
tuta mia vivo, kaj ankoraŭ nun mi miras, ke mia menso
ne cedis sian bazon en la terureco de tiu nigreco. Abundis
ŝlimaj, rampantaj vivantaĵoj; malvarmaj, serpentaj
korpoj suriris min ĉiufoje, kiam mi kuŝigis, kaj en la mallumo
ofte mi vidis fajrajn okulojn, intense rigardantajn
al mi. Neniu sono el la supera mondo atingis min, kaj
neniun vorton la karcera gardanto konsentis diri, kiam
li alportis mian manĝaĵon, malgraŭ tio, ke mi pafadis
demandojn al li.
Fine mia tuta malamo kaj malŝatego al la abomenindaj
kreitaĵoj, kiuj ĉi tien lokigis min, centrigis sin je tiu
sola gardisto, kiu por mi reprezentis la tutan hordon de
Varhunanoj. Mi rimarkis, ke li ĉiam paŝis antaŭen kun
sia nebrila torĉo, tiel ke, kliniĝante por almeti mian
manĝaĵon, li metis la kapon samnivele kun mia brusto.
Do, kun la ruzeco de frenezulo, mi kiel eble plej multe
malantaŭen lokigis min, kiam la postan fojon mi aŭdis
lin alproksimiĝi; kaj alprenante parton de mia malstreĉita
ĉenaro mi atendis lian alvenon, kaŭrante kiel sovaĝa
besto. Kiam li kliniĝis por almeti mian manĝaĵon, mi
svingis la ĉenaron super mia kapo, por poste trafi frakase
lian kranion. Silente li falis morta.
Ridante kaj balbutante, kiel tia idioto, kia mi jam
preskaŭ igis, mi ĵetis min al lia sternita korpo, kaj miaj
fingroj serĉis lian gorĝon. Baldaŭ ili trovis etan ĉenaron,
je kies fino pendis pluraj ŝlosiloj. Tuj kiam la fingroj tuŝis
la ŝlosilojn, revenis al mia menso la saĝo. Ne plu mi estis
balbutanta idioto, sed sagaca, rezonkapabla viro, kun
la ebleco por fuĝo ĝuste en miaj manoj.
Dum mi palpserĉis por forigi la ĉenaron sur la kolo de
mia viktimo, mi momenton rigardis en la mallumon.
Fikse, brile, senpalpebrume, ses paroj da okuloj trafis
min. Malrapide ili alproksimiĝis al mi, malrapide mi fortiris
min de ili. Denove en la angulo de la karcero, mi
kaŭrigis, eltenante la manojn antaŭ mi. Antaŭen venadis
la teruraj okuloj, ĝis ili atingis la kadavron ĉe miaj
piedoj. Post ili sin retiradis, nun kun stranga grinca sono,
ĝis fine ili malaperis en ian nigran kaj malproksiman alkovon
de mia karcero.
Ĉapitro XIX. Batalo en la areno
Fine mia menso retrovis la trankvilon, kaj mi denove
provis forigi la ŝlosilojn sur la kadavro de mia
gardinto. Sed kiam mi palpvole etendis la manojn en la
mallumon, kun teruro mi konstatis, ke la kadavro malaperis.
Subite la vero trafis min; la posedantoj de tiuj brilantaj
okuloj fortrenis ĝin, por manĝi, por fari kion ili
atendis fari pri mia propra korpo, atendis dum tagoj,
dum semajnoj, dum monatoj.
Dum la du postaj tagoj oni alportis al mi neniun manĝon, sed fine venis nova sendito, kaj denove mi iĝis enkarcerito
ordinara; tamen mi ne denove lasis mian rezonon
subiĝi pro la teruroj de mia situacio.
Baldaŭ oni envenigis alian kaptiton, kaj ligis lin per
ĉenaroj apud mi. Per la nebrila torĉlumo mi vidis, ke li
estas ruĝMarsano, kaj apenaŭ mi povis atendi la foriron
de liaj gardistoj, antaŭ ol alparoli lin. Kiam la sonoj de
iliaj foriraj paŝoj formortis en la distance, mi elkrietis la
Marsan vorton de saluto, ”kaoron.”
”Kiu estas tiu, parolanta en la mallumo?” li respondis.
”Johano Carter, amiko de la ruĝaj homoj de Heliumio.”
”Mi estas de Heliumio,” li respondis, ”sed vian nomon
mi ne memoras.”
Do, mi rakontis al li mian historion same kiel mi jam
skribis ĝin ĉi tie, ellasante nur ĉian ajn aludon pri mia
amo al Deja Toris. Li multe ekscitiĝis pro la novaĵoj pri
la princino de Heliumio, kaj ŝajnis tute certa, ke ŝi kaj
Solla facile povus esti atingintaj al sekura loko, post
kiam ili forlasis min. Li diris, ke li bone konas la lokon,
ĉar la kanjono, kiun la Varhunanoj trapasis, estis la sola
uzata de ili okaze de alsuda marŝado.
”Deja Toris kaj Solla eniris la montojn je punkto malpli
ol ok kilometrojn de granda akvovojo, kaj certe estas
nun tute preter danĝero.”
La nomo de mia kunenkarcerito estis Kantos Kan, leutenanto
en la militistaro de Heliumio. Li estis ano de la
malbonsorta ekspedicio, kiu falis en la manojn de la Tarkanoj
je la tempo, kiam Deja Toris iĝis kaptitino, kaj li
rakontis koncize la eventojn, kiuj sekvis la malvenkon de
la aviadiloj.
Severe difektitaj kaj kun malmultigitaj anaroj, ili lamiris
malrapide al Heliumio, sed preterpasante la civiton
Zodanga, ĉefurbon de la plej grandaj malamikoj de Heliumio
inter la ruĝMarsanoj, ili estis atakataj de granda
aro de militaj aviadiloj, kaj tute detruiĝis krom tiu aviadilo,
al kiu apartenis Kantos Kan. Lian aviadilon oni persekutis dum pluraj tagoj, sed fine ĝi povis forlasi la malamikojn
dum senluna nokto.
Tridek tagojn post la kaptiĝo de Deja Toris, proksimume
en la tempo, kiam ni atingis Tarkon, lia aviadilo atingis
Heliumion kun dek homoj, el la komenca anaro de
sep cent. Tuj sep aviadilarojn, ĉiu de cent grandaj aviadiloj,
oni sendis serĉantaj por Deja Toris, kaj de tiuj aviadiloj
oni elsendis du mil pli malgrandajn, en vana serĉado
por la perdita princino.
La venĝemaj aviadilaroj forviŝis de sur la vizaĝo de
Barsumo du komunumojn da verdMarsanoj, sed neniajn
postsignojn de Deja Toris ili trovis. Ili estis serĉintaj
inter la nordaj hordoj, kaj nur dum la lastaj tagoj etendis
sian serĉadon suden.
Kantos Kan estis anigita al unu el la etaj unuviraj flugmaŝinoj,
kaj estis trovita de la Varhunanoj, dum li esploris
ilian civiton. Mi treege admiris lian kuraĝon; sola li
surteriĝis ĉe la civita limo, kaj surpiede penetris ĝis la
konstruaĵoj ĉirkaŭ la placo. Dum du tagoj kaj du noktoj
li esploris iliajn loĝejojn kaj karcerojn por trovi la amatan
princinon, sed fine trafiĝis en la manojn de Varhunanaro,
ĝuste kiam li estis forlasonta, jam certa, ke Deja
Toris ne troviĝas tie.
Dum nia enkarceriĝo Kantos Kan kaj mi bone konatigis,
kaj varme amikiĝis. Pasis nur kelkaj tagoj, tamen,
antaŭ ol oni trenis nin el la karcero por la grandaj ludoj.
Frumatene oni kondukis nin al grandega amfiteatro, elkavigita
sub la nivelo de la tero. Ĝi estis parte plenigita
de rubo, tiel ke oni malfacile taksus ĝian komencan
grandecon, sed en la nuna tempo ĝi certe entenis la tutan
dudekmilon da Varhunanoj.
La areno estis grandega, sed neregula laŭ formo, kaj
malorda. Ĉirkaŭ ĝi la Varhunanoj estis amasigintaj konstruŝtonojn,
prenitajn el la antikva civito, por malebligi
al la bestoj kaj kaptitoj forkuron inter la rigardantojn. Ĉe
ĉiu finaĵo estis kaĝoj, konstruitaj por enteni la viktimojn,
ĝis estos iliaj vicoj por la terura morto.
Min kaj Kantos Kan oni kune metis en unu kaĝon. En
la aliaj estis sovaĝaj toatoj kaj kalotoj, frenezaj zitidaroj,
verdaj militistoj kaj virinoj el aliaj hordoj. La bruo de la
muĝado, gruntado kaj fajfkriado estis preskaŭ surdiga.
Kantos Kan klarigis al mi, ke fine de la tago unu el la
kaptitoj estos libera, kaj la aliaj kuŝos mortaj sur la areno.
La venkintojn en la diversaj luktoj oni bataligos unu
kontraŭ la alia, ĝis restos vivaj nur du; la venkinton en
la lasta lukto, ĉu homan, ĉu bestan, oni liberigos. La postan
matenon oni replenigos la kaĝojn per viktimoj, kaj
tiel denove dum ĉiuj dek tagoj de la ludoj.
Baldaŭ post nia enkaĝiĝo, la amfiteatro komencis pleni
ĝi, kaj post unu horo ĉiuj sidlokoj estis prenitaj. Dak
Kova, kun siaj jedoj kaj ĉefuloj, sidis centre de unu flanko,
sur granda estrado.
Je signo de Dak Kova oni malfermis la pordojn de du
kaĝoj, kaj pelis dekduon da verdMarsaninoj al la centro
de la areno. Al ĉiu oni donis ponardon, poste, ĉe la malproksima
finaĵo, oni liberigis dekduon da kalotoj, sova
ĝaj hundoj.
Dum la bestoj, gruntantaj kaj buŝŝaŭmantaj, kuregis
al la preskaŭ senarmilaj virinoj, mi turnis la kapon por
ne vidi tian abomenaĵon. La kriegoj kaj ridoj de la hordoj
atestis pri la bona kvalito de la sporto, kaj kiam mi
rerigardis al la areno, informite de Kantos Kan, ke ĉio
finiĝis, mi vidis tri venkintajn kalotojn, ŝmacantaj je la
korpoj de la viktimoj. La virinoj estis bone defendintaj
sin.
Oni liberigis frenezan zitidaron je la restantaj kalotoj.
Kaj tiel daŭris, dum la tuta varmega, terura tago.
Min oni bataligis komence kontraŭ viroj, poste kontraŭ
bestoj, sed ĉar mi havis longan glavon, ĉiam superis
mian kontraŭulon per facilmoveco, kaj preskaŭ ĉiam
per forteco, ĉio estis por mi infanludo. Plurfoje mi gajnis
aplaŭdon de la sangavida ĉeestantaro, kaj iom antaŭ
la fino oni kriis, ke oni prenu min de la areno kaj nomu
min ano de la hordoj de Varhun.
Fine restis nur tri; granda verda militisto el norda hordo,
Kantos Kan kaj mi. Oni aranĝis, ke la du aliaj interbatalos,
kaj poste mi luktos kontraŭ la venkinto por la
libereco, kiun oni donos al la lasta vivanto.
Kantos Kan estis batalinta plurfoje dum la tago, kaj,
same kiel mi, estis ĉiam venkinta, sed kelkfoje nur
etmarĝene, precipe kontraŭ la verdaj militistoj. Mi malmulte
povis esperi, ke li venkos sian gigantan kontraŭulon,
kiu dum la tago kvazaŭ falĉe forigis ĉiun antaŭ si.
La ulo altis je tri metroj, Kantos Kan je apenaŭ unu.
Kiam ili alproksimiĝis por batalo, mi vidis artifikon de
Marsa glavarto, kiu centrigis ĉian esperon de Kantos
Kan al unu ĵeto; kiam li estis nur je sep metroj de sia
kontraŭulo li metis sian glavmanon kiel eble plej malproksimen
post la ŝultro, kaj ĵetegis la armilon, kun la
pinto antaŭe, rekte al la verda militisto. Ĝi flugis trafe
kiel sago, trapikis la koron, kaj kuŝigis mortinton en la
areno.
Nun Kantos Kan kaj mi devos lukti unu kontraŭ la
alia. Kiam ni alproksimiĝis mi flustris al li, ke ni daŭrigu
la batalon ĝis mallumo, esperante, ke ni povos trovi
okazon por fuĝo. La rigardantoj evidente divenis, ke ni
ne koremis al interbatalo, kaj hurlis kolere, ĉar neniu el
ni donis mortigan pikon. Kiam mi vidis la subitan ekmallumi
ĝon, mi flustris al Kantos Kan, ke li puŝu sian
glavon inter mian maldekstran brakon kaj mian korpon.
Kiam li faris tion, mi ŝancelfalis, premante la glavon forte
per la brako, tiel ke ĝi ŝajne penetris mian bruston.
Kantos Kan konstatis mian artifikon, kaj paŝinte rapide
al mia flanko, li metis piedon sur mian kolon, eltiris la
glavon, kaj ŝajne donis la finan mortigan tranĉon tra la
kolo, kvankam vere la klingo eniris sendanĝere la sablon
en la areno. En la mallumo nun falinta ĉien neniu povus
vidi, ke li ne mortigis min. Mi flustris al li, ke li iru por
pretendi sian liberecon, kaj poste serĉu min en la montoj
oriente de la civito. Tiel li lasis min.
Kiam la amfiteatro estis malplena, mi singardeme iris
al la supro. Ĉar la granda elkavaĵo troviĝis malproksime
de la placo, en neloĝata parto de la granda mortinta civito,
mi sufiĉe facile povis atingi al la preteraj montoj.
Ĉapitro XX. En la fabrikejo de la atmosfero
Tie dum du tagoj mi atendis por Kantos Kan, sed li
ne venis, kaj mi ekiris piede laŭ nordokcidenta direkto,
al punkto kie, laŭ lia diro, troviĝis la plej proksima
akvovojo. Mia tuta nutraĵo estis nur la vegetaja lakto
de plantoj, kiuj libere donis sian valoran fluidon.
Dum du longaj semajnoj mi vagadis, stumblante tra la
noktoj, gvidata nur de la steloj, kaj dumtage kaŝante min
post ia elstara rokaĵo aŭ inter la montoj, kiujn mi kelkfoje
trafis. Plurfoje sovaĝaj bestoj atakis min, en la mallumo
alsaltante min, tiel ke mi devis ĉiam teni mian glavon
en la mano. Kutime mia nove trovita, stranga telepatia
potenco donis al mi sufiĉan antaŭaverton, sed
unufoje mi trovis min renversita, kaj akregaj dentoj pikis
mian gorĝon, kaj vila vizaĝo premis sin al mia.
Kiu besto atakis min? Mi sciis nur, ke ĝi estas granda,
peza, kaj multpieda. Miaj manoj kaptis ĝian gorĝon antaŭ
ol la dentoj povis profundiĝi en mian kolon, kaj malrapide
mi perforte forigis la vilan vizaĝon, kaj premis
miajn fingrojn fermige sur ĝian trakeon. Silente ni kuŝis
tie, dum la besto ĉiel penis atingi min per siaj dentoj, kaj
mi egale penis sufoki el ĝi la vivon. Malrapide miaj brakoj
ekcedis en la malegala lukto, kaj colon post colo
proksimiĝis la brilantaj okuloj kaj dentoj, ĝis fine la vila
vizaĝo altuŝis min, kaj mi konsciis, ke ĉio finiĝas. Subite,
el la ĉirkaŭa mallumo saltegis ia vivanta amaso de
detruaĵo rekte al la besto min tenanta altere. La batalo
inter ili ne longe daŭris. Sur la musko ili ŝiris kaj pikis
unu la alian, sed baldaŭ mia savanto staris super la kadavro
de la besto, kiu alie estus mia mortiginto.
La pli proksima luno, subite leviĝinte super la horizonto
kaj lumiginte la Barsuman teron, montris al mi, ke
mia savinto estas Ula, sed mi neniel povis diveni, de kie
ĝi venis, aŭ kiel ĝi trovis min. Ne necesas diri, ke mi ĝojis
pri ĝia ĉeesto, sed samtempe mi sentis maltrankvilon,
ĉar Deja Toris estas forlasita de ĝi. Tiom mi sciis, ke ĝi
fidele obeas miajn ordonojn, ke ŝajnis ke preskaŭ nur ŝia
morto povus klarigi ĝian forlason.
Per la nunn brila lunlumo mi vidis, ke la besto maldiki
ĝis al nura ombro, kaj kiam ĝi forlasis mian karesadon,
kaj komencis avide manĝi la kadavron ĉe miaj piedoj,
mi sciis, ke la kompatindulo estas nesufiĉe nutrita.
Mia propra stato estis apenaŭ pli bona, sed mi ne sentis
min kapabla manĝi la krudan karnon, kaj mi ne havis
rimedojn por fari fajron. Kiam Ula finis sian manĝon,
mi denove rekomencis mian lacigan kaj ŝajne senfinan
serĉadon por la akvovojo.
Je tagiĝo, en la dekkvina tago de mia serĉado, mi ĝojegis
vidante la altajn arbojn, kiuj montris, ke la celataĵo
estas proksima. Proksimume je tagmezo mi lace trenis
min al la pordo de granda konstruaĵo, kiu kovris preskaŭ
dek kvadratajn kilometrojn, kaj altis je ses dek metroj.
Neniu aperturo estis videbla en la grandegaj muroj,
krom eta pordo, ĉe kiu mi falis ellacigita, nek iu ajn signo
de vivo.
Mi ne povis trovi sonorilon, nek alian ilon por informi
la enloĝantojn pri mia ĉeesto. Mi nur rimarkis etan
rondtruon en la muro, kiu eble servas por tia celo. Ĝi
estis samgranda kiel ordinara krajono. Pensante, ke eble
ĝi estas ia paroltubo, mi metis la buŝon al ĝi, kaj estis vokonta,
kiam voĉo venis el ĝi, kaj demandis, kiu mi estas,
de kiu loko mi venas, kaj kion mi volas. Mi klarigis, ke
mi fuĝis de la Varhunanoj, kaj preskaŭ mortas pro malsato
kaj ellaciĝo.
”Vi portas la metalon de verda militisto, kaj sovaĝa
hundo sekvas vin, tamen vi havas la figuron de ruĝa homo.
Laŭ koloro vi estas nek verda, nek ruĝa. Kio do vi
estas?”
”Mi estas amiko de la ruĝaj homoj de Barsumo, kaj mi
malsatas. Pro humaneco, mi petasi malfermu por ni.”
Baldaŭ la pordeto komencis retroiĝi antaŭ mi, ĝis ĝi
fundeniĝis je dudek metroj, poste ĝi haltis kaj glitis maldekstren,
montrante mallongan, mallarĝan betonan koridoron,
ĉe kies malproksima fino estis alia pordeto, ĉiel
simila al la unua. Neniu estis videbla, tamen tuj kiam ni
trapasis la unuan pordeton ĝi glitis trankvile en sian lokon
post ni, kaj revojaĝis rapide al sia origina loko en la
antaŭa muro de la konstruaĵo. Mi rimarkis, dum ĝi glitis
antaŭ ni, ke ĝi estas dika je ses metroj. Ankaŭ mi vidis,
kiam ĝi reatingis sian lokon, ke grandaj ŝtalaj cilindraĵoj
venis el la plafono malantaŭ ĝi, kaj iliaj finoj fiksiĝis en aperturojn kontraŭfositajn en la planko.
