Ńļąńčįī, ÷ņī ńźą÷ąėč źķčćó ā įåńļėąņķīé żėåźņšīķķīé įčįėčīņåźå BooksCafe.Net
   Āńå źķčćč ąāņīšą
   Żņą ęå źķčćą ā äšóćčõ ōīšģąņąõ
 
   Ļšč’ņķīćī ÷ņåķč’!
 

 
 

Robinsono Kruso

Daniel Defoe


Daniel Defo
ROBINSONO KRUSO

Parto I

   Mi naskiĝis en Jorko, Anglujo, je Marto 1, 1632, kiu estas la sesjarrego de la reĝo Karolo la Unua. Infano, mi sentadis grandan deziron por pasigi mian vivon sur la maro; kaj pliaĝante, la deziro plifortiĝis; ĝis fine, mi forlasis mian lernejon kaj hejmon, kaj piede, mi trovis mian vojon al Hull, kie mi baldaÅ­ trovis okupadon sur ŝipo.
   Post kiam ni velveturis kelke da tagoj, okazis ventego, kaj kvinanokte la ŝipo enfendiĝis. Ĉiuj al la pumpiloj rapidis. La ŝipon ni sentis ĝemi en ĉiuj siaj tabuloj, kaj ĝian trabaĵon ektremi de la antaÅ­a ĝis la posta parto; kaj baldaÅ­ klariĝis ke ne estas ia espero por ĝi, kaj ke ĉio, kion ni povas fari, estas savi niajn vivojn.
   Unue, ni pafadis pafilegojn por venigi helpon, kaj post kelke da tempo, ŝipo kuŝante ne malproksime, alsendis boaton por helpi nin. Sed la maro estis tro maltrankvila por ĝi restadi ŝipflanke; tial ni elĵetis ŝnuregon, kiun la boatanoj ekkaptis kaj firme fiksis, kaj tiamaniere ni ĉiuj enboatiĝis.
   Tamen, vaniĝis en tia maltrankvila maro, por peni albordiĝi la ŝipon, kiu alsendis la virojn; aÅ­ aluzi la remilojn de la boato, kaj ni ne povis ion fari, krom ĝin lasi peliĝi teron.
   Duonhore, nia ŝipo trafis rifon kaj subakviĝis, kaj ĝin ni ne vidis plu. Tre malrapide, ni alproksimiĝis teron, kiun iafoje ni vidis, kiam ajn la boato leviĝis sur la supro de ia alta ondo; kaj tie ni vidis homojn, kurante amase, tien kaj reen, havante unu celon, savi nin.
   Fine, ĝojege, ni surteriĝis, kie bonŝance, ni renkontis amikojn, kiuj donis al ni helpon por reveturi al Hull; kaj se tiam, mi havus la bonan sencon por iri hejmon, estus pli bone por mi.
   La viro, kies ŝipo subakviĝis, diris kun grava mieno: ā€œJunulo, ne iru plu surmaron; tiu ne estas la vivmaniero por vi.ā€ ā€œKial do, sinjoro, vi mem iros plu surmaron?ā€ ā€œTiu estas alia afero. Mi estas elnutrita por la maro, sed vi ne estas; vi venis sur mian ŝipon por eltrovi, la staton de vivo surmara, kaj vi povas diveni tion, kio okazos al vi, se vi ne reiros hejmon. Dio ne benos vin, kaj eble vi kaÅ­zis tiun-ĉi tutan malbonon al ni.ā€
   Mi ne parolis alian vorton al li, kiun vojon li iris, mi nek scias, nek deziris sciiĝi, ĉar mi estis ofendita pro tiu-ĉi malĝentila parolado. Mi multe pensis; ĉu iri hejmon, aÅ­ ĉu iradi surmaron. Honto detenis min pri iri hejmon, kaj mi ne povis decidi la vivkuron, kiun mi estis ironta.
   Kiel estis mia sorto travive, ĉiam elekti la plej malbonon; tiel same mi nun faris. Mi havis oron en mia monujo, kaj bonan vestaĵon sur mia korpo, sed, surmaron mi ree iris.
   Sed nun, mi havis pli malbonan ŝancon ol iam, ĉar, kiam ni estis tre malproksime enmaro, kelke da Turkoj en ŝipeto, plenĉase alproksimiĝis al ni. Ni levis tiom da veloj, kiom niaj velstangoj povis elporti, por ke ni forkuru de ili. Tamen, malgraÅ­ tio, ni vidis ke niaj malamikoj pli kaj pli alproksimiĝis, kaj certiĝis ke baldaÅ­, ili atingos nian ŝipon.
   Fine, ili atingis nin; sed ni direktis niajn pafilegojn sur ilin, kio kaÅ­zis portempe, ke ili deflanku sian vojon. Sed, ili daÅ­rigis pafadon sur ni tiel longe, kiel ili estis en pafspaco. Proksimiĝante la duan fojon, kelkaj viroj atingis la ferdekon de nia ŝipo, kaj ektranĉis la velojn, kaj ekfaris ĉiuspecajn difektaĵojn. Tial, post kiam dek el niaj ŝipanoj kuŝas mortitaj, kaj la plimulto el la ceteraj havas vundojn, ni kapitulacis.
   La ĉefo de la Turkoj prenis min kiel sian rabaĵon, al haveno okupita de MaÅ­roj. Li ne agis al mi tiel malbone, kiel mi lin unue juĝis, sed li min laborigis kun la ceteraj de siaj sklavoj. Tio estis ŝanĝo en mia vivo, kiun mi neniam antaÅ­vidis. Ho ve! kiom mia koro malĝojis, pensante pri tiuj, kiujn mi lasis hejme, al kiuj mi ne montris tiom da komplezemo kiom diri ā€œAdiaÅ­iā€ kiam mi iris surmaron, aÅ­ sciigi tion, kion mi intencas fari!
   Tamen, ĉio, kion mi travivis tiam, estas nur antaÅ­gusto de la penadoj kaj zorgoj, kiujn de tiam estis mia sorto suferi.
   Unue, mi pensis, ke la Turko kunprenos min kun si, kiam li ree iros surmaron, kaj ke mi iel povos liberiĝi; sed la espero nelonge daÅ­ris, ĉar tiatempe li lasis min surtere por prizorgi liajn rikoltojn. Tiamaniere mi vivis du jarojn. Tamen, la Turko konante kaj vidante min plu, min pli kaj pli liberigis. Li unufoje aÅ­ dufoje ĉiusemajne, veturis en sia boato por kapti iajn platfiŝojn, kaj iafoje, li kunprenis min kaj knabon kun si, ĉar ni estas rapidaj ĉe tia sporto, kaj tial li pli kaj pli ŝatis min.
   Unu tagon, la Turko elsendis min, viron kaj knabon, boate, por kapti kelke da fiŝoj. Surmare, okazas tia densa nebulo, ke dekduhore, ni ne povas vidi la teron, kvankam ni ne estas pli ol duonmejlon (800 metrojn) de la terbordo; kaj morgaÅ­tage, kiam la suno leviĝis, nia boato estas enmaro almenaÅ­ dek mejlojn (16 kilometrojn) de la terbordo. La vento vigle blovis, kaj ni ĉiuj tre bezonis nutraĵon; sed fine per la helpo de remiloj kaj veloj ni sendanĝere reatingis la terbordon.
   Kiam la Turko sciiĝis kiamaniere ni vojperdis, li diris, ke de nun, kiam li velveturos, li prenos boaton, kiu enhavos ĉion, kion ni bezonus, se ni longatempe estus detenataj surmare. Tial li farigis grandan kajuton en la longboato de sia ŝipo, kiel ankaÅ­ ĉambron por ni sklavoj. Unu tagon, li min sendis, por ke mi ordigu la boaton pro tio, ke li havas du amikojn, kiuj intencas veturi kun li por fiŝkapti. Sed kiam la tempo alvenis, ili ne veturas; tial li sendis min, viron kaj knabon — kies nomo estas Zuro — por kapti kelke da fiŝoj por la gastoj, kiuj estas vespermanĝontaj kun li.
   Subite, eniris en mian kapon la ideo, ke nun estas bona okazo, boate forkuri kaj liberiĝi. Tial mi tuj prenis tiom da nutraĵo, kiom mi povas havigi, kaj mi diris al la viro, ke estus tro malrespekte, manĝante la panon metitan en la boaton por la Turko. Li diris, ke li pensas tiel same, tial li alportis sakon da rizo kaj kelke da ruskoj (kukoj).
   Dum la viro estis surtere, mi provizis iom da vino, pecegon da vakso, segilon, hakilon, fosilon, iom da ŝnurego, kaj ĉiuspecajn objektojn, kiuj eble estos utilaj al ni. Mi sciis, kie troviĝas la vinkesto de la Turko, kaj mi ĝin metis surboaton dum la viro estas surtere. Per alia ruzo, mi havigis ĉion, kion mi bezonis. Mi diris al la knabo, ā€œLa pafiloj de la Turko estas en la boato, sed ne troviĝas ia pafaĵo. Ĉu vi pensas, ke vi povas havigi iom da ĝi? Vi scias kie ĝi estas konservata, kaj eble ni volos pafi birdon aÅ­ du.ā€ Li do alportis kesto kaj saketon, kiuj enhavas ĉion, kion ni eble bezonas por la pafiloj. Tiujn-ĉi mi metis surboaton, kaj poste velveturis por fiŝkapti.
   La vento blovis de la nordo, aÅ­ nordokcidento, tia vento estis malbona por mi; ĉar, se ĝi estus de la sudo, mi estus povinta velveturi al la terbordo de Hispanujo. Tamen, de kiu ajn loko la vento blovos, mi estis decidinta forkuri kaj lasi la ceterajn al ilia sorto. Mi do mallevis miajn hokfadenojn kvazaÅ­ fiŝkapti, sed mi zorgis, ke mi havu malbonan sukceson; kaj kiam la fiŝoj mordis, mi ilin ne eltiris, ĉar mi deziris, ke la MaÅ­ro ilin ne vidu. Mi diris al li, ā€œTiu-ĉi loko estas nebona; ni ne kaptos fiŝojn tie-ĉi; ni devas iom antaÅ­en iri.ā€ Nu, la MaÅ­ro pensis, ke tion fari ne estos malbone. Li levis la velojn, kaj, ĉar la direktilo estis en miaj manoj, mi elsendis la boaton unu mejlon aÅ­ plu enmaron, kaj poste ĝin haltigis, kvazaÅ­ mi intencas fiŝkapti.
   Nun, mi pripensis, tiu-ĉi estas mia okazo liberiĝi; tial mi transdonis la direktilon al la knabo, kaj tiam ekprenis la MaÅ­ron ĉirkaÅ­ la talio, kaj elĵetis lin el la boato.
   Malsupren li falis! sed baldaÅ­ reaperis por ke, li povis naĝi kvazaÅ­ anaso. Li diris, ke li volonte irus ĉirkaÅ­ la mondo kun mi, se mi enprenus lin.
   Iom timante ke li surrampos la boatflankon, kaj reeniĝos perforte, mi direktis mian pafilon sur lin, kaj diris, ā€œVi facile povas naĝi alteron se vi tion deziras; tial, rapidiĝu tien; plie, se vi reen alproksimiĝos la boaton, vi ricevos kuglon tra la kapo, ĉar, mi de nun intencas esti libera viro.ā€
   Tiam li eknaĝis, kaj sendube sendanĝere atingis la terbordon, ĉar la maro estis tre trankvila.
