Ñïàñèáî, ÷òî ñêà÷àëè êíèãó â áåñïëàòíîé ýëåêòðîííîé áèáëèîòåêå BooksCafe.Net
   Âñå êíèãè àâòîðà
   Ýòà æå êíèãà â äðóãèõ ôîðìàòàõ
 
   Ïðèÿòíîãî ÷òåíèÿ!
 

Ifigenio en Taŭrido

Johann Wolfgang von Goethe

Johann Wolfgang von Goethe. Ifigenio en Taŭrido

   tradukis  L. L. Zamenhof
 
   dramo en kvin aktoj
 
   PERSONOJ:
   IFIGENIO.TOAS, reĝo de la Taŭridanoj.ORESTO.PILADO.ARKAS.
   Loko de agado: arbareto antaŭ la templo de Diano.
 
AKTO UNUA.
   SCENO UNUA.
 
   IFIGENIO (sola).
   Al via ombro, pintoj moviĝemaj
   De l’ densa kaj antikva arbareto,
   Al la sanktej’ kvieta de l’ diino
   Ankoraŭ nun kun trema sent’ mi iras,
   Simile kiel la unuan fojon:
   Ne povas mi al vi alkutimiĝi.
   Jam multajn jarojn min ĉi tie kaŝas
   Plej alta volo, kiun mi obeas;
   Mi tamen ĉiam sentas min nur fremda.
   Ĉar ve! transmare estas miaj karaj!
   Mi longajn tagojn staras sur la bordo,
   Serĉante per la kor’ la Grekan landon;
   Al miaj ĝemoj nur per surdaj tonoj
   Respondas la ondegoj de la maro.
   Ho ve al tiu, kiu devas vivi
   For de l’ gepatroj kaj de la gefratoj!
   Malĝojo al li rabas la feliĉon;
   Forvagas flanken ĉiam liaj pensoj
   Al la gepatra domo, kie suno
   Al li aperis la unuan fojon,
   Kaj samdomanoj ĉiam pli kaj pli
   En ludo alligiĝis reciproke.
   La diojn mi ne juĝas; tamen vere
   Plendinda estas stato de virino.
   En domo kaj milit’ la viro regas,
   En fremda land’ li ankaŭ al si helpas;
   Li la posedon, li la venkon ĝuas,
   Eĉ lia morto estas morto glora.
   Sed la virinon ĉio ĉirkaŭbaras!
   Eĉ krudan edzon obeadi estas
   Por ŝi ne sole devo, sed konsolo;
   Sed kiel mizerega ŝi fariĝas,
   Se en fremdlandon pelis ŝin la sorto!
   Ĉi tie Toas, nobla viro, tenas
   Min en katenoj sanktaj, tamen sklavaj.
   Kun honto mi konfesas, ke mi servas
   Al vi, diino, mia savintino,
   Nur kontraŭvole! Tamen mian vivon
   Al vi dediĉi devus mi libere!
   Al vi, Diano, ĉiam mi esperis,
   Ankoraŭ nun esperas mi senĉese.
   Vi min, filinon de plej granda reĝo,
   En vian sanktan aman brakon prenis,
   Por savi de la morto. Ho, diino,
   Se tiun grandan viron, kiun vi
   Turmentis, postulante la filinon,
   Kaj li al vi oferis la plej karan,—
   Se la Agamemnonon disimilan
   Vi de la Trojaj muroj disbatitaj
   Venigis glore en patrujon lian,
   Se vi al li konservis la edzinon,
   Elektron kaj la filon, la trezorojn:
   Vi ankaŭ min redonu al la miaj
   Kaj min, savinte de la morto, savu
   De l’ ĉi-tiea vivo, dua morto!
 
   SCENO DUA.
   IFIGENIO. ARKAS.
   ARKAS.Min sendas nia reĝo, li esprimas
   Saluton al pastrino de Diano.
   Hodiaŭ por mirindaj novaj venkoj
   Taŭrido dankas sian patroninon.
   Mi venas antaŭ reĝo kaj armeo
   Kun la raport’, ke ili proksimiĝas.
   IFIGENIO.Akcepton decan ni al ili faros,
   Kaj la diin’ atendas kun favoro
   La oferdonon el la man’ de Toas.
   ARKAS.Se ankaŭ la rigardo de l’ pastrino,
   De l’ respektata sankta virgulino,
   Nun estus pli serena kaj pli luma,
   Ĝi estus bona signo por ni ĉiuj!
   Malĝoj’ kaŝita tamen ĉiam kovras
   Mistere vian koron. Jam tre longe
   El via brusto vane ni atendas
   Vorteton de konfido. De l’ momento,
   En kiu mi ĉi tie vin ekkonis,
   Rigardo via ĉiam min tremigas;
   Kaj kvazaŭ enforĝita per feraĵo,
   Animo via kaŝas sin profunde.
   IFIGENIO.Mi estas ja orfino elpelita.
   ARKAS.Ĉu vi ĉi tie sentas vin tiele?
   IFIGENIO.Ĉu povas fremda land’ fariĝi hejmo?
   ARKAS.Por vi la hejmo ja fariĝis fremda.
   IFIGENIO.Pro tio ĝuste sangas mia koro.
   En la komenco de l’ juneco, kiam
   Apenaŭ la animo alligiĝis
   Al la gepatroj kaj al la gefratoj
   Kaj harmonie el malnova bazo
   Plantidoj novaj ĉarme kreskis supren,
   Ha, tiam min malben’ ne miakaŭza
   Subite kaptis kaj min apartigis
   De la amatoj kaj per fera mano
   La ĉarman ligon ŝiris. Flugis for
   La ĝojo de l’ juneco, la ĝuado
   De la unuaj jaroj. Eĉ savita,
   Mi estis jam nur ombro; la gajeco
   De l’ viv’ en mi neniam plu refloros.
   ARKAS.Se vi vin nomas tiel malfeliĉa,
   Mi povas ankaŭ nomi vin sendanka.
   IFIGENIO.Vi dankon ĉiam havas.
   ARKAS.Sed ne tiun
   Sinceran, kiu logas bonfaradon,
   Gajecon, kiu al la mastro montras
   Kontentan vivon kaj amantan koron.
   Memoru, kiam antaŭ multaj jaroj
   Mistera sort’ alportis vin ĉi tien,
   Ho, tiam vin, donitan de la dioj,
   Renkontis Toas kun respekt’ kaj amo;
   Amike vin akceptis tiu bordo,
   Pri kiu kun teruro ĉiam pensas
   Fremduloj, ĉar neniam antaŭ vi
   Fremdul’ en nian regnon povis veni,
   Se li ne volis laŭ antikva moro
   Sur la ŝtuparo sankta de Diano
   Tuj fali kiel sanga oferdono.
   IFIGENIOIFIGENIO.Libere spiri ne signifas vivi.
   Ĉu estas vivo, se sur unu loko,
   Kiel spirito ĉirkaŭ sia tombo,
   Mi devas nur funebri? Ĉu ĝi estas
   Natura, gaja kaj konscia vivo,
   Se ĉiu tago, vane trasonĝita,
   Preparas nin al tiuj grizaj tagoj,
   El kiuj sur malgaja bord’ de Leto
   Konsistas la estado de l’ mortintoj?
   Sencela vivo estas frua morto;
   Jen estas mia plej virina sorto.
   ARKAS.Pardonas mi la noblan fierecon,
   Pro kiu al vi mem vi ne sufiĉas;
   Mi vin bedaŭras, ĉar la tutan ĝuon
   De l’ viv’ ĝi de vi rabas. Ĉu nenion
   De via veno vi ĉi tie faris?
   Sed kiu do la reĝon serenigis?
   Kaj kiu per bonkora admonado
   Forigis la antikvan kruelaĵon,
   Ke ĉiu fremda devis sian vivon
   Sur la altaro de Diano perdi?
   Kaj la kaptitojn kiu tiel ofte
   De certa mortmort’ resendis al patrujo?
   Kaj ĉu, anstataŭ flami per kolero
   Pro perdo de antikvaj oferdonoj,
   Diano ne aŭskultis vian preĝon?
   Kaj ĉu ne ĉirkaŭflugas la armeon
   La venko kaj eĉ antaŭ ĝi rapidas?
   Ĉu ne pli bonan sorton ĉiu sentas
   De l’ temp’ kiam la reĝo, ĉiam saĝa
   Kaj brava, nun sub via efikado
   Fariĝis ankaŭ mola, favorkora,
   Al ni faciligante nian devon
   De la silenta obeado? Tion
   Vi nomas senceleco, se de vi
   Sur milojn dolĉe gutas la balzamo?
   Se al popol’, al kiu Di’ vin donis,
   Vi estas nova fonto de feliĉo
   Kaj donas sur la bordo de la morto
   Al la fremdulo savon kaj revenon?
   IFIGENIO.Malgranda faritaĵo malaperas
   Ĉe la rigardo, kiom fari restas.
   ARKAS.Ĉu decas tro malŝati siajn farojn?
   IFIGENIO.Malbone estas siajn farojn pesi.
   ARKAS.Fiere veran indon tro malŝati
   Aŭ pro valor’ malvera tro sin laŭdi—
   Egale ambaŭ estas mallaŭdindaj.
   Ho, kredu vi al la parol’ de viro
   Sindona kaj honesta: se hodiaŭ
   La reĝ’ al vi parolos, faciligu
   Al li la taskon diri sian penson.
   IFIGENIO.Vi min maltrankviligas. Mi jam ofte
   De li proponon timis kaj evitis.
   ARKAS.Pripensu viajn agojn kaj profiton!
   De l’ tempo, kiam li la filon perdis,
   La reĝo al malmultaj jam konfidas,
   Kaj eĉ al tiuj malpli ol antaŭe;
   Suspekte nun en ĉiu nobelido
   Li vidas heredanton de la regno,
   Li timas senkonsolan maljunecon
   Kaj eble eĉ ribelon, fruan morton.
   La skitoj ne tre ŝatas paroladon,
   Des pli la reĝo. Li, kiu kutimis
   Nur agi kaj ordoni, li ne scias
   La arton aldirekti paroladon
   De malproksime lerte ĝis la celo.
   Al li la taskon ne malfaciligu
   Per reteniĝo aŭ eĉ per intenca
   Nekomprenado. Iru komplezeme
   Duonon de la voj’ al li renkonte!
   IFIGENIO.Akceli tion, kio min minacas?
   ARKAS.Aspiron lian nomas vi minaco?
   IFIGENIO.Jes, ĝi por mi la plej terura estas.
   ARKAS.Por lia amikec’ konfidon pagu!
   IFIGENIO.Se li min liberigos de la timo.
   ARKAS.Devenon vian antaŭ li ne kaŝu.
   IFIGENIO.Pastrino devas esti sekretema.
   ARKAS.Sekreto antaŭ reĝ’ ne devas esti;
   Kaj kvankam li ne tuj postulas, tamen
   En sia granda koro li ĝin sentas,
   Ke vi tre zorge antaŭ li vin kaŝas.
   IFIGENIO.Ĉu havas li koleron kontraŭ mi?
   ARKAS.Mi ĝin supozas. Kvankam li silentas,
   Okazaj vortoj tamen al mi montris,
   Ke lia koro forte jam decidis
   Posedi vin. Mi petas vin, ne lasu
   Lin al si mem, por ke en lia koro
   Ne maturiĝu la koler’, portante
   Al vi teruron, kiu tro malfrue
   Vin memorigus pri konsilo mia!
   IFIGENIO.Ho, ĉu la reĝ’ intencas fari tion,
   Pri kio nobla homo, kiu amas
   La propran nomon kaj respektas diojn,
   Neniam devas pensi? Ĉu li volas
   Perforte min de la altaro tiri
   En sian liton? Tiam mi min turnos
   Kun voko al la dioj, kaj precipe
   Al ŝi, Diano energia, kiu
   Defendon sian certe ne rifuzos
   Kiel diino al pastrino sia
   Kaj kiel virgulin’ al virgulino.
   ARKAS.Ne timu! Nova sango malkvieta
   La reĝon ne instigos fari tian
   Junulan agon. Sed de li mi timas
   Alian nun decidon, kiun li
   Plenumos senkompate kaj severe,
   Ĉar li neniam ŝanĝas la decidojn.
   Mi tial petas, montru al li dankon,
   Se pli oferi vi al li ne povas.
   IFIGENIO.Ho, diru, diru, kion plu vi scias!
   ARKAS.Li diros mem. Mi vidas, ke li venas.
   Al vi ordonas via propra koro
   Akcepti lin amike kaj konfide.
   Kaj noblan viron bona vort’ virina
   Kondukas malproksimen.
   IFIGENIO.Mi ne povas
   Plenumi la konsilon bondeziran,
   La konsciencon tamen mi obeos
   Kaj al la reĝ’ por lia bonfarado
   Mi donos bonajn vortojn. Mi dezirus,
   Ke al la potencul’ mi sen mensogo
   Esprimi povu, kio al li plaĉos.
 