Dua kaj tria pordoj retroiĝis antaŭ mi kaj glitis flanken
kiel la unua, antaŭ ol mi atingis grandan internan ĉambron,
kie mi trovis manĝon kaj trinkon elmetitajn sur
granda stona tablo. Voĉo ordonis, ke mi kontentigu min
kaj mian kaloton, kaj dum mi faris tion, mia nevidebla
gastiganto faris al mi viglan demandaron.
”Viaj diroj estas tre rimarkindaj,” diris la voĉo, ”kaj
evidente estas, ke vi parolas la veron. Cetere, evidente
estas, ke vi ne estas indiĝeno de Barsumo. Tion mi povas
konstati per la formo de via cerbo, la stranga lokigo
de viaj internaj organoj, kaj la formo kaj grandeco de via
koro.”
”Ĉu vi povas vidi internen de mi?” mi ekkriis.
”Jes, mi povas vidi ĉion krom viaj pensoj, kaj se vi
estus Barsumano mi povus ankaŭ legi tiujn.”
Pordo malfermiĝis je la transa flanko de la ĉambro,
kaj stranga, sekaspekta, mumisimila viro venis al mi. Li
portis neniun veston aŭ ornamaĵon krom malgranda ora
kolumo, de kiu pendis sur lia brusto ornamaĵo granda
kiel manĝtelero. Ĝi estis inkrustita de diamantoj, krom
ĝuste en la centro, kie troviĝis stranga ŝtono, laŭ diametro
unucola, kiu fajreris je naŭ malsimilaj radioj, sep el ili
la sep de nia Tera prismo, kaj du belaj radioj, kiuj por mi
estis novaj kaj sennomaj. Mi same ne kapablas priskribi
ilin, kiel vi mem ne kapablas priskribi ruĝon al blindulo.
Mi scias, tamen, ke ili estis ekstreme belaj.
La maljunulo sidis kaj parolis kun mi dum pluraj horoj,
kaj strange estis, ke mi kapablis legi ĉiun lian penson,
dum li povis percepti nenion en mia menso, krom
se mi parolis. Mi ne sciigis lin, ke mi tion kapablas, kaj
mi lernis multon, kio poste montriĝis ege valora, multon,
kion mi neniam lernus se li divenus mian povon; la
Marsanoj tiel estras sian mensan maŝinaron, ke ili kapablas
tute precize direkti siajn pensojn.
La konstruaĵo, en kiu mi troviĝis enhavis la maŝinaron
por produkti la artefaritan atmosferon, kiu subtenas la
vivon sur Marso. La sekreto de la procedo kuŝas je la
utiligo de la naŭa radio el la radiaro, kiun mi aludis en
la priskribo pri la juvelaro de mia gastiganto.
Oni apartigas tiun radion de la aliaj sunradioj per instrumentoj
lokigitaj sur la tegmento de la granda konstruaĵo,
kies tri kvaronojn oni uzas kiel rezervujojn por
provizoj de la naŭa radio. Tiun ĉi produktaĵon oni prilaboras
elektre, pli ĝuste, iajn proporciojn de delikataj
elektraj vibroj oni enkorpigas je ĝi, kaj la rezulton oni
pumpas al la kvin ĉefaj aercentroj de la planedo kie,
okaze de ĝia liberigo, kontakte kun la etero de la spaco
transformas ĝin al atmosfero.
Ĉiam oni havas sufiĉe da rezervprovizo de la naŭa radio
en la granda konstruaĵo por daŭrigi la nunan Marsan
atmosferon dum mil jaroj, kaj la sola eventuala timo
estus, laŭ la klarigo de mia nova amiko, ke iu akcidento
trafus la pumpan aparaton.
Li kondukis min al interna ĉambro, kie mi vidis dudekon
da radiumaj pumpiloj, ĉiu kapabla provizi la tutan
Marson per la atmosfera kombinaĵo. Dum okcent jaroj,
li diris, li rigardis tiujn pumpilojn, kiujn oni uzas alterne
dum unu tago de iom pli ol dudek kvar kaj duono da
Teraj horoj. Li havas unu helpanton, kiu dividas kun li
la periodon de observado; ĉiu el la du homoj pasigas
sola en la granda fabrikejo duonan Marsan jaron, do tricent
kvardek kvar Teraj tagoj.
AI ĉiu ruĝMarsano oni instruas dum plej frua infana
ĝo la principojn de la fabrikado de atmosfero, sed nur
du homoj samtempe tenas la sekreton pri eniro al la
granda konstruaĵo, kiu, kun muroj dikaj kvindek metrojn,
kaj kun vitra kontraŭaviadila ŝirmilo supertegmenta,
dika du metrojn, estas komplete neatakebla. Oni timas
atakon nur flanke de la verdaj homoj, aŭ de iu freneza
ruĝa viro, ĉar ĉiuj Barsumanoj scias, ke ĉia vivantaĵo
sur Marso dependas por sia ekzisto de la seninterrompa
funkciado de la fabriko.
Dum mi rigardis liajn pensojn, mi eltrovis la kuriozan
fakton, ke la eksterajn pordojn oni funkciigas per telepatio.
La seruroj estas tiel delikate faritaj, ke la pordoj liberi
ĝas per la efiko de ia kombinaĵo de pensradioj. Eksperimente
mi volis igi lin pro surprizo malkaŝi la kombinon,
kaj mi demandis lin en senzorga maniero, kiel li
povis malŝlosi la pordon por mi, estante interne de la
konstruaĵo. Fulmrapide naŭ Marsaj sonoj leviĝis en lia
menso, sed tiel rapide ili malaperis, kaj li respondis, ke
tian sekreton li ne rajtas malkaŝi.
De tiu momento lia sinteno al mi sanĝiĝis, kvazaŭ li
timis, ke li malkaŝis sian grandan sekreton, kaj mi legis
la suspektemon en liaj rigardoj kaj pensoj, malgraŭ tio,
ke li ankoraŭ amike parolis.
Antaŭ ol mi iris ripozi por la nokto, li promesis doni
al mi leteron al apuda agronomo, kiu helpos min atingi
Zodangan, la plej proksiman Marsan civiton.
”Sed nepre ne diru al ili, ke vi celas al Heliumio, ĉar ili
militas kontraŭ tiu lando. Mia helpanto kaj mi apartenas
al neniu lando; ni apartenas al tuta Barsumo, kaj tiu ĉi
talismano, kiun ni portas, protektas nin en ĉiuj landoj,
eĉ inter la verdaj homoj, se okaze ni ne povas eviti ilin.
Do, bonan nokton, amiko mia, vi havu longan kaj ripozan
dormon. Jes, longan dormon.”
Li ridetis afable, sed mi legis en liaj pensoj la deziron,
ke neniam li lasis nin eniri, poste mi vidis bildon, laŭ kiu
li dumnokte staras super mi, rapide uzas longas glavon,
kaj formas la vortojn: ”Mi bedaŭras, sed tiel estos plej
bone por Barsumo.”
Kiam li fermis la pordon de mia ĉambro, elirinte, mi
ne plu vidis liajn pensojn, ne plu vidante lin; tio ŝajnis al
mi stranga, pro mia nescio pri la funkcimetodoj de telepatio.
Kion mi faru? Kiel fuĝi tra tiuj grandegaj muroj? Avertita,
nun mi povus facile lin mortigi, sed se li estus morta
mi ne povus fuĝi, kaj la haltigo de la fabrika maŝinaro
rezultigus, ke mi mortus kune kun ĉiuj Barsumanoj,
inkluzive de Deja Toris, se ŝi ankoraŭ ne mortis. La sorto
de la aliaj neniel interesis min, sed la penso pri Deja Toris forpelis el la menso ĉiun deziron mortigi mian erarigitan
gastiganton.
Singardeme mi eliris el mia ĉambro. Sekvata de Ula,
mi serĉis la plej internan el la pordoj. Freneza plano trafis mian menson; mi penos perforti la grandajn serurojn,
uzante la naŭ pensradiojn, kiujn mi legis en la menso de
mia gastiganto. Kaŭrirante tra koridoro post koridoro,
malsupren tra serpentantaj pasejoj, mi fine atingis la
grandan salonon, kie mi manĝis en tiu mateno. Nenie
mi vidis mian gastiganton, kaj mi ne sciis, kie li nokte
loĝas. Ĝuste kiam mi estis paŝonta brave en la salonon,
eta bruo averte pelis min retroen en la ombron de alkovo
en la koridoro. Tirante al Ula, mi kaŭris en la mallumo.
Baldaŭ la maljunulo preterpasis min proksime, kaj
kiam li eniris la malhele lumigatan ĉambron mi vidis, ke
li tenas en la mano longan maldikan ponardon, kaj akrigas
ĝin sur ŝtono. En lia menso estis la decido, inspekti
la radiumajn pumpilojn, kio okupos proksimume tridek
minutojn, kaj poste reveni al mia dormĉambro kaj mortigi
min.
Dum li pasis tra la salono kaj malaperis en la pasejon
kondukantan al la pumpilejo, mi singardeme eliris el
mia kaŝejo kaj transiris al la pordo, la interna pordo el
la tri starantaj inter mi kaj la libereco.
Koncentrigante mian menson je la granda seruro, mi
ĵetegis al ĝi la naŭ pensradiojn. Senspire mi atendis, kaj
fine la granda pordo trankvile malfermiĝis, kaj glitis
flanken. Unu post la alia ĉiuj pordoj malfermigis laŭ mia
ordono, kaj Ula kaj mi paŝis en la mallumon, liberaj, sed
apenaŭ en pli bona stato ol antaŭe, krom tio, ke ni havis
plenajn ventrojn.
Forrapidante de la timiga konstruaĵego, mi iris al la
unua transvojo, intencante kiel eble plej frue atingi la
centran impostbarieron. Mi atingis ĝin matene, kaj enirinte
la unuan enfermaĵon, mi serĉis ian loĝatejon. Trovi
ĝis malaltaj, neregulaj betonaj konstruaĵoj. Iliaj pordoj
estis fortaj kaj ne malfermeblaj, kaj nenio rezultis de frapado
kaj vokado. Ellacigita pro manko de dormo, mi terenĵetis
min, ordoninte al Ula, ke ĝi gardostaru.
Iom poste ĝiaj murmuregoj vekis min, kaj mi malfermis
la okulojn por vidi tri ruĝMarsanojn, kiuj staris
proksime kaj alcelis min per siaj pafiloj.
”Mi estas senarmila kaj neniel malamika,” mi rapide
klarigis, ”mi estis malliberigito de la verdaj homoj, kaj
nun estas survoje al Zodanga. Mi petas nur nutraĵon kaj
ripozon por mi kaj por mia kaloto, kaj konsilon pri la
vojo al mia celo.”
Ili lasis fali la pafilojn, kaj antaŭen venis al mi kun
afabla mieno. Ili metis la dekstrajn manojn sur mian
maldekstran ŝultron, laŭ sia salutmoro, kaj faris multajn
demandojn pri mi kaj miaj vagadoj. Poste ili kondukis
min al la domo de unu el ili, tute proksime.
La konstruaĵoj, ĉe kiuj mi frumatene frapadis entenis
nur farmbienan bestaron kaj produktaĵon. La loĝdomo
staris en bosko de arbegoj, kaj simile al ĉiuj ruĝMarsanaj
hejmoj estis levita dum la nokto al alteco de dudek
metroj super la tero, sur granda rondforma metala ŝafto,
glitigebla supren aŭ malsupren en ingo konstruita en
la tero, kun eta radiuma motoro, en la enirejo de la konstruaĵo,
kiel funkciigilo. Anstataŭ rigli kaj seruri siajn
domojn, la ruĝMarsanoj simple altigas ilin dumnokte al
nivelo sendanĝera. Ankaŭ ili havas rimedojn por private
subterigi aŭ superterigi ilin, kiam ili volas libertempe
foresti.
Ĉi tiuj fratoj, kun siaj edzinoj kaj infanoj, estis okupantaj
tri tiajn domojn sur la farmbieno. Ili ne mem laboris,
deĵorante kiel registaraj oficistoj por laborigi la
militkaptitojn, la nepagontajn ŝuldantojn, kaj la needzi
ĝemajn fraŭlojn, tro malriĉajn por pagi la altan imposton,
kiun ĉiuj ruĝMarsanaj registaroj faras kontraŭ la
fraŭleco. Ili estis ege bonkoraj kaj gastigemaj, kaj mi restis
plurajn tagojn inter ili, ripozante kaj resaniĝante post
miaj multaj lacigaj kaj streĉaj travivaĵoj.
Kiam ili finaŭskultis mian historion, en kiu mankis ĉia
aludo pri Deja Toris kaj pri la maljunulo en la atmosfera
fabrikejo, ili konsilis al mi kolorigi mian korpon por
pli similigi min al ili, kaj poste serĉi dungiĝon en Zodanga,
aŭ en la armeo, aŭ en la militŝiparo.
”Ne estas verŝajne, ke oni kredos vian historion antaŭ
ol vi pruvos vian fidindecon, kaj gajnos amikojn inter la
altrangaj nobeloj de la kortego. Plej bone estos por vi
fari militan servon, ĉar ni Barsumanoj estas favoraj al
milito, kaj rezervas niajn plej altajn distingojn kaj premiojn
por la militistoj ”
Kiam mi estis preta por forlasi, ili donis al mi malgrandan
malsovaĝan virtoaton, de la speco kiun la ruĝ-Marsanoj uzas por rajdado. La besto estas samgranda
kiel ĉevalo, kaj tute mildnatura, sed laŭ koloro kaj formo
ĝuste kopio de sia sovaĝa kuzo.
La fratoj donis al mi ruĝan oleon per kiu mi kovris
mian tutan korpon, kaj unu el ili tondis mian hararon,
jam tre longan, laŭ la modo, tiel ke mi povus sur Barsumo
ŝajni ordinara ruĝMarsano. Oni donis al mi ankaŭ
novajn metalon kaj ornamaĵojn laŭ la stilo de ĝentlemano
de Zodanga anigita al la familio Ptor; la familia
nomo de miaj bonfarantoj estis Ptor.
Ili plenigis ankaŭ saketon por mi per mono de Zodanga.
La signoj por intersanĝo sur Marso similas al niaj
moneroj, krom ke ili estas ovalaj. Papermonon eldonas
individuoj laŭbezone, dufoje en la jaro, kaj dufoje en la
jaro ili reaĉetas ĝin. Se iu viro eldonas pli, ol li povas
reaĉeti, la registaro pagas liajn kreditorop plene, kaj la
ŝuldanto perlaboras la sumon sur la farmbienoj aŭ en la
minejoj, kiuj senescepte estas registare posedataj. Tia
aranĝo kontentigas ĉiun, krom la ŝuldantoj, ĉar estas
malfacile trovi volontulojn por labori sur la grandaj
farmbienoj, kiuj etendiĝas kiel mallarĝaj rubandoj de
poluso ĝis poluso, tra sencivilizaj terpecoj loĝataj de sova
ĝaj bestoj, kaj eĉ pli sovaĝaj homoj.
Kiam mi menciis, ke mi ne kapablas repagi ilin por
iliaj afableco kaj komplezemo, ili asertis, ke mi ja havos
okazon, se mi vivos longe sur Barsumo. Adiaŭinte min,
ili rigardis al mi, ĝis mi iĝis ne plu videbla sur la larĝa
blanka vojo.
Ĉapitro XXI. Aera esploranto por Zodanga
Dum mi vojaĝis al Zodanga, multaj strangaj kaj interesaj
aferoj kaptis mian atenton. Ĉe la diversaj
biendomoj, kie mi haltis, mi lernis multon novan kaj instruan
pri la kutimoj kaj moroj de Barsumo.
Oni kolektas la akvon por la farmbienoj en grandegaj
subteraj rezervujoj ĉe la polusoj. La akvo venas de la degelantaj
neĝoj surmontaj, kaj oni pumpas ĝin tra longaj
kondukiloj al la diversaj centroj en multloĝataj lokoj.
Ambaŭflanke kaj laŭlonge de la kondukiloj kuŝas la kulturitaj
regionoj, dividitaj en samgrandaj terpecoj, ĉiu
kontrolata de unu aŭ du registaraj oficistoj. Anstataŭ
akvumi la surfacon de la kampoj, tiel ke malspariĝus
multe da akvo pro forvaporiĝo, om transportas la altvaloran
fluidon subteren, tra vasta maŝaro de etaj tuboj,
rekte al la radikoj de la vegetaĵo. La rikoltaĵoj sur Marso
ĉiam estas samgrandaj, ĉar malestas pluvoj, malestas
malpluvoj, malestas fortaj ventoj, malestas insektoj kaj
malestas detruantaj birdoj.
Dum tiu ĉi vojaĝo mi manĝis viandon unuafoje post
kiam mi forlasis Teron, sukplenajn pecojn, kaj grandajn
kotletojn, el la bone nutrataj bestoj de la farmbienoj.
Ankaŭ mi frandis fruktojn kaj legomojn, neniel similajn
al tiuj de Tero.
Okaze de mia dua halto mi renkontis kelkajn kulturitajn
homojn de la nobela klaso, kaj dum ni interparolis,
leviĝis hazarde Heliumio kiel temo. Unu el la pli maljunaj
viroj antaŭ kelkaj jaroj estis tie kiel ano de diplomata
misio, kaj li parolis bedaŭre pri la stato de konstanta
milito inter la du landoj.
”Heliumio,” li diris, ”prave fanfaronas pri la belaj virinoj
de Barsumo, kaj el ĉiuj ĝiaj trezoroj la mirinda
filino de Mors Kajak, Deja Toris, estas la plej rava. La
popolo efektive adoras la grundon sur kiu ŝi paŝas, kaj
tuta Heliumio funebras, de kiam ŝi perdiĝis dum tiu
malbonsorta ekspedicio. Nia atako kontraŭ la invalida
aviadilaro dum ĝi retroiris al Heliumio estis unu el tiuj
aĉaj eraroj de nia reganto, pro kiuj Zodango devos plimalpli
baldaŭ altigi pli saĝan viron al lia ofico. Eĉ nun,
malgraŭ tio, ke niaj venkantaj armeoj ĉirkaŭas Heliumion,
la popolo de Zodanga aŭdigas sian voĉon malkontentan,
ĉar la milito, al kiu mankis justa bazo, estas
malpopulara. Niaj armeoj profitis la foreston de la ĉefa
aviadilaro de Heliumio, kiu serĉas la princinon, tiel ni
povis jam tre malfortigi la civiton. Oni diris, ke ĝi falos
en niajn manojn dum la kelkaj venontaj preterpasoj de
la malproksima luno.”
”Kaj kia,” mi demandis kiel eble plej senzorge, ”laŭ via
opinio estis la sorto de la princino, Deja Toris?”