   Unue, mi intencis kunpreni la MaÅ­ron kun mi, kaj naĝigi Zuron alteron; sed la MaÅ­ro ne estis viro pri kiu mi povis konfidi.
   Post kiam li foriĝis, mi diris al Zuro, ā€œSe vi ĵuros, ke vi estos fidela al mi, vi iam fariĝos grava viro; se vi ne ĵuros, mi certe ankaÅ­ vin elĵetos el la boato.ā€
   La knabo tiel dolĉe ridetis, kiam li ĵuris resti fidela al mi, ke mi lin ne povis dubi en mia koro.
   Dum ankoraÅ­ ni povis vidi la MaÅ­ron (survoje alteren) ni antaÅ­en iris enmaron, por ke li kaj tiuj, kiuj nin vidis de la terbordo, kredu ke ni iros al la influejo de la markolo, ĉar neniu velveturis al la suda marbordo, ĉar tie loĝas gento da homoj, kiuj laÅ­ sciigoj, mortigas kaj manĝas siajn malamikojn.
   Tiam mi direktis mian veturadon oriente, por ke ni laÅ­longiru la marbordon, kaj, havante favoron venton kaj trankvilan maron, ni morgaÅ­tagmeze estis malapud kaj preter la povo de la Turko.
   AnkoraÅ­, mi timis, ke mi estus kaptota de la MaÅ­roj; tial mi ne volis iri surteron tage. Duonlume, ni direktis nian boaton alteren, kaj atingis la enfluejon riveretan, de kiu mi pensis, ni povos naĝi surteron, kaj tiam rigardi la ĉirkaÅ­aĵojn. Sed kiam malheliĝis la lumo, ni aÅ­dis strangajn sonojn, bojojn, kriegojn, gruntojn, blekadojn. La malfeliĉa knabo diris, ke li ne kuraĝas iri surteron antaÅ­ la tagiĝo. ā€œNu,ā€ mi diris, ā€œtiuokaze, ni atendu, sed, tage, povas vidi nin la homoj, kiuj eble nin pli malhelpos ol sovaĝaj bestoj.ā€ ā€œTiam ni pafilos ilin,ā€ ridante diris Zuro, ā€œkaj forkurigu ilin.ā€
   Mi ĝojis vidi, ke la knabo montras tiom da gajeco, kaj mi donis al li iom da pano kaj rizo. Tiunokte, ni silente ripozis, sed ne longe dormis, ĉar, post kelke da horoj, iaj grandegaj bestoj malsuprenvenis al la maro, por sin bani. La malfeliĉa knabo ektremis de kapo al piedoj pro la vidaĵo. Unu el tiuj bestoj alproksimiĝis nian boaton, kaj, kvankam estis tro mallume por ĝin bone vidi, ni aÅ­dis ĝin blovi, kaj sciis, pro ĝia bruego, ke ĝi certe estas granda. Fine, la bruto tiom alproksimiĝis la boaton, kiom la longeco de du remiloj; tial mi pafis sur ĝin, kaj ĝi naĝis alteren.
   La blekegoj kaj kriegoj, kiujn faris bestoj kaj birdoj pro la bruo de mia pafilo, ŝajne montris, ke ni faris malbonan elekton por surterejo; sed, vole ne vole, ni devis iri surtere por serĉi freŝan fonton, por ke ni povu plenigi niajn barelojn. Zuro diris, ke li eltrovus, ĉu la fontaj akvoj taÅ­gas por trinki, se mi permesus al li preni unu el la botelegoj, kaj, ke li ĝin reportos plenigitan se la akvo estas bona. ā€œKial vi volas iri?ā€ mi diris; ā€œKial mi ne estas ironta? Vi povas resti en la boato.ā€ KontraÅ­e, Zuro diris, ā€œSe la savaĝuloj venos, ili min manĝu; sed vi forkuru.ā€ Mi devis ami la junulon pro la afabla parolado. ā€œNu,ā€ mi diris, ā€œNi ambaÅ­ iros, kaj se la sovaĝuloj venos, ni ilin mortigu; ja, ili ne manĝos aÅ­ vin aÅ­ min.ā€
   Mi donis al Zuro iom da rumo el la kesto de la Turko por reforti lin kaj ni iris surteron. La knabo ekiris kun sia pafilo mejlon de la loko, kie ni surteriris, kaj li revenis kun leporo, kiun li mortpafis, kaj kiun ni ĝoje kuiris kaj manĝis; laÅ­ la bona novaĵo, kiun li raportis, li eltrovis fonton, kaj ne vidis sovaĝulojn.
   Mi divenis, ke la Promontoro de la Verdaj Insuloj ne estas malproksime, ĉar mi vidis la supron de la Granda Pinto, kiun kiel mi sciis, estas apud ili. Mia sola espero estis, ke laÅ­longirante la terbondon, ni trovos ŝipon, kiu enŝipigos nin; kaj tiam, kaj ne antaÅ­ tiam, mi sentos kvazaÅ­ libera viro. Unuvonte, mi konfidis mian sorton al la ŝanco; aÅ­ renkonti ian ŝipon aÅ­ morti.
   Surteron ni ekvidis iujn homojn, kiuj staras kaj rigardas nin. Ili estis nignaj, kaj ne portis vestaĵon. Mi estus irinta surteron al ili, sed Zuro, — kiu sciis plej bone — diris, ā€œNe vi iru! Ne vi iru!ā€ Tial mi direktis la boaton laÅ­teron, por ke mi povu paroli kun ili, kaj ili longaspace iradis laÅ­ ni. Mi ekvidis, ke unu havas lancon en mano.
   Mi faris signojn, ke ili alportu iom da nutraĵo al mi, kaj ili siaparte faris signojn, ke mi haltu mian boaton. Tial mi demetis la supran parton de mia velo, kaj haltis, tiam du el ili ekforkuris; kaj, duonhore revenis kun iom da sekiĝita viando, kaj ia greno kiu kreskas en tiu parto de la mondo. Tion-ĉi ni deziregis, sed ne sciis, kiel havigi ĝin, ĉar ni ne kuraĝis iri surteron al ili, nek ili kuraĝis alproksimiĝi al ni.
   Fine, ili eltrovis peron sendanĝeran por ni ĉiuj. Alportante la nutraĵon al la marbordo, ili ĝin demetis kaj tre fortirigis si mem dum ni ĝin prenis. Ni faris signojn por montri nian dankon, ne havante ion alian, kion ni povas doni al ili. Sed bonŝance, ni baldaÅ­ kaptis grandan donacon por ili; ĉar du sovaĝaj bestoj de la sama speco, pri kiu mi jam priparolis, venis plenĉase de la montetoj al la maro.
   Ili naĝis kvazaÅ­ ili venis por sportigi. Ĉiuj forkuris de ili krom tiu, kiu portas la lancon. Unu el tiuj bestoj alproksimiĝis nian boaton; tial mi ĝin atendis kun mia pafilo; kaj tuj kiam ĝi estis en pafspaco, mi ĝin pafis tra la kapo. Dufoje ĝi subakviĝis kaj dufoje ĝi suprenleviĝis; kaj poste ĝi naĝis alteren, kaj falis senviva. La viroj tiom timis pro la pafilbruo, kiom ili antaÅ­e timis je la vidaĵo de la bestoj. Sed kiam mi faris signojn por ke ili venu al la marbordo, ill tuj venis.
   Ili rapidis al sia rabaĵo; kaj tordante ĉirkaÅ­ ĝi ŝnuregon, ili ĝin sendanĝere eltiris surteron.
   Ni nun lasis niajn savaĝulojn kaj iradis dekdu tagojn plu. La terbordo antaÅ­ ni etendis sin kvar aÅ­ kvin mejlojn, (6.8 aÅ­ 8.3 kilometrojn) bekforme; kaj ni devis veturi iom de la terbordo por atingi tiun terpinton, tiel ke ni portempe ne vidis teron.
   Mi konfidis la direktilon al Zuro, kaj sidiĝis por pripensi tion, kion estos plej bone nun fari; kiam subite mi aÅ­dis, ke la knabo krias, ā€œÅœipon kun velo! ŝipon kun velo!ā€ Li ne montris multe da ĝojo je la vidaĵo, opiniante, ke la ŝipo venis por repreni lin; sed mi bone scias, laÅ­ la ŝajno, ke ĝi ne estas iu el la ŝipoj de la Turko.
   Mi levis kiel eble plej multe da veloj por renkonti la ŝipon ĝiavoje, kaj ordonis al Zuro, ke li ekpafu pafilon, ĉar mi esperis, ke se tiuj, kiuj estas sur la ferdeko ne povus aÅ­di la sonon, ili vidus la fumigadon. Ili ja ĝin vidis, kaj tuj demetis siajn velojn por ke ni povu atingi ilin, kaj trihore, ni estis ĉe la ŝipflanko. La viroj parolis kun ni per la franca lingvo, sed ni ne povis kompreni tion, kion ili diras. Fine, Skoto surŝipe diris per mia lingvo, ā€œKiu vi estas? De kien vi venas?ā€ Mi diris al li iomvorte, kiel mi liberiĝis de la MaÅ­roj.
   Tiam, la ŝipestro invitis min veni ŝipbordon, kaj enŝipis min, Zuron kaj ĉiujn miajn posedaĵojn. Mi diris al li, ke li havu ĉion, kion mi havas; sed li respondis, ā€œVi estas rericevonta viajn posedaĵojn post kiam ni atingos teron, ĉar mi por vi nur faris tion, kion por mi vi farus samstate.ā€
   Li pagis al mi multan monon por mia boato, kaj diris, ke mi ricevos egalan monon por Zuro, se mi lin fordonus. Sed mi diris al li, ke liberiĝinte kun helpo de la knabo, mi lin ne volas vendi. Li diris, ke estas juste kaj prave por mi tiel senti, sed, se mi decidus fordoni Zuron, li estus liberigota dujare. Tial, ĉar la sklavo deziris iri, mi nenial diris ne. Trisemajne mi alvenis al Ĉiuj Sanktuloj Golfeto, kaj nun mi estis liberulo.
   Mi ricevis multan monon por ĉiujn miaj posedaĵoj, kaj kun ĝi, mi iris surteron. Sed mi tute ne sciis, kion nun fari. Fine mi renkontis viron, kies stato estas laÅ­ la mia, kaj ni ambaÅ­ akiris pecon da tero, por ĝin prilabori. Mia farmilaro, laÅ­ la lia, estis malgranda, sed ni produktigis la farmojn sufiĉe por subteni nin, sed ne plu. Ni bezonis helpon, kaj nun mi eksentis, ke mi eraris, ellasante la knabon.
   Mi tute ne ŝatis tiun manieron de vivo. Kion! mi pensis, ĉu mi venis tian longan vojon por fari tion, kion mi laÅ­bone povus fari hejme, kaj kun miaj parencoj ĉirkaÅ­ mi? Kaj pligrandiĝis mia malĝojo, ĉar la bonamiko, kiu min alŝipis tien-ĉi, intencas nune lasi tiun-ĉi terbordon.