 
   SCENO TRIA.
   IFIGENIO. TOAS.
   IFIGENIO.Per la plej belaj donoj kaj trezoroj
   Vin benu la diino! Al vi ĉiam
   Ŝi donu venkon, gloron kaj riĉecon,
   Bonstaton por la viaj kaj plenumon
   De ĉiu via nobla ekdeziro!
   Ke vi, kiu tre multajn zorge regas,
   Feliĉon ankaŭ multigitan havu!
   TOAS.Mi ĝojus, se min glorus la popolo,
   Ke tion, kion mi akiris, ĝuas
   Aliaj pli ol mi. La plej feliĉa—
   Ĉu reĝo, ĉu simplulo—estas homo,
   Se lin ĝojigas lia propra domo.
   Vi partoprenis en doloro mia
   La tagon, kiam glav’ de malamiko
   De mia flanko rabis mian filon,
   La lastan, la plej bonan. Tiel longe,
   Dum mia koro estis okupita
   De la spirit’ de venĝo, mi ne sentis
   La dezertecon do loĝejo mia;
   Sed nun kontentigita mi revenas,
   La malamikan regnon mi detruis
   Kaj mia filo estas jam venĝita,—
   Nun en la tuta mia domo restas
   Nenio, kio povus min ĝojigi.
   La gajan obeadon, kiu lumis
   Por mi ĝis nun el la okul’ de ĉiu,
   Nun ombras zorgo kaj nekontenteco.
   Jam ĉiu pensas pri la estonteco
   Kaj senfilulon sekvas nevolonte.
   Mi venas nun en tiun templon, kiun
   Mi vizitadis ofte, por elpeti
   La venkon, aŭ por danki por la venko.
   En mia brusto portas mi deziron
   Malnovan, kiu certe por vi ankaŭ
   Ne estas nekonata: mi esperas,
   Ke por la beno al popolo mia
   Kaj al mi mem mi enkondukos vin
   En mian domon kiel fianĉinon.
   IFIGENIO.Ho reĝo! Al knabino nekonata
   Tro multe vi oferas. Hontigita
   Nun staras antaŭ vi la fremdulino,
   La elpelita, kiu sur la bordo
   Nenion serĉis krom rifuĝo paca,
   Kaj tion vi al mi sufiĉe donis.
   TOAS.Ke la devenon vian antaŭ mi
   Vi ĉiam kaŝas, reĝon ofendante,—
   Neniu gento povus ĝin toleri.
   Timigas nia bordo la fremdulojn:
   Postulas tion leĝ’ kaj neceseco;
   Sed vi ja ĝuas ĉiujn leĝajn rajtojn,
   Vi, plej afable akceptita gasto,
   Laŭplaĉe disponanta sian tagon,—
   De vi konfidon mi esperis, kiun
   Meritas mastro por la gastameco.
   IFIGENIO.Se kaŝis mi la nomon de l’ gepatroj,
   Ho, mia reĝo, kredu, mi ĝin faris
   Pro embaraso, ne pro malkonfido.
   Ĉar ve! tre povas esti, ke se vi
   Ekscius, kiu antaŭ vi troviĝas
   Kaj kian sorto malbenitan kapon
   Vi nutras kaj defendas, terurego
   Atakus tiam vian grandan koron;
   Anstataŭ sur la tronon min inviti,
   Vi eble min elpelus el la regno,
   Kaj antaŭ ol atingus mi revenon
   Al mia hejmo, finon de l’ vagado,
   Vi puŝus min al la mizero, kiu
   Fariĝas ĉie la terura sorto
   De ĉiu elpelito kaj vaganto.
   TOAS.Nu, kiel ajn pri vi la dioj pensas
   Kaj kion ajn pri via dom’ decidis,—
   Mi tamen scias, ke de l’ tempo, kiam
   Ĉi tie vi aperis kaj ĉe ni
   Vi ĝuas plenmezure gastamecon,
   Ne mankas al ni beno de l’ ĉielo.
   Ne estus tre facile min konvinki,
   Ke mi en vi protektas kulpan kapon.
   IFIGENIO.Vin benas la bonfaro, ne la gasto.
   TOAS.Boneco por krimul’ ne donas benon;
   Ĉesigu do silenton kaj malfidon!
   Ne maljustulo tion ĉi postulas.
   Al mi vin la diino enmanigis,
   Kaj kiel ŝi, mi ankaŭ vin protektas,
   Kaj ŝia volo estu por mi leĝo:
   Se povas vi reveni en la hejmon,
   Mi tiam vin de ĉio liberigas;
   Sed se la vojo estas jam barita
   Al vi por ĉiam, aŭ se via gento
   El sia lando estas elpelita
   Aŭ eĉ fatale tute estingita,
   Vi tiam ĉiurajte estas mia.
   Parolu do malkaŝe, kaj vi scias,
   Ke mi neniam rompas mian vorton.
   IFIGENIO.De la ligil’ malnova nevolonte
   La lango liberiĝas, por nun fine
   Malkaŝi, kion kaŝis mi tre longe;
   Ĉar se sekreton oni unu fojon
   Al iu elkonfidas, ĝi forlasas
   Por ĉiam la gardejon en la koro
   Kaj malutilas, aŭ ĝi iufoje
   Utilas, se la dioj tion volas.
   Aŭskultu! Mi devenas de Tantalo.
   TOAS.Kviete vi eldiris grandan vorton!
   Ĉu tiu estas via gentopatro,
   Pri kiu aŭdis ja la tuta mondo,
   Ke estis li plej granda favorato
   De la diaro? Ĉu li estas tiu
   19 Tantalo, kiun Jupiter’ invitis
   Al sia tablo kaj al konsiliĝo
   Kaj kies spertoriĉajn saĝajn vortojn
   La dioj mem kun ĝuo aŭskultadis,
   Simile al parol’ de orakolo?
   IFIGENIO.Li estas tiu sama. Sed la dioj
   Ne devas tro kun homoj amikiĝi:
   Ĉar mortemuloj estas tro malfortaj,
   Por sen kapturno teni sin tro alte.
   Ne estis li malnobla perfidulo,
   Sed nur tro granda, por sin senti sklavo,
   Kaj tro malgranda por kunul’ de dio,
   Kaj lia peko estis ja nur homa.
   Severa estis la dekret’ de l’ dioj,
   Kaj la poetoj kantas, ke perfido
   Kaj granda fiereco lin por ĉiam
   Do l’ tablo Jupitera defaligis
   Kun granda malhonor’ en la Tartaron.
   Kaj ve! la tuta gento sur si portas
   Eterne la koleron de la dioj.
   TOAS.Ĉu pro l’ prapatro aŭ de propra kulpo?
   IFIGENIO.Ĝi estas vero, ke la tuta gento
   La malkvietan forton de l’ Titanoj
   Heredis certe; tamen Jupitero
   Per fer’ ilian frunton ĉirkaŭforĝis;
   Saĝecon, moderecon, paciencon
   20 Ne konis ili; ĉiu ekdeziro
   Ĉe ili tuj fariĝis furiozo
   Sovaĝa kaj senlima. Jam Pelopso
   La viro kun la fera vol’, la filo
   Amata de Tantal’ al si akiris
   Per trompo kaj perfido la plej belan
   Virinon en la mond’, Hipodamion,
   Filinon de la reĝo Ojnomao.
   Du filojn ŝi al sia edzo naskis,
   Tieston kaj Atreon. Kun envio
   La amon de la patro ili vidis
   Al la unua filo, kiu restis
   De la edzin’ unua. La malamo
   La fratojn interligis, kaj sekrete
   Mortigis ili kune sian fraton.
   La patr’ Hipodamion tuj suspektas,
   Kaj furioze li de ŝi postulas
   Redonon de la fil’, kaj ŝi mortigas
   Sin mem....
   TOAS.Vi eksilentis? Ho, daŭrigu!
   Ne pentu, ke konfidis vi. Parolu!
   IFIGENIO.Feliĉa estas, kiu kun plezuro
   Parolas pri la patroj, kiu ĝoje
   Rakontas pri iliaj grandaj agoj
   Kaj en la fino de la bela vico
   Sin mem fiere vidas. Ne naskiĝas
   En ia dom’ subite duondio
   Aŭ monstro; sed nur tuta granda vico
   Da malbonuloj aŭ bonuloj kreas
   Monstraĵon aŭ gloraĵon en la mondo.
   Post morto de la patro regis kune
   Atreo kaj Tiesto en la urbo.
   Ne longe tamen povis daŭri paco.
   Post kelka temp’ Tiesto malhonoris
   La liton de la frato. Tiam venĝe
   Atreo lin elpelis el la regno.
   Sed jam de longe, krimon preparante,
   Tiesto ŝtelis filon de Atreo
   Kaj lin edukis kvazaŭ sian propran.
   Nun en la brusto de la kvazaŭfilo
   Li vekas furiozan venĝemecon
   Kaj lin elsendas al la reĝa urbo,
   Por en la onklo buĉi sian patron.
   La plano de l’ junulo malkovriĝas;
   Kaj per kruela morto nun la reĝo
   La atencinton punas, supozante,
   Ke li mortigas filon de la frato.
   Nur tro malfrue li sciiĝas, kiu
   En turmentego antaŭ li pereis.
   Por kontentigi brulan deziregon
   De venĝo, li sekrete primeditas
   Teruran faron. Ŝajne pacigita,
   Indiferenta kaj trankvila, logis
   Li sian fraton kun du liaj filoj
   Returne en la regnon; ambaŭ knabojn
   Li kaptas kaj buĉigas; ĉe festeno
   Regalas li la patron per viando
   De liaj propraj filoj. Kiam poste
   Tiesto, satiĝinte, eksopiras
   Pri siaj filoj kaj demandon faras
   Kaj pensas jam, ke post la pord’ li aŭdas
   Iliajn paŝojn kaj ilian voĉon,
   Atreo kun sovaĝa rido ĵetas
   Nun antaŭ lin la kapojn de l’ buĉitoj ...
   Vi, reĝo, kun teruro vin deturnas!
   La suno ankaŭ tiel sin deturnis
   Kaj fordirektis tiam sian ĉaron ...
   Jen la prapatroj de l’ pastrino via!
   Kaj multon el la sorto de la viroj
   Kaj el iliaj agoj furiozaj
   Ankoraŭ kovras la malluma nokto,
   Montrante nur krepuskon tremigantan.
   TOAS.Vi ankaŭ ilin kovru per silento!
   Sufiĉe da teruroj! Vi nur diru,
   Per kia do miraklo vi elkreskis
   El tiu trunk’ sovaĝa?
   IFIGENIO.De Atreo
   Unua fil’ Agamemnono estis:
   Li estas mia patro. Sed en li
   Mi ĉiam vidis—mi kun ĝojo diras—
   Modelon de la plej perfekta viro.
   Al li kiel unuan amofrukton
   Min naskis Klitemnestro, kaj post mi
   Elektron. Kaj la reĝo regis pace,
   Kaj la ripozon longe ne havitan
   Ricevis nun la domo de Tantalo.
   Por la feliĉo de l’ gepatroj mankis
   Ankoraŭ filo; sed apenaŭ tiu
   Deziro plenumiĝis kaj intere
   De la fratinoj kreskis la fileto,
   Oresto la amata, jen pretiĝis
   Jam nova malfeliĉo por la domo.
   Vi aŭdis ja pri la milito, kiu,
   Por venĝi rabon de virin’ plej bela,
   La tutan forton de la grekaj princoj
   Venigis sub la grandan urbon Trojo.
   Ĉu ili Trojon venkis kaj la celon
   De sia venĝ’ atingis,—mi ne aŭdis.
   La tutan armearon de la grekoj
   Kondukis mia patro. En Aŭlido
   Atendis ili longe tute vane
   Favoran venton, ĉar Dian’ koleris
   Ilian kondukanton, ŝi retenis
   La rapidantajn grekojn kaj postulis
   Per Kalĥas la filinon la plej aĝan
   De l’ reĝo. Tiam ili ruze logis
   Min kune kun patrin’ en la tendaron,
   Al la altar’ min tiris kaj oferis
   Ĉi tiun kapon al Diano. Tiam
   Ŝi repaciĝis: ŝi ne volis havi
   La sangon mian, ŝi min save kovris
   Per nubo. Kaj nur en ĉi tiu templo
   Post ŝajna morto mi min mem rekonis.
   Ĝi estas mi, mi mem: Ifigenio,
   Nepino de Atreo kaj filino
   De l’ reĝ’ Agamemnono, la propraĵo
   De la diino, antaŭ vi nun staras.
   TOAS.Ne pli por mi valoras reĝidino,
   Ol la ĝisnuna nekonatulino.
   Senŝanĝe mi ripetas: vi min sekvu,
   Kun mi dividu, kion mi posedas!
   IFIGENIO.Ho, kiel mi kuraĝus tion fari?
   Ĉu mi ne apartenas tute plene
   Al la diino, kiu mem min savis?
   La rifuĝejon ŝi por mi elektis,
   Kaj por la patro, kiun per la ŝajno
   Ŝi jam sufiĉe punis, ŝi konservas
   Min eble kiel la plej belan ĝojon
   Por lia maljuneco. Eble jam
   La tago de l’ reveno proksimiĝas;
   Kaj mi, intencon ŝian malŝatante,
   Min mem katenus kontraŭ ŝia volo?
   Ŝi donu signon, se mi devas resti.
   TOAS.Ŝi vin retenas, sekve ŝi konsentas.
   Ne serĉu tiel zorge la pretekstojn!
   Ne kaŝas multaj vortoj la rifuzon;
   La aŭskultanto aŭdas nur la „ne“.
   IFIGENIO.Ne volas mi per vortoj vin blindigi;
   La koron mian mi al vi malkovris.
   Kaj ĉu vi mem ne sentas, kiel min
   La sopirado devas forte tiri
   Al mia patro, al patrino mia,
   Al la gefratoj, por ke en la domo,
   En kiu la malĝojo tiel ofte
   Ankoraŭ murmuretas mian nomon,
   Eksonu unu fojon ĝoja krio
   Pri mi kiel pri novenaskitino
   Kaj floroj gaje kronu la kolonojn?
   Ho, se vi tien ŝipe min resendus,
   Vi al ni ĉiuj donus novan vivon.
   TOAS.Nu, do reiru! Faru, kion diktas
   Al vi la koro, ne obeu voĉon
   De la prudento kaj konsilo! Estu
   Virino tute, donu vin libere
   Al la instinkto, kiu vin senbride
   Sovaĝe pelas tien ĉi kaj tien!
   Se en la brusto de virin’ ekflamas
   Deziro, tiam eĉ ligil’ plej sankta
   Ŝin ne detenas de l’ trompanto, kiu
   Ellogas ŝin el la fidelaj brakoj
   De l’ patro aŭ de la sindona edzo;
   Sed se ne brulas flam’ en ŝia brusto,
   Ho, tiam vane kontraŭ ŝi laboras
   La ora lango de la admonado.
   IFIGENIO.Memoru, reĝo, vian noblan vorton!
   Ĉu tiel vi repagas por konfido?
   Vi ŝajnis pretigita ĉion aŭdi.
   TOAS.Mi por surpriz’ ne estis pretigita;
   Sed ankaŭ tion devis mi atendi:
   Mi sciis ja, ke kun virin’ mi traktas.
   IFIGENIO.Ho, ne insultu, reĝo, nian sekson!
   La bataliloj de virin’ ne estas
   Brilantaj kiel viaj, sed malnoblaj
   Ne estas ili certe. Kredu, reĝo,
   Ke mi komprenas la feliĉon vian
   Pli bone ol vi mem. Ĉar vi ne konas
   Vin mem nek min, vi tial opinias,
   Ke ligo pli proksima al ni donus
   Feliĉon. Tute plena de kuraĝo
   Kaj de plej bona volo, vi postulas,
   Ke mi nun cedu; tamen plej sincere
   La diojn dankas mi, ke ili donis
   Al mi la forton, por kontraŭbatali
   La ligon, kiun ili ne aprobas.
   TOAS.Ne dioj, sed nur via kor’ parolas.
   IFIGENIO.Per nia kor’ parolas al ni ili.
   TOAS.Kaj mi ne havas rajton ilin aŭdi?
   IFIGENIO.Tra la venteg’ la voĉo ne aŭdiĝas.
   TOAS.Ĉu la pastrino sola ĝin nur aŭdas?
   IFIGENIO.Ĝin reĝo pli ol ĉiuj devus aŭdi!
   TOAS.Ofico sankta kaj hereda rajto
   De l’ Jupitera tablo proksimigas
   Vin al la dioj pli ol min, barbaron,
   Infanon de la tero.
   IFIGENIO.Tiel punas
   Vi min por la konfido ellogita!
   TOAS.Mi estas hom’; pli bone do ni finu!
   La vorto mia restu: estu plue
   Pastrino de l’ diin’ laŭ ŝia volo;
   Sed mi pardonon petas de Diano,
   Ke mi ĝis nun maljuste ŝin senigis
   De la antikvaj decaj oferdonoj.
   Neniun fremdan prenas nia lando;
   Laŭ mor’ antikva lin atendas morto;
   Nur vi per via ĉarma afableco,
   En kiu mi per mia koro vidis
   Jen amon do filino, jen la senton
   De silentanta ĉarma fianĉino,—
   Nur vi per sorĉa ligo min katenis,
   Ke mi forgesis tute mian devon.
   Vi mian cerbon kvazaŭ endormigis,
   Kaj mi ne aŭdis pli la murmuradon
   De la popol’. Nun ĉiuj laŭte krias,
   Ke la frutempa mort’ de mia filo
   Pro mia kulpo venis. Mi ne volas
   Nun plu pro vi reteni la amason,
   Kriantan laŭte pri la oferdonoj.
   IFIGENIO.Pro mi neniam tion mi deziris.
   La diojn ne komprenas, kiu pensas,
   Ke ili amas sangon; li enmetas
   En ilin sian propan kruelecon.
   Ĉu min ne savis la diino mem?
   Ŝi mian servon volis, ne la morton.
   TOAS.Ne decas por facilmovebla saĝo
   Laŭ nia propra vol’ komentarii
   La sanktan tradicion. Vi plenumu
   La devon vian, mi plenumos mian.
   Du fremdaj viroj, kiujn ĵus ni trovis
   Kaŝitajn en surbordaj la kavernoj
   Kaj kiuj ne alportas al ni bonon,
   En miaj manoj estas nun. En ili
   Diino via havu nun denove
   La longe jam mankantajn oferdonojn!
   Mi ilin sendos; vi la servon konas.
 
   SCENO KVARA.
   IFIGENIO (sola).
   Vi havas nubojn, ho savantino,
   Por kovri senkulpajn persekutatojn
   Kaj per la vento ilin forporti
   De la fera kruela fatalo,
   Trans la maron, trans multajn landojn
   Ilin forporti, kien vi volas.
   Vi estas saĝa, la estontaĵon
   Kaj la pasintaĵon vi konas precize;
   29 Via rigardo gardas la viajn,
   Kiel via lumo, la vivo de l’ noktoj,
   Gardas kaj regas tutan la teron.
   Miajn manojn detenu de sango!
   Benon kaj pacon neniam ĝi donas;
   Kaj la fantomo de mortigito
   En horoj malĝojaj de la mortiginto
   Lin atakas kaj lin turmentas.
   Ĉar la senmortuloj amas la homojn,
   La bonajn gentojn kaj generaciojn,
   Kaj ili volonte longigas la vivon
   De mortemulo, kaj ili volonte
   Al li ebligas ĝui kelktempe
   Kune kun ili la ĝojan vidon
   De propra ilia eterna ĉielo.
 