”Ŝi mortis,” li respondis. ”Tion sciigis al ni verda militisto
lastatempe kaptita de nia suda armeo. Ŝi fuĝis de
la Tarkaj hordoj kun stranga vivantaĵo el alia mondo, sed
nur trafiĝis en la manojn de la Varhunanoj. Oni trovis
iliajn toatojn vagantaj sur la marfundo, kaj apude postsignojn
de sanga lukto.”
La informo ne estis trankviliga, samtempe ĝi ne pruvis
fine la morton de Deja Toris. Mi decidis streĉi ĉiun forton
por atingi Heliumion kiel eble plej rapide, kaj porti
al Tardos Mors tiom da novaĵo pri la kieo de lia nepino,
kiom mi povis.
Dek tagojn post kiam mi forlasis la fratojn Ptor, mi
atingis Zodangan. De la momento, kiam mi kontaktiĝis
kun la ruĝaj homoj de Marso, mi konstatis, ke Ula tiris
al mi multe da nedezirata atento, ĉar la granda besto
apartenis al speco, kiun la ruĝaj homoj neniam malsovaĝigas. Se oni promenus tra ĉefstrato de Novjorko kun
grandega leono ĉe siaj kalkanoj, oni efikus same kiel mi
efikus, se mi enirus Zodangan kun Ula.
Eĉ la penso pri forigo de la fidela kunulo kaŭzis al mi
tiom da bedaŭro kaj profunda ĉagreno, ke mi prokrastis
la aferon ĝis ni atingis la pordegojn de la civito; sed
fine ni nepre devis disiĝi. Se mi pensus nur pri la propra
sekureco aŭ plezuro, neniu argumento persvadus min
forturni la solan vivanton sur Marso, kiu neniam mankis
en amo kaj lojaleco; sed same kiel mi plezure cedus
la vivon por servi al tiu, por kiun serĉi mi frontas la nekonatajn
danĝerojn de tiu ĉi civito, por mi tiel mistera,
same mi ne povus permesi eĉ ke la vivo de Ula minacu
la sukceson de mia entrepreno. Cetere, temis eble ne pri
ĝia vivo, sed ĝia momenta feliĉo, ĉar mi ne dubis, ke ĝi
baldaŭ forgesos min. Tial mi ame adiaŭis la kompatindan
beston, promesante al ĝi tamen, ke se mi postvivos
mian aventuran entreprenon, iel mi trovos rimedojn por
elserĉi ĝin.
Ĝi ŝajne plene komprenis min, kaj kiam mi montris en
la direkto de Tark ĝi bedaŭre forturnis sin. Mi ne kuraĝis
rigardi ĝian foriron, sed turnis la vizaĝon al Zodanga, kaj
kun ĉagreno en la koro alproksimiĝis al ĝiaj minacantaj
muroj.
La letero, kiun mi portis de la fratoj, havigis al mi tujan
eniron en la grandan ĉirkaŭmuritan civiton. Ankoraŭ
estis frumatene, kaj la stratoj estis preskaŭ senhomaj.
La loĝejoj, altigitaj sur siaj metalaj kolonoj, similis
al granda enarbara frugilega nestaro, kun la metalaj kolonoj
similaj al ŝtalaj arbotrunkoj. La butikojn oni kutime
ne levis de la tero, kaj neniel oni riglis aŭ ŝlosis ilin,
ĉar sur Barsumo ŝtelado estas nekonata. Ĉiuj Barsumanoj
timas konstante pri murdo, kaj nur pro tio ili
levas siajn hejmojn superteren dumnokte kaj en tempoj
de danĝero.
La fratoj Ptor estis donintaj al mi klarajn sciigojn por
atingi tiun parton de la civito, kie mi povos trovi taŭgan
loĝejon, kaj esti apud la oficejoj de la registaraj agentoj,
al kiuj ili donis al mi leterojn.
La placo de Zodanga kovras pli ol du kvadratajn kilometrojn,
kaj kiel kutime estis la centro de la civito. Palacoj
de la jedako, la jedoj kaj aliaj nobeloj ĉirkaŭis ĝin,
kiel ankaŭ la ĉefaj publikaj konstruaĵoj, kafejoj kaj butikoj.
Dum mi transiris la grandan placon, mirante pri la
impona arkitekturo, kaj la belega skarlata vegetaĵaro, kiu
tapiŝis la larĝajn razenojn, mi trovis, ke iu ruĝMarsano
pasas rapide al mi el unu el la avenuoj. Li neniel atentis
min, sed kiam li venis flanke mi rekonis lin. Mi metis
manon sur lian ŝultron, kriante: ”Saluton, Kantos Kan!”
Fulmrapide li turnis sin, kaj antaŭ ol mi povis eĉ malaltigi
mian manon, mi trovis la pinton de lia glavo apud
mia brusto.
”Kiu vi estas?” li gruntis, sed kiam retroa salto forigis
min je dudek metroj de lia glavo, li lasis ĝin fali kaj ride
elkriis: ”Mi ne bezonas pli bonan respondon! Sur tuta
Barsumo ekzistas nur unu viro, kiu povas salti kiel
kaŭĉuka pilko. Ĵuru je la nomo de la patrino de la malproksima
luno, Johano Carter, kiel vi venis ĉi den, kaj
kiel vi povas ŝanĝi la koloron laŭvole.”
Koncize mi rakontis pri miaj aventuroj de kiam mi
lasis lin en la areno ĉe Varhun.
”Nu, vi ja dum eta sekundaro timigis min, amiko
mia,” li diris. ”Se en Zodanga oni scius mian nomon kaj
civiton, baldaŭ mi sidus kun miaj praavoj sur la bordoj
de la perdita maro de Korus. Mi troviĝas ĉi tie por la
profito de Tardos Mors, Jedako de Heliumio, por eltrovi
la kieon de Deja Toris, nia princino. Sab Tan, la princo
de Zodanga, tenas ŝin kaŝita en la civito, kaj enamiĝis
al ŝi freneze. Lia patro Tan Kosis, Jedako de Zodanga,
petas ŝian edziniĝon al sia filo kiel prezon por paco inter
la du landoj, sed Tardos Mors ne akceptas, kaj komunikis,
ke li kaj lia popolo prefere rigardus ŝian mortan
vizaĝon ol ŝian edziniĝon al iu, kiun ŝi ne laŭvole elektis.
Li mem, li aldonis, preferus morti en la cindroj de
brulanta Heliumio ol kunigi la metalon de sia familio
kun la metalo de Tan Kosis. Tia ofendego al Tan Kosis
kaj al Zodanga havigis al li eĉ pli intensan amon de lia
popolo.
”Mi estas ĉi tie jam de tri tagoj,” daŭrigis Kantos Kan,
”sed ankoraŭ mi ne eltrovis, kie Deja Toris estas enkarcerigita.
Hodiaŭ mi aliĝis al la aviadila militanaro kiel
aera esploranto, kaj mi esperas gajni la fidon de Sab Tan,
la princo, kiu estas estro, kaj tiel informiĝi pri la kieo de
Deja Toris. Mi ĝojas, ke vi estas ĉi tie, Johano Carter, ĉar
mi scias, kiel lojala vi estas al mia princino, kaj ni du en
komuna laboro nepre povos multon fari.”
Jam nun la placo estis pleniĝanta de homoj tien kaj
reen irantaj pro la ĉiutagaj aferoj. La butikoj estis malfermi
ĝantaj, kaj frumatenaj mendantoj plenigis la kafejojn.
Kantos Kan kondukis min al unu el tiuj belegaj manĝejoj, kie oni servis nin tute per maŝinoj. Neniu mano
tuŝis la manĝaĵon, de kiam ĝi venis kruda en la konstruaĵon,
ĝis kiam ĝi eliris varma kaj bongusta sur la tablojn
antaŭ la gastojn, responde al premeto sur diversajn butonetojn
laŭ la diversaj deziroj de la klientoj.
Post nia manĝo, Kantos Kan kunkondukis min al la
ĉefejo de la aeresploranta skadro, kaj petis, ke oni anigu
min. Laŭkutime oni postulis korpan priesploron, sed
Kantos Kan diris, ke mi ne timu pri tio, ĉar li mem prizorgos
la aferon. Tion li faris, prenante mem la esplorordonon
al la koncerna oficisto, kaj kredigante, ke li estas
Johano Carter.
”Oni trovos poste pri la ruzo,” li klarigis gaje, ”kiam ili
kontrolos mian pezon, mian alton kaj similajn aferojn,
sed tion oni ne faros dum pluraj monatoj, kaj niaj klopodoj
sukcesos aŭ fiaskos longe antaŭ tiam.”
Dum la postaj kelkaj tagoj Kantos Kan instruis al mi
la detalojn de aviado, kaj la riparadon de la delikataj maŝinetoj,
kiujn la Marsanoj uzas ducele. La ĉefparto de la
unuvira aviadilo estas kvin metrojn longa, du trionoj da
metro larĝa, kaj ok centimetrojn dika, kaj pintiĝas ambaŭfine.
La veturiganto sidas super la aviadilo sur seĝo
konstruita super la malgranda, senbrua radiuma motoro.
La perilo de flotigo estas enhavata en la maldikaj
metalaj vandoj de la ĉefparto, kaj konsistas el la oka radio
de Barsumo, la radio de antaŭenigo, kiel oni povas
nomi ĝin pro ĝiaj ecoj.
Ĉi tiu radio, same kiel la naŭa radio, estas nekonata
sur Tero, sed la Marsanoj eltrovis, ke ĝi estas propreco
de ĉiu lumo. Ili lernis, ke la oka suna radio estas tiu, kiu
sendigas la sunlumon al la diversaj planedoj, kaj ke la
oka radio de ĉiu planedo estas tiu, kiu ”respegulas” kaj
resendas tian lumon reen en la spacon. La oka suna radio
estus absorbita de la surfaco de Barsumo, sen la influo de la oka radio de Barsumo; tiu ĉi emas antaŭenigi
la lumon de Marso enspacen, kaj konstante eliras de la
planedo, farante forton de repelo al la gravito. Tia forto,
kiam enfermita, kapablas levi grandegajn pezaĵojn de
la surfaco de la tero. La radio ebligis tian perfektan aviadon,
ke aviadiloj multege pli grandaj ol tiuj de Tero povas
veturi tra la maldensa aero de Barsumo tiel gracie,
kiel infana baloneto en la peza atmosfero de Tero.
Dum la unuaj jaroj post la eltrovo de tiu ĉi radio okazis
multaj strangaj akcidentoj, ĝis la Marsanoj lernis mezuri
kaj regi la mirindan potencon. Iam, antaŭ naŭcent
jaroj, la unuan aviadilon konstruitan kun rezervujoj por
la oka radio oni tromulte stokis; kun kvincenta anaro ĝi
flugis supren de Heliumio, kaj neniam revenis. Ĝia potenco
de repelo al la planedo estis tiel granda, ke ĝi voja
ĝis malproksimen en la spacon, kie ankoraŭ oni povas
vidi ĝin, helpe de fortaj teleskopoj, rapidantan tra la ĉieloj
dudek mil mejlojn de Marso, etan sateliton, kiu tiel
ĉirkaŭiros la planedon ĝis la fino de la tempo.
En la kvara tago post mia alveno ĉe Zodanga mi faris
mian unuan aerveturon, kaj rezulte gajnis promocion
kaj kune loĝejon en la Palaco de Tan Kosis. Kiam mi
supreniĝis super la civito, mi rondiris plurfoje, poste mi
rapidigis al plejeblo mian motoron, kaj suden flugis je
ega rapideco, sekvante unu el la grandaj akvovojoj, kiuj
alvenas al Zodanga el tiu direkto.
En iom malpli ol unu horo mi vojaĝis proksimume
kvar cent kilometrojn, kiam subite mi vidis malproksime
sub mi triopon de tri verdaj militistoj, rajdantaj al
malgranda kuranto, kiu ŝajne penas atingi la limon de
unu el la ĉirkaŭmuritaj kampoj. Malsupreniginte mian
aviadilon rapide, kaj alproksimiĝinte al la militistoj, mi
baldaŭ vidis, ke ili ĉasas ruĝMarsanon portantan la metalon
de la skadro, de kiu mi estis ano. Proksime estis lia
aviadileto, ĉirkaŭata de riparaj iloj, kiujn evidente li estis
uzanta, kiam la verdaj militistoj surprizatakis lin.
Preskaŭ ili jam atingis lin. Iliaj bestoj kuregis rekte al
la malforta homo, dum la militistoj klinis sin dekstren
kun siaj metalpintaj lancoj. Ŝajnis, ke ĉiu volas unua trapiki
la kompatindan Zodanganon. Post momento, sen
mia bonhazarda alveno, li certe estus kadavro.
Veturigante mian aviadilon rapide, mi baldaŭ atingis
la militistojn. Mi trafis per ĝia pinto la dorson de tiu plej
proksima, kaj la frapo, kiu povus traŝiri colojn da solida
stalo, ĵetis lian kadavron trans la kapon de lia toato kaj
sternigis ĝin sur la muskon. La toatoj de la aliaj du militistoj,
muĝante pro timo, turnis sin kaj forkuregis.
Malrapidiginte mian aviadilon, mi rondveturis kaj alteri
ĝis ĉe la piedoj de la mirigita Zodangano. Li varme
dankis pro mia oportuna helpo kaj promesis, ke mi ricevos
merititan rekompencon, ĉar mi ja savis la vivon de
kuzo de la jedako de Zodanga.
Ni ne plu parolis multe, ĉar ni sciis, ke la militistoj
revenos tiel baldaŭ, kiel ili ree povos regi siajn toatojn.
Alirinte lian difektitan aviadilon, ni penis fini la bezonatajn
riparaĵojn, kaj preskaŭ sukcesis, kiam ni vidis, ke la
du verdaj ulaĉoj revenas rapide al ni de kontraŭaj direktoj.
Kiam ili alvenis ĝis cent metroj de ni, iliaj toatoj denove
iĝis neregeblaj kaj rifuzis plie alproksimiĝi al la
aviadilo timiginta ilin.
La militistoj fine deiĝis, kaj ŝnurliginte siajn bestojn,
venis al ni kun elingigitaj glavoj. Mi aliris la pli grandan,
petinte la Zodanganon kiel eble plej bone kontraŭbatali
la alian. Nestreĉinte la fortojn mi mortigis mian kontraŭulon, kiel kutime mi nun povis fari, kaj mi rapidis al
mia nova konatulo, kiun mi trovis en malbona situacio.
Li estis vundita kaj kuŝanta, kaj la piedego de la kontraŭulo
estis sur lia gorĝo, kaj la glavo levita por doni
mortigan baton. Unusalte mi transiris la dudek metrojn
inter ni, kaj trapikis la korpon de la verda militisto. Lia
glavo falis sendanĝere teren, kaj li mem malrigide sur la
sternitan korpon de la Zodangano. Mallonga esploro pri
tiu ĉi ne riveligis danĝerajn vundojn, kaj post iom da
ripozo li diris, ke li sentas sin kapabla provi la reenvoja
ĝon. Li devos veturigi sin mem, tamen, ĉar la delikataj
aviadiloj estas konstruitaj nur por unuopaj anoj.
Rapide kompletiginte la riparojn, ni kune leviĝis en la
sennuban ĉielon, kaj rapide, sen plua misaventuro revenis
al Zodanga.
Alproksimiĝante al la civito, ni trovis grandan kunvenintaron
civilulan kaj militistan sur la antaŭurba plataĵo.
La ĉielo estis preskaŭ nigra pro la multaj militaj aviadiloj,
kiel ankaŭ privataj kaj publikaj plezuraviadiloj, ĉiuj
flirtantaj multkolorajn silkajn rubandojn, kaj standardojn
kaj flagojn kun pitoreskaj desegnaĵoj.
Mia kunfluganto faris signon, ke mi malrapidu, kaj
proksimiĝinte sian aviadilon al mia, proponis ke ni aliru
kaj rigardu la ceremonion. Li diris, ke ĝi okazas por
fari distingojn al individuaj oficiroj kaj soldatoj pro kuraĝaj agoj kaj altvaloraj servoj. Li malvolvis etan flagon,
kiu signis, ke lia aviadilo portas anon de la reĝa familio
de Zodanga, kaj kune ni trovis vojon tra la densa amaso
de aviadiloj, ĝis ni restis ĝuste super la jedako de
Zodanga kaj lia stabo. Ĉiuj sursidis la etajn malsovaĝajn
virtoatojn de la ruĝMarsa speco, kaj iliaj ornamaĵoj enhavis
tiel grandan kvanton de belkoloraj plumoj, ke mi
nepre devis rimarki la similecon kun aro da ruĝaj indianoj
sur mia propra Tero.
Unu el la stabo altiris la atenton de Tan Kosis pri la
apudesto de mia kunfluganto, kaj la reganto signis, ke li
malsuprenvenu. Dum ili atendis, ke la soldataroj okupu
siajn lokojn fronte al la jedako, la du viroj interparolis
seriozmaniere. De tempo al tempo la jedako kaj liaj stabanoj
rigardis al mi. Mi ne povis aŭdi la parolon. Baldaŭ
ĝi ĉesis, kaj ĉiuj deiĝis de siaj toatoj, kiam la lasta soldataro
okupis sian starlokon antaŭ sia imperiestro. Iu stabano
aliris la soldatojn, elkriis ies nomon, kaj komandis
tiun antaŭenveni. La oficiro poste laŭte rakontis pri la
heroa ago, kiu gajnis la aprobon de la jedako, tiam la jedako
mem antaŭeniris kaj metis metalan ornamaĵon sur
la maldekstran brakon de la feliĉulo.
Dek viroj tiel estis distingitaj, kiam la oficiro laŭtkriis:
”Johano Carter, aviadisto!”
Neniam en la ĝisnuna vivo mi tiel surpriziĝis, sed pro
multjara alkutimiĝo al armea disciplino mi senprokraste
flugis alteren, kaj paŝis antaŭen imitante la aliajn. Kiam
mi haltis antaŭ la oficiro, li alparolis min per voĉo aŭdebla
de ĉiuj kunvenintaj militistoj kaj rigardantoj.
”Rekoninte, Johano Carter, vian egan kuraĝon kaj
vian rimarkindan lerton, per kiuj vi defendis korpe la
kuzon de la jedako Tan Kosis, kaj unuope venkis tri verdajn
militistojn, nia jedako kun plej alta plezuro faras al
vi signon pri sia ŝato.”
Poste Tan Kosis aliris min. Metinte sur min la ornamaĵon,
li diris: ”Mia kuzo rakontis la detalojn pri via
mirinda faro, kiu ŝajnas preskaŭ mirakla. Se tiel bone vi
povis defendi la kuzon de la jedako, kiom pli bone vi
povus defendi la jedakon mem. Mi do nomas vin oficiro
de la jedaka gvardio, kaj estonte vi loĝos en mia palaco.”
Mi dankis al li, kaj laŭ lia ordono okupis lokon inter
la stabanoj. Post la ceremonio mi veturigis mian aviadilon
al ĝia loko sur la tegmento de la kazerno de la aeresplora
skadro. Tiam, gvidate de palaca servsoldato, mi
iris por konigi min al la palaca ĉefoficiro.