   Kiam mi estis knabo, kaj ekiris surmaron, mi metis en la manojn de mia onklino, iom da mono pri kiu, mia bonamiko diris, ke mi bone farus, se mi ĝin elspezus pro mia bieno. Tial, post kiam li revenis hejmon, li alsendis iom da ĝi kontante, kaj la restaĵon kiel tukoj, ŝtofoj, lanaĵoj, kaj similaĵoj, kiujn li aĉetis. Mia onklino tiam metis en liajn manojn iom da livroj, kiel donaco al li, por montri sian dankecon pro ĉio, kion li faris por mi; kaj per tiu mono, li afable aĉetis sklavon por mi. Intertempe, mi jam aĉetis sklavon, tial mi nun havas du, kaj ĉio prosperis dum la sekvanta jaro.

Parto II

   Sed baldaÅ­ miaj projektoj trograndiĝis laÅ­ miaj rimedoj. Unu tagon alvenis kelke da viroj por peti min, ke mi komandu sklavŝipon elsendotan de ili. Ili diris, ke ili donos al mi parton en la sklavoj, kaj pagos la tutajn elspezojn ŝarĝe. Tio estus bonaĵo por mi, se mi ne havus bienojn kaj teron; sed nun, tian ŝanĝon fari, estus malsaĝe kaj hazarde. Gajninte multe da mono, estis konsilinde ke mi laÅ­e daÅ­rigu tri aÅ­ kvar jarojn plu. Nu, mi diris al la viroj, ke mi tre volonte irus, se ili dume prizorgus mian farmon, kion ili alpromesis.
   Tial, mi faris mian testamenton, kaj bordiĝis tiun-ĉi ŝipon je la oka datreveno de mia forlaso de Hull. Tiu-ĉi sklavŝipo enhavis ses pafilegojn, dekdu virojn kaj unu knabon. Ni kunprenis segilojn, ĉenojn, ludilojn, globetojn, pecetojn de vitro, kaj tiajn komercaĵojn konvenajn al la gusto de tiuj, kun kiuj ni intencis komenci.
   Ni ne estis pli ol dekdu tagoj de la ekvatoro, kiam ventego forpelis nin, ni ne sciis kien. Subite eksonis la krio ā€œTeron!ā€ kaj la ŝipo alpuŝiĝis sur sablaĵon, en kiun ĝi malleviĝis tiel profunde, ke ni ne povis ĝin liberigi. Fine, ni eltrovis ke ni devas ĝin lasi, kaj atingi terbordon laÅ­eble. Ekire, estis boaton sur ĝia posta parto, sed ni eltrovis, ke ĝi estis deŝirita per la forto de la ondoj. Nur unu boateto restis ĉe la ŝipflanko, tial ni enboatiĝis en ĝin. Tie ni ĉiuj troviĝis, sur la malglata maro! La koro de ĉiu nun malfortiĝis, vangoj paliĝis, kaj niaj okuloj malklariĝis; ĉar estas nur unu espero, eltrovi ian golfeton, kaj iel atingi rifuĝejon apudteran. Ni nun tute transdonis niajn animojn al Dio.
   La maro pli kaj pli malglatiĝis kaj ĝia blanka ŝaÅ­mo tordiĝis kaj bolis. Fine, la ondoj en sia furioza sporto disrompiĝis kontraÅ­ la boatflanko, kaj ni ĉiuj elĵetiĝis.
   Mi povis bone naĝi, sed la povo de la ondoj kaÅ­zis, ke mi perdis mian spiron tro multe por tion fari. Fine, unu granda ondo terenportis min, kaj lasis min sendanĝere, kvankam konsumite pro timego. Mi starigis min sur piedoj, kaj penadis laÅ­eble surteriĝi, sed ĵus tiam, la kurbo de ondego suprenleviĝis kvazaÅ­ monteto, kiun eviti, mi tute ne havis sufiĉan forton, tial ĝi marenportis min. Mi laÅ­eble penadis naĝi supraĵe, entenante mian spiron, por tiun fari. La sekvanta ondo estis egale alta, kaj enfermis min en sia vasto. Mi detenis miajn manojn ĉe mia flanko, kaj tiam, mia kapo ekeliĝis de la ondoj. Tio donis al mi kuraĝon kaj spiradon, kaj baldaÅ­ miaj piedoj sentis teron.
   Momente, mi staris ĝis la akvoj dekuris de mi, kaj tiam, mi naĝis laÅ­forte alteren; sed la ondoj min rekaptis, kaj dufoje plu ili min marenportis, kaj dufoje plu min terenportis. Mi pensis, ke la lasta ondo mortigos min, ĉar ĝi puŝis min sur ŝtonegon tiaforte, ke mi falis en ian svenon, kio, dankon al Dio, ne longe daÅ­ris. Fine, ĝojege, mi atingis la krutegaĵon apud la terbordo, kie mi trovis ian herbon preter la atingo de la maro. Tie mi sidigis min, fine sendanĝere surtere.
   Mi nur povis ekkrii per la vortoj de la psalmo, ā€œTiuj, kiuj veturas surmaron en ŝipoj vidas la faraĵojn de la Sinjoro en la profundaĵo. Ĉar, per Lia ordono la ventegoj leviĝas, la ventoj blovas kaj levas la ondojn; tiam, ili supreniras al la ĉielo; de tien, ili malsupreniras al la profundaĵo. Mia animo malfortiĝas, mi ŝanceliĝas tien kaj reen, kaj mi ne scias tion, kion fari, tiam la Sinjoro elkondukas min el ĉiuj miaj mizeroj.ā€
   Mi tiom ĝojiĝas, ke ĉio, kion mi povis fari, estis iri tien kaj reen sur la terbordo, jen levi miajn manojn, jen ilin faldi sur la brusto kaj danki Dion por ĉio, kion li faris por mi, kvankam la ceteraj ŝipanoj pereis. Ĉiuj krom mi pereis, kaj mi estas sendanĝera! Mi nun rigardis la ĉirkaÅ­aĵon por eltrovi, kian lokon mi estis ĵetita, simile al birdo en ventego. Tiam ĉia ĝojo, kiun mi antaÅ­e sentis, forlasis min; ĉar mi estis malseka kaj malvarma kaj havis nenian sekan vestaĵon por revestigi min, nenion por nutri, kaj nenian amikon por helpi min.
   Estis tie-ĉi sovaĝaj bestoj, sed mi ne havis pafilon, per kiu mi povis pafi ilin aÅ­ savi min de iliaj makzeloj. Mi nur havis tranĉilon kaj pipon.
   Nun mallumiĝis; kaj kien mi iros por pasigi la nokton? Mi pensis, ke la supro de ia alta arbo estos bona rifuĝejo kontraÅ­ danĝero; kaj tie mi povas sidi kaj pripensi pri la monto, ĉar mi sentis nenian esperon de vivado. Nu, mi iris al mia arbo kaj faris ian neston por dormejo. Tiam, mi tranĉis bastonon por forpeli la savoĝajn bestojn se iuj venos, kaj ekdormis kvazaÅ­ la branĉnesto estis lanuglito.
   Estas hela taglumo, kiam mi vekiĝis, ankaÅ­ la ĉielo estas klara, kaj la maro trankvila. Sed mi observis tra la arbsupro, ke nokte, la ŝipo lasis la sablaĵon, kaj kuŝas mejlon (1.7 kilometrojn) de mi kaj la boato estas surtere du mejloj dekstre. Mi iom laÅ­longiris la terbordon por atingi la boaton, sed Golfeto de la maro larĝa unu mejlo min detenis de ĝi. Tagmeze, la forfluo tiom forkuris, ke mi povis alproksimiĝi la ŝipon; kaj mi eltrovis, ke se ni restadus ŝipbordon, ĉiu nun estus bone.
   Tiupense, mi ploris; ja, mi ne povis alie fari; sed, ĉar tio ne helpos ion, mi pripensis ke estos plej bone por mi naĝi al la ŝipo. Mi rapide senvestigis mi saltis en la maron, kaj naĝis al la ŝipruino. Sed kiamaniere mi suriĝos la ferdekon? Naĝante ĉirkaÅ­ la ŝipo, mi ekvidis pecon da ŝnurego pendante tiel malalten ĝiaflanke, ke unue la ondoj kaŝis ĝin. Per helpo de la ŝnurego mi surŝipiĝis.
   Mi trovis fendon en la malsupro de la ŝipo. Vi povas esti certa, ke mia unua penso estis serĉi por nutraĵo, kaj mi baldaÅ­ iris al la panujo, kaj mi maĉis panon dum mi iris tien kaj reen, ĉar mi ne havis tempon por perdi. Troviĝis tie ankaÅ­ iom da rumo, de kiu mi prenis sufiĉan trinkon kaj tio refortis min. Kion mi plej multe bezonis, estis boato por terenporti la posedaĵon. Sed vaniĝis por deziri tion, kion mi ne povis havigi; nu, ĉar en la ŝipo torviĝis kelke da ekstraj velstangoj, tri aÅ­ kvar grandaj traboj el ligno, kaj unu ekstra masto aÅ­ du, mi komencis fari floson.
   Mi metis kvar stangojn flanko ĉe flanko, kaj laÅ­larĝe, surmetis sur ilin mallongajn pecetoin de tabulo por fortikigi mian floson. Kvankam la tabuloj povis elporti mian pezon, ili estis tro maldikaj por elporti multe da mia ŝarĝo. Tial mi prenis segilon, kiu estas en la ŝipo, kaj segis maston en tri longaĵojn, kaj ili multe fortikigis la floson. Mi trovis iom da pano kaj rizo, holandan fromaĝon, kaj iom da sekigita kapraĵo. Ekire, estis iom da tritiko, sed la ratoj ĝin eltrovis, kaj neniom restis.
   Mia sekvanta tasko estis, ke mi ŝirmu miajn posedaĵojn kontraÅ­ la ŝprucado de la maro; ne postulis multe da tempo por tion fari, ĉar, estis surŝipe tri kestoj sufiĉe grandaj por enhavigi ĉion, kaj ilin mi metis surfloson. La enfluo forportis mian veston kaj ĉemizon, kiujn mi nelonge lasis surtere; sed estis kelke da novaj vestaĵoj en la ŝipo.
   ā€œVidu! jen kaptaĵo!ā€ mi diris laÅ­te (kvankam neniu ĉeestis por aÅ­di min); ā€œnun mi ne malnutriĝos:ā€ ĉar mi trovis kvar grandajn pafilojn. Sed kiamaniere mi surterigos mian floson? Mi ne havas velon, nek remilojn; kaj ekvento kaÅ­zos degliti ĉiun mian posedaĵon. Tamen, estis tri aferoj, pri kiuj mi ĝojis — trankvila maro, altera fluo, kaj venteto por blovi min alteren.
   Bonŝance, mi trovis kelkajn remilojn en parto de la ŝipo ĝisnune neserĉita. Per ili mi ekveturis alteren, kaj duonmejle, mia floso bone surnaĝis; sed baldaÅ­ mi eltrovis, ke ĝi surnaĝis flanken. Fine mi vidis rivereton, kaj per iom da laboro mi direktis mian floson en ĝin; kaj nun, la terbordo estis tiel proksima, ke mi sentis, ke mia remilo tuŝas fundon.