 
AKTO DUA.
   SCENO UNUA.
   ORESTO. PILADO.
   ORESTO.Ni iras nun la vojon de la morto:
   Animo mia grade trankviliĝas.
   Mi Apolonon petis, li forigu
   De mia flanko la teruran bandon
   De l’ venĝfantomoj, kaj en liaj vortoj
   Misteraj tiam sentis mi promeson,
   Ke trovos mi la helpon kaj la savon
   En la sanktejo de fratino lia,
   La regantino de la Taŭridanoj.
   Ĝi plenumiĝas: tuta la mizero
   Finiĝos nun kun mia vivo kune!
   Al mi, al kiu dia mano premas
   La koron kaj surdigas la spiriton,
   Ja estas tiel ĝoje kaj facile
   Adiaŭ diri al la lum’ de l’ suno!
   Kaj se ne devas nepoj de Atreo
   Kun kron’ de venko fali en batalo,
   Se mi, simile al prapatroj miaj,
   Perei devas kiel oferbesto:
   Ĝi plenumiĝu! Estas ja pli bone
   Ĉi tie morti antaŭ la altaro,
   Ol en angulo malbenita, kie
   Mortigus nin parenco-insidanto.
   Ho, lasu min almenaŭ nun ripozi,
   Vi, subteruloj, tiel avidantaj
   La sangon, kiu ĉiun mian paŝon
   Gutante signas! Lasu min ripozi,
   Jam baldaŭ mi malsupren al vi venos.
   Nek min, nek vin la lum’ de l’ tago vidu,
   Kaj la tapiŝo verda de la tero
   Ne estu plu svarmejo por fantomoj.
   Mi venos al vi tien sub la teron,
   Kaj tie en senviva surda nokto
   Egala sorto ĉiujn unuigos.
   Nur vin, Pilad’, senkulpa kamarado
   De mia nigra sorto kaj malbeno,
   Ho, kiel malvolonte mi kunprenas
   En la funebran landon antaŭtempe!
   Nur via vivo, via morto kaŭzas
   Al mi ankoraŭ timon aŭ esperon.
   PILADO.Ne iras mi ankoraŭ kiel vi
   Pasive en la regnon de la ombroj.
   Tra la vojetoj konfuzitaj, kiuj
   Konduki ŝajnas al la nigra nokto,
   Mi penas nin traŝovi al la vivo.
   Pri morto mi ne pensas; mi meditas
   Ĉu eble iel helpos nin la dioj
   Rimedon ian trovi por forkuro.
   La morto — ĉu vi timas aŭ ne timas —
   Ja venos mem. Eĉ kiam la pastrino
   Jam levos sian manon, por detranĉi
   Al ni oferdediĉe niajn buklojn,
   Eĉ tiam via savo kaj la mia
   Ne ĉesos esti mia sola penso.
   Forĵetu la malĝojon, ĉar per dubo
   Akcelas ni danĝeron. Apolono
   Al ni promesis, ke en la sanktejo
   De la fratin’ atendas nin konsolo
   Kaj helpo kaj reveno. Kaj dusencaj
   Neniam estas vortoj de la dioj,
   Kiel tre ofte pensas la prematoj.
   ORESTO.Al la malĝoj’ de l’ vivo la patrino
   En infanec’ min jam alkutimigis,
   Kaj mi tiele kreskis, viva bildo
   De mia patro, kaj la senparola
   Rigardo mia ĉiam estis akra
   Riproĉ’ por ŝi kaj ŝia adultulo.
   Tre ofte, kiam la fratin’ Elektro
   En la profunda parto de la ĉambro
   Silente sidis antaŭ la kameno,
   Mi min al ŝia brusto time premis
   Kaj per okuloj grandaj kaj malĝojaj
   Rigardis ŝin, plorantan dolorege!
   Kaj tiam ŝi pri nia granda patro
   Parolis multe. Kiel mi deziris
   Lin tiam vidi, esti apud li!
   Jen mi deziris flugi for al Trojo,
   Jen mi deziris, ke al mi li venu ...
   La tago venis ...
   PILADO.Nu, pri tiu horo
   Babilu inferuloj en la nokto!
   Nin remomororememoro pri pli bela tempo
   Fortigu freŝe per heroaj faroj!
   La dioj ja bezonas bonajn homojn
   Por siaj planoj sur ĉi tiu tero;
   Sendube vin ankoraŭ task’ atendas;
   Vin ili ja ne sendis kun la patro
   Ĉe lia ir’ malvola al la Orko.
   ORESTO.Ho, se mi lian baskon tiam kaptus
   Kaj sekvus lin!
   PILADO.Nu, tiuj, kiuj vin
   Konservis, ili zorgis ja pri mi;
   Ĉar kio mi sen vi fariĝus, tion
   Mi eĉ prezenti ja al mi ne povas,
   Ĉar de la temp’ de mia infaneco
   Ja nur kun vi kaj nur por vi mi vivas
   Kaj volas vivi.
   ORESTO.Ne rememorigu
   Al mi la belajn tagojn, kiam dolĉe
   En via dom’ mi trovis rifuĝejon
   Kaj via nobla patro tiel ame
   Pri la duonmortinta floro zorgis,
   Kaj vi, senĉese gaja, ĉiutage
   Saltadis ĉirkaŭ mi kun nova vivo,
   Simile al la hela papilio
   Ĉirkaŭe de mallumkolora floro,
   Kaj la gajecon vian enverŝadis
   En mian koron, kaj mi eĉ forgesis
   Mizeron mian, kaj en viglaj revoj
   Junecon mian mi kun vi pasigis.
   PILADO.Vin ekaminte, mi komencis vivi.
   ORESTO.Ne vivi, sed suferi vi komencis.
   Jes, tio estas la esenc’ terura
   De mia sorto, ke kvazaŭ pestulo
   Doloron mi kaj morton en mi portas;
   Ke se mi nur ektuŝas ian lokon.
   Eĉ la plej sanan, baldaŭ ĉirkaŭ mi
   Sur la vizaĝoj eĉ la plej florantaj
   Aperas trajtoj de rampanta morto.
   PILADO.Mi certe la unua devus morti,
   Se via spir’ en si venenon portus.
   Kaj tamen diru mem, ĉu mi ne estas
   Ankoraŭ plena de kuraĝ’ kaj ĝojo?
   Kaj amo kaj kuraĝo nin kondukas
   Al grandaj faroj.
   ORESTO.Grandaj faroj? Jes,
   Ni ilin iam vidis antaŭ ni!
   En tiu tempo, kiam ni, ĉasante,
   Kuradis tra la valoj kaj la montoj,
   Kaj similante per la brust’ kaj pugno
   La grandan nian gentopatron, ni
   Esperis, ke ni tiel persekutos
   Kun glav’ kaj bastonego ian monstron
   Aŭ bandon da rabistoj; kiam ni
   Vespere sidis ĉe la granda maro,
   Nin apogante unu al alia,
   Kaj antaŭ ni la ondoj dolĉe ludis
   Kaj vasta staris antaŭ ni la mondo:
   Ho, tiam certe ofte ni kaptadis
   La glavon, kaj estontaj faroj svarmis
   Ĉirkaŭe, kiel steloj en la nokto.
   PILADO.Sen lim’ estas la faro, kiun volus
   Plenumi la animo. Ĉiun agon
   Ni volus fari tuj tiele grande
   Laŭ la amplekso, kiun ĝi atingas,
   Se multajn jarojn, tra generacioj
   Kaj landoj, ĝin la buŝo de l’ poetoj
   Pligrandigante rulas. Bele sonas
   La agoj de l’ prapatroj, kiam ilin,
   En la vespera ombro ripozante,
   Junulo sorbas kun la ton’ de harpo;
   Sed kiel niaj faroj, tiel ankaŭ
   Iliaj ne prezentis perfektaĵon.
   Ni pelas ion, kio antaŭ ni
   Rapide kuras, kaj ni ne atentas
   La vojon, kiun iras niaj paŝoj.
   La paŝojn de l’ prapatroj kaj la signojn
   De la surtera viv’ ilia preskaŭ
   Ni ne rimarkas, ĉiam ni nur celas
   Ilian ombron, kiu disimile
   Tre malproksime sidas kvazaŭ krono
   Tre alte sur la pintoj de la montoj.
   36 Mi ne tre ŝatas tiujn, kiuj celas
   Nur gloron inter la popol’ akiri;
   Sed vi, junulo, vi la diojn danku,
   Ke ili tiel frue tiel multe
   Per vi jam faris.
   ORESTOORESTO.Se al iu homo
   La dioj donis la ĝojigan sorton
   Forigi malfeliĉon de la siaj,
   Grandigi sian regnon, fortikigi
   La limojn, aŭ malnovajn malamikojn
   Faligi aŭ forpeli,—tiam li
   La diojn danku, ĉar al li la dioj
   Plej grandan ĝojon en la vivo donis;
   Sed min la dioj faris ja buĉisto,
   Devigis min mortigi mian propran
   Patrinon, kiun tamen mi adoris;
   Kaj venĝe por la ago malhonora
   Min abomene ili ruinigis.
   La domon de Tantalo ili juĝas,
   Kaj mi, la lasta el la dom’, ne devas
   Ricevi morton pian aŭ honoran.
   PILADO.Neniam pro la krimoj de la patroj
   La dioj faras venĝon sur la filo;
   Ĉu bona, ĉu malbona—ĉiu mem
   Por sia far’ ricevas rekompencon.
   Nur beno herediĝas, ne malbeno.
   ORESTO.Ne beno ja kondukis nin ĉi tien.
   PILADO.Sed la decido de la altaj dioj.
   ORESTO.Ilia do decido nin mortigas.
   PILADO.Plenumu la ordonon kaj atendu!
   Se la fratinon vi al Apolono
   Alportos kaj se ambaŭ kune loĝos
   En Delfoj, sub konstanta adorado
   De nobla gento, tiam por ĉi tio
   La alta paro certe vin favoros
   Kaj savos vin de la inferulinoj.
   Jam en ĉi tiu sankta arbareto
   Ja ne kuraĝas ili ekaperi.
   ORESTO.Almenaŭ morton havos mi trankvilan.
   PILADO.Sed mi alie pensas. Mi kunligis
   La pasintaĵon kun la estontaĵo
   Kaj ne mallerte solvis la misteron.
   Tre povas esti, ke jam antaŭ longe
   La dioj pri la granda far’ decidis.
   Diano certe volas forsaviĝi
   De la sovaĝa bordo de l’ barbaroj
   Kaj de iliaj sangaj homoferoj;
   Ni estas elektitaj, por plenumi
   La belan faron, kaj jam nun mirinde
   Ni estas devigitaj tion fari.
   ORESTO.Vi lerte interplektas la decidojn
   De l’ dioj kun la propraj viaj voloj.
   PILADO.Nu, kion do valoras homa saĝo,
   Se ĝi ne penas lerte trapenetri
   La volon de la dioj? Pezan ŝarĝon
   Surmetas dioj sur la noblan homon,
   Se li tro multe pekis, kaj por li
   Destinas ili taskon, kiu ŝajnas
   Al simplaj homoj tute ne solvebla.
   Sed la heroo venkas, kaj pentfare
   Li faras tiajn servojn, ke la mondo
   Estonte lin adoras.
   ORESTO.Se la sorto
   Al mi destinis vivi kaj agadi,
   Ho, tiam iu dio liberigu
   La frunton mian de l’ kapturno, kiu
   Sur glita, patrinsange makulita
   Vojeto min al la mortintoj tiras;
   Kompate li sekigu tiun fonton,
   Per kiu el la vundoj de l’ patrino
   Konstante sur min ŝprucas la malbeno!
   PILADO.Atendu pli trankvile! La malbonon
   Vi mem ja pligrandigas kaj vi prenas
   Sur vin de la furioj la oficon.
   Min lasu primediti, vi silentu!
   Nur poste, bezonante por la ago
   La fortojn kunigitajn, mi vin vokos,
   Kaj kun kuraĝ’ prudenta tiam ambaŭ
   Alpaŝos ni al la efektivigo.
   ORESTO.Parolo de Uliso.
   PILADO.Vi ne moku!
   Jes, ĉiu devas mem al si elekti
   Heroon imitotan, se li volas
   Atingi la Olimpon. Mi konfesas,
   Ne pensas mi, ke ruzo kaj prudento
   Makulas viron, kiu sin dediĉis
   Al plenumado de kuraĝaĵkuraĝaj faroj.
   ORESTO.Mi ŝatas nur kuraĝon rektaniman.
   PILADO.Ne petis tial mi de vi konsilon.
   Jam unu paŝon faris mi. Jam multe
   Da scioj mi ellogis de l’ gardistoj.
   Mi scias jam, ke fremda, disimila
   Virin’ katenas tiun sangan leĝon;
   Nur puran koron, preĝon, odorfumon
   Al dioj ŝi oferas. Ŝian koron
   Tre multe oni laŭdas; oni pensas,
   Ke ŝi devenas de amazoninoj,
   Ke ŝi forkuris, por ke ŝi per tio
   Evitu ian grandan malfeliĉon.
   ORESTO.Videble nun potenco ŝia luma
   La forton perdis pro la proksimeco
   De la krimulo, kiun la malbeno
   Ĉirkaŭas, kiel vasta nigra nokto.
   La pia sangavido liberigas
   De la katenoj la antikvan moron,
   Por nin nun pereigi. La sovaĝa
   Spirito de la reĝo nin mortigos;
   Se li koleras, tiam nin virino
   Ne povas savi.
   PILADO.Bone al ni estas,
   Ke de virin’ dependas nia sorto!
   Ĉar viro, eĉ plej bona, kutimigas
   Spiriton sian al la krueleco,
   Kaj fine li eĉ leĝon al si faras
   El tio, kion mem li abomenas,
   Kaj la kutimo faras lin malmola
   Kaj eĉ nerekonebla. Sed virino
   Obstine ĉiam sekvas sian senton,
   Kaj en la bono kaj en la malbono
   Ŝi estas pli fidebla ... Ts! ŝi venas!
   Nin lasu solaj! Mi ne devas tuj
   Eldiri niajn nomojn aŭ konfidi
   Al ŝi tro nesingarde nian sorton.
   Foriru! Antaŭ ol ŝi ekdeziros
   Kun vi paroli, mi kun vi parolos.
 