Ĉapitro XXII. Deja Trovita
La ĉefoficiro estis jam instrukciita, ke li donu al mi
gardlokon apud la jedako, kiu dum milito konstante
timas ke iu subite mortigos lin; la regulo, ke ĉio estas
pravigebla dum milito, ŝajne estas la tuto de la Marsa
bataletiko. Li do eskortis min tuj al la ĉambro, kie estis
Tan Kosis. Tiu ĉi estis okupita en parolo kun sia filo, Sab
Tan, kaj pluraj korteganoj, kaj ne rimarkis mian eniron.
Belaj tekstapetoj komplete kovris la murojn de la
ĉambro, kaj kasis ĉiujn pordojn kaj fenestrojn, se ili trovi
ĝis tie. Kaptitaj sunradioj lumigis la ĉambron; ili estis
tenataj inter la plafono kaj la falsplafono farita el nepolurita
vitro. Mia gvidanto fortiris unu el la tapetoj, montrante
koridoron, kiu ĉirkaŭiris la ĉambron, inter la tapetoj
kaj la muroj de la ĉambro. Li diris, ke mi restu en tiu
koridoro tiel longe, kiel Tan Kosis estos en la ĉambro.
Kiam li forlasos ĝin, mi sekvu. Mia sola devo, ke mi gardu
ĉie la jedakon, kaj ĉie evitu mem la rigardon de aliaj.
Post kvar horoj oni anstataŭigos min, li diris, kaj forlasis
min.
La tapetoj estis strange faritaj, kaj de unu flanko havis
aspekton tre solidan, sed el mia kaŝloko mi povis vidi
ĉion okazantan en la ĉambro tiel klare, kvazaŭ ne estus
kurteno intere.
Apenaŭ mi atingis mian starlokon, el inter la tapetoj
ĉe la kontraŭa flanko de la ĉambro venis kvar soldatoj de
la jedaka gvardio, ĉirkaŭantaj virinon. Alproksimiĝinte
al Tan Kosis ili forpaŝis ambaŭflanke, kaj rivelis, tie starantan
antaŭ la jedako, kaj ne pli ol tri metrojn for de mi,
la belan figuron de Deja Toris, kun vizaĝo radianta pro
ĝojo.
Sab Tan, Princo de Zodanga, antaŭeniris por renkonti
ŝin, kaj manon en mano ili venis proksime antaŭ la jedakon.
Tan Kosis surprizite rigardis ilin, kaj ŝin salutis.
”Al kiu stranga kaprico mi devas danki pro ĉi vizito de
la Princino de Heliumio, kiu antaŭ nur du tagoj, kun
speciala atento al mia memestimo, informis min, ke prefere
ŝi donus sin al Tal Hajus, la verda Tarkano, ol edzini
ĝi al mia filo?”
Deja Toris nur ridetis, kaj la anguloj de ŝia buŝo petolis,
dum ŝi respondis.
”Ek de la praepokoj sur Barsumo, la virino havis la
rajton ŝanĝi siajn intencojn laŭvole kaj laŭhumore, kaj
hipokriti pri la interno de sia koro. Tion vi pardonos,
Tan Kosis, kiel jam via filo pardonis. Antaŭ du tagoj mi
ne estis certa pri lia amo al mi, sed nun mi iĝis certa, kaj
mi venis por peti, ke vi forgesu miajn bravaĉajn vortojn,
kaj akceptu la certigon de la Princino de Heliumio, ke en
konvena tempo ŝi edziniĝos al Sab Tan, Princo de Zodanga.”
”Mi ĝojas, ke tiel vi decidis,” respondis Tan Kosis.
”Neniel mi deziras daŭrigi la militon kontraŭ la popolo
de Heliumio. Mi kronikos vian promeson, kaj tuj faros
proklamon al mia popolo.”
”Pli bone, Tan Kosis,” diris interrompe Deja Toris, ”se
vi prokrastos vian proklamon ĝis la fino de la milito.
Strange ŝajnus al mia popolo kiel ankaŭ al via, se dum
interbatalo la Princino de Heliumio donus sin al la malamiko
de sia lando.”
”Ĉu ne eblas, tuj ĉesigi la militon?” diris Sab Tan. ”Necesas
nur la vorto de Tan Kosis por doni pacon. Diru ĝin,
patro mia, diru la vorton, kiu rapide alportos mian feliĉon
kaj finos nepopularan militon.”
”Ni konstatos,” respondis Tan Kosis, ”kiamaniere la
popolo de Heliumio akceptos la pacon. Certe mi proponos
ĝin al ili.”
Deja Toris, post kelkaj pluaj vortoj, turnis sin kaj forlasis
la ĉambron, ankoraŭ sekvata de siaj gardistoj.
Kaj tiel la konstruaĵo de mia sonĝo pri feliĉo rompiĝis
frakase, falis sur la teron de la realeco. La virino, por kiu
mi volis doni mian vivon, de kies lipoj mi eĉ lastatempe
aŭdis deklaron pri amo al mi, jam facilanime forgesis pri
mia ekzisto kaj ridete donis sin al la filo de tiu plej granda
malamiko de sia popolo. Malgraŭ tio, ke tion mi aŭdis per miaj propraj oreloj, mi ne povis kredi. Necesis
trovi ŝian ĉambraron kaj devigi ŝin ripeti la kruelan veron,
antaŭ ol mi konvinkiĝos. Mi forlasis mian postenon,
kaj rapidis laŭ la koridoro post la tapetoj al la pordo, tra
kiu ŝi forlasis la ĉambron. Trairinte ĝin mi trovis labirinton
de serpentantaj koridoroj. Trakurinte plurajn unu
post la alia, mi baldaŭ komplete perdiĝis. Anhelante mi
staris apud flanka muro, kiam mi aŭdis proksimajn voĉojn,
ŝajne venantajn de la kontraŭa flanko de la vando.
Baldaŭ mi aŭdis la voĉon de Deja Toris; mi ne povis
aŭskulti la vortojn, sed sciis certe, ke la parolo venas de
ŝi.
Je kelkaj paŝoj mi trovis alian koridoron, kaj pordon
ĉe ĝia fino. Paŝinte brave antaŭen mi trovis min en malgranda
antaŭĉambro kun la kvar gardistoj, kiuj akompanis
sin. Unu el ili stariĝis tuj, kaj demandis, por kio mi
venas.
”Mi venas de Tan Kosis,” mi respondis, ”kaj volas paroli
private kun Deja Toris, Princino de Heliumio.”
”Kaj via ordonteksto?” li demandis.
Mi ne komprenis lin, kaj respondis, ke mi estas ano de
la gvardio. Neatendinte respondon mi paŝis al la transa
pordo de la antaŭĉambro. Sed ne tiel facile mi povis eniri.
La gardisto ekstaris antaŭ mi, kaj diris: ”Neniu venas
de Tan Kosis neportante ordontekston aŭ signaldiron.
Unu el ili devas esti liverita al mi, antaŭ ol vi pasos min.”
Mi frapetis per la fingroj la glavon sur mia flanko. ”La
sola ordonilo bezonata de mi pendas ĉi tie. Ĉi vi lasos
min preterpasi aŭ ne?”
Responde li fulmrapide tiris sian glavon, kriante, ke la
aliaj aliĝu al li. Kaj ĉiuj kvar staris antaŭ mi, kun nudaj
glavoj.
”Ne laŭ ordono de Tan Kosis vi venis tien ĉi,” diris tiu
jam parolinta al mi, ”kaj ne nur vi malsukcesos eniri la
ĉambraron de la Princino de Heliumio, ankaŭ vi gardate
iros al Tan Kosis por priklarigi vin. Demetu la glavon, vi
ne povas venki kvaropon.”
Mia respondo estis subita trapiko, kiu lasis nur triopon.
Kaj certe ĉiu el ili estis inda kontraŭulo. Baldaŭ mi
premiĝis al la muro, batalante por la vivo. Malrapide mi
sukcesis lokigi min en angulo de la ĉambro, kie nur unuope
ili povis ataki min, kaj tiel la batalo daŭris dum preskaŭ
duonhoro, bruplenigante la ĉambreton pro la frapado
de ŝtalo sur ŝtalon. Pro la bruo Deja Toris venis al
la pordo de sia ĉambraro, kaj tie staris dum la tuta batalo
kun Solla rigardanta malantaŭ ŝia ŝultro. Ŝia vizaĝesprimo estis senemocia, kaj mi sciis, ke nek ŝi nek Solla
rekonas min.
Fine bonhazarda tranĉo faligis la duan el la gardistoj,
do kun nur du kontraŭuloj mi ŝanĝis mian taktikon, kaj
atakegis laŭ maniero, kiu ofte havigis al mi venkon. La
tria falis tri sekundojn post la dua. Ankoraŭ kelkaj minutoj, kaj la lasta kuŝis morta en la propra sango. Ili estis
kuraĝaj viroj kaj noblaj batalantoj, kaj la neceso mortigi
ilin ĉagrenas min; sed mi nepre volus mortigi ĉiun
homon sur Barsumo, se nur per tia rimedo mi povus
alveni al Deja Toris.
Metinte mian sangan glavon en ĝian ingon mi aliris al
mia Marsa princino, kiu ankoraŭ staris rigardante al mi
sen parolo kaj sen rekono.
”Kiu vi estas, Zodangano?” ŝi fiustris. ”Denove en mia
mizero malamiko por turmenti min?”
”Mi estas amiko,” mi respondis, ”iam ŝategita amiko.”
”Neniu amiko de la Princino de Heliumio portas tian
metalon,” ŝi diris, ”tamen, la voĉo! Mi aŭdis ĝin antaŭe,
ĉu eble… ne, neeble, jam li mortis.”
”Ja tiu estas li, princino mia, Johano Carter mem. Ĉu
vi ne rekonas, malgraŭ farbo kaj stranga metalo, rekte la
koron de via ĉefulo?”
Kiam mi aliris ŝin, ŝi ŝanceliĝis al mi kun manoj etenditaj,
sed kiam mi volis preni ŝin al mi, ŝi retiris sin treme,
kaj ĝemetis. ”Tro malfrue, tro malfrue. Ho, mia estinta
ĉefulo, kiun mi kredis mortinta, se antaŭ unu horo
vi revenus… sed nun estas tro malfrue, tro malfrue.”
”Kion vi volas diri, Deja Toris? Ke vi promesis vin al la
Princo de Zodanga nur ĉar vi ne sciis, ke mi vivas?”
”Ĉu vi kredas, Johano Carter, ke mi kapablas doni la
koron al vi hieraŭ, kaj al alia hodiaŭ? Mi kredis ĝin subterigita kun la cindroj de via kadavro en la ŝaktoj ĉe Varhun,
tial hodiaŭ mi promesis mian korpon al alia, por
savi mian popolon de venkonta armeo.”
”Sed mi ne mortis, princino mia. Mi venis por pretendi
vin, kaj tuta Zodanga ne kapablas malhelpi min.”
”Tro malfrue, Johano Carter; mia promeso estas donita,
kaj sur Barsumo promeso ĉion finas. La postaj ceremonioj
estas sensignifaj formalaĵoj. Ili faras la fakton
de edzeco neniel pli certa, ol la funebranta sekvantaro
de jedaka kadavro metas sur lin denove la sigelon de
morto. Mi estas tia, kvazaŭ jam edzinigita, Johano Carter.
Ne plu vi rajtas nomi min via princino. Ne plu vi
estas mia ĉefulo.”
”Mi malmulte konas la morojn de Barsumo, Deja Toris,
sed mi scias certe, ke mi amas vin, kaj se vi kun intenco
diris la lastajn vortojn, kiujn vi parolis al mi en tiu
tago. kiam la hordoj de Varhun alkuregis al ni, neniu alia
viro iam pretendos vin kiel edzinon. Tiutempe vi intence
parolis, princino mia, kaj tiel vi intencas nun. Diru, ke
jes.”
”Tiutempe mi intence parolis tiel, Johano Carter,” ŝi
flustris. ”Mi ne povas nun tiel paroli, ĉar mi donis min
al alia. Ha, se nur vi estus kompreninta niajn morojn, la
promeso estus via jam antaŭ monatoj, kaj rajte vi povus
pretendi min. Eble Heliumio pereus rezulte, sed mian
imperion mi volonte estus perdinta por mia Tarka ĉefulo. Ĉu vi memoras la nokton, kiam vi ofendis min? Vi
nomis min via princino, nepetinte edzecon, poste vi fanfaronis,
ke vi batalis por mi. Vi ne sciis, kaj senkaŭze mi
ofendiĝis, tion mi komprenas nun. Sed neniu estis por
diri al vi, kion mi ne povis, ke sur Barsumo troviĝas du
specoj de virinoj en la civitoj de la ruĝaj viroj; por unu
speco ili batalas, por rajti poste la edziĝon, por la alia
speco ili batalas, sed ne kun intenco edzinigi ilin. Kiam
iu viro gajnas por si virinon, li povas nomi ŝin ’mia princino’,
aŭ laŭ simila nomo signifanta posedon. Vi ja batalis
por mi, sed neniam petis, ke mi edziniĝu al vi, tial
kiam vi nomis min via princino, komprenu,” ŝi hezitparolis,
”tio doloris min. Tamen eĉ tiam, Johano Carter,
mi ne malakceptis vin, ĝis vi duobligis vian kulpon, riproĉante
min, ke vi gajnis min per batalo.”
”Ne necesas, ke mi petu vian pardonon nun, Deja
Toris,” mi kriparolis. ”Nepre vi scias, ke mia kulpo estis
nur la nescio pri la moroj de Barsumo. Kion mi ne faris
tiam, kredante, ke tia peto estus tro pretendema kaj neŝatata,
mi faras nun, Deja Toris: mi petas, ke vi iĝu mia
edzino, kaj ja, nome de la batalsango en miaj vejnoj, tia
vi ja iĝos.”
”Ne, Johano Carter, ne eblas,” ŝi kriis senespere.
”Dum vivas Sab Tan, neniam mi estos via.”
”Vi ordonis por li pereon, princino mia; mortos Sab
Tan.”
”Ankaŭ ne tio. Mi ne rajtas edziniĝi al viro mortiginta
mian edzon, eĉ sindefende. Tia estas la moro, kaj la
moroj regas nin sur Barsumo. Ne utilas protesti, amiko
mia, kun mi vi devos porti la ĉagrenon, tion almenaŭ ni
havos komune. Tion, kaj rememoron pri kelkaj mallongaj
tagoj inter la Tarkanoj. Nun vi devos foriri, kaj neniam
reveni. Adiaŭ, mia iama ĉefulo.”
Malgaja kaj deprimita mi forlasis la ĉambron, sed mi
ne perdis esperon, kaj ne konsentis, ke Deja Toris estas
tute perdita por mi antaŭ ol okazis efektive la edzeca
ceremonio.
Dum mi vagis laŭ la koridoroj mi tiel perdiĝis en la
labirinto de serpentantaj vojoj, kiel antaŭ ol mi trovis la
ĉambraron de Deja Toris.
Mi sciis, ke mia sola espero estas fuĝo el la civito de
Zodanga, ĉar mi devus klarigi pri la kvar mortigitaj gvardianoj;
sen gvidanto mi neniam povus reatingi mian originan
starlokon, kaj certe oni suspektus min, se mi estus
trovata vaganta sencele tra la palaco.
Baldaŭ mi venis al spirala koridoro kondukanta al
malsupra etaĝo. Mi malsupreniris ĝin tra pluraj etaĝoj,
ĝis mi venis al pordo de granda ĉambro, en kiu estis pluraj
gvardianoj. La muroj estis kovritaj per travideblaj
tapetoj, post kiuj mi kasis min.
La interparolo de la gvardianoj temis pri ĝeneralaj
aferoj, kaj ne interesis min, sed venis oficiro kaj ordonis,
ke kvar el ili anstataŭu la kvar gardantaj la princinon de
Heliumio. Nun, mi sentis, venos por mi la maltrankvilo,
kaj tio okazis; ĉar apenaŭ la kvar forlasis, unu revenis
krianta, ke ili trovis siajn kamaradojn mortigitaj en la
antaŭĉambro.
Tuj la tuta palaco iĝis kiel frapita formikejo. Gvardianoj,
oficiroj, servistoj, kortegistoj kaj sklavoj kuris tien
kaj reen tra la koridoroj kaj ĉambroj, jen oni portis ordonojn,
jen oni serĉis la mortiginton. Por mi jen la oportuna
momento. Kiam areto de soldatoj preterpasis mian
kaŝlokon, mi prenis lokon post ili kaj sekvis ilin tra la
koridoroj de la palaco ĝis en granda salono mi vidis,
venantan tra fenestroj, la karan taglumon.
Tie mi forlasis miajn gvidintojn, kurinte al la fenestroj,
kaj serĉis rimedon por fuĝo. La fenestroj rigardis al granda
balkono, kiu siavice donis rigardon al unu el la grandaj
avenuoj de Zodanga. Malsupre je dek metroj troviĝis
la tero, kaj samdistance antaŭ la konstruaĵo estis muro
sep metrojn alta, farita el polurita vitro dika trionan metron.
Por ruĝMarsano, fuĝo laŭ tiu vojo ŝajnus neebla,
sed por mi, havanta mian Teran forton kaj facilmovecon,
la fuĝo ŝajnis kvazaŭ jam farita. Mi timis nur, ke oni
trovos min antaŭ ol mallumiĝos, ĉar mi ne povis fari la
salton en plena taglumo, kiam en la malsupra korto kaj
la avenuo estas multegaj Zodanganoj.
Do mi serĉis denove kaŝejon kaj hazarde trovis ĝin en
grandega ornamaĵo pendanta centre de la plafono de la
granda salono, je proksimume tri metroj de la planko.
En la grandan pelvon mi saltis facile, kaj apenaŭ mi iĝis
komforta tie, mi aŭdis plurajn homojn eniri la salonon.
Ili haltis ĝuste sub mia kaŝloko, kaj mi povis aŭdi ĉiun
ilian vorton.
”Certe ĝi estas farita de Heliumianoj,” diris unu.
”Jes, jedaka moŝto, sed kiel ili povus eniri la palacon?
Mi kredas, ke malgraŭ la diligenta deĵoro de viaj gvardianoj,
unu sola malamiko povus eble eniri la internajn
ĉambrojn, sed kiel ses aŭ ok militistoj povus fari tion
neobservite, tion mi tute ne komprenas. Sed ni baldaŭ
scios certe, ĉar jen venas la reĝa psikologo.”
Plia viro aliĝis al la grupo, kaj post formala saluto al
sia reganto, li diris: ”Ho, plej eminenta jedako, ja strangan
historion mi legas en la mortintaj mensoj de viaj
fidelaj gvardianoj. Ili estas kadavrigitaj ne de pluraj, sed
de unu sola militisto.”
Li paŭzis por lasi plene efiki sian parolon. Ke lian diron
apenaŭ povis kredi la aŭskultantoj atestis la senpacienca
ekkrio de Tan Kosis. ”Kian strangan historion vi
portas al mi, Notan?”