   Tie-ĉi, mi preskaÅ­ perdis mian ŝarĝon, ĉar la terbordo estis sur deklivo, tiel ke ne estis loko por surteriĝi, escepte ke unu parto de la floso kuŝas tiel alte, kaj la alia parto tiel malalte, ke ĉiuj miaj aĵoj defalus. Estis necese, ke mi atendu la enfluon. Tiam, kiam la maro profundiĝis unu futo plu, mi puŝegis la floson sur ebenan pecon da tero, por ĝin alligi tie ŝnurege, kaj enpuŝis miajn du remilojn en la sablon, unu ĉiuflanke de la floso. Tiel mi ĝin lasis kuŝi atendante la forfluon; tiam, ĝi kun ĝia ŝarĝo sidis bone surteron.
   Mi ekvidis, ke estas birdoj sur la insulo, kaj mi mortpafis unu. Mia pafilpafo sendube estis la unua, kiu aÅ­diĝas tie post la kremondo; ĉar, ĝiasone tutaj birdaroj forflugis de ĉiu parto de la arbaro kun laÅ­taj krioj. Forme, la beko de tiu, kiun mi pafis, estis simile al akcipitro, sed ungegoj senlonge.
   Mi nun revenis al mia floso por elflosigi miajn provizaĵojn, kiu okupis min tagrestaĵe. Mi ne sciis kion fari nokte, nek kie trovi taÅ­gan lokon, por meti miajn provizaĵojn. Mi ne ŝatis kuŝiĝi sur la teron, pro timo je sovaĝaj bestoj, kiel ankaÅ­ je serpentoj, sed ne ekzistis kaÅ­zon por timo, kiel mi poste eltrovis. LaÅ­eble, mi metis la kestojn kaj tabulojn ĉirkaÅ­ mi, kiu faris ian budon, pornokte.
   Äˆar estis multe da provizoj en la ŝipo, kiu eble estos utilaj al mi, mi bone pensis ilin tuj surterigi; sciante, ke la unua ventego disrompos la ŝipruinon. Tial mi veturis al la ŝipo kaj zorgis ke mi ne ree troŝarĝu mian floson.
   Unue, mi serĉis la ilkeston, kaj trovis kelke da sakoj da najloj, najlegojn, segilojn, tranĉilojn kaj tiajn objektojn, sed inter ĉio, kion mi trovis, la plej bona estis ŝtono per kiu mi povis akrigi miajn ilojn. Estis tie du aÅ­ tri botelegojn, kelke da sakegoj da pafaĵoj, kaj volvo da plumbo; sed mi ne havis la forton por suprenlevi la plumbo al la ŝipflanko por ke mi ĝin ŝarĝu sur mian floson. Estis tie ankaÅ­ kelke da ekstraj veloj, kiujn mi terenportis.
   Mi iom timis, ke sovaĝaj bestoj, se ne homoj, eble forportos miajn provizojn; sed revenante, mi trovis ilin sendifektaj, kaj ke neniu estis veninta tien krom sovaĝkato, kiu sidis sur unu kesto. Alvenante, mi celis mian pafilon sur ĝin, sed tio ne ekscitis ĝin, ĉar ĝi ne sciis tion, kiu estas pafilo. Ĝi nur manĝis pecon da sekigita kapraĵo, kaj foriris.
   Havante nun do ŝarĝojn da aĵoj, mi faris tendon per la veloj de la ŝipo por konservi ilin, kaj tranĉis la stangojn necesajn por ĝi en la arbaro. Mi nun elprenis ĉion el la bareloj kaj kestoj, kaj amasigis la barelojn ĉirkaÅ­ la tendo por ĝin fortigi; kaj tion farinte, mi fermis la enirejon per tabuloj, ordigis liton (alportata de la ŝipo) sur la tero, metis du pafilojn apud mia kapo, kaj unuafoje kuŝiĝis en lito. Mi dormis la tutan nokton, ĉar mi tre bezonis ripozon.
   MorgaÅ­tage, mi malĝojis en mia koro, ĉar mi sentis tian enuon esti disigita de la cetera mondo! Mi ne deziregis laboron: sed mi ne povis pripensi longan tempon pri mia malĝoja sorto, ĉar estis tro multe da laboro por mi. Ĉiutage mi eliris al la ŝipruino por alporti pli da objektoj; kaj mi tiom alportis, kiom la floso povis elporti. Unu tagon, mi ŝarĝis la floson per tro peza ŝarĝo, kiu kaÅ­zis unu flankon malleviĝi, tiel ke la enhavo elĵetiĝis en la moron; sed mi ne ploris pro tio, ĉar la plej multa parto de la ŝarĝo estis ŝnuregoj, kiuj ne estus tre utilaj al mi.
   Tiamaniere, mi pasigis la dekdu tagojn, sur la insulo, kaj mi surterigis ĉion, kiun unu paro de manoj eble povis levi; kvankam, se la maro estus trankvila, mi eble estus povinta surterigi la tutan ŝipŝarĝon, pecon post pecon.
   Kiam mi naĝis la lastan fojon al la ŝipruino, la vento blovis tiel severege ke mi decidis iri la sekvantan fojon laÅ­ forfluo. Mi trovis iom da teo kaj kelke da ormoneroj; sed rilate al la oro, ĝi ridigis min, kiam mi ĝin rigardis. ā€œHo senutilaĵo!ā€ mi diris, ā€œvi ne povas utili ion al mi! Mi vin ne zorgas savi. Restu, kie vi kuŝas, ĝis la ŝipo pereos; tiam, pereu vi kune kun ĝi.ā€
   Tamen, mi pripensis, ke estos egalbone por mi kunpreni ĝin; tial mi ĝin metis en pecon de velo, kaj ĝin ĵetis sur la ferdekon, por ke mi ĝin metu sur la floson. BaldaÅ­ la vento blovis de la marbordo, tial estis necese, ke mi nun rapide re— naĝu; ĉar mi sciis, ke je la turniĝo de la fluo mi trovus malfacilaĵon por atingi la terbordon. Sed, spite la ventego, mi sendanĝere atingis mian budon. Tagiĝe, mi elpuŝis mian kapon el la budo okulĵetis almaren, kiam, jen, tie ne estis ŝipo! La ŝanĝaĵo, kaj perdo de tia ŝipamiko min tute malĝojis. Sed, mi ĝojis pensi, ke mi surterigis ĉion, kio povas esti utila por mi. Mi nun devis serĉi ion lokon kie mi povis fari mian loĝejon. Duonvoje supren la monteto estis ebenaĵeto, longa kvar aÅ­ kvin dudekojn do futoj (24 aÅ­ 30 metroj), kaj larĝa duoble, kaj ĉar ĝi havis bonvidon almare, mi pensis, ke ĝi estos bonloko por mia domo.
   Unue, mi fosis fosaĵon ĉirkaÅ­ spaco, kiu enhavis dekdu jardojn (10 metrojn), kaj en ĝin mi enbatis du vicojn da fostoj, tiel firme kiel palisoj kaj alte kvin kaj duonon da futoj. Mi firme kunligis la fostojn per pecetoj da ŝnurego, kaj starigis sur ilin pintitajn bastonetojn, najlforme. Tio fariĝis tiel fortika palisaro, ke nek homo nek bestoj povis eniri.
   La pordo de mia domo estis ĉe la supro, kaj estis necese, ke mi suprenrampu al ĝi per ŝtupetaro, kiun mi enprenis kun mi, tiel ke neniu alia povu supreniri samamaniere. Apud la postflanko de la domo staris alto ŝtonaĵo, en kiun mi faris kavernon, kaj metis la teron elfositan, ĉirkaÅ­ mian domon, alte duonmetre. Mi devis eliri unufoje ĉiutage por serĉi nutraĵon. Unufoje, mi ekvidis kelke do kaproj, sed ili estis tro timemaj kaj rapidpiedaj por permesi min alproksimiĝi ilin.
   Fine, mi embuskis ilin apud iliaj nestoj. Min ekvidante en la valo, kaj ili sur altaĵo, ili forkuris timege, sed ili estante en la valo, kaj mi sur altaĵo, ili ne rigardis min. La kaprino, kiun mi mortpafis, havas idon siaflanke, kaj kiam la kaprino falis, la ido staris ĝis mi dorse forprenis la kaprinon kaj tiam, la ido kuris miaflanke. Mi demetis la kaprinon kaj portis la idon hejmon por ĝin dorlotigi; sed estante tro juna por nutriĝi mi devis ĝin mortigi.
   Mi pensis unue, ke mi perdos ĉian tempkalkulon pro la manko de plumo kaj inko; tial, mi starigis altan foston krucforme, sur kiun mi entranĉis la jenajn vortojn: ā€œMi alvenis Junio 8a 1659.ā€ Mi ĉiutage faris unu entranĉon, kaj tion mi daÅ­rigis fari ĝis la lasta logo.
   Äœisnune, mi ne diris vorton pri miaj kvar kar— uloj, kiuj estis do katoj, hundo kaj birdo. Vi povis imaĝi, kiom mi ŝatis ilin, ĉar ili estis la solaj amikoj lasitaj al mi. Mi alportis la hundon kaj do katojn de la ŝipo. La hundo konstante alportis objektojn al mi, kaj per ĝia bojo, bleketo, murmuro, kaj sporto, preskaÅ­ sed netute parolis kun mi.
   Se mi nur povus havi iun apud mi, por ke mi tiun mallaÅ­du, aÅ­ tiu min mallaÅ­du, kia plezuro tio estus! Alportinte inkon de la ŝipo, mi ĉiutage skribis skizon pro tio, kio okazis, ne tiom por la venontoj, kiuj eble ĝin legos (post kiam mi estos mortinta, kaj foririnta), kiom por liberigi min de miaj propraj pensoj, kaj fortiri min de la nuna timo, kiu la tutan tagon restadis en mia koro ĝis mia kapo doloras pro ĝia pezo.
   Mi estis malapud la vojkuro de ŝipoj; kaj, ho! kia enuigo esti ĵetita sur tiun-ĉi ŝolecejon sen iu por ami min, por ridigi min, por plorigi min, por pripensi min. Estis enuige vagi, tagon post tagon, de la arbaro al la marbordo, kaj de la marbordo reen al la arbaro, kaj dame ĉiam okupi min per miaj propraj pensoj.
   Tiom, pri la malĝoja ŝajno de mia stato; sed simile al la plimulto do aferoj ĝi havis luman flankon tiel same kiel malluman. Ĉar tie-ĉi mi estis sendanĝere sur tero, kontraÅ­e la ceteraj de la ŝipanaro estis perdintaj. Nu, pripensis mi, Dio, kiu regas mian la sorton, kaj kondukas min per Sia mano, nun povas min savi de tiu-ĉi stato, aÅ­ al— sendi iun por apudesti ĉe mi. Mi ja estas ĵetita sur krudan kaj dezertan parton de la terglobo, sed ne troviĝas sur ĝi savaĝaj bestoj por mortigi aÅ­ vundi min. Dio sendis la ŝipon tiel apud mi, ke mi povis havigi ĉion, kion mi bezonos por la restaĵo de miaj tagoj. Estu la vivo, kia ĝi estos, tre multe estas, pro kio mi devas danki al Dio. Kaj mi baldaÅ­ forlasis ĉiujn molĝojajn pensojn, kaj eĉ ne plu rigardis pro velŝipo.