 
   SCENO DUA.
   IFIGENIO. PILADO.
   IFIGENIO.Fremdulo, diru, kiu kaj el kie
   Vi estas. Mi vin trovas pli simila
   Al greko, ol al skito.
   (Ŝi deprenas liajn ĉenojn.)
   Tre danĝera
   La libereco estas, kiun mi
   Nun al vi donas; ho, la bonaj dioj
   Deturnu tion, kio vin minacas!
   PILADO.Ho, dolĉa voĉo! Agrablega sono
   De l’ hejma lingvo en la fremda lando!
   La bluajn montojn de l’ haven’ patruja
   Mi, la kaptito, vidas nun denove
   Kun ĝojo antaŭ la okuloj miaj.
   Ho jes, ho jes, mi ankaŭ estas greko!
   Mi por momento tute ja forgesis,
   Kiome mi bezonas vin, mi glutis
   Per la okul’ ĉielan la aperon.
   Ho, se decido de pli alta forto
   Ne ŝlosas vian buŝon, diru, diru,
   El kiu el la grekaj niaj gentoj
   Vi, dia ido, havas la devenon.
   IFIGENIO.Pastrino, kiun la diino mem
   Por si elektis kaj al si dediĉis,
   Parolas nun kun vi; ĉi tio devas
   Al vi sufiĉi. Diru al mi, kiu
   Vi estas, kia sorto malfeliĉa
   Kun la kunul’ vin tion ĉi venigis.
   PILADO.Facile mi rakonti al vi povas
   La sorton, kiu pelas nin kruele.
   Ho, se kun tia sama facileco
   Vi povus nin ĝojigi per espero!
   El Kret’ ni estas, filoj de Adrasto:
   Mi, la plej juna, nomas min Kefalo,
   Li, la plej aĝa, estas Laodamas.
   Kaj meze inter ni ankoraŭ estis
   Alia frato, kruda kaj sovaĝa,
   Kaj tiu jam en la infanaj ludoj
   Ne lasis al ni pacon kaj konsenton.
   Dum nia patro antaŭ Troj’ batalis,
   Kviete ni sekvadis la patrinon;
   Sed kiam li kun riĉa hav’ revenis
   Kaj baldaŭ poste mortis, la disputo
   Pri regno kaj heredo tuj disigis
   La fratojn. Mi min tenis sur la flanko
   De la plej aĝa. Tiu ĉi mortigis
   La fraton. Kaj pro tiu sanga krimo
   Lin la furioj pelas senripoze.
   Sed al ĉi tiu senkultura bordo
   Nin sendis Apolono kun espero.
   En la sanktejo de l’ fratino sia
   Ordonis li al ni atendi helpon.
   Nin oni kaptis kaj al vi venigis
   Por oferfaro. Tion vi jam scias.
   IFIGENIO.Ĉu Trojo falis? Ho, karul’, certigu!
   PILADO.Ĝi falis, jes. Kaj vi al ni certigu
   La savon! Rapidigu vi la helpon,
   De l’ dio promesitan! Ekkompatu
   Vi mian fraton! Diru al li baldaŭ
   Bonkoran vorton! Tamen parolante
   Kun li, vi lin indulgu, mi vin petas;
   Ĉar ĝojo kaj dolor’ kaj rememoro
   Facile lian tutan internaĵon
   Ekskuas tro danĝere; tiam baldaŭ
   Frenezo febroforma lin atakas,
   Animo lia bela kaj libera
   Fariĝas tiam havo de l’ furioj.
   IFIGENIO.Kiome ajn vi estas malfeliĉa,
   Mi vin petegas, ĉion vi forgesu,
   Ĝis vi sopiron mian kontentigos.
   PILADO.La alta urbo, kiu tra dek jaroj
   La tutan grekan forton kontraŭstaris,
   Prezentas nun ruinojn, kaj neniam
   Ĝi releviĝos. Tamen multaj tomboj
   De la plej bonaj grekoj nin devigas
   Memori tiun bordon de l’ barbaroj.
   Aĥilo falis, kaj amiko lia ...
   IFIGENIO.Ho, diaj bildoj, vi fariĝis polvo!
   PILADO.Kaj Palamed’, Telamonid’ Ajakso
   Jam la patrujan sunon ne revidis.
   IFIGENIO (al si mem).Pri mia patro li nenion diras
   Kaj lin ne nomas inter la falintoj.
   Ho jes! li vivas! Jes, mi lin revidos!
   Ho, mia kor’, esperu, mia koro!
   PILADO.Feliĉaj tamen estas tiuj miloj,
   Kiuj la morton trovis en batalo!
   Ĉar por la revenintoj dia mano
   Preparis ne triumfon, sed teruron
   Kaj tre malĝojan finon. Ĉu la voĉo
   De l’ homoj ne atingas vin? Ĉar kien
   Ĝi nur atingi povas, ĝi disportas
   La famon pri l’ fariĝoj plej teruraj.
   Ĉu la mizero do, kiu plenigas
   Per ĝemoj ne ĉesantaj la palacon
   Mikenan, al vi estas nekonata?
   Kun helpo de Egisto tre perfide
   Mortigis Klitemnestro sian edzon
   Tuj en la tago, kiam li revenis!...
   Ha, vi adoras tiun reĝan domon!
   Mi vidas, via brusto vane penas
   Impreson la teruran en si kaŝi.
   Ĉu estas vi filino de amiko?
   Ĉu vi naskiĝis en najbara urbo?
   Ne kaŝu, ne koleru, ke l’ unua
   Teruron tiun mi al vi raportas.
   IFIGENIO.Ho diru, ho rakontu la detalojn
   De la terura faro!
   PILADO.En la tago
   De la reveno, kiam, sin baninte,
   La reĝo volis preni sian veston
   Konfide el la manoj de l’ edzino,
   La krimulino tiam sur lin ĵetis
   Teksaĵon faldoriĉan kaj implikan;
   Kaj dum li vane penis el la reto
   Sin liberigi, perfidul’ Egisto
   Mortigis lin, kaj tiu granda princo
   Kovrita iris al la malvivuloj.
   IFIGENIO.Kaj kian pagon la kunul’ ricevis?
   PILADO.Kun regno liton, kion li jam havis.
   IFIGENIO.Volupto do ŝin pelis al la krimo?
   PILADO.Kaj forta sento de malnova venĝo.
   IFIGENIO.Per kio do la reĝo ŝin ofendis?
   PILADO.Per peza faro, kiu ŝin pravigus,
   Se nur mortigo estus pravigebla.
   Li al Aŭlido logis ŝin, kaj kiam
   Diino per kontraŭblovantaj ventoj
   Malhelpis forveturon de la grekoj,
   Li tiam senkompate sian propran
   Filinon la plej aĝan alkondukis
   Al la altaro de Dian’, kaj ŝin
   Pro bon’ de l’ grekoj oni tiam buĉis.
   Kaj tio en la koron de l’ patrino
   Enpremis tiel forte la malamon,
   Ke ŝi facile cedis al Egisto
   Kaj sian edzon ĵetis en pereon.
   IFIGENIO (sin kovrante).Sufiĉe! Nun vi baldaŭ min revidos.
   PILADO (sola).La sort’ de l’ reĝa domo ŝin videble
   Profunde tuŝas. Kiu ajn ŝi estas,
   Ŝi tute certe mem la reĝon konis.
   Feliĉe do por ni, el alta domo
   Ĉi tien oni vendis ŝin. Ho koro,
   Ne batu tiel forte! Al la stelo,
   De la espero, kiu ekbriletis,
   Ni remu do kuraĝe kaj prudente!
 