”Tamen tio estas vera, via jedaka moŝto,” respondis la
psikologo. ”Fakte, la impresoj estis forte gravuritaj sur la
cerbo de ĉiu gvardiano. La mortiginto estis tre altstatura viro, portanta la metalon de gvardiano via, kaj lia batalkapablo
estis preskaŭ mirakla. Li batalis bone kontraŭ
ĉiuj kvar, kaj venkis per sia elstaranta lerto kaj per superhoma
forto. Malgraŭ tio, ke li portis la metalon de Zodanga,
jedaka moŝto, tian viron neniam oni vidis antaŭe
en tiu ĉi aŭ iu ajn alia lando de Barsumo. La menso de
la Princino de Heliumio, kiun mi ekzamenis kaj pridemandis,
estis por mi nelegebla; ŝi perfekte regis sin, kaj
mi ne povis kompreni eĉ ereton da ĝi. Ŝi diris, ke ŝi vidis
parton de la batalo, kaj nur unu viro kontraŭbatalis
la gvardianojn, viro kiun ŝi neniam antaŭe vidis.”
”Kie estas tiu, kiu iam savis mian vivon?” diris iu alia
el la aro, kaj mi rekonis la voĉon de la kuzo de Tan Kosis,
kiun mi savis de la verdaj militistoj. ”Je la metalo de
mia unua praavo,” li daŭrigis, ”certe la priskribo strikte
sidas sur li, speciale pri lia batala kapablo.”
”Kie estas la viro?” kriis Tan Kosis. ”Venigu lin al mi
tuj. Kion vi scias pri li, kuzo? Ŝajnas al mi strange nun,
ke tia batalulo estis en Zodanga, kaj mi eĉ lian nomon ne
sciis. Kaj la nomo, Johano Carter, kiu konas tian nomon
sur Barsumo!”
Baldaŭ oni alportis informon, ke nenie mi estas trovebla,
aŭ ĉe la palaco aŭ ĉe mia antaŭa loĝejo en la kazerno
de la aeresplora skadro. Kantos Kan estis trovebla, kaj
lin ili pridemandis, sed li sciis nenion pri mia kieo, kaj
pri mia pasinta vivo same li diris, ke li nenion scias, ĉar
li konatiĝis kun mi nur lastatempe, dum enkarceriĝo inter
la Varhunanoj.
”Proksime observadu ankaŭ tiun,” ordonis Tan Kosis.
”Ankaŭ li estas alilandano, sendube ili ambaŭ venas de
Heliumio, kaj kie estas unu, baldaŭ aperos la alia. Kvarobligu
la aviadilan patrolon, kaj plej detale kontrolu ĉiun
forlasantan la civiton, ĉu aere ĉu surtere.”
Iu envenis kun komuniko, ke mi estas ankoraŭ inter
la muroj de la palaco. ”Bildon oni faris de ĉiu persono
enirinta aŭ forlasinta la palacon hodiaŭ, kaj ekzamenis
zorge, sed neniu similas al tiu de la nova gvardia oficiro,
farita kiam li aliĝis al la gvardio.”
”Do, certe ni kaptos lin baldaŭ,” diris Tan Kosis kontente,
”dume mi iros al la ĉambraro de la Princino de
Heliumio, kaj demandos ŝin pri la afero. Eble ŝi scias pli,
ol ŝi volis diri al vi, Notan. Venu.”
Ili forlasis la salonon. Jam estis mallume en la ĉielo. Mi
saltis facile de mia kaŝejo kaj rapidis al la balkono. Malmultaj
homoj estis videblaj. Mi elektis momenton, kiam
neniu estis proksima, kaj saltis sur la supron de la vitra
muro, kaj de tie denove al la avenuo preter la palacaj
ĝardenoj.
Ĉapitro XXIII. Perdita en la ĉielo
Neniel penante kaŝi min, mi rapidis al la periferio de
nia kazerno, kie mi atendis certe renkontiĝi kun
Kantos Kan. Proksimiĝinte al la kazerno mi iĝis pli singardema,
juĝinte, ke la loko estas gardata. Pluraj viroj
portantaj civilan metalon staris apud la antaŭa enirejo,
kaj malantaŭe estis ankoraŭ aliaj. Mia sola vojo por
atingi nevidita la supran etaĝon kaj niajn ĉambrarojn
estis per apuda konstruaĵo, kaj post sufiĉe da manovrado
mi akiris lokon sur la tegmento de butiko malproksima
je pluraj domoj.
Saltante de tegmento al tegmento, mi baldaŭ venis al
malfermita fenestro en la ĉambro, kie mi esperis trovi la
Heliumianon, kaj post plia momento mi staris antaŭ li
en la ĉambro. Li estis sola kaj ne montris surprizon pri
mia alveno, sed diris, ke eĉ pli frue li atendis min, ĉar
mia deĵora periodo sendube finiĝis jam antaŭ longe.
Estis evidente, ke li nenion scias pri la okazaĵoj de la
tago, kaj kiam mi parolis pri ili, li tre ekscitiĝis. Speciale
li maltrankviligis pri tio, ke Deja Toris promesis edziniĝi
al Sab Tan.
”Ne, ne povas esti, neeble estas! La tuta popolo de
Heliumio preferus morti ol cedi nian amatan princinon
al la reganta familio de Zodanga. Nepre ŝi kvazaŭ frenezi
ĝis antaŭ ol konsenti. Kion oni povas fari, Johano
Carter? Vi estas rimedoplena viro, ĉu vi ne povas elpensi,
kiel eblas savi Heliumion de tia honto?”
”Se mi povus atingi al Sab Tan glavdistance,” mi respondis,
”mi povus solvi la malfacilaĵon de la vidpunkto
de Heliumio, sed pro privataj kaŭzoj mi preferas, ke iu
alia estu la liberiganto de Deja Toris.”
Kantos Kan rigardis al mi tre observeme antaŭ ol paroli
denove. ”Vi amas ŝin! Ĉu ŝi scias tion?”
”Ŝi scias tion, Kantos Kan, kaj rifuzas min nur tial, ke
ŝi jam promesis sin al Sab Tan.”
La brava kamarado prenis min je la ŝultro, levis alten
la glavon, kaj ekkriis: ”Kaj se mia estus la elektorajto, pli
taŭgan edzon por la plej aĝa princino de Barsumo mi ne
povus trovi. Jen mia mano sur via ŝultro, Johano Carter,
kaj mi promesas, ke Sab Tan mortos per mia glavo, pro
mia amo al Heliumio, al Deja Toris, kaj al vi. Ĝuste hodiaŭ
nokte mi penos atingi lian loĝejon en la palaco.”
”Kiamaniere? Vi estas tre gardata, kaj en la aero estas
kvarobligita patrolo.”
Kelkminute li pensadis. ”Necesas nur preterpasi la
gardistojn por sukcesi. Mi konas sekretan enirejon al la
palaco, tra la pinto de la plej alta turo. Hazarde mi trovis ĝin en iu tago, kiam patroldeĵore mi flugis super la
palaco. Dum tia deĵoro estas postulate, ke ni priesploru
iun ajn neordinaran aferon, kaj estis al mi tre strange,
kiam mi vidis vizaĝon rigardanta el la pinto de la plej
alta palacturo. Mi alproksimiĝis, kaj trovis, ke la posedanto
de la vizaĝo estas ĝuste Sab Tan. Li koleretis pro
mia eltrovo, kaj ordonis, ke mi pridiru ĝin al neniu; li
klarigis, ke la koridoro kondukas de la turo rekte al lia
ĉambraro, kaj estas konata nur al li. Se mi povas atingi
la kazernan tegmenton kaj havigi mian aviadilon, mi
povas esti en lia loĝejo post kvin minutoj; sed kiel fuĝi
el ĉi tiu konstruaĵo viadire tiel intense gardata?”
”Ĉu la aviadilejoj ĉe la kazerno estas multe gardataj?”
mi demandis.
”Kutime deĵoras nokte nur unu viro, sur la tegmento.”
”Iru al la tegmento, Kantos Kan, kaj tie atendu min.”
Mi ne restis por klarigi pri miaj planoj, sed tuj retrovis
la vojon al la strato kaj rapidis al la kazerno. Mi ne
kuraĝis eniri la konstruaĵon, plenan je anoj de la aeresplora
skadro emaj serĉrigardi por mi, kiel ĉiu en Zodanga.
La konstruaĵo estis grandega nubskrapaĵo, alta almenaŭ
tricent kvindek metrojn. Ŝajnis danĝere provi la longan
grimpon supren laŭ la fronto de la konstruaĵo, sed
jen la sola vojo, kaj mi ekprovis. Feliĉe, la multaj ornamaĵoj
de la Barsuma arkitekturo tre faciligis la taskon,
kaj mi trovis multe da fenestrosojloj kaj elstaraĵoj kiuj
donis bonan ŝtuparon laŭ la tuta vojo ĝis la tegmentrando.
Jen mi trovis la unuan veran obstaklon. La rando elstaris
je preskaŭ sep metroj de la muro, al kiu mi tenis
min, kaj eĉ ĉirkaŭirinte la konstruaĵon mi ne povis trovi
malfermaĵon. La supra etaĝo estis lumplena, kaj enestis
multaj soldatoj distrantaj sin. Do, mi ne povis atingi
la tegmenton tra la konstruaĵo.
Ekzistis unu eta, riskoplena rimedo, kaj mi decidis, ke
ĝin mi devas provi. Ne ekzistas viro, kiu ne riskus milon
da mortoj por tia virino, kia Deja Toris.
Tenante la muron per la piedoj kaj unu mano, mi malligis
unu el la longaj ledaj rimenoj, ĉe kies fino pendis
grandega hoko, tia, je kiu pendas riparantoj de aviadiloj,
kaj alteriĝas soldatoj dum bataloj. Mi svingis la hokon
plurfoje al la tegmento, kaj fine ĝi alkroĉis sin, sed ĉu
sufiĉe firme por subteni la pezon de mia korpo, tion mi
ne sciis. Povus esti, ke ĝi trafis nur la ekstreman randon
de la tegmento, tiel ke kiam mia korpo forsvingiĝos fine
de la rimeno, ĝi falos kaj ĵetos min al la strato, tricent
kvindek metrojn sube.
Dum momento mi hezitis, poste, liberiginte min de la
tenita ornamaĵo, mi svingis min en la spacon fine de la
rimeno. Malproksime sub mi kuŝis la brillumaj stratoj,
la pavimaj ŝtonoj, kaj la morto. Mi sentis etan spasmon
ĉe la tegmentrando tenanta mian pezon, kaj aŭdis sonon grince glitan, kiu malvarmigis min pro timiĝo. Poste
la hoko fiksis sin, kaj mi estis ekster danĝero.
Rapide grimpinte supren, mi kaptis la randon kaj tiris
min al la surfaco de la tegmento. Mi ekstaris, kaj trovis
min rigardanta en la buŝon de revolvero, portata de
la deĵoranta gardostaranto.
”Kiu vi estas, kaj de kie venis?”
”Mi estas aeresploranto, amiko, kaj preskaŭ mortinto,
ĉar nur pro hazardo mi ne falis al la malsupra avenuo.”
”Sed diru, kiel vi atingis la tegmenton! Neniu forlasis
aviadilon aŭ elvenis de la konstruaĵo jam de horo. Rapide
klarigu, aŭ mi venigos la gvardion.”
”Rigardu, kaj vi vidos kiamaniere mi venis, kaj kiel
certe mi preskaŭ ne venis,” mi respondis, turnante min
al la rando de la tegmento, kie malsupre je sep metroj
pendis, ĉe la fino de la rimeno, mia tuta armilaro.
La soldato, pro impulso de scivolemo, kaj fatale por si,
paŝis al mia flanko. Kiam li klinis sin por rigardi malsupren
mi kaptis lian gorĝon kaj lian pistolan brakon, kaj
ĵetis lin forte al la tegmento. La armilo falis en lia teno,
kaj miaj fingroj sufokis lian krion por helpo. Mi ŝtopis
lian buŝon per ŝtofpeco, ligis lin, kaj igis lin pendi de la
tegmento kiel mi mem pendis antaŭ kelkaj momentoj.
Mi sciis, ke oni ne trovos lin antaŭ la mateno, kaj mi bezonis
kiel eble plej multe da tempo.
Surmetinte miajn ornamaĵojn kaj armilojn mi rapidis
al la remizoj, kaj baldaŭ havigis mian aviadilon kaj tiun
de Kantos Kan. Liginte lian al mia, mi ekfunkciigis la
motoron kaj superglitis la tegmentrandon. Malsupren
mi flugis al la civito, kaj post minuto mi bone atingis la
tegmenton de nia ĉambraro, kaj trovis min apud la mirigita
Kantos Kan. Mi ne donis tempon al klarigoj, sed
tuj diskutigis niajn planojn por la nuno. Ni decidis, ke mi
penos atingi Heliumion, dum Kantos Kan eniros la palacon
kaj finos la vivon de Sab Tan, kaj poste sekvos min.
Li ordigis por mi kompason, lertan faritaĵon, kiu restis
fiksita al iu ajn elektrika loko sur Barsumo. Adiaŭinte
unu la alian ni kune leviĝis en la aero, kaj rapidis en la
direkto de la palaco, kiu kuŝis en la vojo kondukonta
min al Heliumio.
Kiam ni alproksimiĝis al la alta turo, de supre aperis
aerpatrolo, ĵetante sian potencan serĉlumon rekte sur
mian aviadilon, kaj iu voĉo ordonis halton. Mi ne atentis,
kaj kuglo sekvis. Kantos Kan faligis sin rapide en la
mallumon, dum mi leviĝis konstante, kaj rapidege flugis
tra la Marsa ĉielo, sekvata de dekduo de esploraj aviadiloj,
kaj poste de rapida krozaviadilo portanta centopan
anaron kaj pafilegaron. Serpentumante konstante mi
sukcese evitis iliajn serĉlumojn, sed samtempe mi perdadis
distancon, fine do mi decidis riski rektan veturon,
kaj lasi la rezulton al la dioj kaj al la rapideco de mia
motoro.
Iam Kantos Kan montris al mi la artifikon de rapidumo,
konatan nur al la aviadistoj de Heliumio. Mi nun
kredis, ke certe per ĝi mi povos lasi miajn ĉasantojn
bone malantaŭ mi, kondiĉe ke mi povos eviti iliajn pafaĵojn.
Dum mi rapidis tra la aero, la kriaĉantaj kugloj
konvinkis min, ke nur per miraklo mi povos eviti, sed
jam mia decido estis farita. Kiel eble plej rapide mi kaptis
rektan vojon al Heliumio. Iom post iom la ĉasantoj
plimalproksimiĝis. Mi estis gratulonta min pri feliĉa
fuĝo, kiam bone alcelita pafaĵo el la krozaviadilo eksplodis
je mia pruo. La ŝoko preskaŭ renversis mian tutan
aviadilon, kaj je vomiga angulo ĝi malsupren flugis tra
la malluma nokto.
Kiomdistance ĝi iris antaŭ ol mi remastris ĝin, mi ne
scias, sed certe mi estis tre proksima al la tero, kiam mi
ree komencis leviĝi, ĉar klare mi aŭdis la kriojn de bestoj
sub mi. Releviĝinte mi rigardis la ĉielon sen vidi miajn
ĉasantojn. Fine mi vidis iliajn lumojn malproksime, kaj
komprenis, ke ili alteriĝas, evidente por serĉi min.
Nur kiam iliaj lumoj ne plu estis videblaj, mi kuraĝis
ekbriligi mian lampeton sur mian kompason, kaj konsterne
konstatis, ke paffragmento tute detruis mian solan
gvidilon, kiel ankaŭ mian mezurilon pri rapideco.
Vere estas, ke mi povus sekvi la stelojn laŭ la ĝenerala
direkto de Heliumio, sed nekonante la ĝustan situon de
la civito nek mian veturrapidecon, la ebleco trovi ĝin ne
estis granda.
La civito Heliumo kuŝas je mil kvincent kilometroj
sudokcidente de Zodanga, kaj se mia kompaso estus nerompita
mi atingus ĝin post kvar aŭ kvin horoj. Efektive
tamen, la mateno trovis min rapidanta super vasta
areo de la fundo de mortinta maro, post ses horoj da
rapida flugado. Baldaŭ mi vidis sub mi grandan civiton,
sed ĝi ne estis Heliumo; sola el la Marsaj grandcivitoj
Heliumo konsistas el du grandaj rondurboj, apartaj je
cent dudek kilometroj, kaj dum flugado estus facile rekonebla.
Kredante, ke mi vojaĝis tro malproksimen, norden kaj
okcidenten, mi returnis min laŭ direkto sudorienta, superpasante
dum la mateno plurajn grandajn civitojn, el
kiuj neniu estis Heliumo. Krom la ĝemelformo, la civito
havas ankoraŭ alian karakterizaĵon, du grandegajn
turojn; unu, brilskarlata, staras alta je mil ses cent metroj
centre de unu rondurbo, la alia, brilflava kaj samalta,
distingas la fratinurbon.
Ĉapitro XXIV. Tars Tarkas trovas amikon
Ĉirkaŭ tagmezo mi pasis malalte super granda
mortinta civito de antikva Marso, al pretera ebenaĵo.
Kaj jen mi vidis plurmilojn da verdaj militistoj okupataj
en grandega batalo. Apenaŭ mi vidis ilin, tuta aro
da pafoj celis rekte al mi, kaj tiel trafe, ke mia aviadilo tuj
iĝis ruino, kaj zigzagis al la tero. Mi trovis min tuj meze
de la akra batalo, inter militistoj, kiuj tiel okupiĝis en la
lukto, ke ili ne rimarkis mian alproksimiĝon. La ordinaraj
soldatoj batalis surpiede per longaj glavoj, dum okazaj
pafoj de periferiaj solpafantoj faligis militistojn, kiuj
pormomente apartiĝis de la envolvita amaso.
Mi konstatis, ke por mi temas pri elekto inter batalo
aŭ morto, kaj la ebleco, ke kio ajn okazos, nepre mi mortos.
Mi elingigis mian glavon, kaj staris preta laŭeble defendi
min.
Mi trovis min apud monstro kontraŭbatalanta triopon,
kaj kiam mi rigardis lian vizaĝon, lumigitan de batalfervoro,
mi vidis, ke li estas Tars Tarkas, la Tarkano.
Li ne vidis min, ĉar mi estis iom malantaŭ li, kaj ĝuste
tiumomente la tri atakantoj, kiuj montriĝis al mi kiel
Varhunanoj, samtempe alkuregis. La bravulo rapide
mortigis unu el ili, sed paŝante malantaŭen por denove
glavpiki, li piedfrapis kadavron, sin faligis, kaj kuŝis sternita
sub la glavoj de la malamikoj. Tars Tarkas baldaŭ
estus ĉe siaj praavoj, sed mi saltis antaŭ lian kuŝantan
korpon kaj atakis liajn malamikojn. Unu el ili estis jam
venkita, kiam la grandega Tarkano restariĝis kaj rapide
venkis la alian.
Li donis al mi unu rigardon, kaj liaj lipoj ridetumis,
kiam kun tuŝo al mia ŝultro li diris: ”Apenaŭ mi rekonus
vin, Johano Carter, sed ne troviĝas alia homo sur Barsumo,
kiu farus por mi, kion ĵus vi faris. Mi kredas fine, ke
ja ekzistas io, kion oni povas nomi amikeco, amiko mia.”