   Miaj posedaĵoj el la ŝipruino jam kuŝis en la kaverno dek monatojn, kaj estas nun tempo por ordigi ilin, ĉar ili plenigis la tutan spacon, kaj ne lasis al mi ion enloĝejon; tial mi pligrandigis mian kaverneton, elfosante ĝin pli malantaÅ­en en la sablan ŝtonegon. Poste mi etendis ĝian enirejon ĝis la palisaro, kaj tiamaniere faris postvojon al mia domo. Tion farinte, mi fiksis bretaron ĉiuflanke, por enteni miajn posedaĵojn, kio kaÅ­zis mian kavernon prezenti ŝajnon kvazaÅ­ magazeno plena je komercaĵoj. Por fabriki la bretarojn mi dehakis arbon, kaj ellaboris ĝin per segilo, hakilo, rabotilo, kaj kelke de aliaj iloj.
   Tiam mi faris seĝon kaj skribtablon. Mi frumatene leviĝis kaj laboris ĝis tagmezo. Manĝinte mian manĝon, mi foriris kun mia pafilo. Reveninte, mi laboris ĝis la suno malleviĝis, kaj fine mi min kuŝigis. Mi okupis min pli ol semajno aliformante kaj pligrandante mian kavernon, sed mi ĝin faris multe tro grande; ĉar, iomtempe, la tero defalis de la tegmento kaj se mi enestus, kiam tio okazis, mi estus perdinta mian vivon. Mi nun devis starigi fostojn en mia kaverno kun tabuloj trans iliaj suproj farante tegmenton el ligno.
   Iam foririnte kun mia pafilo, mi mortpafis sovaĝkaton, el kies felo mi faris ĉapon; kaj mi trovis kelke do birdoj el la gento kolomba, kiuj faris siajn nestojn en la fendetoj de la ŝtonegoj.
   Mi devis kuŝiĝi malhelige ĝis mi faris lampon, per kaprograso metita en argilujon, kaj peceto da kanabo kiel meĉo, farante bonan lumon. Trovinte uzon por la sako enhavinta la nutraĵon kortbirdaran surŝipe, mi elĵetis la ŝelojn. Estis ĝuste kiam falas la pluvegoj, kaj kelkmonate, elkreskis trunketoj do rizo, tritiko kaj sekalo. Tempe, la greno maturiĝis kaj mi ĝin konservis kaj zorge semis ĉiujare; sed mi ne povis fanfaroni pri rikolto de tritiko ĝis post tri jaroj, kiel baldaÅ­ estos montrata.
   Nesonĝita afero nun okazis sur la insulo kiu timegis min. Jen, la tero tremegadis, kiu deĵetis teron de la stonaĵo kun laÅ­ta krako — ree okazis tremo — kaj nun tero defalis de la tegmento de mia kaverno. La maro ne vidiĝis kiel antaÅ­e, ĉar la tremoj tie estis tiel fortegaj kiel sur la tero. La movado de la tero malsanigis min, kaj estis bruo kaj kriego ĉirkaÅ­ mi.
   Triafoje tia tremo okazis; kaj kiam ĝi pasiĝis, mi sidis senmove sur la tero nesciante kion fari. Tiam la nuboj malklariĝis, la vento leviĝis, arboj elradikiĝis, la maro ŝaÅ­mamasiĝis, kaj granda parto de la insulo ruiniĝis per la ventego. Mi pensis, ke la mondo finiĝas. Trihore, ĉio trankviliĝis, sed pluvo falis tiun tutan nokton kaj grandan parton de la sekvanta tago. Kvankam tute lacigita, mi nun devis movi miajn aĵojn al sendanĝera loko.
   Mi sciis, ke mi ja bezonos ilojn, kaj estos necese, ke mi akrigu ilin sur la ŝtono, ĉar ili estis malakraj kaj eluzitaj. Sed, ĉar du manoj estas necesaj por surteni la ilon, mi ne povis turni la ŝtonon; tial mi faris radon per kiu mi povis ĝin turni piede. Tio ne estis facila tasko, sed fine mi elfarigis ĝin.
   Kelkatage, la pluvo faladis kaj malvarma tremfrosto min venkis; baldaÅ­ mi malsaniĝis. Mi havis dolorojn en mia kapo, nokte mi ne povis dormi, kaj miaj pensoj estis malkvietaj kaj strangaj. Jen mi ektremis pro malvarmo, kaj jen pro varmego kun svensvetoj, po seshore. Malsanante, mi devis foriri kun mia pafilo por havigi nutraĵon. Mi mortpafis kapron, sed estis malfacila tasko ĝin alporti domon, kaj pli multe, ĝin kuiri.
   Mi pasis la sekvantan tagon lite, kaj sentis duonmorte pro soifo; ja, mi estis tro malforta por leviĝi, por trinki. Mi kuŝis kaj ploris, trahore kriis infane: ā€œSinjoro, rigardu min! Sinjoro, rigardu min!ā€
   Fine, la atako finiĝis, kaj mi ekdormis kaj ne vekiĝis ĝis tagiĝo. Mi sonĝis, ke mi kuŝas sur la tero, kaj ke mi ekvidas viron; malsuprenirante de granda nigra nubo flamlume. Kiam li staris surtere, ĝi ektremis same kiel antaÅ­ kelke da tagoj; kaj tuta mondo ŝajnas plenfajre. Li alproksimiĝis kaj diris al mi. ā€œÄˆar mi ekvidas, ke en ĉiuj-ĉi malĝojoj vi ne preĝis, vi devis morti.ā€ Tiam mi vekiĝis, kaj eltrovis, ke ĝi estis sonĝo. Malforta kaj maltrankvila, mi timis la tutan tagon, ke mia atako reokazos.
   Tro malsana por foriri kun mia pafilo, mi sidis sur la marbordo por mediti, kaj miaj pensoj kuris jene: ā€œKio estas la moro, kio estas cirkaÅ­ mi? Ne povis esti dubo, ke la mano, kiu ĝin kreis, ankaÅ­ kreis la aeron, la teron, la ĉielon. Kaj kiu estas tiu ? Estas Dio, kiu faris ĉion. Nu, tial, se Dio faris ĉion, devis esti Li, kiu regas ĉion; kaj se tiel, nenio en la tuta vico da Liaj faraĵoj povas okazi, pri kiuj Li ne scias. Tial Dio scias kiel malsana kaj malĝoja mi estas, kaj Li volas, ke mi estu tie-ĉi. Kial? Dio.
   Tiam ia voĉo ŝajne diris: ā€œÄˆu vi demandis, kial Dio faras tion al vi? Demandu, kial vi ne estis mortpafita de la MaÅ­roj, kiuj surŝipiĝis, kaj prenis la vivon de viaj kunuloj. Demandu, kial vi ne estis disŝirita de la sovaĝaj bestoj ĉe la marbordo. Demandu, kial vi ne malleviĝis en la profundan maron kune kun la ceteraj ŝipanoj, anstataÅ­ ol bone atingi la insulon.
   Tiam profundo dormo venkis min, kaj vekiĝante estis sendube la triahoro morgaÅ­tage, laÅ­ la sunradioj; ja, eble estis pli malfrua tago ĉar mi opinias, ke tiu certe estis la tago, kiun mi ne markis sur mia fosto, ĉar, poste, mi eltrovis mankon da unu entranĉo.
   Mi nun prenis de mia magazeno la Libron de la Dia Vorto, kiun mi jam alportis el la ŝipruino kaj ĝisnune mi ne legis eĉ unu paĝon. Miaj okuloj falis sur kvar vortojn, ŝajnante enmetite por mia tiama konsolo; tiel bone ili fortigis miajn esperojn, kaj tuŝis la veran fonton de mia timo. Estis la jenaj: ā€œMi vi ne forlasos.ā€ Ili loĝas en mia koro ĝisnune. Mi mallevis la libron por preĝi. Mia krio estis, ā€œDio mia, min helpu ami kaj lerni Viajn vojojn.ā€ Estis la unua fojo kiam mi sentis ke Dio estas proksima kaj aÅ­das min, Koncerne mia enua vivo, ĝi ne estis pripensinda; ĉar nun nova forto eniris en min, kaj ŝanĝigis miajn ĉagrenojn kaj ĝojojn.

Parto III

   Mi jam estis dekdu monatojn sur la insulo, kaj mi pripensis, ke estas tempo por mi ĝin esplori por ke mi traserĉu ĝiajn arboretojn, fontojn, kaj riveretojn. Tial mi ekiris kaj returnante alportis kun mi limetojn (malacidajn citronojn) kaj bonegajn vinberojn, grandajn kaj maturajn. Mi pendigis la vinberojn en la sunbrilo, por ke ili sekiĝu, kaj post kelke da tagoj, mi alportis ilin domon, por estonta provizo. La valeto, sur kies deklivoj ili kreskis, estas malvarmeta kaj verda, kaj tra ĝi kuras klara rivereto, kiu donas al la loko tian grandan ĉarmon, ke mi deziris loĝi tie.
   Sed ne estas elvido sur la maron de tiu-ĉi valeto; kontraÅ­e, miaflanke de la insulo ŝipoj ne povus alproksimiĝi, kiujn mi ne vidus de mia domo; tamen, la verdaj molaj deklivoj ŝajnis tiel dolĉaj kaj freŝaj, ke mi tie pasigis multe da mia tempo.
   La unua el la tri jaroj, dum kiuj mi kulturis grenon, mi ĝin dissemis tro malfrue; la dua jaro, ĝi defektiĝis pro la senpluveco; sed la tria jaro, la greno bone elkreskis.
   Mi eltrovis, ke la leporoj nokte kaj tage loĝis inter ĝi, kontraÅ­ kio estas nenia helpo krom planti densan plektbarilon ĉirkaÅ­ ĝi; kaj tion fari, okupis min pli ol tri semajnojn. Mi mortpafis la leporojn tage, kaj mallumiĝe, ĉene mi alligis la hundon al la pordego, por boji la tutan nokton.
   Tempete, la greno elkreskis, kaj fine maturiĝis; sed, same kiel antaÅ­e la leporoj difektis ĝin en la trunketoj, nun la birdoj manĝis ĝin en la spikoj. Je mia pafilbruo, aroj da ili suprenfluĝis; kaj mi komprenis, ke nenia greno estus lasota; tial mi decidis algardi nokte kaj tage. Mi kaŝiĝis apud la plektbarilo kaj povis vidi, ke la birdoj sidas sur la arboj, kaj observas, poste malsupreniras unu post alia, kiel antaÅ­e.
   Nun ĉiu grajnero da tritiko ŝajnis kvazaÅ­ bulketo da pano. Sed por forigi tiujn-ĉi birdojn. Mia proceduro estis la jena: mi mortpafis tri, kaj pendigis ilin kiel ŝtelistojn por timigi ĉiujn, kiuj venos pro la greno; kaj de tiam, tiel longe kiel la mortigitoj pendis tie, ne alproksimiĝis birdo. Post kiam la greno maturiĝis, mi faris falĉilon el glavo el la ŝipo, kaj havigis mian rikolton.
   Malmulto el ni pripensas la koston je kiu bulko estas farata. Kompreneble ne troviĝis tie-ĉi plugilo por turni la teron, nek fosilo por ĝin fosi; tial mi faris unu el ligno; sed tiu baldaÅ­ eluzitiĝis kaj pro manko de rastilo mi uzis branĉon de arbo. Alportinte hejmen la grenon, mi devas draŝi, senrubigi kaj konservi ĝin. Nun mi bezonas muelilon por mueli ĝin, kribrilon por kribri ĝin, kaj fermentilon por fermenti ĝin, por fari panon el ĝi.