 
AKTO TRIA.
   SCENO UNUA.
   IFIGENIO. ORESTO.
   IFIGENIO.Malfeliĉulo, mi vin senĉenigas,
   Sed nur, ho ve! por sorto pli kruela.
   La liberec’, donata de la templo,
   Simile al la lasta vivekbrilo
   De malfacila malsanul’, prezentas
   Nur antaŭsignon de la morto. Tamen
   Ĝis nun ankoraŭ mi ne povas diri
   Kaj diri al mi mem mi ne kuraĝas,
   Ke vi pereis! Kiel do mi povus
   Per krima man’ dediĉi vin al morto?
   Kaj tamen tiel longe, dum mi restas
   Pastrino de Dian’, neniu havas
   La rajton iel tuŝi vian kapon.
   Sed se mi ne plenumos mian devon
   Laŭ la postulo de l’ kolera reĝo,
   Li tiam inter miaj helpantinoj
   Alian virgulinon pastrinigos,
   Kaj tiam krom deziro plej varmega
   Mi jam nenion povos al vi doni.
   Ho, kara samlandan’! eĉ simpla sklavo,
   Sur kiun lumis nia hejma suno,
   En fremda land’ tre kara al ni estas:
   Kun kia do senlima ĝoj’ kaj beno
   Mi devas vin akcepti, kiuj dolĉe
   Al mi alportis bildon de herooj,
   De mi en infaneco adorataj,
   Kaj kiuj mian plej internan koron
   Konsolis per espero la plej bela.
   ORESTO.Ĉu vian nomon kaj devenon vian
   Vi kaŝas kun intenco? aŭ ĉu eble
   Mi povas scii, kiu disimile
   Nun staras antaŭ mi?
   IFIGENIOIFIGENIO.Vi min ekkonos.
   Sed nun rakontu, kion via frato
   Al mi ĝis nun sciigis nur duone,—
   La pluan sorton de l’ personoj, kiuj,
   De Trojo reveninte, sur la sojlo
   De sia propra dom’ neatenditan
   Fatalon trovis. Kvankam mi tre juna
   Alvenis sur ĉi tiun fremdan bordon,
   Sed mi ankoraŭ bone rememoras
   La grandan timon kaj la grandan miron,
   Kun kiu mi rigardis siatempe
   Tiujn heroojn. Ili elveturis,
   Kaj tiam ŝajnis, kvazaŭ la Olimpo
   Subite malfermiĝis kaj la bildojn
   De l’ glora kaj mirinda mond’ antikva
   Malsupren sendis por la pereigo
   De Iliono. Sed la plej majesta
   El ĉiuj estis reĝ’ Agamemnono!
   Ho diru, ĉu li efektive falis
   Per la perfido de edzino sia
   Kaj de Egisto?
   ORESTO.Jes, vi diris veron!
   IFIGENIO.Ho, ve al vi, Mikeno malfeliĉa!
   Tiele semis nepoj de Tantalo
   Per plena man’ malbenon post malbeno!
   Simile al kreskaĵo senvalora,
   Miloblan semon ĉirkaŭ si ĵetante,
   Por nepoj kaj pranepoj ili kreis
   Parencajn mortigantojn por eterna
   Sovaĝa reciproka venĝemeco!
   Malkovru ĉion, kion en la vortoj
   De via frat’ por mi ankoraŭ kovris
   La ombro de l’ teruro. Diru, kiel
   La lasta filo de la granda gento,
   La ĉarma knabo, certe destinita
   Por iam fari venĝon por la patro,—
   Kiele li, Oresto, trovis savon
   En tiu sanga tago? Ĉu li ankaŭ
   Pereis en la reto? Ĉu li vivas?
   Ĉu li saviĝis? Ĉu Elektro vivas?
   ORESTO.Jes, ambaŭ vivas.
   IFIGENIO.Ho vi, ora suno,
   Radiojn la plej belajn al mi pruntu
   Kaj metu ilin kiel mian dankon
   Al Jupitero antaŭ lian tronon!
   Ĉar mi nur estas muta kaj malriĉa.
   ORESTO.Se vin kun tiu reĝa domo ligas
   Intima ia ligo aŭ rilatoj,
   Kiel kredigas via bela ĝojo,
   Ho, tiam tenu forte vian koron!
   Ĉar tre dolora estas por ĝojanto
   Refalo tro subita en malĝojon.
   Vi scias, mi ĝin vidas, nur la morton
   De l’ reĝ’ Agamemnono.
   IFIGENIO.Kaj ĉu tio
   Ne estas por mi scio tro sufiĉa?
   ORESTO.Vi scias nur duonon de l’ mizero.
   IFIGENIO.Kaj kio plu? Orest’, Elektro vivas?
   ORESTO.Pri Klitemnestro vi nenion timas?
   IFIGENIO.Ŝin ja nek timo, nek espero savos.
   ORESTO.Ŝi el la lando de l’ esper’ foriris.
   IFIGENIO.Ĉu do pentante ŝi sin mem mortigis?
   ORESTO.Ne! sed la propra sango ŝin mortigis.
   IFIGENIO.Parolu klare, ke mi plu ne serĉu!
   La necerteco per flugil’ malluma
   Milfoje batas ĉirkaŭ mia kapo.
   ORESTO.La dioj do destinas, ke mi estu
   La sciiganto de la faro, kiun
   Mi tiel volus kaŝi por eterne
   En la sensona regno de la nokto!
   Al tio kontraŭ mia propra volo
   Min nun devigas via ĉarma buŝo;
   Ĝi tamen havas rajton, por postuli
   Doloron ankaŭ; bone, ĝi ricevos.
   En tiu tag’, kiam la patro falis,
   Elektro save kaŝis sian fraton;
   Strofio, la bofrato de la patro,
   Volonte lin akceptis kaj edukis
   Lin kune kun la propra sia filo,
   Pilado, kiu sin tre baldaŭ ligis
   Kun la veninto per plej bela ligo
   De la plej forta kora amikeco.
   Kaj ju pli ili kreskis, des pli forte
   En ili kreskis la deziro venĝi
   La morton de la reĝo. Kaj sekrete,
   En vestoj de fremduloj, ili venis
   Mikenon, kvazaŭ por alporti tien
   Sciigon pri la morto de Oresto
   Kaj ankaŭ lian cindron. Ilin bone
   Akceptis la reĝino, ili venis
   Internen de la domo. Al Elektro
   Orest’ sin rekonigas; ŝi reblovas
   En li la fajron de l’ venĝemo, kiu
   En la alesto sankta de l’ patrino
   Jam preskaŭ estingiĝis. En silento
   Ŝi lin kondukas al la loko, kie
   La patro falis, kie tre malforta
   Malnova postesigno de la sango,
   Jam preskaŭ tute plu ne rimarkebla,
   La plankon, multefoje jam lavitan,
   Ankoraŭ kolorigis. Tiam ŝi
   Per sia fajra lango nun priskribis
   Ĉiun detalon de la krima faro
   Kaj sian sklavan kaj mizeran vivon,
   La fierecon de la perfiduloj
   Kaj la danĝerojn, kiuj la gefratojn
   Ankoraŭ nun minacas de la flanko
   De la patrin’ duonpatriniĝinta.
   Kaj tie al Oresto ŝi altrudis
   Malnovan la ponardon, kiu tiom
   En la Tantala dom’ jam furiozis ...
   Kaj propra fil’ mortigis Klitemnestron ...
   IFIGENIO.Ho senmortuloj, vi, kiuj pasigas
   Feliĉajn tagojn super puraj nuboj,
   Ĉu nur por tio dum tre multaj jaroj
   Vi min de ĉiuj homoj apartigis
   Kaj tenis min en via proksimeco
   Kaj sur min metis la oficon virgan
   La sanktan fajron ĉiam subtenadi
   Kaj la animon mian vi, simile
   Al flamo, ĉiam direktadis supren,
   Ke la terurojn de la domo mia
   Eksentu mi nur iam pli malfrue,
   Sed tiom pli profunde?—Ho, parolu
   Al mi pri la junulo malfeliĉa!
   Parolu pri Oresto!
   ORESTO.Ho, se jam oni povus nun rakonti
   Pri lia morto! Kvazaŭ fermentante,
   Leviĝis el la sang’ de l’ buĉitino
   La ombro de l’ patrino.
   Al la filinoj de l’ eterna nokto
   Ĝi krias: „tenu firme, ne forlasu
   La mortiginton de l’ patrino! Pelu
   Kaj persekutu la krimulon! Pelu!
   Al vi li apartenas!“—Ili aŭdas,
   Iliaj okulaĉoj ekrigardas
   Ĉirkaŭe kun la agla avideco.
   Kaj ili ekmoviĝas en la nigraj
   Kavernoj, kaj el la anguloj venas
   Senbrue tuj ilia sekvantaro,
   La dubo kaj la pento. Antaŭ ili
   Vapor’ leviĝas el la Aĥerono;
   El ĝiaj nebulringoj ekruliĝas
   Ĉirkaŭe de la kapo de l’ kulpulo
   Senĉesa freneziga meditado
   Pri l’ faritaĵo. Tiam, rajtigitaj
   Pereon porti, la inferulinoj
   Elpaŝas sur la belan dian teron,
   De kiu ilin antaŭ longa tempo
   Forpelis la malbeno de la dioj.
   Pied’ ilia pelas la kuranton,
   Ripozon ili donas nur momente,
   Por tuj ataki kun teruro nova.
   IFIGENIO.Ho malfeliĉa, en la sama stato
   Vi estas mem, kaj tial vi komprenas
   Kiome li, malfeliĉul’, suferas!
   ORESTO.Kion vi diras? Kia sama stato?
   IFIGENIO.Vin, kiel lin, ja premas fratmortigo;
   Al mi jam tion diris via frato.
   ORESTO.Sufiĉe! La animo via granda
   Per falsa vort’ ne estu plu trompata!
   Fremdulo por fremdulo povas teksi
   Mensogon kaj ruzaĵon, por faligi
   Lin en la reton; inter ni ekzistu
   Nur vero!
   Mi estas mem Oresto! Kaj ĉi tiu
   Krimula kap’ kliniĝas al la tombo
   Kaj serĉas morton. Kaj en ĉia formo
   Mi estas preta vole ĝin akcepti!
   Ho, kiu ajn vi estas, mi al vi
   Kaj al amiko mia malfeliĉa
   Deziras savon; sed al mi la savon
   Mi ne deziras. Se mi ne eraras,
   Ĉi tie vi nur kontraŭvole restas;
   Eltrovu do rimedon, por forkuri,
   Sed min ĉi tie lasu. Mia korpo
   Malsupren falu de la alta roko,
   Ĝis maro fluu mia sang’, portante
   Malbenon al la bordo de l’ barbaroj!
   Vi iru, en la hejma greka lando
   Komencu novan, pli feliĉan vivon!
   (Li foriras.) IFIGENIO.Tiele do vi fine al mi venas,
   Vi, Plenumiĝ’, filino plej ravanta
   De la plej granda patro! Ho, gigante
   Nun antaŭ mi leviĝas via bildo!
   Per la rigardo mia mi apenaŭ
   Atingas viajn manojn, kiuj plenaj
   De fruktoj kaj de benaj kronoj, portas
   Trezorojn de Olimpo. Kiel oni
   Ekkonas reĝon laŭ la grandmezuro
   De l’ donoj—ĉar la kvanto, kiun multaj
   Jam nomus riĉo, al li devas ŝajni
   Malgranda—tiel oni vin, ho dioj,
   Rekonas laŭ la donoj tre ŝparataj,
   Sed longe kaj saĝege preparataj.
   Ĉar nur vi solaj scias, kio estas
   Por ni utila, nur vi solaj vidas
   La vastan regnon de la estonteco,
   Dum antaŭ ni la steloj kaj nebuloj
   Ĉiuvespere kovras la rigardon.
   Trankvile vi aŭskultas nian preĝon,
   Petantan pri sensaĝa rapideco,
   Sed via man’ neniam malmature
   Deŝiras la ĉielajn orajn fruktojn;
   Kaj ve al tiu, kiu ilin prenas
   Perforte tro frutempe: la acida
   Manĝaĵ’ al li alportas nur la morton.
   Ne lasu, ke la longe atendita
   Feliĉ’, apenaŭ iam esperita,
   Simile al la ombro de amiko
   Nun preterpasu vane, restigante
   Trioblan suferadon kaj doloron!
   ORESTO (denove aliras al ŝi).Se vi pri vi kaj pri Pilado preĝas,
   Ne citu mian nomon kun la viaj!
   Ne savos vi krimulon, sed kun li
   Dividos vi malbenon kaj mizeron.
   IFIGENIO.De via sort’ dependas mia sorto.
   ORESTO.Neniel! Sola kaj sen akompano
   Mi iru en la regnon de la morto.
   Se eĉ per via propra kovrotuko
   Vi kovros la kulpulon, vi ne kaŝos
   Lin antaŭ la eterne-maldormantoj;
   Alesto via, ho ĉielulino,
   Flankigos ilin, sed ne fortimigos.
   La teron de la sankta arbareto
   Ne rajtas ili tuŝi arogante
   Per la piedoj, sed de malproksime
   De temp’ al tempo aŭdas mi ilian
   Teruran ridon. Tiel blekas lupoj
   Ĉirkaŭe de la arb’, sur kiun savis
   Sin vojaĝanto. Ekster la arbaro
   Ripozas ili, kvazaŭ sieĝante;
   Sed se mi nur forlasos la arbaron,
   Tuj ili ekleviĝos, balancante
   Serpentajn siajn kapojn, aperigos
   Ĉirkaŭe polvajn nubojn kaj pelados
   Akiron sian pluen, sen ripozo.
   IFIGENIO.Ĉu povas vi aŭskulti bonan vorton?
   ORESTO.Ĝin ŝparu por amato de la dioj!
   IFIGENIO.Espero nova nun por vi eklumis.
   ORESTO.Tra fumo nur briletas antaŭ mi
   La mortriver’, vokante al infero.
   IFIGENIO.Ĉu vi fratinon havas nur Elektron?
   ORESTO.Nur ŝin mi konis; ĉar la pli maljunan
   Frutempe prenis for el la mizero
   De nia domo ŝia bona sorto,
   En kiu ni nur teruraĵon vidis.
   Ho, ne demandu plu kaj ne aligu
   Vin al la Erinioj. Kun kruela
   Plezuro ili de l’ animo mia
   La cindron blovas for kaj ne permesas,
   Ke la plej lastaj karboj, kiuj restis
   De la terura brul’ de nia domo,
   En mia kor’ kviete estingiĝu.
   Ĉu tiu fajr’, intence incitata,
   Nutrata per sulfuro de l’ infero
   Eterne en animo mia brulos?
   IFIGENIO.Mi dolĉan odoraĵon nun enportas
   En tiun fajron. Pura spir’ de amo
   Per delikata blov’ malvarmetigos
   La ardon, kiu bakas vian bruston!
   Oresto, mia kara! Ĉu ne povas
   Vi min kompreni? Ĉu de l’ akompano
   De la teruraj diaj punantinoj
   La sang’ en viaj vejnoj elsekiĝis?
   Ĉu el la kapo de Gorgon’ penetris
   Ŝtoniga sorĉo ĉiujn viajn membrojn?
   Se elverŝita sango de patrino
   Per surda voĉo vokas al infero,—
   Ĉu pura bena vorto de fratino
   Ne vokos dian helpon de Olimpo?
   ORESTO.Ĝi vokas! Ha, ĉu tiel vi deziras
   Pereon mian? Ĉu en vi sin kaŝas
   Diin’ de venĝo? Kiu do vi estas,
   Vi, kies voĉo kruelege turnas
   La plej profundan mian internaĵon?
   IFIGENIO.Eksentu do la voĉon de la koro:
   Orest’! ĝi estas mi, Ifigenio!
   Mi vivas!
   ORESTO.Vi!
   IFIGENIO.Ho, frato!
   ORESTO.For! ho, for!
   Ne tuŝu miajn buklojn! Ĉar, simile
   Al la edziĝa vesto de Kreuzo,
   Per nevenkebla fajro mi infektas.
   Foriru! Kiel iam Herkuleso,
   Mi devas preni morton izolite.
   IFIGENIO.Vi ne pereos! Ho, se mi nur povus
   Trankvilan unu vorton de vi aŭdi!
   Forigu mian dubon, ho, certigu,
   Certigu al mi tute la feliĉon,
   Pri kiu tiel longe mi petegis.
   Ĉar rado de doloro kaj de ĝojo
   En mia kor’ ruliĝas. De l’ fremdulo
   Forpuŝas min la timo; sed plej forte
   Min la interno tiras al la frato.
   ORESTO.Ĉu staras mi en templo de Lieo?
   Ĉu furioza puŝo de pasio
   Atakis nun subite la pastrinon?
   IFIGENIO.Ho, aŭdu min! Ho, vidu, kiel fine
   Post longa, longa tempo mia koro
   Nun malfermiĝis por la granda ĝojo,
   Ke al la sola kaj al la plej kara
   El ĉio, kio en la tuta mondo
   Por mi ankoraŭ restis, mi nun povas
   La kapon kisi; ke per miaj brakoj,
   Ĝis nun nur al la vento etenditaj,
   Mi fine vin nun povas ĉirkaŭpreni!
   Ho, lasu! lasu! Ĉar eĉ de l’ Parnaso
   La fonto, kiu saltas en la valon,
   Ne fluas tiel pure, tiel hele,
   Kiel nun fluas senmezura ĝojo
   El mia koro, fluas kaj ĉirkaŭas
   Min kiel granda ondoplena maro.
   Oresto! Ho, Oresto! Mia frato!
   ORESTO.Ne, bela nimfo, ne, mi ne konfidas
   Al vi kaj viaj flatoj. Ne forgesu,
   Dian’ postulas servon la plej ĉastan;
   Ŝi venĝas malsanktigon de la templo.
   De mia brust’ forigu vian brakon!
   Kaj se vi volas doni al junulo
   Savantan amon kaj lin feliĉigi,
   Vin tiam turnu al amiko mia,
   La viro pli valora. Jen li vagas
   Sur la vojeto tie sur la roko;
   Al li vi iru kaj al li vi donu
   Konsilon bonan, sed min lasu for!
   IFIGENIO.Rekonsciiĝu, frato, kaj rekonu
   La trovitinon! La ĉielan ĝojon,
   La puran, ĉastan ĝojon de fratino
   Ne nomu senprudenta volupteco!
   Ho, dioj, prenu la manian kovron
   For de okulo lia la rigida,
   Ke la momento de l’ plej alta ĝojo
   Ne faru nin trioble malfeliĉaj!
   Jen antaŭ vi ŝi staras, la fratino
   De longe jam perdita. De l’ altaro
   Min la diino tiris for kaj savis
   Ĉi tien min en sian propran templon.
   Kaj vi, kaptita kaj oferbuĉota,
   En la pastrino trovas la fratinon.
   ORESTO.Ho, malfeliĉa! Nun la suno vidu
   De nia dom’ la lastan teruraĵon!
   Ĉu ne troviĝas tie ĉi Elektro?
   Ŝi ankaŭ nun kun ni pereu kune,
   Por ne daŭrigi sian vivon sole
   Por sorto kaj suferoj pli turmentaj!
   Pastrin’, al la altaro min konduku:
   La fratmortigo estas tradicio
   Hereda en malnova nia gento;
   Vin, dioj, dankas mi, ke vi decidis
   Min pereigi fraŭle, sen infanoj.
   Kaj vi de mi akceptu la konsilon,
   Ne amu tro la sunon kaj la stelojn;
   Ho, sekvu min en la malluman regnon!
   Simile kiel drakoj sulfurmarĉaj
   Sin en batal’ englutas reciproke,
   La furioza gento de Tantalo
   Sin mem ekstermas; iru do kun mi
   Malsupren seninfane kaj senkulpe!
   Vi min rigardas kun kompato? Ĉesu!
   Sammaniere serĉis Klitemnestro
   Resonon en la kor’ de sia filo;
   Sed lia brako trafis ŝian bruston,
   Kaj la patrino falis. Ho, aperu,
   Spirito indignanta! Vi, furioj,
   Alproksimiĝu per fermita rondo,
   Rigardu la al vi agrablan dramon,
   La plej teruran, kiun vi preparis!
   Ne venĝo aŭ malamo nun akrigas
   Ponardon sian: la fratin’ amanta
   Nun estas devigata doni morton.
   Ne ploru! Ĝi ne estas via kulpo.
   De mia infaneco mi nenion
   Tiele amis, kiel vin mi povus
   Nun ami, ho, fratino mia kara.
   Jes, levu la ponardon, ne indulgu,
   Disŝiru tiun bruston, donu vojon
   Al la torentoj, kiuj en ĝi bolas!
   (Li falas svene.)
   IFIGENIO.Elporti sola tiom da feliĉo
   Kaj tiom da suferoj mi ne povas.
   Pilado, kie estas vi, Pilado?
   Alportu vian helpon, kara viro!
   (Ŝi foriras serĉante.)
   SCENO DUA.
   ORESTO (vekiĝante el la sveno kaj leviĝante).
   Ankoraŭ unu! Donu do al mi
   El Leta akvo lastan refreŝigan
   Kalikon! Baldaŭ el la brust’ elnaĝos
   La lasta konvulsio de la vivo.
   Tre baldaŭ la spirito mia fluos
   Trankvile al la fonto de forgeso,
   Al vi, fantomoj, al nebul’ eterna.
   Permesu, ke en via mezo trovu
   Ripozon la pelita fil’ de l’ tero!
   Mi aŭdas murmureton en la branĉoj,
   El la krepusko venas ia bruo ...
   La novan gaston vidi ili venas!
   Ha, kia estas la anaro, kiu
   Majeste iras, kvazaŭ princa domo?
   Maljunaj, junaj, viroj kaj virinoj
   Kviete marŝas. Disimilaj ŝajnas
   Pasantaj la fantomoj. Jes, mi vidas,
   Jen la prapatroj de la domo mia.
   Atreo marŝas pace kun Tiesto;
   La knaboj gaje ludas ĉirkaŭ ili.
   Ĉu vin jam plu malpaco ne disigas?
   Ĉu kune kun la lumo de la suno
   La venĝo estingiĝis? Tiam min
   Vi ankaŭ ja akceptos kaj mi povos
   Aliĝi al solena via marŝo.
   Bonvenon, patroj! Vin salutas Oresto,
   La lasta viro de via gento;
   Kion vi semis, li ĝin rikoltis:
   Kun ŝarĝ’ de malbeno li iras malsupren.
   Sed malpli ĉi tie pezas la ŝarĝoj.
   Prenu lin, prenu en vian anaron!
   Mi estimas Atreon, mi estimas Tieston:
   Ĉi tie ni ĉiuj perdis malamon.—
   Al mi montru la patron, kiun mi vidis
   Nur unu fojon en mia vivo!
   Ĉu vi ĝi estas, la patro mia?
   Kaj la patrinon vi ame kondukas?
   Se donas la manon al vi Klitemnestro,
   Tiam ankaŭ Oresto povas alpaŝi
   Kaj diri al ŝi: vian filon rigardu!—
   Vidu ambaŭ la filon! Akceptu lin bone!
   Sur tero ja estis salut’ de mortigo
   La vorto signala en nia domo,
   Kaj siajn ĝojojn la gento Tantala
   Trovis nur transe de l’ nokto eterna.
   Vi vokas: Bonvenon! vi min akceptas!
   Min konduku, mi petas, al la maljunulo,
   Al la patro de l’ gento! Kie li estas?
   Mi volas lin vidi, la kapon la karan,
   La adoratan, kiu sidadis
   En konsiliĝ’ kun la dioj senmortaj.
   Ŝajnas, vi tremas, vi vin deturnas?
   Ĉu li suferas, la diosimila?
   Ho ve! la plej altaj la potenculoj
   Per feraj ĉenoj la bruston heroan
   Por teruraj turmentoj alforĝis!
 
 
   SCENO TRIA.
   ORESTO. IFIGENIO. PILADO.
   ORESTO.Ĉu ankaŭ vi jam venis malsupren?
   Bonvenon, fratino! Sed mankas Elektro!
   Ŝin ankaŭ sendu al ni plej baldaŭ
   Ia bona dio per sago kompata!
   Nur vin mi bedaŭras, malfeliĉa amiko!
   Ho, venu, venu al la tron’ de Plutono,
   Kiel novaj gastoj ni salutu la mastron!
   IFIGENIO.Ho, vi, gefratoj, kiuj de l’ ĉielo
   En tag’ kaj nokto al la homoj donas
   La belan lumon, sed ne rajtas lumi
   Al la mortintoj,—savu nin, gefratojn!
   Ho, vi Diano, kiu vian fraton
   Amegas pli ol ĉion en la mondo
   Kaj la vizaĝon virgan kun sopiro
   Direktas al eterna lia lumo,—
   Ne lasu do, ke mia sola frato,
   Malfrue retrovita, furiozu
   En la mallumo de la frenezeco!
   Se via vol’, pro kiu vi ĉi tie
   Min kaŝis, nun jam estas plenumita,
   Se min per li kaj lin per mi vi volas
   Mirakle savi, tiam liberigu
   Lin de l’ katenoj de l’ malbeno lia,
   Ke la tre kara tempo de la savo
   Por ĉiam ne forflugu!
   PILADO.Ĉu vi rekonas nin? Ĉu vi rekonas
   La sanktan arbareton kaj la lumon?
   Ĝi ja ne povus lumi por mortintoj!
   Ĉu sentas vi la brakojn de l’ amiko
   Kaj de l’ fratino, kiuj vin ankoraŭ
   En plena vivo tenas? Palpu forte!
   Ne estas ni fantomoj. Konvinkiĝu!
   Rekonsciiĝu! Ĉiu minuteto
   Nun estas kara; nia savo pendas
   Nun sur faden’ malforta, kiun ŝpinas
   Por ni, videble, ia bona Parko.
   ORESTO (al Ifigenio).Ho, lasu min je la unua fojo
   En viaj brakoj ĝui puran ĝojon!
   Vi, dioj, kiuj kun potenco flama
   La ŝarĝon de l’ nubegoj liberigas
   Kaj la sopire petegitan pluvon
   Kun bruo de ventego kaj de tondro
   Sovaĝtorente verŝas sur la teron,
   Sed baldaŭ la teruron de la homoj
   Vi faras beno kaj la timon ŝanĝas
   En ĝojon kaj en laŭtan dankon, kiam
   En gutoj de folioj freŝegitaj
   La nova sun’ miloble speguliĝas
   Kaj per afabla man’ Iriso ŝiras
   La grizan kovron de la lastaj nuboj:
   Ho, lasu ankaŭ min nun en la brakoj
   De la fratino, ĉe l’ fidela brusto
   De la amik’ kun plena danko ĝui
   Kaj teni, kion vi al mi donacis!
   Forfalas la malbeno, tion diras
   Al mi la koro; jam la Eŭmenidoj
   Returne kuras nun al la Tartaro
   Kaj tondre fermas feran la pordegon.
   La ter’ elspiras freŝon bonodoran
   Kaj min invitas nove aspiradi
   Al ĝoj’ de l’ vivo kaj al grandaj faroj.
   PILADO.Rapidu, ĉar la tempo baldaŭ pasos!
   La vento, kiu blovos niajn velojn,
   Nur ĝi forportu nian plenan ĝojon
   Al la Olimpo. Nun ni devas nepre
   Rapide konsiliĝi kaj decidi.
 