Ne eblis al li pludiri, ĉar la Varhunanoj komencis dense
atakalveni, kaj kune ni batalis, ŝultron apud ŝultro,
dum tiu tuta longa, varmega posttagmezo, ĝis la tajdo
turniĝis kaj la lastaj anoj de la Varhuna hordo returnis
sin al siaj toatoj, kaj fuĝis en la alvenantan mallumon.
Dek mil homoj partoprenis tiun luktegon, kaj sur la batalkampo
kuŝis tri mil mortigitoj. Ambaŭnanke oni
montris kaj petis nenian kompaton, kaj neniel penis
akiri kaptitojn.
Reveninte al la civito post la batalo, ni iris tuj al la loĝejo de Tars Tarkas, kie oni lasis min sola dum la ĉefulo
ĉeestis la konsilantaran kunvenon, kiu kutime sekvas
batalon.
Dum mi sidis atendanta la revenon de la verda militisto,
mi aŭdis ion movan en proksima ĉambro, kaj kiam
mi rigardis al la pordo, granda kaj malbelega vivantaĵo
subite alkuregis min, kaj sternis min sur la amason de
silkoj kaj peltoj, kie mi kuŝis. Ula, mia fidela, ama Ula! Ĝi
estis trovinta la vojon reen al Tark, kaj (laŭ posta informo
de Tars Tarkas) iris tuj al mia antaŭa loĝejo, kie ĝi
komencis sian kortuŝan kaj ŝajne senesperan atendadon
por mia reveno.
”Tal Hajus scias, ke vi estas ĉi tie, Johano Carter,” diris
Tars Tarkas, reveninte de la loĝejo de la jedako. ”Sarkoja
vidis kaj rekonis vin dum nia reveno. Tal Hajus ordonis,
ke mi venigu vin al li hodiaŭ nokte. Johano Carter,
mi havas dek toatojn; vi povas elekti inter ili, kaj mi
akompanos vin al la plej proksima akvovojo kondukanta
al Heliumio. Eble Tars Tarkas estas kruela verda militisto,
sed ankaŭ li povas esti amiko. Venu, ni ekiru!”
”Kaj post via reveno, Tars Tarkas?”
”Verŝajne inter sovaĝajn kalotojn, krom se mi havos
la eblecon, kion longe mi deziris, batali kontraŭ Tal
Hajus.”
”Ni restos, Tars Tarkas, kaj parolos kun Tal Hajus ĉi
nokte. Ne oferu vin, povas esti, ke hodiaŭ venos la ebleco
plenumi vian deziron.”
Li kontraŭparolis forte, dirante, ke ofte Tal Hajus estas
trafita de koleregaj humoroj pro la pensado pri mia konduto, kaj certe oni terure torturos min, se mi falos en
liajn manojn.
Dum ni manĝis, mi ripetis al Tars Tarkas la historion
rakontitan al mi de Solla dum tiu nokto sur la fundo de
mortinta maro, okaze de la marŝado al Tark.
Li diris malmulton, sed la grandaj muskoloj de lia
vizaĝo spasmis pro pasio kaj angoro, kiam li pensis pri
la suferoj de la sola vivantaĵo, kiun li amis dum tuta sia
malvarma, kruela, senanima vivo. Li ne plu kontraŭparolis,
kiam mi sugestis, ke ni iru al Tal Hajus, sed nur diris,
ke li volas unue paroli al Sarkoja. Laŭ lia peto mi
akompanis lin al ŝiaj ĉambroj, kaj ŝia venenema rigardo
al mi preskaŭ rekompencis min por eventualaj missortaĵoj
trafontaj min dum ĉi hazarda reveno al Tark.
”Sarkoja,” diris Tars Tarkas, ”antaŭ kvardek jaroj vi
kaŭzis la torturigon kaj mortigon de virino nomata Gonzava.
Ĵus oni informis min, ke la militisto, kiu amis tiun
virinon nun scias pri via rolo. Povas esti, ke li ne mortigos
vin, Sarkoja, tio ne estas laŭ la moroj de nia raso, sed
nenio baras, se li volas ligi unu finon de rimeno al via
gorĝo, kaj la alian finon al sovaĝa toato, kvazaŭ por provi
vian hardecon, kaj vian taŭgecon por postvivi kaj helpi
al la daŭrigo de nia raso. Aŭdinte, ke tiel li faros morgaŭ,
mi volis averti vin. Mi estas justa viro, Sarkoja. Cetere,
ne estas longa la pilgrimo al la rivero Iss. Venu, Johano
Carter.”
En la morgaŭo Sarkoja estis nenie trovebla, kaj neniam
denove oni poste vidis ŝin.
Silente ni rapidis al la palaco de la jedako, kie oni tuj
kondukis nin al li; fakte, apenaŭ li povis atendi por min
vidi, sed kiam mi eniris, li estis staranta sur sia estrado
kaj kolerrigardanta al la enirpordo.
”Ligu lin al tiu kolono,” li kriegis. ”Ni pli bone konati
ĝos kun la ulo, kiu kuraĝaĉis ataki la potenculon Tal
Hajus. Varmigu la feraĵojn; per miaj propraj manoj mi
forbruligos la okukojn el lia kapo, por ke li ne malpurumu
min per sia rigardo.”
”Ĉefuloj de Tark,” mi kriis, turnante min al la ĉeestanta
konsilantaro, ”mi estis ĉefulo inter vi, kaj hodiaŭ mi
batalis por Tark ŝultron apud ŝultro kun ĝia plej eminenta
militisto. Almenaŭ vi devus cedi al mi aŭskulton, tiom
mi meritas post la hodiaŭa batalo. Vi pretendas esti justa
popolo — — — ”
”Silentu!” kriegis Tal Hajus. ”Ŝtopu lian buŝon kaj ligu
lin laŭ mia ordono.”
”Justecon donu, Tal Hajus,” ekkriis Lorkas Tomel, ”neniel
vi rajtas flankenlasi la malnovajn morojn de Tark!”
”Jes, justecon donu,” kriis deko da voĉoj, kaj dum Tal
Hajus buŝŝaŭmis pro kolerego, mi daŭrigis la parolon.
”Vi estas kuraĝa popolo kaj vi amas la kuraĝon, sed
kie estis via eminenta jedako dum la hodiaŭa batalado?
Mi ne vidis lin meze de la batalo; li mankis. Li ŝiras malfortajn virinojn kaj infanojn, sed kiel ofte vi vidis lin
batali kontraŭ viroj? Eĉ mi, etulo kompare kun li, faligis
lin per unu pugnobato. Ĉu el tiaj viroj la Tarkanoj elektas
siajn jedakojn. Apud mi nun staras grandioza Tarkano,
eminenta militisto kaj nobla viro. Ĉefuloj, kiel sonas
tio, Tars Tarkas, Jedako de Tark?”
Muĝado de basvoĉa aplaŭdo salutis tian sugeston.
”Nur necesas ordono de vi, la konsilantaro, kaj Tal
Hajus devos pruvi sian estrecan rajton. Se li estus kuraĝulo, li invitus batalon de Tars Tarkas, sed Tal Hajus timas;
Tal Hajus, via jedako, estas malkuraĝulo. Per miaj
nudaj manoj mi povus mortigi lin, kaj li scias tion.”
Kiam mi ĉesis paroli, sekvis streĉa silento, kaj ĉiu fiksis
la okulojn al Tal Hajus. Li ne parolis aŭ movis sin, sed lia
makulverda vizaĝo iĝis aĉkolora.
”Tal Hajus,” diris Lorkas Tomel malvarmvoĉe, ”neniam
en mia longa vivo mi vidis, ke tiel oni humiligis jedakon
de la Tarkanoj. Eblas nur unu respondo via. Ni
atendas ĝin.” Kaj ankoraŭ Tal Hajus staris, kvazaŭ ŝtonigita.
”Ĉefuloj,” daŭrigis Lorkas Tomel, ”ĉu la jedako Tal
Hajus, provu sian meriton kiel reganto super Tars Tarka?”
Dudek ĉefuloj ĉirkaŭstaris, kaj dudek glavoj jese alte
brilis. Ne eblis malatenti la dekreton, kaj Tal Hajus elingigis sian longan glavon, kaj aliris por batali kontraŭ Tars
Tarkas.
La fino de la batalo baldaŭ venis. Tars Tarkas metis
piedon sur la kolon de la mortinta monstro, kaj iĝis jedako
inter la Tarkanoj. Lia unua ago nomis min plenrajta
ĉefulo, kun la rango, kiun miaj bataloj gajnis dum
miaj unuaj semajnoj de kaptiteco inter ili.
Konstatinte la favoran sintenon de la militistoj al Tars
Tarkas kiel ankaŭ al mi, mi kaptis la okazon, varbi ilin
por mia afero kontraŭ Zodanga. Mi rakontis al Tars Tarkas
pri miaj aventuroj, kaj kelkvorte klarigis al li miajn
intencojn.
Li faris parolon al la konsilantaro. ”Johano Carter faris
proponon, kiun mi plene aprobas. Mi klarigos koncize.
Deja Toris, Princino de Heliumio, kiu estis kaptitino
de ni, nun estas tenata de la jedako de Zodanga, al kies
filo ŝi devos edziniĝi por savi sian landon el la detruontaj
armeoj de Zodanga. Johano Carter sugestas, ke ni savkaptu
ŝin, kaj redonu ŝin al Heliumio. La kapteblaj valoraĵoj
de Zodanga estas ja allogaj; cetere, ofte mi pensis,
ke se ni estus aliancanoj kun la popolo de Heliumio
ni povus garantii por ni sufiĉe da nutraĵo por multe pliigi
nian elkovadon, kaj tiel iĝi nepre superregantaj inter
la verdaj homoj de tuta Barsumo. Kion vi opinias?”
Jen estis preteksto por batalo kaj militrabo, kaj ili leviĝis al la logaĵo kiel truto al falsmuso. Post duonhoro dudek rajdantoj disiris transen al mortintaj maroj por kunvoki
la hordojn por la ekspedicio. Post tri tagoj ni ekmarŝis
al Zodanga centmilope. En la unua vico mi rajdis,
flanke de la eminenta Tars Tarkas, kun mia amata
Ula.
Ni marŝis nur en la nokto, aranĝante por loĝi dum la
tagoj en forlasitaj civitoj, kie ĉiuj, ankaŭ la bestoj, restis
endome dum la tagaj horoj. Dumvoje Tars Tarkas, pro
sia ŝtatestra kapablo, varbis ankoraŭ kvindek mil militistojn
el diversaj hordoj, tiel ke fine, dek tagojn post nia
ekiro, ni haltis noktomeze ekster la granda muro de la
civito de Zodanga kiel armeo nombranta cent kvindek
mil. La batala potenco de tia hordo egalis al tiu de ruĝ-Marsanaro dekoble pli granda. Neniam en la historio de
Barsumo, diris Tars Tarkas, antaŭe kunmarŝis tianombra
verdmilitistaro. La tasko teni harmonion inter ili, ja estis
grandega, kaj mi miris, kiam li alvenigis ilin ĝis la civito
sen interna batalo.
Sed kiam ni venis apud Zodanga, iliaj individuaj kvereloj
subiĝis pro la pli granda malamo al la ruĝaj homoj,
speciale por la anoj de Zodanga, kiuj jam de jaroj senkompate
militis kontraŭ la verdaj homoj, speciale atencante
iliajn kovejojn.
Nun, kiam ni trovis nin antaŭ la civito, la tasko pri
metodo por eniri iĝis mia devo. Instrukciinte al Tars Tarkas
teni sian militistaron en du partoj ekster la civito, kaj
ĉiun parton kontraŭ granda pordo, mi prenis dudek
militistojn kaj alproksimiĝis al unu el la pli malgrandaj
pordoj, kiuj truigis la muron je regulaj interspacetoj. Ne
ekzistas regula gvardio por tiuj pordetoj, kiujn prizorgas
gardosoldatoj; ĉi tiuj patrolmarŝadas laŭ la avenuo, kiu
ĉirkaŭiras la civiton interne de la muro, same kiel policanoj
patrolmarŝadas niajn civitojn sur siaj deĵorlokoj.
La muroj de Zodanga estas altaj dudek kvin metrojn,
kaj dikaj dek ses metrojn. Ili estas konstruitaj el grandegaj
blokoj de karborundo, kaj al mia eskorto de verdaj
militistoj la eniro ŝajnis neebla. Ili estis de unu el la malgrandaj
hordoj kaj ne bone konis min.
Metante tri el ili alvizaĝe al la muro kun interplektitaj
brakoj, mi ordonis al du aliaj, suriri iliajn ŝultrojn, kaj
ankoraŭ al alia mi ordonis surgrimpi la ŝultrojn de la
supra duo. La kapo de la plej alta do estis jam pli ol dek
tri metrojn de la tero. Tiamaniere, per dek militistoj, mi
konstruis ŝtuparon de la tero ĝis la ŝultroj de la plej alta
viro. Poste mi ekkuris de ioma distanco, laŭ la unua ŝtupo
ĝis la plej alta viro, fine saltegis de ties larĝaj ŝultroj
kaj fingre tenegis la supron de la granda muro. Trankvile
mi levis min ĝis ĝia larĝa supro, kaj poste suprentrenis
ses ledajn longpecojn de tiom da miaj militistoj. Jam ni
estis ligintaj ilin unu al la alia, kaj pasiginte unu finon al
la plej alta militisto mi lasis la alian fali sur la kontraŭan
flankon de la muro preskaŭ al la malsupra avenuo. Neniu estis videbla tie. Mallevante min al la fino de la rimeno,
mi lasis min fali la ceterajn dek metrojn ĝis la strato.
De Kantos Kan mi lernis la sekreton, kiel malfermi la
pordojn, kaj post momento mi staris kun miaj dudek
militistoj en la fataltrafota civito de Zodanga.
Foje mi trovis, ke mi eniris je la malsupra limo de la
grandega palaca tereno. La palaco mem montriĝis beleglume,
kaj tuj mi decidis gvidi areton da militistoj rekte
en la konstruaĵon, dum la grandega hordo atakos la
soldatajn kazernojn.
Sendinte unu militiston al Tars Tarkas por peti kvindekon
da soldatoj kaj informi pri miaj intencoj, mi ordonis
al dek militistoj la kapton de unu el la grandaj pordoj,
dum kun la ceteraj naŭ mi kaptis la alian. Ni devis
labori kviete, oni ne faris pafojn nek ĝeneralan antaŭeniron
antaŭ ol mi atingis la palacon kun miaj kvindek Tarkanoj.
Niaj planoj perfekte evoluis. Du gardosoldatojn ni
renkontis, kaj sendis al iliaj praavoj sur la bordoj de la
mortinta maro de Korus, ankaŭ la gardistoj ĉe ambaŭ
pordegoj sekvis ilin silente.
Ĉapitro XXV. La militrabado en Zodanga
La pordego apud mia starloko svinge malfermiĝis, kaj
miaj kvindek Tarkanoj, kondukataj de Tars Tarkas
mem, enrajdis sur siaj grandegaj toatoj. Mi gvidis ilin ĝis
la palaca muro, kiun mi transsaltis sufiĉe facile. Eĉ interne
tamen mi malfacile povis malfermi la muran pordegon,
sed fine mi ĝoje vidis mian eskorton eniri, kaj rajdi
sur la ĝardenojn de la jedako de Zodanga.
Kiam ni alproksimiĝis al la palaco, mi povis vidi la
fenestregojn de la unua etaĝo en la brile lumigata aŭdiencejo
de Tan Kosis. Nobeloj kun siaj virinoj plenigis
la grandegan salonon, kvazaŭ okazas grava socia kunveno.
Ekster la palaco gvardianoj nenie estis videblaj, verŝajne
pro la opinio, ke la civitaj kaj palacaj muroj estas
nekapteblaj. Facile, do, mi povis alproksimiĝi kaj enrigardi.
Ĉe unu fino de la ĉambro, sur grandegaj tronoj inkrustitaj
per diamantoj, sidis Tan Kosis kaj lia kunregantino,
ĉirkaŭataj de oficiroj kaj ŝtatranguloj. Antaŭ ili
soldatoj flankis la navon, kaj dum mi rigardis, ĉe la malproksima
fino, eniris procesio, kiu fine aliris ĝis la tronoj.
Komence marŝis kvar oficiroj de la jedaka gvardio, portante pletegon, sur kiu kuŝis, sur kuseno skarlatsilka,
granda ora ĉenaro, kies ĉiu fino surhavis kolumon kaj
seruron. Tuj malantaŭ la oficiroj venis kvar aliaj, portantaj
similan pleton surhavantan la belegajn ornamaĵojn
de la geprincoj de la reganta familio de Zodanga. Atinginte
la tronon, la du aroj disiĝis kaj haltis, rigardantaj
unu la alian de kontraŭaj flankoj de la navo. Poste venis
pliaj altranguloj kaj oficiroj de la palaco kaj la armeo, kaj
fine du figuroj ĉirkaŭvolvitaj per skarlataj silkoj, tiel ke
neniu vizaĝtrajto estis videbla. La paro haltis antaŭ la
trono de Tan Kosis. Kiam la cetero de la procesio jam
eniris kaj prenis lokon. Tan Kosis ekparolis al la paro. Mi
ne povis aŭskulti liajn vortojn, sed baldaŭ du oficiroj
aliris kaj forprenis la skarlatajn silkojn de unu el la paro.
Tiam mi vidis, ke Kantos Kan malsukcesis en sia misio
por mi; ĉar tiu, kiu nun videbliĝis antaŭ miaj okuloj, estis
Sab Tan, Princo de Zodanga.
Nun Tan Kosis prenis ornamaĵaron de unu el la pletoj,
kaj metis unu el la oraj kolumoj ĉirkaŭ lian kolon kaj
ŝlosis la seruron. Post kelkaj pliaj vortoj al Sab Tan, li
turnis sin al la alia figuro, de kiu ankaŭ la oficiroj nun
forprenis la silkojn. Antaŭ mia vido staris Deja Toris,
Princino de Heliumio.
Bone mi komprenis. Post kelkaj momentoj Deja Toris
estos ligita por ĉiam al la Princo de Zodanga. La ceremonio
estis bela kaj impona, sed por mi ĝi estis diableca
vidaĵo. Kiam Tan Kosis komencis aranĝi la ornamaĵojn
sur ŝia bela korpo, kaj pretigis la oran kolumon, mi levis
mian glavegon al super mia kapo, frakasis la vitron
de la fenestrego, kaj saltis mezen de la mirigita ĉeestantaro.
Unu plua salto, kaj mi estis apud Tan Kosis, kaj
dum li restis pro surprizo fiksita en sia loko, mi tranĉis
per mia glavo la oran ĉenaron, kiu devis ligi sin al aliulo.
Ĉie regis konfuzo. Milo da glavoj minacis min, kaj Sab
Tan saltis al mi, kun juvelumita ponardo, kiun li prenis
el siaj edziĝaj ornamaĵoj. Eblus al mi mortigi lin facile
kiel muson, sed la malnova moro de Barsumo detenis
mian manon. Prenante lian manradikon dum la ponardo
celis al mia koro, mi tenis lin rigida, kaj per mia glavo
montris al la malproksima fino de la halo.