   Kvankam mi ne havis ilojn, mi faris panon, kaj neniu povas diri, ke mi ĝin ne perlaboris per la svito de mia frunto. Kiam la pluvo endomadis min, mi havis sportegon instruante mian karulan birdon Polo kiel paroli; sed ho! tiel muta estis ĉio ĉirkaÅ­ mi, ke mia propra voĉo ektremigis min.
   Nun mi bezonas havigi botelegojn, potojn, kaj telerojn; sed mi ne sciis, kiel ilin fari. Fine, mi eliris por serĉi argilon, kaj tion trovis preskaÅ­ mejlo de mia domo; ja estis ridinda rigardi la strangajn formojn, kiujn mi faris el ĝi. Ĉar, kelkaj el miaj botelegoj kaj potoj estis tro malfortikaj por elporti sian propran pezon, kaj ili disfalis eksteren kaj internen, ĉiumaniere; kaj aliaj, metitaj en la sunradiojn por bakiĝi, fendiĝis pro la varmego de la radioj, Vi povas diveni, kia estis mia ĝojo, kiam mi fine faris poton, kiu eltenis la varmegecon fajran, tiel ke mi povis boli viandon por buljono.
   Nun mi devas fari kribrilon por senrubigi la grenon. Mi ne povas uzi kaprajn harojn, ĉar mi povas nek plekti nek ŝpini, tial dujare ml kontentigis min per maldika peco da ŝtofo, alportita de la ŝipo. Sed, pisti la grenon ŝtone, mi trovis esti la plej malfacila laboro el ĉiuj. Por baki la panon, mi bruligis lignon ĝis cindroj, kiujn ml tuj metis sur la fajrujon por ĝin varmegigi, kaj poste la bulkojn por baki kaj tiamaniere, faris panon.
   Nun mi konsideras la ŝipboaton kiu kuŝas sur la sabla altaĵo, kien ĝi puŝeĝis per la sama ventego, kiu min ankaÅ­ ĵetis surteron. La boato kuŝis havante la kilon ĉielen, tiel ke mi devis fosi la sablon for de ĝi, kaj ĝin turni stangpere. Tion farinte, mi trovis vane, ne havante la forton por ĝin surmarigi. Tial ĉio, kion mi povas fari, estis konstrui malpli grandan boaton el ia arbo; kaj mi eltrovis unu, kiu ĝuste taÅ­gas por tiun fari, kaj kiu kreskis ne malproksime de la marbordo; sed simile al la ŝipboaton, tiun mi ne povis movi.
   Kion fari? Mi nun ebenigis kaj glatigis la tutspacon de la boato ĝis la maro, por ke la boato glitiĝu maren; sed tiu plano ne sukcesis; mi decidis provi alian planon; nome, elfosi fosaĵon por konduki la maron al la boato. Tamen, por tion fari, estus necese, ke mi fosu tian grandan profundon, ke la laboro okupus unu viron kelke da jaroj. Kaj tro malfrue mi trovis, ne estas saĝe ellabori projekton antaÅ­ ol mi unue pripensis la penadon kaj koston.
   ā€œNu do,ā€ mi pensis, ā€œmi devas forlasi la boaton, kaj tial miajn tutajn esperojn pri lasi tiun-ĉi insulon. Sed estas dece, ke mi ankaÅ­ pripensu jene: Mi estas sinjoro de la tuta insulo, efektive reĝo. Mi havas lignon per kiu mi povas konstrui ŝiparon, kaj vin— berojn, se ne grenon, por ĝin ŝarĝi, kvankam mia tuta riĉeco estas nur kelke da ormoneroj.ā€ Por ili mi ne havas ian uzon, kaj volonte estus donanta ilin por kvaronbuŝelo da pizoj kaj iom da inko; la lastnomitan mi pleje bezonis. Sed estas plej bone pripensi pli multe pri tio, kion mi havas, ol pri tio, kion mi ne havas.
   Denove, mi provas konstrui boaton, sed mi nun decidis, ke ĝi havu maston; ĉar ŝipveloj estos tre utilaj. Mi faris ferdekon je la antaÅ­a kaj je la posta parto por deteni la maran ŝaÅ­mon, keston por nutraĵo, kaj por mia pafilo apogilon kun kovrilo, por ĝin ŝirmi kontaÅ­ la malsekeco. Pli bone ol ĉio mi povis surmarigi tiun-ĉi boaton.
   Unue, mi krozadis sur rivereto, sed baldaÅ­ mi kuraĝiĝis, kaj veturis ĉirkaÅ­ mia insulo. Mi kunprenis panon, kukojn, poton da rizo, iom da rumo, duonkapron, du surtutojn, unu por kuŝejo, la alia por noktŝirmo. Mi ekveturis je la sesa jaro de mia regado. Orientflanke de la insulo traviĝis granda pinto ŝtonega, kiu staris du mejlojn de la terbordo, kaj sablaĵo etendis sin duonmejle de la ŝtonegoj terborden. Por ĉirkaÅ­iri tiun pinton mi devis veturi malproksimen enmaron, kaj tie mi preskaÅ­ perdis mian vivon.
   Tamen, mi fine revenis hejmon. Survoje tien tute lacigita pro la laboroj boataj, mi kuŝiĝis en ombron por ripozigi mian korpon, kaj dormadis. Sed juĝu, se eble, kiel mi ektremis, kiam voĉo min vekas de mia dormo, kaj trifoje elparolas mian nomon! Voĉo en tiu-ĉi sovaĝa loko! Ja vokante min per mia propra nomo! Tiam diris la voĉo, ā€œKie vi estas? Kie vi estis? Kiel vi venis tien-ĉi?ā€ BaldaÅ­ mi tute komprenis; ĉar, sur la plektbarilo, sidas Polo, parolante vortojn jam lernitajn.
   Mi nun serĉis kaprojn, kaj ordigis kaptilojn por ili, kun rizo por allogaĵo. Mi ordigis la kaptilojn nokte, kaj eltrovis, ke ili restadis ordigitaj, sed la allogaĵo foriĝis. Tial mi elpensis novan manieron por kapti ilin, farante puton kaj kovrante ĝin per bastonoj kaj herbo por ĝin kaŝi; tiamaniere mi kaptis maljunan kapron kaj kelke da kapridoj. Sed la maljuna kapro estis multe tro furioza por mi, tial mi ĝin liberigis.
   Mi alportis la kapridojn hejmen, kaj malsatigis ilin longatempe, ĝis fine, ili manĝis el mia mano, kaj tute malsovaĝiĝis. Mi ilin enfermis en parko, en kiu troviĝis arboj por ŝirmi ilin kontraÅ­ la suno. Unue, mia parko havis tri mejlojn ĉirkaÅ­e; sed mi pripensis, ke en tia granda spaco, la kapridoj tiom savoĝiĝos, kvazaÅ­ ili vagus tra la tuta valo, kaj malpli da spaco estus pli bone; tial plektbarilon mi faris kaj tiun planti okupis min tri monatojn.
   Manĝante, mia hundo sidis kun mi, kaj sur skabeloj unu kato ĉiuflanke, dum Polo paroladis al ni. Nun, unu vorton aÅ­ du rilate al la vestaĵo, en kiu mi vojaĝis ĉirkaÅ­ la insulo. Mi multe pensis, kiel mia vestaĵo estus ridinda en la stratoj de mia naskurbo. Mi portis kaprofelan alĉapon havante pendantan vizieron por deteni la sunbrilon kaj la pluvon de mia kolo, kaprofelan veston kies rando tuŝis miajn koksojn, kaj kaprofelon sur miaj kruroj, partojn da felo ĉirkaÅ­ miaj tibioj, sed ne ŝuojn. El sama materialo mi havis ĉirkaÅ­ mia talio larĝan zonon, kiun mi povis alligi per du ledrimenoj, kaj de ĝi ĉe mia dekstra flanko pendis segilo kaj hakilo, kaj maldekstre, saketo de pafaĵoj. Mia barbo ne tranĉiĝis de kiam mi alvenis. Sed sufiĉe, pri mia ŝajno, ĉar ĉeestis neniu por min vidi.
   Mi baldaÅ­ estis vidonta strangan vidaĵon, kiu estis ŝanĝonta mian tutan vivon sur la insulo.
   Unu tagmezon, promenante sur la marbordo ĉe parto al mi nekonata, kion jen vidi sur la sablo krom la impreson de homa piedo! Mi sentis, kvazaÅ­ tenate per katalepsio, kaj ne povis maviĝi de la loko.
   BaldaÅ­ mi ekrigardis ĉirkaÅ­ mi, sed ne estas videbla iu. Kion signifas tio? Mi iris tri-aÅ­-kvarfoje por ĝin rigardi. Jen estas — la impreso de piedo homa; piedfingroj, kalkano, kaj ĉiuj partoj de la piedo. Kiel povis ĝi veni tien?
   Mia kapo kvazaÅ­ naĝis pro timo; kaj lasante la lokon, mi iris du aÅ­ tri paŝojn, rigardis, kaj plu, same. Mi timemiĝis je la ŝtipo de maljuna arbo, kaj kuris domon, kvazaÅ­ por mia vivo. Kiamaniere povis io homforma alveni al tiu-ĉi marbordo sen mia scio? Kie estas la ŝipo, kiu alkondukis tion? Tiam, malpreciza teruro kaptis mian animon; ke, eble ia homo aÅ­ aro da homoj eltrovis min; kaj ke eble intencas mortigi min, aÅ­ rabi ĉion, kion mi havas.
   Kia stranga afero estas la vivo homa! Unu tagon ni amas tion, kion ni malamas la sekvantan tagon. Unu tagon, ni serĉas tion, kion ni evitas la sekvantan tagon. Unu tagon, ni deziras tion, kion ni timas la sekvantan tagon. Tiamaniere ni vivadas. Jen, de kiam mi estis ĵetita sur tiun-ĉi insulon, la granda kaÅ­zo de malĝojo estis, ke mi tiel estis disigita de la ceteraj de mia raso. Kial do, povis kaÅ­zi al mi malĝojon la penso, ke eble homo estas apud mi? Ja, kial nura ekvido de impreso de homa piedo min ektremigas pro timo? Sajnas plej strange, tamen ne pli strange ol vere.
   Unufoje, mi pensis, ke eble la impreso devenas de mia propra piedo, kiam la ventego min unue ĵetis sur tiun-ĉi bordon. Ĉu estas eble, ke mi venis tiun-ĉi vojon de la ŝipo? Se fakte montriĝus, ke la impreso estas miapiede; mi sentus simile al knabo, kiu rakontas pri fantono, kaj sentas pli da timo je sia propra rakonto ol tiuj, kiujn li intencas timigi.
   Tritage, timo min endomadis, ĝis la manko de nutraĵo min forpelis. Fine, mi sufiĉe kuraĝiĝis por iri al la marbordo, por ke mi rerigardu la impreson piedan, por eltrovi, ĉu ĝi estas same kiel mia propra. Mi eltrovis, ke ĝi estas multe pli malgranda. Tial estis klare, ke troviĝas homoj sur la insulo. Ĝuste tiam, mia bona gardhundo falis senviva ĉe miaj piedoj. Li estis maljuna kaj lacigita, kaj tiel mi perdis mian plej bonan gardanton kaj amikon. Unu tagon, irante de la monteto al la marbordo, troviĝas vidaĵo kornaÅ­za, loko kovrita per ostoj homaj. Estas tie rondspaco elfosita el la tero, kie estis farita fajro, kaj tien-ĉi estas venintaj kelke da homoj por festeni. Vidinte tiun-ĉi vidaĵon, mi ne sciis, kiel agi; mi endomadis kaj apenaÅ­ eliris escepte por melki mian kaprinaron.