 
AKTO KVARA.
   SCENO UNUA.
   IFIGENIO (sola).
   Se por mortemulo
   La dioj destinas
   Tre multajn konfuzojn
   Kaj por li preparas
   Skuantan transiron
   De ĝoj’ al doloro,
   De suferoj al ĝojo:
   Tiam apud la urbo
   Aŭ sur bord’ malproksima
   Ili por li edukas
   Amikon trankvilan,
   Ke en hor’ de mizero
   Estu preta la helpo.
   Ho, benu, dioj, benu vi Piladon
   Kaj benu ĉiun lian entreprenon!
   Li estas forta brako en batalo,
   Li estas luma saĝo en kunveno,
   Ĉar tre trankvilan havas li animon
   Kaj al la suferantoj li alportas
   Konsilon kaj en ĝusta tempo helpon.
   Min li forŝiris de la frato, kiun
   Mi kun ador’ senfine rigardadis,
   Mi ĝojis kaj mi ĝuis, mi ne povis
   Satiĝi de l’ feliĉo mia propra,
   Mi lin el miaj brakoj ne ellasis,
   Kaj mi ne sentis la danĝeron, kiu
   Ĉirkaŭis nin kaj estis tre proksima.
   Nun ili, por plenumi la intencon,
   Jam iras al la mara bordo, kie,
   Kaŝite en la golf’, ilia ŝipo
   Atendas nur la signon. Kaj al mi
   Prudentajn vortojn ili en la buŝon
   Enmetis kaj instruis min, kiele
   Mi al la reĝ’ respondu, se li sendos
   Insiste ekpostuli la oferon.
   Mi vidas, mi min devas lasi gvidi
   Simile al infano; mi ne lernis
   Inside aŭ per ruz’ ion akiri.
   Ho ve al mensogantoj! La mensogo
   Neniam liberigas nian bruston
   Simile al la vortoj de la vero;
   Ĝi ne konsolas nin, ĝi nur turmentas
   La homon, kiu ĝin sekrete forĝas,
   Kaj kiel sago, kiun en la flugo
   Potenca dio kaptas kaj rebatas,
   Ĝi celon ne atingas, sed resaltas
   Kaj trafas tiun, kiu ĝin elpafis.
   Ho, pezaj zorgoj premas mian bruston.
   Ĉu eble sur la ter’ nesanktigita
   De l’ bordo nun denove la furio
   Atakis plej kruele mian fraton?
   Ĉu eble ili estas malkaŝitaj?
   Ha, ŝajnas, ke armitoj proksimiĝas!
   Ha, jen! Jen kuriero de la reĝo
   Ĉi tien venas per rapidaj paŝoj.
   La koro en mi batas, la animo
   Kovriĝas per nebulo, kiam mi
   Nun devas ekrigardi la vizaĝon
   De l’ vir’, al kiu devas mi mensogi.
 
   SCENO DUA.
   IFIGENIO. ARKAS.
   ARKAS.Rapidu, ho pastrin’, kun la ofero!
   La reĝ’ atendas, la popol’ postulas.
   IFIGENIO.Mi volus tuj plenumi mian devon,
   Sed ve, malhelpo neantaŭvidita
   Stariĝis inter mi kaj la plenumo.
   ARKAS.Ha, kio baras reĝan la ordonon?
   IFIGENIO.Okazo, kiu ne de ni dependas.
   ARKAS.Rakontu, ke mi tuj al li raportu,
   Ĉar li decidis jam, ke ambaŭ mortu.
   IFIGENIO.La dioj ĝin ankoraŭ ne decidis.
   El tiuj viroj la plej aĝa portas
   Sur si la kulpon de parencmortigo.
   Lin la furioj venĝe persekutas,
   Kaj eĉ en la interno de la templo
   Atakis lin malsano la kruela
   Kaj malsanktigis la plej puran lokon.
   Mi nun kun virgulinoj miaj iras,
   Por per lavado en la pura maro
   Laŭ la misteraj leĝoj de la pastroj
   La bildon de l’ diino resanktigi.
   Neniu nin malhelpu en la iro.
   ARKAS.Mi iros tuj raporti al la reĝo
   Pri la malhelpo; la ceremonion
   Vi ne komencu, ĝis li ĝin permesos.
   IFIGENIO.Ĝi estas nur afero de l’ pastrino.
   ARKAS.La gravan fakton reĝo devas scii.
   IFIGENIO.Sed lia vol’ nenion povas ŝanĝi.
   ARKAS.Pro formo potenculon ni demandas.
   IFIGENIO.Ne trudu, kion devus mi rifuzi.
   ARKAS.Konsentu tion, kio estas bona.
   IFIGENIO.Mi cedos, se ne tro vi malrapidos.
   ARKAS.Mi post momento estos ĉe la reĝo
   Kaj tuj returne kun la vortoj liaj.
   Ho, se mi ankaŭ povus al li porti
   Sciigon, kiu ĉion klare solvus!
   Ho ve, ke vi ne sekvis la konsilon
   De fidelulo!
   IFIGENIO.Volonte ja mi faris, kion povis.
   ARKAS.Ankoraŭ nun vi povas ĉion ŝanĝi.
   IFIGENIO.De mia volo tio ne dependas.
   ARKAS.Neplaĉantaĵon trovas vi ne ebla.
   IFIGENIO.Vi trovas ebla, kion vi deziras.
   ARKAS.Ĉu ĉion tiel pesas vi trankvile?
   IFIGENIO.Mi lasis la decidon al la dioj.
   ARKAS.Sed ili ja la homojn savas home.
   IFIGENIO.Mi faros ĉion, kion ili diros.
   ARKAS.Ho, kredu, ĉio nur de vi dependas.
   Nur la kolera stato de la reĝo
   Al ambaŭ la fremduloj donas morton.
   Jam de tre longe la militistaro
   Dekutimiĝis de l’ oferoj sangaj.
   Eĉ multaj, kiujn malamika sorto
   Al fremda bordo pelis, sentis mem
   La tutan ĉarmon, tutan la diecon,
   Se la vaganton en la fremda lando
   Renkontas bondezira kaj afabla
   Vizaĝo homa. Ho, ne tiru for
   De ni la bonon, kiu por ni ĉiuj
   De vi dependas! Kion vi komencis,
   Vi povas ja facile alfinigi;
   Ĉar la mildeco, kiu de l’ ĉielo
   En homa formo venas sur la teron,
   Nenie pli rapide al si regnon
   Konstruas, ol en tiu loko, kie
   Sovaĝe kaj konfuze nova gento,
   Plenega de kuraĝo kaj de forto,
   Gvidata per la propraj antaŭsentoj,
   La ŝarĝojn de la homa vivo portas.
   IFIGENIO.Ne skuu la animon mian, kiun
   Laŭ via vol’ direkti vi ne povas.
   ARKAS.Dum temp’ ankoraŭ estas, oni ŝparas
   Nek penon, nek admonon ripetatan.
   IFIGENIO.Al vi klopodojn kaj al mi suferojn
   Vi kaŭzas, tamen ambaŭ estas vanaj.
   ARKAS.De la suferoj mi nun petas helpon,
   Ĉar plej amike ili ja konsilas.
   IFIGENIO.Kruele ili ŝiras mian koron,
   Sed la malvolon ili ne ekstermas.
   ARKAS.Ĉu povas nobla kor’ malvolon havi
   Por bono, kiun nobla hom’ proponas?
   IFIGENIO.Jes, se la nobla hom’ anstataŭ danko
   Min mem akiri malkonvene volas.
   ARKAS.Se iu ne deziras, tre facile
   Li ĉiam trovas vortojn de praviĝo.
   Mi pri l’ oferoj al la reĝ’ raportos.
   Ho, se vi en la kor’ al vi ripetus,
   Kiele noble li kun vi agadis
   De via veno ĝis la nuna tago!
 
 
   SCENO TRIA.
   IFIGENIO (sola).
   De la parol’ de tiu viro nun
   En plej malĝusta tempo mia koro
   Subite returniĝis. Mi ektimas!
   Ĉar kiel ondoj en potenca kresko
   La rokojn superverŝas, kiuj staras
   Ĉe l’ bordo en la sablo, tiel fluo
   De ĝojo mian koron tute kovris.
   Mi en la brakoj tenis neeblaĵon.
   Nun al mi ŝajnis, ke denove nubo
   Kviete min ĉirkaŭas, de la tero
   Min levas kaj min dolĉe endormigas,
   Simile kiel tiam, kiam min
   La brako de l’ diin’ savante kaptis.
   La fraton mian kaptis mia koro
   Per sia tuta forto; mi aŭskultis
   Nur la konsilon de l’ amiko lia;
   Nur ilin savi estis la enhavo
   De miaj pensoj. Kiel la ŝipano
   Volonte sin deturnas de la rifoj
   De negastama kaj dezerta lando,
   Mi tiel de Taŭrido min deturnis.
   Sed nun la voĉo de l’ fidela viro
   Min ree vekis, min rememorigis,
   Ke ankaŭ ĉi mi ja forlasas homojn.
   Duoble abomena nun fariĝas
   Por mi la trompo. Ho, animo mia,
   Retrankviliĝu! Ĉu vi nun komencas
   Dubeme ŝanceliĝi? Ne! la teron
   De la soleco devas vi forlasi!
   Enŝipigitan kaptos vin la ondoj
   Per sia balancado,—nun pro timo
   Vi nek la mondon, nek vin mem rekonas.
   SCENO KVARA.
   IFIGENIO. PILADO.
   PILADO.Ha, kie estas ŝi, ke mi rapidu
   Al ŝi alporti ĝojan la sciigon
   Pri nia savo!
   IFIGENIO.Vidu, jen mi estas,
   De zorgoj premegata, mi atendas
   Nun la konsolon, kiun vi promesas.
   PILADO.La frato resaniĝis! La ŝtonecan
   Ekstersanktejan teron kaj la bordon
   Atingis ni en gaja parolado.
   Ni ne rimarkis, kiam ni forlasis
   La arbareton. Ĉiam pli ravante
   La bela flamo de junec’ ĉirkaŭis
   La buklan lian kapon. Hele brilis
   Kuraĝe kaj espere la okuloj,
   Kaj lia kor’ libere sin fordonis
   Plenege al la ĝojo kaj plezuro.
   Ke vin kaj min li baldaŭ povos savi.
   IFIGENIO.Benata estu! De la lipo, kiu
   Eldiris tiajn feliĉigajn vortojn,
   Neniam sonu tono de suferoj!
   PILADO.Aŭskultu plu; feliĉo kiel princo
   Kun bela sekvantaro ĉiam marŝas.
   La kamaradojn ankaŭ ni retrovis;
   En roka golf’ la ŝipon ili kaŝis
   Kaj sidis atendante kaj malĝoje.
   Apenaŭ ekvidinte vian fraton,
   Ekkriis ili ĝoje, kaj insiste
   La ŝipanaro petis rapidigi
   La forveturon. Ĉiu man’ sopiras
   Remilon, kaj eĉ vento, de ni ĉiuj
   Tuj rimarkita, ĉarmajn la flugilojn
   Etendis kaj ekblovis de la bordo.
   Ni do rapidu, kaj vi tuj konduku
   Min al la templo, lasu min eniri
   Kaj kapti respektege la objekton
   De nia celo! Mi sufiĉos sola,
   Por porti for sur miaj fortaj ŝultroj
   La bildon de l’ diino; kiel forte
   Mi sopiregas la celitan ŝarĝon!
   (Ĉe la lastaj vortoj li sin direktas al la templo, ne rimarkante, ke Ifigenio lin ne sekvas; sed baldaŭ li sin returnas.)
   Vi staras sendecide! Vi silentas!
   Vi ŝajnas konfuzita! Ĉu aperis
   Barante ia nova malfeliĉo?
   Ho, diru, ĉu vi al la reĝ’ raportis
   La vortojn, kiujn ni interkonsentis?
   IFIGENIO.Jes, kara viro; sed vi min insultos.
   Mi sentas jam silentan la riproĉon!
   Sendito de la reĝo al mi venis,
   Kaj kion vi al mi instruis, tion
   Mi al li diris. Ŝajnas, ke li estis
   Tre mirigita, kaj li tre insistis,
   Ke pri l’ malofta la ceremonio
   Raporton oni faru al la reĝo
   Kaj aŭdu lian volon; kaj mi nun
   Atendas la revenon de l’ sendito.
   PILADO.Ho, ve al ni! Renovigita flugas
   Nun la danĝero ĉirkaŭ niaj kapoj!
   Nu, kial do vi vin ne kovris saĝe
   Per rajtoj de pastrino?
   IFIGENIO.Mi neniam
   Kovrilon faris el la pastra rajto.
   PILADO.Ho, tiam vin kaj nin, animo pura,
   Vi pereigos. Kial mi ne pensis
   Pri ĝi antaŭe kaj vin ne instruis
   Eviti ankaŭ tiun ĉi postulon!
   IFIGENIO.Nur min insultu! Mi nur estas kulpa,
   Mi tion sentas; tamen mi ne povis
   Rifuzi al la vir’, kiu postulis
   Prudente tion, kion mia koro
   Ne povis ja ne trovi tute prava.
   PILADO.La stato nun fariĝis pli danĝera;
   Sed ankaŭ tiel ni ne devas perdi
   Kuraĝon, aŭ per agoj neprudentaj
   Aŭ tro rapidaj mem nin elperfidi.
   Trankvile nun atendu la revenon
   De la sendito, kaj post liaj vortoj
   Vi staru forte, kion ajn li diros!
   Ĉar la aranĝo de sanktigaj faroj
   Ja estas ne afero de la reĝo,
   Sed de l’ pastrino. Kaj se li deziros
   Ekvidi la fremdulon, kiun peze
   Atakis konvulsioj de frenezo,
   Rifuzu sub preteksto, ke vi tenas
   Nin ambaŭ nun kaŝitaj en la templo.
   Tiele vi al ni la eblon donos,
   Ke, forportante sanktan la trezoron
   For de l’ popolo kruda kaj barbara,
   Rapide ni forkuru kaj saviĝu.
   Plej bonajn signojn sendas Apolono,
   Kaj antaŭ ol ni pie la kondiĉon
   Plenumis, li al ni jam aperigis
   Favoron sian, kiun li promesis.
   Oresto liberiĝis kaj saniĝis!
   Kun li, kun nia kara liberulo,
   Konduku nin, ho vi, favoraj ventoj,
   Al la insulo roka, kie loĝas
   La dio! Kaj tuj poste al Mikeno,
   Ke ĝi revivu, ke nun el la cindro
   De ĝiaj estingitaj fajrolokoj
   La patraj dioj ĝoje releviĝu
   Kaj bela fajro lumu nun denove
   Por ili. Via mano la unua
   Por ili ŝutos el la oraj vazoj
   Incenson. Trans la sojlon vi enportos
   Denove savon, ĝojon, novan vivon,
   Kaj la malbenon vi malaperigos,
   Kaj vian familion vi ornamos
   Per novaj, freŝaj floroj de la vivo.
   IFIGENIO.Ho, kiam mi vin aŭdas, mia kara,
   Tuj mia kor’, trafita de l’ radio
   De viaj vortoj, turnas sin feliĉe
   Al dolĉa la konsolo, kiel floro
   Sin turnas al la suno. Kian ĝojon
   Alportas firmaj vortoj de amiko
   Apudestanta! tiuj vortoj havas
   Ĉielan forton, dum solulo falas
   Sub ŝarĝ’ de sia propra meditado!
   Ŝlositaj en la brusto, maturiĝas
   Nur malfacile kaj tre malrapide
   La pensoj kaj decidoj, sed alesto
   De kara homo ilin tre facile
   Disvolvas.
   PILADO.Nun adiaŭ! Mi rapidos
   Nun trankviligi la amikojn, kiuj
   Atendas sopirante. Poste baldaŭ
   Ĉi tien mi revenos kaj, kaŝita
   En arbetaĵ’ de roko, mi atendos
   De vi signalon.—Tamen diru, kial
   Vi nun meditas? Vian frunton kovris
   Subite ia ombro de malĝojo.
   IFIGENIO.Pardonu! Kiel la senpezaj nuboj
   Antaŭe de la suno, tiel flugas
   Malgranda zorgo antaŭ mia koro.
   PILADO.Ne timu! Nur por trompi la danĝero
   Sin ligis kun la timo. Ambaŭ estas
   Kunuloj.
   IFIGENIO.Tamen ne malnobla estas
   La zorgo, kiu penas min averti,
   Ke mi ne trompu mian reĝon, kiu
   Por mi fariĝis kvazaŭ dua patro.
   PILADO.La homon, kiu buĉas vian fraton!
   IFIGENIO.La homon, kiu faris al mi bonon.
   PILADO.Se la neces’ ordonas, ĝi ne estas
   Maldanko.
   IFIGENIO.Tamen restas ĝi maldanko;
   Nur la neces’ ĝin senkulpigas.
   PILADO.Prava
   Vi estas antaŭ dioj, antaŭ homoj.
   IFIGENIO.Sed mia propra koro ne silentas.
   PILADO.Tro-severeco estas fiereco.
   IFIGENIO.Mi tion ne esploras, mi nur sentas.
   PILADO.Kun ĝusta sent’ vi devas vin adori.
   IFIGENIO.Feliĉa estas kor’ nur tute pura.
   PILADO.Vi tia vin konservis en la templo;
   La vivo nin instruas esti malpli
   Severa kontraŭ ni kaj la aliaj;
   Vi ankaŭ tion lernos. Tiel strange
   La homa gento estas konstruita,
   Tiele ĉio estas reciproke
   Interplektita kaj interligita,
   Ke en si mem aŭ kun aliaj homoj
   Neniu povas resti tute pura
   Aŭ senkonfuza. Ni ne devas esti
   Juĝantoj pri ni mem. La homo devas
   Nur marŝi kaj observi sian vojon;
   Ĉar tre malofte homo ĝuste taksas
   Faritajn siajn farojn, sed li preskaŭ
   Neniam scias taksi la faratajn.
   IFIGENIO.Vi preskaŭ min konvinkis.
   PILADO.Sed por kio
   Konvinki, se elekto ne ekzistas?
   Por savi fraton, vin kaj la amikon,
   Nur unu voj’ ekzistas; tial restas
   Nur la demand’, ĉu ni la vojon iras?
   IFIGENIO.Ho, lasu min heziti! ĉar vi mem
   Ne farus kun anima trankvileco
   Tielan maljustaĵon kontraŭ homo,
   De kiu vi ricevis nur bonfarojn.
   PILADO.Se ni pereos, tiam vin atendas
   Riproĉo pli severa, kondukanta
   Al malesper’. Vi certe ne kutimis
   Suferi perdojn, se nun, por eviti
   Grandegan malfeliĉon, vi ne volas
   Oferi eĉ vorteton de malvero.
   IFIGENIO.Ho, se mi en mi portus viran koron,
   Por kiu, se ĝi ion jam decidis,
   Aliaj ĉiuj voĉoj restas mutaj!
   PILADO.Vi vane ŝanceliĝas. Nun ordonas
   La fera mano de la neceseco,
   Kaj ĝia serioza signo estas
   Plej alta leĝo, kiun eĉ la dioj
   Obei devas. La nekonsilebla
   Fratino de l’ eterna sorto regas
   Silente. Se sur vin ĝi ion metis,
   Vi tion portu! kaj se ĝi ordonis,
   Plenumu sendispute. La ceteran
   Vi ĉion scias. Baldaŭ mi revenos,
   Por preni el la sankta via mano
   De nia sav’ la belan sigelilon.
 