”Rigardu la falon de Zodanga!” mi kriis.
Ĉies okuloj turniĝis laŭ la direkto, kiun mi montris.
Tars Tarkas kaj kvindek militistoj de Tark estis enrajdantaj
sur siaj grandaj toatoj. Krioj de alarmo kaj surprizo
venis de la ĉeestantoj, sed montriĝis neniu timemo, kaj
post momento la soldatoj kaj nobeloj de Zodanga ĵetis
sin atake al la alvenantaj Tarkanoj.
Ĵetinte la korpon de Sab Tan for de la estrado, mi tiris
Deja Toris al mia flanko. Post la trono estis pordeto
mallarĝa, en kiu nun staris Tan Kosis, kontraŭanta min
per elingita glavo. Ni ekluktis, kaj mi trovis indan oponanton. Dum ni cirkle paŝetis sur la larĝa estrado, mi
vidis, ke Sab Tan suprenrapidas la ŝtuparon por helpi
sian patron; sed kiam li levis la manon por frapi, Deja
Tiros saltis antaŭ lin, kaj en tiu momento mia glavo faris
tiun trafon, pro kiu Sab Tan iĝis jedako de Zodanga.
Dum lia patro falis mortinta al la tero, la nova jedako per
tordiĝo liberigis sin de Deja Toris, kaj ni frontis denove
unu la alian. Baldaŭ aliĝis al li kvar oficiroj. Kun dorso al
la ora trono, mi batalis ankoraŭ unufoje por Deja Toris.
Estis malfacile defendi min, kaj tamen ne doni mortigan
frapon al Sab Tan, kaj samtempe al la ebleco, gajni la
virinon kiun mi amas. Mia glavklingo moviĝis fulmrapide,
dum mi deturnis la klingojn de miaj oponantoj. Jam
mi senarmigis du el ili kaj faligis trian, kiam ankoraŭ
aliaj alkuris por helpi sian novan reganton, kaj venĝi la
morton de la reginto. Dum ili alkuris oni kriis: ”La virino!
La virino! Frapu ŝin al la tero! La komploto estas ŝia,
mortigu ŝin!”
Kriante al Deja Toris, ke ŝi lokigu sin post mi, mi ade
iretumis al pordeto malantaŭ la trono, sed la oficiroj
komprenis miajn intencojn. Tri el ili saltis malantaŭ min,
kaj malebligis mian alvenon al loko, kie mi povus doni
protekton al Deja Toris kontraŭ tuta armeo de glavbatalantoj.
La Tarkanoj sufiĉe malfacile defendis sin meze de la
ĉambro, kaj mi komencis kompreni, ke nur miraklo
povus evitigi la morton al Deja Toris kaj mi. Subite mi
vidis, ke Tars Tarkas hakas vojon tra la ĉirkaŭanta
pigmearo. Per unu glavbato li kuŝigis dekduon da kadavroj,
kaj faris tiel vojon al ŝi, ĝis fine li staris apud mi
sur la estrado, dekstren kaj maldekstren donante morton
kaj detruon.
La kuraĝo de la Zodanganoj meritis la plej altan admiron.
Neniu el ili provis fuĝi, kaj kiam la batalado ĉesis,
tio estis tial, ke krom Deja Toris kaj mi, restis vivantaj en
la halo nur Tarkanoj. Sab Tan kuŝis morta apud la patro,
kaj la kadavroj de la nobelaro kaj kavaliraro de Zodanga
kovris la plankon.
Post la batalo mi pensis unue al Kantos Kan. Zorginte,
ke Deja Toris estu protektata de Tars Tarkas, mi rapidis
kun deko da militistoj al la subpalacaj karceroj. Ĉiuj
karceraj oficistoj estis aliĝintaj al la batalo en la halo, kaj
ni povis esplori la labirintan malliberejon sen kontraŭstaro.
En ĉiu koridoro mi laŭte kriis la nomon de Kantos
Kan, kaj fine mi povis aŭdi mallaŭtan respondon.
Gvidita de la sonoj, ni baldaŭ trovis lin ligita en malluma
alkovo. La ege ĝojis revidi min, kaj aŭdi klarigon pri
la batalo, kies malproksimaj sonoj atingis lian karcereton.
Li diris, ke la aera patrolo kaptis lin antaŭ ol li atingis
la altan turon de la palaco, tiel ke li eĉ ne vidis Sab
Tan.
Ni trovis, ke estus senutile provi fortranĉi liajn ĉenarojn.
Laŭ lia sugesto mi iris por esplori la kadavrojn sur
la supra etaĝo por trovi la ŝlosilojn de liaj seruroj; feliĉe,
la unua kiun mi esploris, montriĝis esti la deĵorinto de
lia karcero, kaj Kantos Kan povis tuj aliĝi al ni en la tronhalo.
De la stratoj venis sonoj de pafado kaj kriegoj, kaj Tars
Tarkas forrapidis por priordoni la eksteran bataladon.
Kantos Kan akompanis lin kiel gvidanto, la verdaj militistoj
komencis esploron de la palaco por pluaj Zodanganoj
kaj por rabaĵo, kaj Deja Toris kaj mi troviĝis solaj.
Ŝi falsidiĝis en unu el la oraj tronoj, kaj salutis min per
laca rideto.
”Ĉu iam antaŭe ekzistis tia viro? Certe tian oni neniam
konis sur Barsumo. Ĉu ĉiuj viroj de Tero similas al vi?
Sola, fremdula, persekutata, minacata, vi faris dum kelkaj
monatoj tion, kion en ĉiuj pasintaj epokoj de Barsumo
faris neniu; vi kunligis la sovaĝajn hordojn de la
marfundoj, kaj venigis ilin por kunbatali kun
ruĝMarsana popolo.”
”La respondo estas facila, Deja Toris. Tion faris ne mi,
tion faris amo, amo al Deja Toris, amo, kies potenco povus
fari eĉ pli grandajn miraklojn.”
Bela ruĝo de embarasiĝo kovris ŝian vizaĝon. ”Vi rajtas
diri tion nun, Johano Carter, kaj mi rajtas aŭskulti,
ĉar mi estas libera.”
”Kaj ankoraŭ mi volas paroli, antaŭ ol denove estos
tro malfrue,” mi respondis. ”Dum mia vivo mi ofte agis
strange, agis, kiel ne kuraĝus pli saĝaj viroj, sed neniam
dum miaj plej fantazia revado mi imagis, ke iam Deja
Toris estos mia, ĉar neniam mi imagis, ke ekzistas tia
virino, kia la Princino de Heliumio. La fakto, ke vi estas
princino, do ne timigas min, sed la fakto, ke vi estas tia
virino, kia vi ja estas, tio vere igas min dubi pri mia propra
menso, dum mi petas al vi, princino mia, ke vi iĝu
ankaŭ mia edzino.”
”Tiu nenecese dubas, kiu devus scii la respondon al
sia peto jam antaŭ ol li petas,” ŝi respondis. Ŝi leviĝis, kaj
metis la karajn manojn sur miajn ŝultrojn, kaj mi volvis
ŝin per miaj brakoj, kaj kisis ŝian brovon.
Tiel estis, ke meze de batalŝirata urbo, plena de la
alarmoj de milito, kie regis morto kaj detruo, angoro kaj
rabado, Deja Toris, Princino de Heliumio, vera filino de
Marso, la Dio de Milito, promesis sin kiel edzinon al Johano
Carter, ĝentlemano, de la ŝtato Virginio, en Usono.
Ĉapitro XXVI. Tra buĉado al ĝojo
Iom poste Tars Tarkas kaj Kantos Kan revenis, kaj rakontis
ke Zodanga estas preskaŭ neniigita. Ĝiaj militistaroj
ĉiuj kaptiĝis aŭ preskaŭ detruiĝis, kaj interne oni
ne atendas pluan kontraŭstaron. Pluraj miloj da militaj
kaj komercaj aviadiloj troviĝas sub gardo de Tarkaj militistoj.
La hordoj jam komencis rabi, kaj disputi inter si.
Ni decidis kolekti tiom da militistoj kiom eble, meti
kaptitojn de Zodanga por labori sur aro da aviadiloj, kaj
per ili ekiri al Heliumio sen prokrasto. Kvin horojn poste
ni ekvojaĝis de la dokaj tegmentoj, du cent kvindek batalaviadiloj,
portantaj preskaŭ cent mil verdajn militistojn,
kaj sekvis nin aro da ŝargaviadiloj portantaj niajn
toatojn. Ni lasis la frapitan civiton malantaŭ ni, al la ferocaj
manoj de kvardek mil verdaj militistoj el la pli malgrandaj
hordoj. Ili estis rabantaj, murdantaj, kaj batalantaj
inter si. En cent lokoj ili per torĉo komencis incendion,
kaj amasoj da fumo altiĝis super la civito, kvazaŭ
por kaŝi al la ĉielaj okuloj la terurajn farojn, kiuj okazas
sobe.
Meze de posttagmezo ni vidis la skarlatan kaj flavan
turojn de la civito Heliumo, kaj baldaŭ granda aro da
batalaviadiloj leviĝis el la vicoj de la Zodangaj sieĝantoj
ĉirkaŭ la civito, kaj alvenis atake al ni. Ni portis flagojn
de Heliumio, sed la Zodangaj aviadiloj ne bezonis tian
avizon pri nia malamika sinteno, ĉar jam kiam ili komence
leviĝis de la tero, niaj verdaj militistoj pafis al ili,
kaj pro sia ĝusta celado bone trafis ilin.
La ĝemelcivitoj de Heliumio, komprenante ke ni estas
amikoj, sendis centojn da aviadiloj por helpi nin, kaj nun
komenciĝis la unua grandega aerbatalo, kiun mi ĝis nun
vidis.
La aviadiloj portantaj niajn verdajn militistojn devis
cirkle iri super la interbatalantaj aviadilaroj de Heliumio
kaj Zodanga, ĉar iliaj pafegiloj estis senutilaj por la Tarkanoj,
kiuj kutimas uzi nur malgrandajn manpafilojn. Ĉi
tiujn, tamen, ili multefike uzis nun, tiel ke ili certe helpis
decidi la finan venkon. Komence la du aviadilaroj
cirkle ĉirkaŭiris je la flama nivelo, pafante salvon post
salvo unu en la alian. Baldaŭ grandega truo ŝiriĝis en
aviadilo de la partio de Zodanga; ĝi tute renversiĝis, kaj
la etaj homfiguroj elfalis al la tero tri cent metrojn sube;
poste, terurrapide, la grandega maŝino same falis, kaj
preskaŭ subterigis sin en la sablargilaĵon de la malnova
marfundo.
Kriego de batalĝojo leviĝis de la Heliumianoj, kaj ankoraŭ
pli feroce ili ĵetis sin al la aviadilaro de Zodanga.
Per lerta manovro du aviadiloj de Heliumio lokiĝis super
siaj kontraŭuloj, kaj el siaj kilaj bombejoj elversis lavangon
da eksplodanta detruaĵo. Poste, unu post unu, la
aviadiloj de Heliumio sukcesis leviĝi super tiuj de Zodanga,
kaj baldaŭ granda nombro el tiuj de Zodanga, senespere
difektitaj, drivis al la skarlata turo de la pli granda
civito de Heliumo. Aliaj penis fuĝi, sed miloj da etaj
unuopulaj aviadiloj ĉirkaŭiris ilin, kaj super ĉiu ŝvebis
granda aviadilo preta por lasi fali kaptontaron.
Baldaŭ, apenaŭ unu horon post la komenco, la batalo
finiĝis, kaj oni kondukis al la civitoj de Heliumo la
aviadilojn de Zodanga ne faligitajn al la tero.
Tre kortuŝis, okaze de la sincedo de la gigantaj aviadiloj,
la efektivigo de la moro, laŭ kiu la kapitano de la
venkita aviadilo devas ĵeti sin al la tero. Unu post la alia,
la kuraĝaj kapitanoj, tenante siajn flagojn alte super la
kapoj, saltis malsupren al terura morto. Nur kiam la ĉefgeneralo
tiel ĵetis sin en la abismon, indikante cedon de
la cetera aviadilaro, finiĝis la batalado, kaj finiĝis la senutila
sinoferado de kuraĝaj viroj.
Ni nun signalis, ke la flagaviadilo de Heliumio alproksimi
ĝu, kaj mi krie informis, ke ĉe ni estas la Princino de
Heliumio, kaj ni volas transdoni ŝin al la flagaviadilo, por
ke ĝi portu ŝin tuj al la civito. Kiam ili komprenis plene
la signifon de mia diro, venis granda hurao de la ferdekoj
de la flagaviadilo, kaj momenton poste la flago de la
Princino de Heliumio flirtis de cent lokoj sur ĝia supro.
Kiam la aliaj aviadiloj komprenis la signifon de la signaloj,
kiujn oni donis al ili, same ili flirtigis sian flagon en
la brila sunlumo. Kiam la flagaviadilo venis apud nin,
deko da oficiroj alsaltis nian ferdekon; kaj tuj kun mirego
ili rigardis la centojn da verdaj militistoj, ĝis Kantos
Kan antaŭeniris, kaj ili aliris lin. Poste Deja Toris kaj mi
antaŭeniris, kaj ili havis okulojn nur por ŝi. Ŝi akceptis
ilin ĝentile, ĉiun laŭ lia nomo, ĉar ili estis viroj alte ŝatataj
de ŝia avo, kaj ŝi konis ilin tre bone.
”Metu viajn manojn sur la ŝultrojn de Johano Carter,”
ŝi diris, turnante sin al mi, ”la viro al kiu Heliumio dankas
pro la alveno de sia princino, kiel ankaŭ pro sia hodiaŭa
venko.”
Ili estis tre ĝentilaj al mi, kaj diris multon afablan kaj
laŭdan, sed ĉefe impresis ilin, ke mi akiris la helpon de
la sovaĝaj Tarkanoj en mia batalkampanjo por la liberigo
de Deja Toris kaj la savo de Heliumio.
”Pli multe vi devas danki al iu alia viro,” mi diris, ”kaj
jen li venas, jen unu el la plej grandaj militistoj kaj ŝtatgvidantoj
de Barsumo, Tars Tarkas, Jedako de Tark.”
Same ĝentile kiel al mi, ili donis siajn salutojn al la
eminenta Tarkano, kaj li mem surprizis min per siaj poluritaj
manieroj kaj paroloj. La Tarkanoj ne estas parolema
popolo, sed tre formala, kaj facile alprenas dignajn
manierojn.
Deja Toris suriris la flagaviadilon, kaj tre ĉagreniĝis,
ke mi ne sekvis. Sed mi klarigis, ke nur parte ni venkis
la pardon de Zodanga; ankoraŭ ni devos ataki la surteran
militistaron, kaj mi ne povos disiĝi de Tars Tarkas,
ĝis ni venkis ankaŭ sur tiu kampo.
La ĉefgeneralo de la aviadilaro de Heliumio promesis,
ke li atakos samtempe kun nia surtera atako. Niaj aviadiloj
disiĝis kaj Deja Toris estis portata hejmen al la kortego
de sia avo, Tardos Mors, Jedako de Heliumio.
Malproksime troviĝis niaj ŝargaviadiloj, kun la toatoj
de la verdaj militistoj, restintaj en la sama loko dum la
daŭro de la batalo. Sen alterigaj estradoj estis malfacile
malŝargi la bestojn sur la senŝirman ebenaĵon, sed per
rimenoj kaj skarpoj ni sukcesis en nia klopodado, en
loko dek ok kilometrojn de la civito. La laboro okupis la
ceteron de la tago kaj duonon de la nokto. Dufoje aroj
da ĉevalsoldatoj de Zodanga atakis nin, sed sensukcese.
Tuj kiam oni malŝargis la lastan toaton, Tars Tarkas
ordonis antaŭeniron, kaj en tri partoj ni aliris la lokon,
kie la armeoj de Zodanga kamploĝis, respektive de nordo,
sudo kaj oriento. Je du kilometroj de la ĉefarmeo ni
renkontis iliajn eksterajn gardosoldatojn, kaj laŭ antaŭa
aranĝo akceptis tion kiel signalon por komenci la alkuregon.
Kun ferocaj kriegoj, sur batalavidaj toatoj, ni atakis,
sed neniel ni trovis ilin dormantaj. Bone preparita
batallinio troviĝis antaŭ ni, kaj konstante oni repuŝis
nin, ĝis fine, ĉirkaŭ tagmezo, mi komencis malesperi pri
nia venko. De Zodanga estis preskaŭ miliono da batalantoj,
kolektitaj inter la du polusoj, kie ajn etendiĝis iliaj
rubandsimiliaj akvovojoj; el niaj verdaj militistoj estis
malpli ol cent mil. De Heliumio venis nek soldatoj nek
komunikoj.
Ĝuste je tagmezo ni aŭdis fortan pafadon inter la armeoj
de Zodanga kaj la civito, kaj ni sciis, ke alvenis la
urĝe bezonata helpo. Tars Tarkas denove ordonis alkuregon,
kaj denove la grandaj toatoj portis siajn ferocajn
rajdantojn kontraŭ la remparojn de la malamikoj. Samtempe
la batallinio de Heliumio svarmis trans la aliflankajn
barilojn de la armeoj de Zodanga, kaj ĉi tiuj trovis
sin premataj inter du muelŝtonegoj. Noble ili batalis, sed
vane.
La ebenaĵo antaŭ la civito iĝis vera buĉejo, antaŭ ol la
lasta ano de Zodanga cedis sin, sed fine la mortigado
ĉesis, la kaptitojn oni retroen marŝigis al Heliumo, kaj ni
eniris la pordegojn de la pli granda civito kiel venkintaj
herooj.
Kiel du linioj flanke de la larĝaj avenuoj dense staris
virinoj kaj infanoj, kaj kelkaj viroj, kies devoj necesigis
ilian ĉeeston en la civito dum la batalado. Senĉesa aplaŭdo
salutis nin, kaj oni ŝutis al ni donace ornamaĵojn de
oro, plateno kaj arĝento. Miaj sovaĝaj Tarkanoj elvokis
la plej grandan entuziasmon; neniam antaŭe okazis, ke
verdaj militistoj trairis la pordojn de Heliumo, kaj la ruĝMarsanoj ĝojis, ke nun ili venas kiel amikoj kaj aliancanoj.
Laŭte oni elkriis mian nomon, atestante, ke en
Heliumo oni jam scias pri miaj modestaj servoj al Deja
Toris.
Kiam ni alproksimiĝis al la belega palaco, aro da oficiroj renkontis nin kaj petis, ke Tars Tarkas kun siaj jedoj,
kaj la jedakoj de liaj aliancanoj kun siaj jedoj, kune
kun mi, deiĝu de siaj toatoj, kaj akompanu ilin por ricevi
de Tardos Mors la esprimon de lia dankemo pro niaj
servoj. Supre de la granda ŝtuparo, kiu kondukis al la
ĉefpordego de la palaco, staris la reĝa aro, kaj kiam ni
atingis la malsuprajn ŝtupojn, unu el ili venis por renkonti
nin. Li estis preskaŭ perfekta specimeno de vireco:
altkreska, rektstatura kiel sago, kun belegaj muskoloj,
kaj kun mieno de denaska reganto super la homoj.