   Estis nun pli grave al mi senti sendanĝere, ol esti bone nutrita; kaj mi ne kuraĝis enbati najlon, aÅ­ haki ŝtipon lignan, timante ke tia sono estu aÅ­data, multe malpli pafi pafon. Pri mia pano kaj viando, mi ilin bakis nokte, kiam neniu povas vidi la fumon. Sed mi baldaÅ­ trovis manieron bruligi lignon sub torfkovrilo, kio ĝin lignokarbigis; kaj tio mi povis uzi tage, ĉar ĝi ne faris fumon.
   En la arbaro, kien mi iris por havigi la bastonojn por mia fajro, mi eltrovis kavernon tiel larĝan, ke mi povis stari en ĝi; sed mi pli rapidiĝis eliri ol eniri; ĉar du grandaj okuloj, tiel lumaj kiel steloj, forbrilis kun sovaĝka brilego. Mi prenis torĉon kaj eniris por eltrovi, kies estas la okuloj, kaj trovis ke ne estas ia kaÅ­zo por timo; ĉar la okuloj apartenas al maljuna ĝriza kapro, kiu iris tien por morti. Mi ĝin ekpuŝis, kaj provis elirigi ĝin, sed ĝi ne povis leviĝi de la tero, kie ĝi kuŝas; tial mi ĝin lasis tie por morti, ĉar mi ne povis savi ĝian vivon.
   Mi eltrovis, ke la larĝeco de la kaverno estas 3.6 metroj, sed parto de ĝi, ĉe la plej posta parto estas tiel malalta, ke mi devis rampi sur miaj manoj kaj piedoj por eniri. Kiom ĝia longeco estas mi ne povas diri, ĉar mia lumo estingiĝis, kaj mi devis ĉesigi mian serĉadon. MorgaÅ­tage, mi iris al la kaverno kun lumegoj kaprograsaj; kaj atinginte la finiĝon, mi eltrovis, ke la tegmento altiĝas 12 metrojn aÅ­ plu.
   Kiam miaj lumoj lumiĝis la murojn kaj la tegmenton de la kaverno, troviĝis vidaĵo, kies ĉarmojn, lingvo tute ne povas esprimi; ĉar la muroj ekbrilis kvazaÅ­ steloj. Kio kaÅ­zis ke la ŝtonegoj ekbrilu, mi ne povis diri: tie eble estas ĝemaj, brilŝtonoj, aÅ­ oro. Sed, kio ajn, la kaverno estis. riĉa mino por mi; ĉar, kiam ajn, mi sentis malgaja kaj malĝoja, la brilvidaĵo lumigis la okulojn de mia animo, kaj ĝin plenigis per ĝojo.
   Äˆiuj-ĉi jaroj pasiĝis sen ia nova vidaĵo por ravigi miajn okulojn, ĝis tiu vidaĵo subite ekvidiĝis antaÅ­ mi. Mi sentis kvazaÅ­ mi volas pasigi tie-ĉi la restaĵon de mia vivo kaj vivfine, kuŝiĝi en tiu-ĉi kaverno por morti, same kiel la grandaĝa kapro.
   Irante hejmon, mi ekvidis iom da fumo, devenante el fajro ne pli ol du mejlojn malproksime. De nun, mi perdis mian kvietecon. Tage kaj nokte timo min ĉagrenis, ke la homoj, farintaj tiun fajron, mi eltrovos. Mi hejmiris, supreniris la ŝtupetaron; sed unue, mi kaÅ­zis, ke ĉio ĉirkaÅ­ mi vidiĝu sovaĝa. Mi ŝarĝis mian pafilon, kaj pripensis, ke estus plej bone por mi resti dome kaj kaŝi.
   Sed, tion mi ne povis toleri longe. Mi ne havis spionon por elsendi, kaj ĉio, kion mi povis fari, estis supreniri la monteton kaj observi. Fine, tra mia vidilo mi povis vidi grupon da sovaĝuloj dancante ĉirkaÅ­ fajro. Tiel baldaÅ­ kiel ili foriris, mi prenis du pafilojn, pendigis glavon miaflanke kaj rapide ekiris al la supro monteta por rehavi klaran vidon.
   Tiufoje, mi decidis iri al la homoj, sed mi ne intencas mortigi ilin, ĉar mi sentis, ke estus malprave tion fari. Kun tia ŝarĝo da armiloj mi postulis du horojn por atingi la lokon. Alveninte, troviĝas neniu; sed mi vidis la homoj enmare en kvar boatoj.
   Marborde, troviĝis la faraĵoj de tiuj-ĉi viroj. La signoj de ilia festeno kornaÅ­zigis min, kaj mi fermis miajn okulojn. Kiam ajn mi iris tiuflanke de la insulo pro nutraĵo, mi ne kuraĝis pafi, timante ke restu kelkaj el la homoj, kiuj povu ĝin aÅ­di, kaj tiamaniere min eltrovu. Tiustato daÅ­ris unu jaron kaj tri monatojn, kaj intertempe mi vidis neniun.

Parto IV

   Je la dekdua de Majo, granda ventego blovis tutatage kaj tutanokte. Ĉar estis mallume, mi sidis en mia domo, kaj ventegmeze mi aÅ­dis pafilpafon. Mi opiniis, ke ĝi certe estas de ŝipo ĵetita surteron per ventego. Tial mi bruligis lignon sur la supro monteta, por ke, tiuj en la ŝipo, se ŝipo ĝi estas, sciiĝu, ke iu estas tie-ĉi por helpi ilin. Mi poste aÅ­dis du pafojn plu. Post kiam lumiĝis, mi iris sudflankon de la insulo, kaj tie kuŝas ruino de ŝipo, tiunokte ĵetita sur la ŝtonegojn. Ĝi kuŝis tro malproksime por mi vidi, ĉu restas homoj sur ĝi.
   Vortoj ne povas diri, kiom mi sopiris, ke mi alportu almenaÅ­ unu el la ŝipanaro surtere! Tiel forta estis mia deziro savi la vivon de tiuj sur la ŝipo, ke mi volonte estus doninta mian propran vivon por tion fari. Troviĝas en la koro kelkaj inklinoj, kiuj ekscititaj per espero tiel forte puŝas la animon, ke perdi ian okazon por atingi la esperatan celon, ŝajnas tiun frenezigi; kaj tiel okazis ĉe mi.
   Nun, mi pensis, estas la okazo por uzi mian boaton; tiel mi ĝin ekordigis. Mi kunprenis iom da rumo (de kiu mi ankoraÅ­ havis multe), sekigitaj vinberoj, sakon da rizo, iom da lakto kaj fromaĝo, kaj poste ekvetunis enmare. Mi pense ektimis pri la danĝero, en kiu mi min antaÅ­e trovigis sur la samaj ŝtonegoj; sed ne tute korperdis, kvankam mi sciis, ke, ĉar mia boato estas malgranda, ĉio estus perdata, se ventego ekblovus. BaldaÅ­ mi trovis, ke estas necese por mi returni surteron ĝis la fluo turniĝos kaj la forfluo komencos.
   Mi decidis eliri la sekvantan tagon kun la forfluo, tial tiunokte mi dormis en mia boato. Tagiĝe, mi ekveturis enmaron kaj netute duhore, mi atingis la ŝipruinon. Jen, kia vidaĵo! La ŝipo estis ĵetita sur la ŝtonegojn. La posta parto estis rompita per la ondoforto, la mastoj fornaĝigitaj, ŝnuregoj kaj ĉenoj disĵetitaj ferdeke, kaj ĉio envolvita en malgajo. Kiam mi atingis la ŝipruinon, hundo alnaĝis al mi, blekante kaj ploretante. Mi prenis la hundon en la boaton; kiam mi donis al ĝi iom da pano, ĝi manĝis la panon kvazaÅ­ lupo, kaj pri trinkado ĝi eble krevus, se mi estus permesinta, ke ĝi pleniĝu.
   Mi iris al la ĉambro de la kuiristo, kie mi trovis du virojn malvivajn. La lango estas muta, la orelo surda, la okulo fermata, kaj la lipo rigida; la malĝoja rakonto estis dirata, ĉar ĉiu tenis sian brakon ĉirkaÅ­ la kolo de la amiko, kaj tiamaniere ili atendis la morton. Kiom ŝanĝiĝis la sceno, tiam, tute sovaĝa pro la batoj ondaj kaj la muĝado venta! Nun, ĉio estis trankvila — la morto elfaris sian celon, kaj ĉiuj ricevis ĝian baton, escepte la hundo, kiu estis la sola kreitaĵo, kiu postvivis.
   Mi divenis, ke la ŝipo venis de Hispanujo, kaj mi trovis sur ĝi multe da oro. Mi metis keIke da kestoj surboaton, sed ne atendis por eltrovi, kion ili enhavas, kaj kun ili kaj tri bareloj da rumo, mi revenis.
   Hejme, mi trovis ĉion same tiel, kiel mi ĝin lasis — miaj kaproj, la katoj, kaj la birdo. La vidaĵo en la ĉambro de la kuiristo restadis tage kaj nokte en mia animo, kaj por reforti min, mi trinkis iom da rumo. Tiam mi ekhejmportis mian ŝarĝon de la marbordo, kie mi antaÅ­e ĝin lasis. En la kestoj troviĝis du grandaj sakoj da oro, kaj kelke da fandaĵoj oraj; apud ili troviĝis tri boteletoj kaj tri sakoj da pafaĵo, kiuj estas granda akiro.
   De nun ĝis dujare, ĉio prosperis al mi; sed ne estis daÅ­ronta. Starante unu tagon sur monteto, mi ekvidis ses boatojn, marborde. Kion eble signifas tio? Kie estas la viroj, kiuj ilin alkondukis? Kaj pro kiu kaÅ­zo ili alvenis? Mi ekvidis per mia vidilo, ke almenaÅ­ tridek troviĝas orientflanke de la insulo. Ili havis viandon sur la fajro, ĉirkaÅ­ kiu, mi vidis, ili dancadis. Poste ili prenis viron el unu el la boatoj. Liaj manoj kaj piedoj estis ligitaj, sed kiam ili malligis liajn ligilojn, li kuris laÅ­eble rekte al mia domo.
   Por diri la veron, ekvidante, ke ĉiuj ceteraj kuris por lin kapti, miaj haroj stariĝis pro timo. En la rivereton li naĝis simile al fiŝo, kaj lia saltego alportis lin tra la rivereto iombate. Ĉiuj nun ĉesigis la ĉasadon escepte du, kaj tiuj-ĉi naĝis tra la rivereto sed neniel tiel rapide. Nun, mi pensis, estas por mi la okazo helpi la malfeliĉulon, kaj mia koro min diris, ke estos bone tion fari. Mi prenis miajn du pafilojn, malsupreniris la ŝtupetaron kaj suprenkuregis la monteton, malsupren tra vojeto por renkonti ilin.
   Mi signodonis al la malfeliĉa sklavo, ke li venu al mi, kaj samtempe mi suprenkuris por renkonti la du virojn ĉasante lin. Mi kuris al la unua, terenbatis lin pafiltenile. Mi vidis, ke la alia celis pafarke al mi; tial, por savi mian vivon, mi lin mortpafis.