   SCENO KVINA.
   IFIGENIO (sola).
   Mi sekvu lin; ĉar mi la miajn vidas
   Urĝante en danĝero. Tamen ve!
   La propra mia sorto min timigas.
   Ĉu mi ne savu la esperon, kiun
   Mi en soleco tiel bele nutris?
   Ĉu la malbeno daŭru do eterne?
   Ĉu tiu gent’ neniam sin relevu
   Kun nova beno? Ĉio ja forpasas!
   Feliĉo la plej bona kaj de l’ vivo
   Plej belaj fortoj fine malaperas!
   Pro kio do malben’ ne malaperus?
   Ĉu tie ĉi kaŝita, deŝirita
   De la kuranta sort’ de mia domo,
   Mi vane do esperis, ke mi iam
   Per pura mano kaj per pura koro
   La makulitan domon senpekigos?
   Apenaŭ mia frat’ en miaj brakoj
   De sufereg’ mirakle resaniĝas,
   Apenaŭ longe sopirita ŝipo
   Alproksimiĝas, por min forkonduki
   Al la haveno de la hejma lando,—
   La surda neceseco sur min metas
   Per fera mano jam duoblan krimon:
   Forrabi sanktan, al mi konfiditan
   Kaj adoratan bildon kaj samtempe
   Fripone trompi viron, kiu zorgis
   Pri mia vivo kaj pri mia sorto.
   Ho, mi jam timas, ke en mia koro
   Ekĝermi iam povas abomeno,
   Ke la malam’ profunda de l’ titanoj
   Rilate al la dioj de Olimpo
   Jam ankaŭ mian delikatan bruston
   Ekkaptus per ungegoj de vulturo!
   Ho, bonaj dioj, savu min kaj savu
   En la animo mia vian bildon!
   En la oreloj la malnova kanto,
   Jam forgesita, nun al mi resonas,
   La kanto, kiun kantis kun teruro
   La Parkoj, kiam de la ora seĝo
   Tantalo falis. Ili mem suferis
   Kun la amiko. En ilia brusto
   Ventego bruis, kaj terura estis
   Ilia kanto. En la infaneco
   Mi aŭdis ĝin de mia vartistino;
   Mi bone ĝin memoras.
   Ho, gento de homoj,
   Vi timu la diojn,
   Ĉar ili regadon
   Eterne posedas
   Kaj povas ĝin uzi
   Laŭ sia bontrovo.
   Plej timu la homo,
   Se dioj lin levis!
   Sur rifoj kaj nuboj
   Jen staras la seĝoj
   Ĉe tabloj el oro.
   Aperas malpaco,
   Kaj falas la gastoj
   Kun hont’ kaj ofendoj
   En noktajn profundojn
   Kaj tie ligitaj
   Atendas nur vane
   Justecon kaj juĝon.
   Sed restas la mastroj
   En festoj eternaj
   Ĉe l’ tabloj el oro.
   Kaj el la abismoj
   La spir’ de l’ titanoj
   Ofere falintaj
   Per fumaj nubetoj
   Al ili leviĝas.
   Kaj ili deturnas
   Benantan okulon
   De tuta la gento,
   Kaj eĉ en la nepo
   La iam amitaj
   La trajtoj de l’ avo
   Jam ilin incitas.
   Tiel kantis la Parkoj;
   Kaj la ekzilito
   En noktaj kavernoj
   Aŭskultas la kanton
   Kaj, pri la infanoj
   Kaj nepoj pensante,
   Balancas la kapon.
 
 
AKTO KVINA.
   SCENO UNUA.
   TOAS. ARKAS.
   ARKAS.Mi devas kun konfuz’ al vi konfesi,
   Ke mi ne scias, kien la suspekton
   Mi devas nun direkti. Ĉu ĝi estas
   Ruzaĵo de l’ kaptitoj, kiuj penas
   Sekrete kuri for? Ĉu la pastrino
   Al ili donas helpon? Pli kaj pli
   La famo kreskas, ke la ŝipo, kiu
   Al ni alportis ambaŭ la fremdulojn,
   Ankoraŭ ie staras en la golfo;
   Kaj tiu frenezeco de la viro,
   Kaj tiu resanktigo, la preteksto
   De la prokrasto, vekas ĉiam pli
   Suspekton kaj postulas singardecon.
   TOAS.Rapide al ni venu la pastrino!
   Kaj poste iru, akre kaj rapide
   Esploru, serĉu sur la tuta bordo,
   De l’ promontoro ĝis la arbareto
   De la diin’. Sed sanktan la profundon
   Respektu; nur embuskon saĝe faru,
   Ataku la fremdulojn kaj, trovinte,
   Laŭ la kutimo via ilin kaptu.
 
   SCENO DUA.
   TOAS (sola).
   Terure nun alternas la kolero
   En mia kor’: jen kontraŭ ŝi, en kiu
   Mi vidis tiel puran sanktulinon,
   Jen kontraŭ mi, ĉar per malsevereco
   Kaj per boneco mi ŝin mem edukis
   Por la perfido. Homo tre facile
   Alkutimiĝas al la sklava stato
   Kaj baldaŭ lernas plenan obeadon,
   Se oni lian tutan liberecon
   Forprenas. Jes, se en la krudan manon
   De la prapatroj miaj ŝi enfalus,
   Ŝi estus ĝoja, se ŝi mem saviĝus,
   Ŝi danke alte ŝatus sian sorton
   Kaj antaŭ la altaro fremdan sangon
   Volonte verŝus, kaj la necesaĵon
   Ŝi nomus sankta devo. Dume nun
   En ŝia brust’ boneco mia naskas
   Deziron arogantan. Vane mi
   Esperis, ke mi ŝin al mi alligos;
   Ŝi mem por si preparas sian sorton.
   Per flatoj ŝi akiris mian koron;
   Se al la flatoj nun mi kontraŭstaros,
   Ŝi per ruzaĵo kaj per trompo serĉos
   Al si la vojon, kaj boneco mia
   Al ŝi aperas kiel posedaĵo,
   De longe jam al ŝi apartenanta.
 
   SCENO TRIA.
   IFIGENIO. TOAS.
   IFIGENIO.Vi vokas! Kio vin al ni venigas?
   TOAS.Oferon vi prokrastis; diru, kial?
   IFIGENIO.Al Arkas ĉion klare mi rakontis.
   TOAS.De vi mi volus tion aŭdi.
   IFIGENIO.Tempon
   Al vi Diano donas, por pripensi.
   TOAS.Mi pensas, ke ĉi tiu tempo estas
   Tre taŭga por vi mem.
   IFIGENIO.Se via koro
   En la decid’ kruela rigidiĝis,
   Por kio do vi venis? Reĝo, kiu
   Postulas kruelaĵon, povas trovi
   Sufiĉe da servantoj, kiuj ĝoje
   Por rekompenco prenos sur sin mem
   Duonon de l’ malbeno, kaj la reĝo
   Almenaŭ ŝajne restus senmakula.
   En peza nubo faras Jupitero
   Decidojn, kaj sendatoj liaj portas
   Pereon al la kapoj malfeliĉaj;
   Sed li trankvile marŝas en la altoj,
   Neatingebla dio en ventego.
   TOAS.La sankta lipo kantas nun sovaĝe.
   IFIGENIO.Ne la pastrino nun al vi parolas,
   Sed la filino de Agamemnono.
   De nekonata virgulin’ la vorto
   Sanktecon por vi havis; nun subite
   Al la princino volas vi ordoni?
   Ho, ne! De la plej fruaj miaj jaroj
   Mi lernis obeadon, en komenco
   Al la gepatroj, poste al diino,
   Kaj plej libera mi min ĉiam sentis
   En obeado; tamen submetiĝi
   Al kruda vorto kaj ordon’ kruela
   De viro—tion mi neniam lernis.
   TOAS.Ne mi—malnova leĝ’ al vi ordonas.
   IFIGENIO.Avide ni alligas nin al leĝo,
   Se la pasion nian ĝi favoras.
   Al mi alia, pli malnova leĝo
   Parolas kaj ordonas kontraŭstari:
   La leĝo, kiu diras, ke fremdulo
   Por ĉiu homo devas esti sankta.
   TOAS.Videble la kaptitoj por vi estas
   Tre karaj; ĉar de granda ekscitiĝo
   Vi la plej ĉefan vorton de l’ saĝeco
   Forgesas, kiu diras: ne incitu
   La potenculon!
   IFIGENIO.Sed ĉu mi parolas,
   Ĉu mi silentas, vi ja scias, kio
   En mia koro estas nun kaj ĉiam.
   Ĉu rememoro pri egala sorto
   Ne naskas la kompaton en la koro?
   Kaj tiom pli en mia kor’! En ili
   Min mem mi vidas. Antaŭ la altaro
   Mi mem ja tremis, kaj la frua morto
   Solene min ĉirkaŭis genuantan;
   Jam la tranĉil’ ekbrilis, por trabori
   La bruston, plenan de bolanta vivo,
   Teruro trapenetris mian koron,
   Mi fermis la okulojn, kaj—mirakle
   Mi trovis savon. Se al ni la dioj
   Favore sendis savon kontraŭ morto,
   Ĉu ĝi ne estas nia sankta devo
   Repagi tion al malfeliĉuloj?
   Vi tion scias, vi min konas, tamen
   Vi volas nun perforte min devigi!
   TOAS.Obeu la oficon, ne la reĝon!
   IFIGENIO.Ha, ĉesu! ne beligu la perforton,
   Ĝojantan de virina malforteco!
   Libera mi naskiĝis, kiel viro.
   Se nun la filo de Agamemnono
   Troviĝus antaŭ vi kaj vi altrudus
   Al li postulon, kiun vi ne devas:
   Li ankaŭ havas glavon, havas brakon,
   Por siajn rajtojn antaŭ vi defendi.
   Sed mi nenion havas krom la vortoj,
   Kaj nobla viro devas dece ŝati
   La vorton de virino.
   TOAS.Mi ĝin ŝatas
   Pli, ol mi ŝatus glavon de la frato.
   IFIGENIO.Ŝanĝiĝas la sukces’ en la batalo;
   Ne taksu malamikon tro malforta.
   Eĉ malfortulon la natur’ ne lasis
   Sen helpo kontraŭ pugno de fortulo.
   Ĝi al li donis ruzon, artifikojn;
   Li cedas, li prokrastas, ĉirkaŭiras.
   Jes, la fortul’ meritas la ruzaĵojn.
   TOAS.Ruzaĵon neniigas singardeco.
   IFIGENIO.Animo pura ruzon ne bezonas.
   TOAS.Vin mem vi nesingarde ja kondamnas!
   IFIGENIO.Ho, se vi vidus, kiel la animo
   En mi batalas forte, por rebati
   Malbonan tenton tuj en la komenco!
   Do sendefenda antaŭ vi mi staras?
   La belan peton, tiun ĉarman branĉon,
   En mano de virino pli potencan
   Ol glavo kaj ol lanco, vi forpuŝas?
   Per kio do mi povas min defendi?
   Ĉu mi miraklon petu de l’ diino?
   Ĉu en mi mem jam forto ne ekzistas?
   TOAS.Mi vidas, ke la sorto de l’ fremduloj
   Vin tre maltrankviligas. Kiuj estas
   La viroj, kiuj tiom vin zorgigas?
   IFIGENIO.La viroj—ili estas—mi supozas,
   Ke ili estas grekoj.
   TOAS.Samlandanoj?
   Kaj certe ja en vi ili revekis
   La belan bildon de reveno hejmen?
   IFIGENIO (post mallonga silento).Ĉu por kuraĝa, ne aŭdita faro
   La rajton havas sole nur la viro?
   Ĉu neeblaĵon sole li alpremas
   Al sia forta kaj heroa brusto?
   Sed kion oni nomas granda? Kio
   Kun ekscitado levas la animon
   De ĉiam ripetanta rakontanto,
   Se ne la faro, kiu preskaŭ tute
   Sukceson ne promesas, kiun tamen
   Kuraĝa homo brave entreprenas?
   Ĉu tiu, kiu sola en la nokto
   Penetras en tendaron malamikan
   Kaj kiel flamo ne antaŭvidita
   Atakas furioze la dormantojn
   Kaj vekiĝantojn, fine, atakita
   De l’ leviĝintoj, tamen forrapidas
   Kun multo da akiro,—ĉu li sola
   Meritas gloron? Ĉu nur tiu, kiu
   La vojon sendanĝeran malŝatante,
   Kuraĝe pasas montojn kaj arbarojn,
   Por landon liberigi de rabistoj?
   Por ni nenio restas? Ĉu virino
   Naturan sian rajton devas perdi?
   Sovaĝa esti kontraŭ sovaĝuloj,
   La rajton de la glav’ de vi forrabi
   Laŭ maniero de amazoninoj
   Kaj la premadon venĝi nur per sango?
   En mia brusto ondas malkviete
   Kuraĝa entrepreno: mi konscias,
   Ke mi riproĉon grandan ne evitos,
   Nek malfeliĉon, se ĝi ne sukcesos;
   Sed mi al vi transdonas mian sorton,
   Ho, dioj! Se vi amas la justecon,
   Kiel pri vi glorante oni diras,
   Ho, tiam montru ĝin per via helpo
   Kaj nun per mi la veron vi honoru!
   Jes, sciu, reĝo, estas preparata
   Sekreta trompo. Vane vi demandos
   Pri la kaptitoj; ili estas for
   Kaj jam atingas la amikojn, kiuj
   Ĉe l’ bordo ilin kun la ŝip’ atendas.
   La pli maljuna, kiun la malsano
   Ĉi tie kaptis kaj nun jam forlasis,—
   Li estas—jes—Oresto, mia frato;
   La dua estas lia konfidato,
   Amiko lia de l’ plej junaj jaroj,
   Pilado. Ilin sendis Apolono
   El Delfoj al ĉi tiu nia bordo,
   Kun la ordon’ la bildon de Diano
   Forrabi kaj venigi la fratinon
   Al li, kaj rekompence por ĉi tio
   Al la persekutato de l’ furioj,
   Al la kulpulo pri patrina sango
   La liberiĝon li promesis doni.
   Nin ambaŭ, kiuj tute solaj restas
   El la Tantala domo, mi nun metis
   En viajn manojn: pereigu nin,
   Se via konscienco ĝin permesas!
   TOAS.Vi pensas, ke la skito la barbara
   Aŭskultos tiun voĉon de la vero
   Kaj de l’ homeco, kiun ne aŭskultis
   La grek’ Atreo?
   IFIGENIO.Ĝin aŭskultas ĉiu,
   Sub kiu ajn ĉielo li naskiĝis,
   Se nur la fonto de la vivo pure
   Tra lia brusto fluas.—Kion, reĝo,
   Vi nun por ni silente en la koro
   Preparas? Se ĝi estas pereigo,
   Ho, tiam min mortigu la unuan!
   Ĉar nune, kiam plu nenia savo
   Por ni jam restas, nun mi plene sentas
   La tutan terurecon de l’ danĝero,
   En kiun mi per miaj propraj manoj
   Nun ĵetis miajn karajn. Ve, ho ve!
   Mi vidos ilin antaŭ mi ligitajn!
   Kun kia koro diros mi adiaŭ
   Al mia frato, kiun mi mortigas?
   Neniam en okulojn la amatajn
   Mi povos plu rigardi!
   TOAS.Do tiele
   Per arta elpensado la trompistoj
   Elteksis reton ĉirkaŭ via kapo
   Al vi, la longatempe izolita!
   El tio, kion via kor’ deziris,
   Facile ili faris por vi kredon!
   IFIGENIO.Ne, reĝo, ne! Min trompi oni povus,
   Sed tiuj estas veraj kaj fidelaj.
   Se la esplor’ alie al vi montros,
   Vi tiam povas ilin pereigi,
   Vi tiam min forpuŝu kaj pro puno
   Por mia malsaĝeco min forpelu
   Al la malgaja kaj senhoma bordo
   De rifa kaj sovaĝa insuleto!
   Sed se montriĝos, ke la viro estas
   La kara kaj amata mia frato,
   Ho, tiam lasu nin libere iri,
   Kaj kiel antaŭ nun por la fratino,
   Vi nun por la gefratoj estu bona!
   La patro mia mortis de l’ edzino,
   Kaj ŝi de l’ filo. Lasta la espero
   De la Atrea gent’ sur li teniĝas.
   Permesu do, ke mi kun pura koro
   Kaj pura mano iru al la hejmo,
   Por tie nian domon senpekigi!
   Plenumu vian vorton! Vi promesis,
   Ke se mi iam havos la eblecon
   Reiri al la miaj, vi min lasos:
   Nun la ebleco venis. Reĝa vorto
   Ne estas kiel vorto de simpluloj:
   Li ne promesas nur por embarase
   Momente liberiĝi de l’ petanto,
   Li ankaŭ ne promesas, se li kredas,
   Ke la plenum’ neniam povas veni.
   Nur tiam li eksentas la altecon
   De la valoro sia, se li povas
   Feliĉon doni al la atendanto.
   TOAS.Simile kiel fajro kontraŭ akvo
   Batale sin defendas kaj muĝante
   Ekstermi penas sian malamikon,
   Tiele nun batalas la kolero
   En mia brusto kontraŭ viaj vortoj.
   IFIGENIO.Ho, lasu do, ke via favorkoro,
   Simila al la sankta oferflamo,
   Por mi ekbrilu, dolĉe ĉirkaŭata
   De danko kaj de beno kaj de ĝojo!
   TOAS.Ho, dioj, kiel ofte tiu voĉo
   Min kvietigis!
   IFIGENIO.Donu vian manon,
   Ĝi estu por mi signo de la paco!
   TOAS.Tro multe vi postulas tro rapide.
   IFIGENIO.Bonfaroj ne bezonas pripensadon.
   TOAS.Tre multe! ĉar tre ofte post la bono
   Ja sekvas la malbono.
   IFIGENIO.Nur la dubo
   Malbonon povas fari el la bono.
   Ne dubu, sed plenumu mian peton
   Libere, kiel diktas via sento!
 