Mi komprenis tuj, ke li estas Tardos Mors, Jedako de
Heliumio.
La unua ano de nia aro, kiun li renkontis, estis Tars
Tarkas, kaj liaj unuaj vortoj por ĉiam sigelis la novan
amikecon inter la du popoloj. ”Estas ja granda honoro
por Tardos Mors renkonti la plej grandan militiston sur
Barsumo, sed ankoraŭ pli granda estas por li la honoro,
meti sian manon sur la ŝultron de amiko kaj aliancano.”
”Jedako de Heliumio,” respondis Tars Tarkas, ”estas
destinite, ke viro el alia mondo instruu al la verdaj militistoj, kion signifas la amikeco; al li ni dankas pro tio,
ke la Tarkaj hordoj povas kompreni vin, ke ili povas ĝuste
taksi kaj reciproki la sentimentojn tiel bele esprimitajn.”
Nun Tardos Mors salutis aparte al ĉiu verda jedako
kaj jedo, kaj al ĉiu diris vortojn de amikeco kaj ŝato.
Kiam li venis al mi li metis ambaŭ manojn sur miajn
ŝultrojn. ”Estu bonvena, filo mia! Sufiĉe mi montras
mian ŝaton al vi, donante al vi tutkore kaj ĝoje la plej
altvaloran juvelon en tuta Heliumio, jes, kaj en tuta Barsumo.”
Poste oni prezentis nin al Mors Kajak, jedo de la pli
malgranda Heliumo, la patro de Deja Toris. Li ŝajnis eĉ
pli kortuŝita ol la patro pro la renkonto. Dekfoje li penis
esprimi al mi sian dankemon, sed li sufokiĝis pro emocio
kaj ne povis paroli. Malgraŭ tio, mi poste trovis, ke
kiel feroca kaj sentima militisto li havas reputacion neordinaran
eĉ sur la militema Barsumo. Kiel ĉiu Heliumiano
li adoris sian filinon, kaj tio forte emociis lin, kiam
li pensis pri la suferoj, de kiuj ŝi estas savita.
Ĉapitro XXVII. De ĝojo al morto
Dum dek tagoj oni regalis la hordojn de Tark kaj
iliajn sovaĝajn aliancanojn. Poste, ŝargitaj de multekostaj
donacoj kaj eskortataj de dek mil soldatoj de
Heliumio sub komando de Mors Kajak, ili komencis sian
reenvojaĝon al la propraj landoj. La jedo de la pli malgranda
Heliumo, kun aro de nobeloj, akompanis ilin la
tutan vojon al Tark, por sigeli eĉ pli firme la novan pacon
kaj amikecon. Ankaŭ Solla estis akompananto de
Tars Tarkas, kiu, antaŭ ĉiuj ĉefuloj, jam konfesis ŝin sia
filino.
Tri semajnojn poste Mors Kajak kaj liaj oficiroj, kune
kun Tars Tarkas kaj Solla, reiris al Heliumio, sur grandega
aviadilo, sendita al Tark por alporti ilin por la ceremonio,
kiu faros unu homon el Deja Toris kaj mi.
Dum naŭ jaroj mi servis en la konsilantaroj kaj batalis
en la armeoj de Heliumio, kiel princo de la familio de
Tardos Mors. Ŝajnis, ke neniam la popolo enuas, verŝante
sur min honorojn, kaj neniu tago pasis, kiu ne alportis
novan pruvon pri ilia amo al mia princino, la unika,
la unusola Deja Toris.
En ora kovejo sur la tegmento de nia palaco kuŝis
neĝblanka ovo. Dum preskaŭ kvin jaroj dek soldatoj el
la jedaka gvardio konstante staris apud ĝi, kaj kiam mi
estis en la civito, ĉiutage Deja Toris kaj mi staris manon
en mano antaŭ nia sanktejo, pensante pri la estonteco,
kiam la delikata ŝelo rompiĝos.
Neta en mia memoro estas la nokto, kiam ni sidis tie,
babilante pri la romanca sorto, kiu kunligis niajn du vivojn,
kaj pri la mirigaĵo venonta por pliintensigi nian
feliĉon kaj plenumi niajn esperojn. En la malproksimo ni
vidis la brilblankan lumon de alvenonta aviadilo, sed
neniel ni atribuis grandan signifon al vidindaĵo tiel ordinara.
Fulmrapide ĝi veturis al Heliumio, ĝis fine ĝia ega
rapideco komencis esti signifoplena. Briligante signalojn
por montri, ke ĝi portas komunikojn por la jedako, ĝi
cirkle veturis senpacience, atendante la patrolan aviadileton,
kiu portos ĝin al la palacaj dokoj. Dek minutojn
post ĝia alveno al la palaco oni postulis mian ĉeeston en
la konsilantara ĉambrego, kiun mi trovis homplena.
Sur la trona estrado troviĝis Tardos Mors, kiu paŝis
tien kaj reen kun streĉita vizaĝo. Kiam ĉiu okupis sian
sidlokon li turnis sin al ni.
”Hodiaŭ matene famo atingis la diversajn registarojn
de Barsumo, ke la intendanto de la atmosfera fabrikejo
faris neniun radian raporton jam de du tagoj kaj ke ripetitaj komunikoj al li, el dudeko da ĉefurboj, ricevis
neniun respondon. La ambasadoroj de la aliaj nacioj
petis nin okupiĝi pri la afero kaj rapide sendi la helpintendanton
al la fabrikejo. Dum la tuta tago mil aviadiloj
serĉis lin, kaj unu ĵus revenis kun lia kadavro, kiun oni
trovis, terure hakita, en la kavoj sub lia domo.
”Ne necesas akcenti la gravecon de tio por ni, Barsumanoj.
Necesus monatoj da laboro por penetri tiujn
gigantajn murojn. Ne ekzistus motivo por timo, se la
motoro de la pumpilaro bone funkcius, kiel jam de pluraj
jarcentoj ĝi funkciis. Sed fakte ni treege timas. La mezuriloj
indikas rapide malpliiĝantan aerdenson sur ĉiuj
regionoj de Barsumo. La motoro ĉesis funkcii. Sinjoroj,
maksimume ni povos vivi ankoraŭ tri tagojn.”
Dum pluraj minutoj regis absoluta silento. Poste leviĝis juna nobelo, kiu levis sian glavon alte super sian kapon,
kaj parolis al Tardos Mors. ”La viroj de Heliumio
ĉiam fieris, ke ili kapablas montri al Barsumo, kiel ruĝMarsanoj povas vivi, kaj nun venis por ni oportuna tempo
montri al ili, kiel ili mortu. Ni reiru al niaj aferoj tiel,
kvazaŭ kuŝus antaŭ ni ankoraŭ mil utilaj jaroj.” Sonoj de
aplaŭdegado plenigis la ĉambregon, kaj por forigi la timojn
de la ordinaraj homoj ni disiĝis kun ridetoj sur la
vizaĝoj, malgraŭ tio, ke la ĉagreno mordis en niaj koroj.
Reveninte al la palaco, mi trovis, ke la famo jam atingis
al Deja Toris, tial mi rakontis al ŝi ĉion, kion mi aŭdis.
”Johano Carter, ni travivis tempon de grandega feliĉo,
kaj mi dankas al kia ajn sorto trafonta nin, ke ĝi permesos
al ni morti kune.”
La postaj du tagoj ne montris rimarkindan ŝanĝon en
la aerprovizo, sed en la mateno de la tria tago la spirado
iĝis pli malfacila sur la pli altaj tegmentoj. La avenuoj
kaj placoj de Heliumio pleniĝis de homoj, kaj ĉiu komerco
ĉesigis. Plejparte la homoj brave rigardis en la vizaĝon de sia neevitebla sorto, sed de tempo al tempo iu
viro aŭ virino sin donis al ĉagreno.
Ĉirkaŭ tagmezo multaj malfortuloj komencis subiĝi,
kaj baldaŭ poste la Barsumanoj milope falis en la komaon,
kiu antaŭiras la asfiksian morton.
Deja Toris kaj mi, kun la aliaj anoj de la reĝa familio,
kuniĝis en ĝardeno de la interna korto de la palaco. Ni
parolis en mallaŭtaj tonoj, sentante, ke ombro de morto
baldaŭ kovros nin. Eĉ Ula ŝajnia partopreni niajn sentojn,
ĉar ĝi premis sin al Deja Toris kaj al mi, kaj plendploretis
kompatige.
Laŭ peto de Deja Toris oni alportis de la palaca tegmento
nian etan kovejon, kaj ŝi sidis rigardanta la etan
vivon, kiun ŝi neniam konos.
La spirado iĝis ankoraŭ pli malfacila, kiam leviĝis Tardos
Mors kaj parolis al ni. ”Ni diru adiaŭon unu al la
alia, ĉar la tagoj de la grandiozeco de Barsumo estas preskaŭ
finitaj. La morgaŭa suno rigardos al mortinta planedo,
kiu dum la eterneco trairos la spacon sen la rememoro
pri ni. Venis por ni la fino.” Li kliniĝis kaj kisis la
virinojn, kaj metis sian fortan manon sur la ŝultrojn de
la viroj. Kiam ĉagrene mi turnis min for de li, mi rigardis
al Deja Toris. Ŝia kapo kliniĝis al la brusto, kaj ŝi ŝajnis
senviva. Kriante mi saltis al ŝi kaj levis ŝin per miaj
brakoj.
Ŝi malfermis la okulojn, kaj rigardis al mi. ”Kisu min,
Johano Carter. Mi amas vin! Mi amas vin! Kruela estas
la sorto, kiu ŝire apartigas nin, tuj kiam ni komencis
kunvivadon aman kaj feliĉan.”
Dum mi premis ŝiajn karajn lipojn al miaj, revenis al
mi la malnova sento de potenco kaj de kapablo, kaj saltis
en miaj vejnoj la batala sango de Virginio.
”Tiel ne estos, princino mia,” mi kriis. ”Nepre ekzistas
rimedoj, kaj Johano Carter, kiu batale hakis vojon tra
fremda mondo, pro amo al vi, nepre li trovos ilin!” Kaj
eĉ dum mi parolis, trans la sojlo de mia nekonscia menso
venis serio de naŭ sonoj jam de longe forgesitaj. Kiel
subita ekbrilo de fulmo ilia signifo trafis min; ili estas la
ŝlosilo al la tri pordegoj de la atmosfera fabrikejo!
Turnante min al Tardos Mors, dum ankoraŭ mi premis
mian mortantan amatinon al mia brusto, mi kriis:
”Aviadilon havigu, ho moŝta jedako! Rapidu! Ordonu
kiel eble plej rapidan, rapide al la palaca tegmento. Eĉ
nun mi povas savi vian planedon.”
Li ne atendis por min demandi, kaj tuj pluraj gvardianoj
kuregis al la plej proksima doko; malgraŭ la jama
maldenseco de la aero ili sukcesis venigi al la palaca tegmento
la plej rapidan unuopulan aviadilon, kiun sur
Barsumo oni iam konstruis.
Kisinte dekfoje mian amatinon, kaj ordoninte al Ula,
kiu volis sekvi min, ke ĝi restu kaj gardu ŝin, mi saltis,
laŭ mia malnova facilmoveco kaj forteco, al la altaj remparoj
de la palaco. Post momento mi estis vojaĝanta al
la celo de ĉiuj esperoj de Barsumo.
Mi devis flugi malalte por akiri sufiĉan aeron por spiri,
sed mi elektis rektan vojon super la fundo de la mortinta
maro, kaj tiel devis esti nur unu-du metrojn super la
tero. Mi veturis laŭ rapideco preskaŭ malsaniga. La vizaĝo de Deja Toris restis ĉiam antaŭ mi. Mi konsciis, ke se
ne renoviĝos la aerprovizo, ŝi falos en la finan komaon
antaŭ la morto. Forĵetinte al la ventoj ĉian ornamaĵon,
ĉian superfluaĵon, ĉion krom motoro kaj kompaso, kaj
forlasinte ĉian singardemon, mi kuŝis surventre laŭlonge de la ferdeko, kun unu mano sur la gvidilo kaj la
alia pusanta la rapidumilon al ĝia plejalto.
Unu horon antaŭ la mallumiĝo mi subite vidis la
grandajn murojn de la atmosfera fabrikejo altantaj antaŭ
mi. Mi subite frapiĝis al la tero kaj trovis min antaŭ
la pordeto, kiu detenas la vivrimedojn de la loĝantaro de
tuta planedo. Apud la pordo granda aro da viroj estis laborintaj
por penetri la muregon, sed apenaŭ ili sukcesis
fari cikatron sur la siliksimila surfaco, kaj nun ili plejparte
kuŝis en la lasta dormo, nevekeblaj eĉ de aero. Kelkaj
ankoraŭ estis konsciaj, kaj mi parolis al unu el ili.
”Se mi povos malfermi la pordojn, ĉu ekzistas viro kapabla
funkciigi la motorojn?”
”Mi mem kapablas,” li respondis, ”se vi rapidos. Nur
kelkajn momentojn mi povos elteni ankoraŭ. Ne utilas
tamen. Ili ambaŭ mortis, kaj neniu alia sur Barsumo
konas la sekreton de tiuj teruraj seruroj. Dum tri tagoj
jam, viroj frenezaj pro timo amasiĝis ĉe tiu ĉi pordeto,
vane provante solvi ĝian enigmon.”
Ne restis tempo por parolo. Jam mi iĝis tre malforta,
kaj nur malfacile regis mian menson. Sed per fina penego,
dum miaj genuoj cedis sub mi, mi ĵetegis la naŭ
pensradiojn antaŭ min. La Marsano trenis sin al mia
flanko, kaj en la silento de morto ni atendis kun la okuloj
fiksitaj al la pordo.
Malrapide la pordo retiris sin. Mi provis leviĝi kaj sekvi,
sed jam tro malfortis. ”Sekvu ĝin!” mi kriis al la alia,
”kaj se vi atingos la pumpejon liberigu ĉiujn pumpilojn.
Nur tio povos ebligi por Barsumo la morgaŭan ekziston.”
Kuŝante en la sama loko mi sukcesis malfermi la duan
pordon, poste la trian. Mi vidis, ke tiu, kiu portas la
esperojn de tuta Barsumo, rampas malforte, sur manoj
kaj genuoj, tra la lasta pordo. En tiu momento mi falis en
la senkonscion.
Ĉapitro XXVIII. En la kaverno en Arizono
Kiam mi denove malfermis la okulojn, jam estis mallume.
Sur mi estis strangaj, rigidaj vestoj, kiuj pulvore
falis de mi, kiam mi levigis. Mi palpis min de kapo
al piedoj, kaj de kapo al piedoj trovis min vestita, malgraŭ
tio, ke kiam mi falis senkonscia apud la pordo, mi
estis tute nuda. Antaŭ miaj okuloj estis peceto de lunluma
ĉielo, videbla tra neregula aperturo.
Dum mi palpis mian korpon, miaj fingroj kontaktiĝis
kun poŝoj, kaj en unu el ili mi trovis ujeton da alumetoj.
Per la nebrila flamo de unu el ili mi povis vidi grandegan
kavernon, kaj esplorante la fonon, mi trovis strangan,
senmovan homfiguron, kurbiĝantan al malgranda stablo.
Kiam mi aliris ĝin, mi trovis mumisimilan kadavron
de eta, maljuna virino, kun longaj nigraj haroj. Tio, super
kio ŝi kurbiĝis, estis bruligilo por lignokarbo, sur kiu
estis ronda kupra ujo enhavanta iom da verda pulvoro.
Malantaŭ ŝi, pendante de la plafono per felaj rimenoj,
etendiĝante de unu flanko de la kaverno al la alia, estis
vico da homaj skeletoj. De la rimeno, sur kiu ili pendis,
alia rimeno kondukis ĝis la morta mano de la maljuna
virineto; kiam mi tuŝis la rimenon, la skeletoj balanciĝis,
farante susuron kiel sekfoliaro. Ĉio kune faris makabran
vidaĵon, kaj ĝoje postlasante tiun groteskaĵon, mi forrapidis
en la freŝan aeron.
Tio, kion mi vidis, kiam mi paŝis sur la malgrandan
montrandon antaŭ la kaverno, mirigis kaj konsternis
min. Nova ĉielo kaj nova pejzaĝo renkontis miajn okulojn.
La arĝentaj montoj en la malproksimo, la senmova
luno en la ĉielo, la kaktoplena valo flube de mi, tiuj ne
estis Marso. Apenaŭ mi povis kredi la okulojn, sed baldaŭ
la vero konvinkis min. Mi rigardas al Arizono, de tiu
sama rando, de kiu antaŭ dek jaroj mi sopire rigardis al
Marso.
Mi metis mian vizaĝon en la manojn, kaj turnis min,
malgaja kaj ĉagrenplena, for de la kaverno, kaj malsupreniris
laŭ la voĵeto.
Super mi brilis la ruĝa okulo de Marso, konservanta
sian teruran sekreton, forega je kvardek ok milionoj da
mejloj. Ĉu la marsano atingis la pumpejon? Ĉu la viviga
aero iam atingis la homojn sur tiu malproksima planedo
sufiĉe frue por savi ilin? Ĉu Deja Toris vivas ankoraŭ,
aŭ ĉu ŝia bela korpo kuŝas mortmalvarma, apud tiu ora
kovejo en la ĝardeno de la interna korto en la palaco de
Tardos Mors, Jedako de Heliumio?
Dum dek jaroj mi atendis kaj preĝis por respondo al
miaj demandoj. Dum dek jaroj mi atendis kaj preĝis por
retrovi min en la mondo de mia perdita amo. Prefere mi
kuŝus morta apud ŝi, ol vivi ĉi tie sur Tero, milionmejle
for.
La malnova minejo, kiun mi trovis nedifektita, faris
min fabele riĉa; sed kiel la ricaĵoj interesas min? Mi sidas
ĉi tie, en mia ĉambreto rigardanta al la rivero Hudson,
kaj pasis ĝuste dudek jaroj, de kiam mi unue malfermis
la okulojn sur Marso.
Tra la eta fenestro apud mia pupitro mi povas vidi la
planedon brilanta en la ĉielo, kaj hodiaŭ nokte ŝajnas, ke
ĝi vokas al mi pli forte, ol ĝi vokis de post tiu nokto antaŭ
longe. Mi kredas vidi, trans tiu grandega spaco, belan
virinon, kiu staras en palaca ĝardeno, kaj ĉe ŝia flanko
estas eta knabo, kiu metas la brakon ĉirkaŭ ŝin, dum
ŝi montras en la ĉielon, al la planedo Tero. Ĉe iliaj piedoj
estas granda kaj malbelega besto, kies karaktero
estas fidela kaj nobla.
Mi kredas, ke ili atendas min tie, kaj iel mi sentas, ke
baldaŭ mi scios certe.
Ñïàñèáî, ÷òî ñêà÷àëè êíèãó â áåñïëàòíîé ýëåêòðîííîé áèáëèîòåêå BooksCafe.Net
Îñòàâèòü îòçûâ î êíèãå
Âñå êíèãè àâòîðà