   La fumo kaj pafilbruo, tiom terurigis la sklavon, ke li tuj venkiĝis kvazaÅ­ pro sonĝado. Mi kriegis, ke li venu al mi, kaj mi, penis montri al li, ke mi estas amiko, mi ankaÅ­ faris ĉiueblajn signojn, por allogi lin al mi. Fine, li venis, genuiĝis por kisi la teron, kaj poste ekprenis mian piedon, metante ĝin sur sian kapon, tio signifante ke li estas mia sklavo, kaj mi ordonis al li, ke li stariĝu, kaj mi agis bone al li.
   Sed restis pli multe da heroaĵo, ĉar la viro, ricevinte la pafilbaton, ne estis malviva. Mi signodonis al mia sklavo (kiel mi nun lin nomos), ke li lin gardu. Ĉe tio li parolis al mi, kaj, kvankam mi ne povis kompreni tion, kion li diras, tamen, mi sentis ĝojfrapon, ĉar estis la unua sono de homa voĉo, kiun mi aÅ­das ĉiomjare de kiam mi alvenis sur la insulon.
   La viro, kiun mi pafilbatis, sidiĝis, kaj mia sklavo timante lin, signodonis al mi por havigi mian glavon, pendante en zono miaflanke. Kun ĝi li alkuris al la viro, kaj unubate detranĉis lian kapon. Tion farinte, li ridante reportis la glavon, kaj demetis ĝin antaÅ­ mi. Mi ne ŝatis la ĝojon pri kiu li ĝin faris, kaj mi ne konsideris mian vivon tute sendanĝere kun tia homo.
   Li, siaparte, suprenlevis siajn grandajn brunajn manojn timege, mirante kiel mi mortigis la malamikon starante tiel malproksime de li. Pri la glavo, li kaj la ceteraj el lia gento uzas lignoglavojn; kaj sekve, li sciis bone kiamaniere manregi la mian. Li faris signojn al mi, ke mi lin permesu aliri kaj rigardi la viron mortpafitan, kaj li multe turnis lin de flanko al flanko, kaj ekvidante la vundon en la brusto, farita per la kuglo, ree staras senmove, spritlime. Mi faris signojn al li, ke li revenu, ĉar antaÅ­sento al mi diris, ke eble venos la ceteraj por serĉadi.
   Mi ne deziris kunpreni mian sklavon al mia domo aÅ­ mia kaverno; tial mi disĵetis iom da rizpajlo por la dormejo, kaj mi donis iom da pano kaj aron da vinberoj sekigitaj por la manĝaĵo. Li estis belviro, alta kaj juna, kun regulaj fortaj membroj. Lia hararo estis densa kvazaÅ­ lano, kaj nigra. Lia kapo estis granda kaj alta, kaj li havis brilajn nigrajn okulojn. Lia haÅ­to estis nigrebruna, la vizaĝo ronda, kaj la nazo malgranda sed ne plata; li havis belforman buŝon kun lipoj maldikaj, per kiuj li povis fari dolĉan rideton; kaj liaj dentoj estis blankaj kvazaÅ­ neĝo.
   Iam melkante mian kaprinaron en la apuda kampo, li min vidante, kuris al mi, kaj terenkuŝiĝis por montri al mi sian dankon. Tiam li almetis sian kapon altere kaj almetis mian piedon sur ĝin, kiel antaÅ­e. Li penis sciigi al mi per ĉiueblaj manieroj, ke li servos al mi la tutan vivon; kaj mi signodonis, ke mi lin ŝatas.
   Mi nun devas elpensi nomon por li. Mi elektis la nomon de la sesa tago de la semajno (Vendredo) ĉar li venis al mi tiutage. Mi zorge ne lasis lin el mia vido tiunokte, kaj tuj kiam la suno leviĝis mi signodonis al li ke li venu al mi por ke mi donu al li iom da vestaĵo, ĉar li neniom portis. Poste, ni supreniris la monteton por observi la virojn, sed ĉar ni ne povis ilin vidi, estis evidente, ke ili jam forlasis la insulon.
   Mia sklavo poste min diris, ke okazis batalego kontraÅ­ la apude loĝanta gento, kaj al la partio kiu kaptas virojn, la kaptitoj propraĵiĝas. La malamikoj de mia sklavo akiris kvar virojn; li, unu el tiuj.
   Mi nun faris ĉapon leporfelan por mia sklavo, kaj donis al li kaprofelon por porti ĉirkaÅ­ la talio. Li treege fieriĝis eltrovante lian vestaĵon kiel la mia.
   Nokte mi gardis miajn pafilojn, mian glavon, kaj la pafarkon miaflanke; sed tio ne estis necesa, ĉar mia sklavo vere estis plej fidela al mi. Li faris ĉion, kion mi ordonis al li, tutkore; kaj mi sciis, ke li oferus sian vivon por savi la mian. Kion povas fari viro pli ol tio? Ho, la ĝojo, ĉar mi lin havis ĉe tiu-ĉi dezerta insulo por min kuraĝigi.
   LaÅ­eble mi instruis lin, infane li estis, por ke li faru kaj sentu tion, kio estas prava. Mi lin trovis kapabla kaj sportema; kaj li penegadis lerni ĉion, kion mi diris al li. Nia vivo pasis trankvile, ebenavoje; kaj se ne estus naÅ­zaj festenoj faritaj ĉe la marbordo mi ne dezinus forlasi la insulon.
   Äˆar Vendredo ne ankoraÅ­ perdis la guston por tiaj festenoj, mi pensis, ke estos la plej bona por li, se li gustumos la viandon de bestoj; tial unu tagon mi lin kunprenis al la arbaro sportige. Mi ekvidis kaprinon en la ombraĵo kun siaj du idoj. Mi brake prenis Vendredon, kaj signodonis al li, ke li ne moviĝu, kaj tiam mi mortpafis unu idon; sed la pafilbruo tremigis la malfeliĉulon. Li ĝistiam ne ekvidis la idon nek sciis ke ĝi nun estas malviva. Li fortiris sian veston de la brusto por senti ĉu tie estas vundo, tiam li genuis antaÅ­ mi kaj ekprenis miajn genuojn kvazaÅ­ preĝante, ke mi ne mortigu lin.
   Por montri al Vendredo, ke lia vivo estas sendanĝere, mi mankondukis lin kaj ordonis al li, ke li alportu la idon. Tre baldaÅ­ mi ekvidis akcipitron sur arbo, kaj mi diris, rigardu la pafilon, akcipitron, kaj la teron; tiam mi mortpafis la birdon. Sed mia sklavo tiufoje timsigniĝis pli ol antaÅ­e, tremante de kapo al piedoj. Li sendube pensis, ke ia mortigisto loĝas en la pafilo, kaj mi certe opinias, ke li estus genufleksanta antaÅ­ ĝi tiel same kiel antaÅ­ mi; kaj kelkatempe li eĉ ne volis tuŝi la pafilon, kvankam li parolis al ĝi, se li pensis, ke mi ne ĉeestas. Unufoje li diris al mi, ke li ĝin petigis ke ĝi lin ne mortigu.
   Mi hejmportis la birdon, kaj faris buljonon el ĝi. Vendredo tre miris, kiam li vidis, ke mi manĝas salon kun ĝi, kaj li tordis la vizaĝon; sed mi, miaparte, prenis iom da buljono sen salo, kaj laÅ­e tordis la vizaĝon. MorgaÅ­tage, mi donis al li pecon da kapraĵo, kiun mi antaÅ­e pendigis per ŝnuro antaÅ­ la fajro por ĝin rosti. Mia maniero estis, starigi du stangojn, unu ĉiuflanke de la fajro, kun bastono trans iliaj suproj por subteni la ŝnuron. Gustumante la viandon, li sciigis al mi laÅ­eble, kiel bona li ĝin konsideras.
   MorgaÅ­tage mi sendis lin por elbati kaj kribri iom da greno. Mi vidigis lin, kiel mi faras panon, kaj li baldaÅ­ faris la tutan laboron. Mi vere amis lian fidelan varman koron, kaj li baldaÅ­ lernis paroli al mi. Unu tagon mi diris, ā€œÄˆu viagentaj viroj venkas en batalo?ā€ Li respondis ridete, venkas. ā€œNu,ā€ mi diris, ā€œKial ili permesis siajn malamikojn kapti vin?ā€
   ā€œKuri unu, du, tri, kaj fari en boato tiam.ā€ (Vendredo ne ankoraÅ­ povis paroli bone).
   ā€œNu, kion ill faras kun la kaptitoj?ā€
   ā€œTute manĝi ili.ā€
   Tio ne estas bona novaĵo por mi, sed mi daÅ­rigis, kaj demandis, ā€œKien ili prenas ilin?ā€
   ā€œIri loko kie proksa.ā€
   ā€œÄˆu ili venis tien-ĉi?ā€
   ā€œJes, jes, veni tie-ĉi aÅ­ alilok.ā€
   ā€œÄˆu vi dufoje estis tie-ĉi kun ili?ā€
   ā€œJes, veni tie-ĉi.ā€
   Li signifas la nordokcidentan flankon de la insulo; tial morgaÅ­tage mi lin kondukis al tiu-ĉi loko. Li rekonis la lokon, kaj diris al mi, ke li unufoje estis tie, kune kun dekdu viroj. Por sciigi min, li metis vice dekdu ŝtonojn, ilin por mi kalkuli.
   ā€œÄˆu iafoje boatoj ne estas perditaj ĉe via marbordo?ā€ Li respondis ke ne estas danĝero, kaj la boatoj ne estas perditaj. Li diris al mi, ke tre malproksime al la luno — tio estas, kie la luno ĵus leviĝis — loĝas gento da blankuloj kiuj similas min mem, kun barboj. Mi ne dubis, ke ili certe venis de Hispanujo por prilabori la orminejojn. Mi demandis: ā€œÄˆu mi povos foriri de tiu-ĉi insulo, kaj kuniĝi kun tiuj-ĉi viroj?ā€
   ā€œJes, jes, vi iri en du boatoj.ā€
   Estas malfacile kompreni kiamaniere unu viro povas veturi en du boatoj, sed li parolis pri boato duoble granda ol la mia.
   Unu tagon, mi diris al mia sklavo, ā€œÄˆu vi scias, kiu vin kreis?ā€
   Sed li tute ne povis kompreni la signifon de tiuj-ĉi vortoj. Tial mi diris, ā€œÄˆu vi scias, kiu kreis la maron, la teron sur kiu ni paŝas, la montetojn kaj arbarojn?ā€ Li respondis, ke estas Biko, kies domo troviĝas tre malproksime, kaj Biko estas tiel maljuna, ke la maro kaj la tero ne estas tiel grandaĝa kiel li.
   ā€œSe tiu-ĉi maljunulo faris ĉion, kial ĉio ne falas sur la genuojn antaÅ­ li?ā€
   Mia sklavo alprenis gravan mienon kaj diris, ā€œÄˆio diri ā€

   Ńļąńčįī, ÷ņī ńźą÷ąėč źķčćó ā įåńļėąņķīé żėåźņšīķķīé įčįėčīņåźå BooksCafe.Net
   Īńņąāčņü īņēūā ī źķčćå
   Āńå źķčćč ąāņīšą