   SCENO KVARA.
   ORESTO (armita). LA SAMAJ.
   ORESTO (turnita al la scenejo).Duoble streĉu ĉiujn viajn fortojn,
   Rebatu ilin, restas nur momento!
   Ne cedu, kovru vojon al la ŝipo
   Por mi kaj la fratino! Venu tuj!
   (Al Ifigenio, ne vidante la reĝon.)
   Ni estas perfiditaj. Tre malmulte
   Da tempo ni disponas por la kuro.
   Rapidu!
   (Li ekvidas la reĝon.)
   TOAS (kaptante la glavon).Tie, kie mi alestas,
   Neniu povas teni nepunate
   La glavon nudigitan!
   IFIGENIO.Ne profanu
   Per furiozo kaj per mortigado
   La templon de l’ diin’. Al la amaso
   Ordonu stari pace kaj aŭskultu
   Pastrinon kaj fratinon!
   ORESTO.Diru, kiu
   Li estas, tiu, kiu nin minacas?
   IFIGENIO.Respektu en li reĝon, kiu estis
   Por mi la dua patro! Ne koleru
   Min, frato! La infana mia koro
   Konfide metis nian tutan sorton
   En lian manon. Vian entreprenon
   Konfesis mi al li kaj mi tiele
   Animon mian savis de perfido.
   ORESTO.Ĉu pace li permesas forveturon?
   IFIGENIO.Min silentigas via nuda glavo.
   ORESTO (enigante la glavon en la ingon).Parolu! mi obeas viajn vortojn.
   SCENO KVINA.
   LA SAMAJ. PILADO kaj tuj post li ARKAS (ambaŭ kun nudigitaj glavoj).
   PILADO.Ne perdu tempon! Jam la lastajn fortojn
   La niaj nun kolektis; repaŝante,
   Cedante malrapide, ili estas
   Premataj en direkto al la maro.
   Sed kian paroladon inter princoj
   Mi vidas! Tio estas ja sendube
   La respektata kapo de la reĝo!
   ARKAS.Kviete, kiel ĝi al vi konvenas,
   Vi, reĝo, staras kontraŭ malamikoj.
   La aroganta entrepreno estos
   Punita baldaŭ. La anar’ ilia
   Falante cedas; jam la ŝipo estas
   En niaj manoj. Vi nur vorton diru,
   Kaj tuta ĝi en fajro staros.
   TOAS.Iru,
   Al la popol’ ordonu trankviliĝi!
   Neniu tuŝu nun la malamikojn,
   Dum ni parolas!
   (Arkas foriras.)
   ORESTO.Mi akceptas. Iru,
   Amiko mia kara, kaj kolektu
   La reston de l’ anaro! kaj silente
   Atendu, ĝis ni vidos, kian finon
   Al niaj faroj la ĉiel’ preparis!
   (Pilado foriras.)
   SCENO SESA.
   IFIGENIO. TOAS. ORESTO.
   IFIGENIO.Mi tremas. Antaŭ ol komencas vi paroli,
   Mi petas, liberigu min de zorgoj!
   Mi timas malfeliĉon, se vi, reĝo,
   La voĉon de l’ justeco ne aŭskultos,
   Aŭ vi, ho mia frato, ne retenos
   La rapideman flamon de l’ juneco.
   TOAS.Mi, kiel pli maljuna, estas preta
   Reteni la koleron. Diru, kiel
   Vi pruvos, ke vi vere estas filo
   De l’ reĝ’ Agamemnono kaj la frato
   De ŝi?
   ORESTO.Jen, vidu, estas tiu glavo,
   Per kiu li batalis kun Trojanoj.
   De lia mortiginto mi ĝin prenis
   Kaj mi la diojn petis, ili donu
   Al mi la kuraĝecon kaj la brakon
   Kaj la feliĉon de la granda reĝo,
   Sed nur pli belan morton. Nun elektu
   El viaj militistoj la plej noblan
   Kaj lin batale kontraŭ mi starigu!
   Nenie sur la tero al fremdulo
   Tiela peto estas rifuzata.
   TOAS.Ĉe ni antikva moro al fremdulo
   Neniam donis tiun rajton.
   ORESTO.Sekve
   De vi kaj mi la moro komenciĝu!
   Per imitado tuta la popolo
   La noblan agon de l’ reganto baldaŭ
   Sanktigos kiel leĝon. Mi batalu
   Ne sole por ni mem,—sed mi, fremdulo,
   Batalu por la rajtoj de fremduloj!
   Se mi pereos, tiam decidiĝos
   Kun mia sorto ankaŭ sort’ ilia;
   Sed se mi havos la feliĉon venki,
   Neniam paŝu sur ĉi tiun bordon
   Fremdulo, kiun ne renkontos tuj
   Rigardo de la plej helpema amo,
   Kaj ĉiu forŝipiĝu konsolita!
   TOAS.Vi al mi ŝajnas inda, ho, junulo,
   La patrojn, kiujn vi la viaj nomas.
   Tre multe da kuraĝaj, noblaj viroj
   Min akompanas; sed en mia aĝo
   Mi mem ankoraŭ kontraŭ malamiko
   Volonte staras, kaj mi estas preta
   Kun vi la sorton provi de l’ batalo.
   IFIGENIO.Ho ne, ho ne! Tielan sangan pruvon
   La dioj ne permesos! Prenu for
   De l’ glavo vian manon! Pensu, reĝo,
   Pri mi kaj mia sorto! La batalo
   Rapide decidita eternigas
   La viron; se eĉ falas li, la kanto
   Lin gloras. Tamen la senfinaj larmoj
   De la restintoj, do virin’ amata,
   Ne estas kalkulataj; la poeto
   Silentas pri la miloj de la tagoj
   Kaj de la noktoj, kiam orfigita
   Animo vane vokas la perditon,
   Silente konsumiĝas, sopirante.
   Min mem avertis tuj en la komenco
   La zorgo, ke min trompo de rabisto
   Ne ŝtelu for el mia rifuĝejo
   Kaj ne fordonu min al la sklaveco.
   Kaj diligente faris mi demandojn,
   Pri ĉio plej detale informiĝis
   Postulis signojn, kaj nun mia koro
   Jam estas tute certa. Vidu tie
   Sur lia dekstra mano la makulon
   Tristelan, kiu tuj post la naskiĝo
   Ĉe li aperis kaj pri kiu diris
   La pastro, ke ĝi estas antaŭsigno
   De peza faro, kiun por la mano
   Rezervis la destino. Kaj duoble
   Konvinka por mi estas la cikatro
   Ĉi tie, ĝuste super lia brovo.
   Ankoraŭ kiam estis li infano,
   Elektro iam per nesingardeco
   Faligis lin; li trafis tripiedon
   Kaj vundis brovon.—Jes, ĝi estas li!
   Kaj ĉu la simileco al la patro,
   Ĉu la interna ĝoj’ de mia koro
   Ne estas certigantaj atestantoj?
   TOAS.Kaj se eĉ viaj vortoj ĉiun dubon
   En mi forigus, kaj eĉ se mi bridus
   En mia brusto tutan la koleron,
   Ni tamen devus inter ni decidi
   Per bataliloj: pacon mi ne vidas.
   Ĉar ili venis,—vi ĝin mem konfesas,
   Por rabi for la bildon de l’ diino;
   Ĉu mi trankvile tion ĉi toleru?
   La greko ofte ĵetas avidege
   Okulon al trezoroj malproksimaj
   De la barbaroj, al la ora felo,
   Aŭ al ĉevaloj, al filinoj belaj;
   Ne ĉiam tamen ruzo kaj perforto
   Kun malhoneste akirita havo
   Feliĉe ilin hejmen revenigis.
   ORESTO.La bild’, ho reĝo, nin ne malpacigu!
   Nun jam klariĝis la eraro, kiun
   La dio metis ĉirkaŭ nian kapon,
   Simile al vualo, kiam li
   Deziris, ke ĉi tien ni vojaĝu.
   Mi petis, ke li donu al mi helpon,
   Por liberiĝi de l’ furioj; tiam
   La dio diris: „Kiam la fratinon,
   Restantan kontraŭvole en la templo
   De l’ malproksima bordo de Taŭrido,
   Vi revenigos en la grekan landon,
   Vi tiam liberiĝos de l’ malbeno.“
   Ni pensis, ke la vortoj de la dio
   Koncernas la fratinon de li mem,
   Li tamen pensis vin! La fortaj ĉenoj
   Nun falis; vi, senkulpa virgulino,
   Denove apartenas al la viaj.
   Vi min ektuŝis, kaj mi resaniĝis;
   En viaj brakoj min la lastan fojon
   Atakis la malsano plej kruele
   Kaj plej terure skuis mian cerbon;
   Sed tuj, kiel serpento en kavernon,
   Ĝi fulme malaperis. Kaj per vi
   Mi ĝuas nun denove plej libere
   La lumon de la tago. La decido
   De la diino nun al mi montriĝas
   En plena brilo. Kiel sanktan bildon,
   Al kiu per mistera dia vorto
   La sorto de la urbo alligiĝis,
   Ŝi vin forprenis, la protektantinon
   De nia domo, kaj ŝi vin konservis
   En sia sankta kaj silenta loko,
   Ke vi fariĝu beno por la frato
   Kaj por la viaj. Kiam ĉia savo
   Jam ŝajnis senespere forperdita,
   Vi ĉion nun al ni redonas. Reĝo!
   Direktu vian koron al la paco!
   Vi ne malhelpu, ke ŝi resanktigu
   La patran domon, ke ŝi min redonu
   Al la palaco pente purigita
   Kaj kronu min per la antikva krono!
   Redonu por la beno, kiun ŝi
   Al vi alportis; rajton pli proksiman
   Al ŝia frato nun permesu ĝui!
   La forton kaj la ruzon, de la viroj
   Plej grandan gloron, kovras nun per honto
   La vero de ĉi tiu alta koro,
   Kaj pura kaj infana konfideco
   Al nobla vir’ ricevas rekompencon.
   IFIGENIO.Memoru vian vorton! La parolo
   El la sincera kaj fidela buŝo
   Vin tuŝu! Nin rigardu! La okazo
   Por tia nobla far’ ne ofte venas.
   Vi ne rifuzos; cedu!
   TOAS.Bone, iru!
   IFIGENIO.Ne tiel, mia reĝ’! Sen via beno
   Kaj kontraŭ via volo mi ne iros.
   Nin ne forpelu! Ĉarma kora rajto
   De reciproka gastameco ligu
   Nin ambaŭ: kaj tiele ne por ĉiam
   Ni estos disigitaj. Tiel same
   Profunde, kiel mian propran patron,
   Mi amas vin per mia tuta koro,
   Kaj tiu sento restos por eterne.
   Se iam eĉ la plej malgrava homo
   El via gento al orelo mia
   Alportos sonon de la lingvo, kiun
   El via buŝo aŭdi mi kutimis,
   Kaj sur la plej malriĉa mi rimarkos
   La karan formon de la vesto via:
   Mi tiam lin akceptos kiel dion,
   Mi mem al li pretigos la kuŝejon,
   Sidigos lin sur seĝo ĉe la fajro,
   Demandos nur pri vi kaj via sorto.
   La dioj al vi donu rekompencon
   Por viaj faroj, via bonkoreco!
   Adiaŭ! Turnu vin al ni kaj donu
   Al mi elkoran vorton de disiĝo!
   Ho, tiam pli kviete al la veloj
   La vento blovos, kaj pli trankvilige
   El la okuloj de la foriranto
   Silentaj larmoj fluos. Ho, adiaŭ!
   Por signo de antaŭa amikeco
   La dekstran manon vi al mi etendu!
   TOAS.Adiaŭ!
 
 

   Ñïàñèáî, ÷òî ñêà÷àëè êíèãó â áåñïëàòíîé ýëåêòðîííîé áèáëèîòåêå BooksCafe.Net
   Îñòàâèòü îòçûâ î êíèãå
   Âñå êíèãè àâòîðà